18 Tiam Jehuda aliris al li, kaj diris: Permesu, mia sinjoro, ke via sklavo diru vorton en la orelojn de mia sinjoro, kaj ne koleriĝu kontraŭ via sklavo, ĉar vi estas kiel Faraono. 19 Mia sinjoro demandis siajn sklavojn, dirante: Ĉu vi havas patron aŭ fraton? 20 Kaj ni diris al mia sinjoro: Ni havas maljunan patron, kaj malgrandan knabon, naskitan en lia maljuneco; kaj lia frato mortis, kaj li restis sola de sia patrino, kaj lia patro lin amas. 21 Tiam vi diris al viaj sklavoj: Venigu lin al mi, ke mi lin rigardu. 22 Sed ni diris al mia sinjoro: La knabo ne povas forlasi sian patron; ĉar se li forlasos sian patron, tiu mortos. 23 Tiam vi diris al viaj sklavoj: Se ne venos kun vi via plej juna frato, tiam ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo. 24 Kaj kiam ni venis al via sklavo nia patro, ni diris al li la vortojn de mia sinjoro. 25 Nia patro diris: Reiru, aĉetu por ni iom da greno. 26 Sed ni diris: Ni ne povas iri; se estos kun ni nia plej juna frato, tiam ni iros; ĉar ni ne povas aperi antaŭ la vizaĝo de tiu homo, se nia plej juna frato ne estos kun ni. 27 Tiam via sklavo nia patro diris al ni: Vi scias, ke mia edzino naskis al mi du; 28 sed unu foriris de mi, kaj mi diris: Li estas disŝirita; kaj mi ne vidis lin ĝis nun; 29 se vi ankaŭ ĉi tiun prenos de mi kaj lin trafos malfeliĉo, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon. 30 Kaj nun se mi venos al via sklavo mia patro kaj ne estos kun ni la knabo, al kies animo estas alligita lia animo, 31 tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos; kaj viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro kun malĝojo en Ŝeolon. 32 Ĉar mi, via sklavo, garantiis por la knabo antaŭ mia patro, dirante: Se mi ne revenigos lin al vi, mi estos kulpa antaŭ mia patro por ĉiam. 33 Tial mi, via sklavo, restu anstataŭ la knabo kiel sklavo ĉe mia sinjoro, sed la knabo iru kun siaj fratoj. 34 Ĉar kiel mi iros al mia patro, se la knabo ne estos kun mi? mi tiam vidus la malfeliĉon, kiu trafos mian patron.
Ĉapitro 45
1 Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaŭ ĉiuj, kiuj staris ĉirkaŭ li, kaj li ekkriis: Elirigu ĉiujn for de mi. Kaj neniu restis ĉe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj. 2 Kaj li laŭte ekploris, kaj aŭdis la Egiptoj, kaj aŭdis la domo de Faraono. 3 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi estas Jozef; ĉu mia patro vivas ankoraŭ? Sed liaj fratoj ne povis respondi al li, ĉar ili konfuziĝis antaŭ li. 4 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Aliru do al mi. Kaj ili aliris. Kaj li diris: Mi estas Jozef, via frato, kiun vi vendis en Egiptujon. 5 Sed nun ne afliktiĝu, kaj ne bedaŭru, ke vi vendis min ĉi tien; ĉar por la savo de via vivo Dio sendis min antaŭ vi. 6 Ĉar nun jam du jarojn daŭras la malsato en la lando, sed ankoraŭ dum kvin jaroj ne estos plugado nek rikoltado. 7 Kaj Dio sendis min antaŭ vi, por vin restigi sur la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo. 8 Sciu do, ne vi sendis min ĉi tien, sed Dio; kaj Li faris min patro al Faraono, kaj sinjoro super lia tuta domo, kaj reganto super la tuta Egipta lando. 9 Iru rapide al mia patro, kaj diru al li: Tiele diris via filo Jozef: Dio faris min sinjoro super la tuta Egiptujo; venu al mi, ne prokrastu. 10 Vi loĝos en la lando Goŝen, kaj vi estos proksime de mi, vi kaj viaj filoj kaj la filoj de viaj filoj, kaj viaj ŝafoj kaj viaj bovoj, kaj ĉio, kion vi havas. 11 Kaj mi nutros vin tie, ĉar ankoraŭ kvin jarojn daŭros la malsato; por ke ne mizeriĝu vi kaj via domo, kaj ĉio, kion vi havas. 12 Kaj jen viaj okuloj nun vidas, kaj ankaŭ la okuloj de mia frato Benjamen, ke mia buŝo parolas al vi. 13 Kaj rakontu al mia patro pri mia tuta gloro en Egiptujo, kaj ĉion, kion vi vidis; kaj rapide venigu mian patron ĉi tien. 14 Kaj li ĵetis sin sur la kolon de sia frato Benjamen kaj ploris, kaj Benjamen ploris sur lia kolo. 15 Kaj li kisis ĉiujn siajn fratojn kaj ploris super ili. Poste liaj fratoj ekparolis kun li.
16 Kaj la famo venis en la domon de Faraono, ke venis la fratoj de Jozef. Kaj tio plaĉis al Faraono kaj al liaj servantoj. 17 Kaj Faraono diris al Jozef: Diru al viaj fratoj: Faru tion, ŝarĝu viajn brutojn kaj iru en la landon Kanaanan; 18 kaj prenu vian patron kaj viajn familiojn, kaj venu al mi; mi donos al vi ĉion bonan en la Egipta lando, kaj vi manĝos la grasaĵon de la lando. 19 Kaj ordonu al ili jene: Prenu al vi el la Egipta lando veturilojn por viaj infanoj kaj virinoj, kaj kunprenu vian patron kaj venu. 20 Kaj ne tro zorgu pri viaj aĵoj; ĉar ĉio bona en la Egipta lando estas al via dispono. 21 Kaj la filoj de Izrael faris tiel. Kaj Jozef donis al ili veturilojn laŭ la ordono de Faraono, kaj li donis al ili provizojn por la vojo. 22 Al ĉiuj li donis novajn vestojn, sed al Benjamen li donis tricent arĝentajn monerojn kaj kvin novajn vestojn. 23 Kaj por sia patro li sendis dek azenojn, ŝarĝitajn per bonaĵo el Egiptujo, kaj dek azeninojn, ŝarĝitajn per greno, pano, kaj manĝaĵo por lia patro por la vojo. 24 Kaj li forsendis siajn fratojn, kaj ili iris. Kaj li diris al ili: Ne malpacu dum la vojo. 25 Kaj ili eliris el Egiptujo kaj venis en la landon Kanaanan al sia patro Jakob. 26 Kaj ili sciigis al li, dirante: Jozef vivas ankoraŭ, kaj li regas nun super la tuta Egipta lando. Kaj lia koro konfuziĝis, ĉar li ne kredis al ili. 27 Kaj ili rediris al li ĉiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili; kaj li vidis la veturilojn, kiujn Jozef sendis, por veturigi lin, kaj tiam la spirito de ilia patro Jakob reviviĝis. 28 Kaj Izrael diris: Sufiĉas, ke mia filo Jozef ankoraŭ vivas: mi iros kaj vidos lin, antaŭ ol mi mortos.
Ĉapitro 46
1 Izrael ekiris kun ĉio, kion li havis, kaj li venis en Beer- Ŝeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak. 2 Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas. 3 Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio de via patro. Ne timu iri Egiptujon, ĉar Mi tie faros vin granda popolo. 4 Mi iros kun vi Egiptujon, kaj Mi ankaŭ revenigos vin; kaj Jozef metos sian manon sur viajn okulojn. 5 Kaj Jakob leviĝis el Beer- Ŝeba; kaj la filoj de Izrael ekveturigis sian patron Jakob kaj siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la veturiloj, kiujn sendis Faraono, por alveturigi lin. 6 Kaj ili prenis siajn brutojn, kaj sian havon, kiun ili akiris en la lando Kanaana, kaj venis Egiptujon, Jakob kaj lia tuta idaro kun li. 7 Siajn filojn kaj nepojn, siajn filinojn kaj nepinojn, kaj sian tutan idaron li venigis kun si en Egiptujon.
8 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon: Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben. 9 Kaj la filoj de Ruben: Ĥanoĥ kaj Palu kaj Ĥecron kaj Karmi. 10 Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino. 11 Kaj la filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari. 12 Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj Ŝela kaj Perec kaj Zeraĥ; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: Ĥecron kaj Ĥamul. 13 Kaj la filoj de Isaĥar: Tola kaj Puva kaj Job kaj Ŝimron. 14 Kaj la filoj de Zebulun: Sered kaj Elon kaj Jaĥleel. 15 Tio estas la filoj de Lea, kiujn ŝi naskis al Jakob en Mezopotamio, kaj lia filino Dina. La nombro de ĉiuj animoj de liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri. 16 Kaj la filoj de Gad: Cifjon kaj Ĥagi, Ŝuni kaj Ecbon, Eri kaj Arod kaj Areli. 17 Kaj la filoj de Aŝer: Jimna kaj Jiŝva kaj Jiŝvi kaj Beria, kaj Seraĥ, ilia fratino; kaj la filoj de Beria: Ĥeber kaj Malkiel. 18 Tio estas la filoj de Zilpa, kiun Laban donis al sia filino Lea; kaj ŝi naskis ilin al Jakob, dek ses animojn. 19 La filoj de Raĥel, edzino de Jakob: Jozef kaj Benjamen. 20 Kaj al Jozef en la lando Egipta naskiĝis Manase kaj Efraim, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On. 21 Kaj la filoj de Benjamen: Bela kaj Beĥer kaj Aŝbel, Gera kaj Naaman, Eĥi kaj Roŝ, Mupim kaj Ĥupim kaj Ard. 22 Tio estas la filoj de Raĥel, kiuj naskiĝis al Jakob, kune dek kvar animoj. 23 Kaj la filoj de Dan: Ĥuŝim. 24 Kaj la filoj de Naftali: Jaĥceel kaj Guni kaj Jecer kaj Ŝilem. 25 Tio estas la filoj de Bilha, kiun donis Laban al sia filino Raĥel; ŝi naskis ilin al Jakob, kune sep animojn. 26 La nombro de ĉiuj animoj, kiuj venis kun Jakob en Egiptujon, kiuj eliris el lia lumbo, krom la edzinoj de la filoj de Jakob, estis sesdek ses. 27 Kaj la filoj de Jozef, kiuj naskiĝis al li en Egiptujo, estis du animoj. La nombro de ĉiuj animoj de la domo de Jakob, kiuj venis Egiptujon, estis sepdek.