Выбрать главу

11 En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj. 12 Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kaŝis lin en la sablo. 13 Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al la ofendanto: Kial vi batas vian proksimulon? 14 Kaj tiu diris: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni? ĉu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris: Videble la afero fariĝis sciata. 15 Kaj Faraono aŭdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono kaj ekloĝis en la lando Midjana, kaj li loĝis apud puto. 16 La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj ĉerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la ŝafojn de sia patro. 17 Sed venis la paŝtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo leviĝis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn ŝafojn. 18 Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris: Kial vi tiel baldaŭ venis hodiaŭ? 19 Kaj ili diris: Iu Egipto savis nin el la manoj de la paŝtistoj, kaj li eĉ ĉerpis por ni kaj trinkigis la ŝafojn. 20 Tiam li diris al siaj filinoj: Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li manĝu panon. 21 Kaj Moseo konsentis loĝi ĉe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo. 22 Kaj ŝi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gerŝom, ĉar li diris: Fremdulo mi estis en lando fremda.

23 Post longa tempo mortis la reĝo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj ĝemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio. 24 Kaj Dio aŭdis ilian ĝemadon, kaj Dio rememoris Sian interligon kun Abraham, Isaak, kaj Jakob. 25 Kaj Dio rigardis la Izraelidojn, kaj Dio rememoris ilin.

Ĉapitro 3

1 Moseo paŝtis la ŝafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la ŝafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto Ĥoreb. 2 Kaj aperis al li anĝelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetaĵo. Kaj li vidis, ke jen la arbetaĵo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetaĵo ne forbrulas. 3 Kaj Moseo diris: Mi iros kaj rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetaĵo ne forbrulas. 4 La Eternulo vidis, ke li iras, por rigardi, kaj Dio vokis al li el la mezo de la arbetaĵo, kaj diris: Moseo, Moseo! Kaj tiu diris: Jen mi estas. 5 Kaj Li diris: Ne alproksimiĝu ĉi tien; deprenu viajn ŝuojn de viaj piedoj, ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta. 6 Ankoraŭ Li diris: Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizaĝon, ĉar li timis rigardi Dion. 7 Kaj la Eternulo diris: Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj; Mi scias ĝiajn suferojn. 8 Kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi ĝin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj. 9 Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin. 10 Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon la Izraelidojn el Egiptujo. 11 Kaj Moseo diris al Dio: Kiu mi estas, ke mi iru al Faraono kaj mi elkonduku la Izraelidojn el Egiptujo? 12 Kaj Li diris: Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis: kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur ĉi tiu monto. 13 Kaj Moseo diris al Dio: Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al ili: La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al mi: Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili? 14 Kaj Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris: Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi. 15 Kaj plue Dio diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memoraĵo pri Mi por ĉiuj generacioj. 16 Iru, kaj kunvenigu la ĉefojn de Izrael, kaj diru al ili: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris: Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en Egiptujo. 17 Kaj Mi diris: Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 18 Kaj ili aŭskultos vian voĉon, kaj vi venos, vi kaj la ĉefoj de Izrael, al la reĝo de Egiptujo, kaj vi diros al li: La Eternulo, la Dio de la Hebreoj, vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio. 19 Sed Mi scias, ke la reĝo de Egiptujo ne permesos al vi iri, se ne devigos lin forta mano. 20 Kaj Mi etendos Mian manon, kaj Mi batos Egiptujon per ĉiuj Miaj mirakloj, kiujn Mi faros meze de ĝi; kaj poste li lasos vin iri. 21 Kaj Mi donos al tiu popolo favoron de la Egiptoj; kaj kiam vi iros, vi ne iros kun malplenaj manoj. 22 Ĉiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la Egiptojn.

Ĉapitro 4

1 Moseo respondis kaj diris: Sed se ili ne kredos al mi kaj ne aŭskultos mian voĉon, kaj se ili diros: Ne aperis al vi la Eternulo? 2 Kaj la Eternulo diris al li: Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris: Bastonon. 3 Kaj Li diris: Ĵetu ĝin sur la teron. Kaj li ĵetis ĝin sur la teron, kaj ĝi fariĝis serpento; kaj Moseo forkuris de ĝi. 4 Sed la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon, kaj kaptu ĝin je ĝia vosto (kaj li etendis sian manon kaj kaptis ĝin, kaj ĝi fariĝis bastono en lia mano), 5 por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. 6 Kaj la Eternulo diris al li plue: Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaŭ neĝo. 7 Kaj Li diris: Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin el sia sino, jen ĝi denove fariĝis kiel lia karno); 8 kaj se ili ne kredos al vi kaj ne aŭskultos la voĉon de la unua signo, ili kredos al la voĉo de la alia signo. 9 Kaj se ili ne kredos eĉ al ambaŭ tiuj signoj kaj ne aŭskultos vian voĉon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj verŝu ĝin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, fariĝos sango sur la seka tero. 10 Kaj Moseo diris al la Eternulo: Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraŭ, nek de antaŭhieraŭ, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; ĉar mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon. 11 Kaj la Eternulo diris al li: Kiu faris buŝon al la homo? aŭ kiu faras muta aŭ surda aŭ vidanta aŭ blinda? ĉu ne Mi, la Eternulo? 12 Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli. 13 Kaj li diris: Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian. 14 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Moseo, kaj Li diris: Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li eĉ iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekĝojos en sia koro. 15 Kaj vi parolos al li kaj metos la vortojn en lian buŝon; kaj Mi estos kun via buŝo kaj kun lia buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari. 16 Kaj li parolos por vi al la popolo; kaj li estos via buŝo, kaj vi estos por li anstataŭ Dio. 17 Kaj ĉi tiun bastonon prenu en vian manon; per ĝi vi faros la signojn.