Выбрать главу

14 Jen estas la ĉefoj de iliaj familioj: la filoj de Ruben, unuenaskito de Izraeclass="underline" Ĥanoĥ kaj Palu, Ĥecron kaj Karmi. Tio estas la familioj de Ruben. 15 Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon. 16 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laŭ ilia naskiĝo: Gerŝon kaj Kehat kaj Merari. La daŭro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj. 17 La filoj de Gerŝon: Libni kaj Ŝimei, kun iliaj familioj. 18 Kaj la filoj de Kehat: Amram kaj Jichar kaj Ĥebron kaj Uziel. La daŭro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj. 19 Kaj la filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ ilia naskiĝo. 20 Amram prenis al si sian onklinon Joĥebed kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La daŭro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj. 21 Kaj la filoj de Jichar: Koraĥ kaj Nefeg kaj Ziĥri. 22 Kaj la filoj de Uzieclass="underline" Miŝael kaj Elcafan kaj Sitri. 23 Aaron prenis al si Eliŝeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Naĥŝon, kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron. 24 Kaj la filoj de Koraĥ: Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Koraĥidoj. 25 Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj ŝi naskis al li Pineĥason. Tio estas la ĉefoj de la Leviidoj laŭ iliaj familioj. 26 Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris: Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj. 27 Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.

28 En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando Egipta, 29 la Eternulo diris al Moseo jene: Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, ĉion, kion Mi diras al vi. 30 Kaj Moseo diris antaŭ la Eternulo: Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min aŭskultos?

Ĉapitro 7

1 Sed la Eternulo diris al Moseo: Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto. 2 Vi parolos ĉion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando. 3 Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta. 4 Kaj Faraono vin ne aŭskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj juĝoj. 5 Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili. 6 Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris. 7 Moseo havis la aĝon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la aĝon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.

8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 9 Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron: Prenu vian bastonon kaj ĵetu ĝin antaŭ Faraonon; ĝi fariĝos serpento. 10 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron ĵetis sian bastonon antaŭ Faraonon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ĝi fariĝis serpento. 11 Tiam ankaŭ Faraono alvokis la saĝulojn kaj sorĉistojn; kaj ankaŭ ili, la Egiptaj sorĉistoj, per siaj sorĉoj faris tiel. 12 Ĉiu el ili ĵetis sian bastonon, kaj ili fariĝis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn. 13 Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

14 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon. 15 Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; stariĝu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformiĝis en serpenton, prenu en vian manon. 16 Kaj diru al li: La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri: Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi ĝis nun ne obeis. 17 Tiel diris la Eternulo: Per tio vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo: jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj ĝi transformiĝos en sangon. 18 Kaj la fiŝoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero. 19 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super ĉian kolektiĝon de iliaj akvoj, kaj ili fariĝu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj ŝtonaj. 20 Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaŭ la okuloj de Faraono kaj antaŭ la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformiĝis en sangon. 21 Kaj la fiŝoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero fariĝis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta. 22 Sed tiel same faris la sorĉistoj de Egiptujo per siaj sorĉoj. Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo. 23 Kaj Faraono turniĝis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis eĉ tion. 24 Kaj ĉiuj Egiptoj ekfosis ĉirkaŭ la rivero pro akvo por trinki, ĉar ili ne povis trinki la akvon el la rivero. 25 Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.

Ĉapitro 8

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo: Permesu al Mia popolo iri, por ke ĝi faru servon al Mi. 2 Kaj se vi ne volos permesi tion, jen Mi frapos vian tutan regionon per ranoj; 3 kaj eksvarmos la rivero per ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian dormoĉambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn pastujojn; 4 kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur ĉiujn viajn servantojn rampos la ranoj. 5 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Etendu vian manon kun via bastono super la riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la ranojn sur la landon Egiptan. 6 Kaj Aaron etendis sian manon super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la landon Egiptan. 7 Tion saman faris la sorĉistoj per siaj sorĉoj, kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan. 8 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Preĝu al la Eternulo, ke Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo; tiam mi forliberigos la popolon, ke ĝi alportu oferon al la Eternulo. 9 Kaj Moseo diris al Faraono: Ordonu al mi, por kiu tempo mi devas preĝi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur en la rivero ili restu. 10 Tiu diris: Por morgaŭ. Kaj li diris: Ĝi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel la Eternulo, nia Dio. 11 Kaj foriĝos la ranoj for de vi kaj de viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur en la rivero ili restos. 12 Moseo kaj Aaron eliris for de Faraono, kaj Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li venigis sur Faraonon. 13 Kaj la Eternulo faris laŭ la vortoj de Moseo; kaj mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la kampoj. 14 Kaj oni kunŝovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando malbonodoriĝis. 15 Sed kiam Faraono vidis, ke fariĝis faciliĝo, li malmoligis sian koron kaj ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.