Ĉapitro 2
1 Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektiĝon al li, 2 ke vi ne fariĝu facile skueblaj mense, kaj ne konsterniĝu, ĉu per spirito, aŭ per parolo, aŭ per letero ŝajne de ni, kvazaŭ la tago de la Sinjoro jam apudestus; 3 neniu vin trompu iamaniere; ĉar nepre antaŭe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkaŝiĝos, la filo de pereo, 4 kiu kontraŭmetas sin kaj levas sin super ĉion, kion oni nomas Dio aŭ adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaŭ li estas Dio. 5 Ĉu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi? 6 Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkaŝiĝu siatempe. 7 Ĉar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraŭ la malhelpanto, ĝis li estos formovita. 8 Kaj tiam malkaŝiĝos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia buŝo kaj neniigos per la apero de sia alveno; 9 tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun ĉia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindaĵoj, 10 kaj kun ĉia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj. 11 Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon; 12 por ke estu juĝataj ĉiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.
13 Sed ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; 14 al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 15 Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis ĉu per parolo, aŭ per ia letero nia.
16 Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco, 17 konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por ĉia bona faro kaj vorto.
Ĉapitro 3
1 Fine, fratoj, preĝu por ni, ke la vorto de la Sinjoro disvastiĝu kaj estu glorata, kiel ankaŭ ĉe vi; 2 kaj ke ni forsaviĝu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; ĉar ne ĉe ĉiuj estas la fido. 3 Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraŭ la malbonulo. 4 Sed ni fidas la Sinjoron rilate vin, ke vi faras kaj faros tion, kion ni ordonas. 5 Kaj la Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo.
6 Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de ĉiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laŭ la tradicio, kiun oni ricevis de ni. 7 Ĉar vi mem scias, kiel vi devas nin imiti; ĉar ni ne kondutis senorde inter vi; 8 nek manĝis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado, nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi; 9 ne kvazaŭ ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin ekzemplo antaŭ vi, ke vi nin imitu. 10 Ĉar eĉ kiam ni estis ĉe vi, la jenon ni ordonis al vi: Se iu ne volas labori, tiu ankaŭ ne manĝu. 11 Ĉar ni aŭdas, ke inter vi iradas senorde kelkaj, kiuj tute ne laboras, sed en ĉies aferojn sin enŝovas. 12 Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ili laboru kaj manĝu sian propran panon. 13 Sed vi, fratoj, ne laciĝu en bonfarado. 14 Sed se iu ne obeos al la parolo de ĉi tiu nia epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li hontiĝu. 15 Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin kiel fraton.
16 La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon ĉiutempe kaj ĉiumaniere. La Sinjoro estu kun vi ĉiuj.
17 La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano, kiu estas la signo en ĉiu epistolo; tiel mi skribas. 18 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj.
LA UNUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA TIMOTEO
Ĉapitro 1
1 Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, laŭ la ordono de Dio, nia Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero, 2 al Timoteo, mia vera filo en fido: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
3 Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso, por ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian doktrinon, 4 nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laŭ la fido ― tiel faru. 5 Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido; 6 kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado, 7 dezirante esti instruistoj de la leĝo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili diras, nek tion, pri kio ili faras aserton. 8 Sed ni scias, ke la leĝo estas bona, se oni ĝin laŭleĝe uzas, 9 sciante, ke la leĝo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senleĝaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, 10 malĉastuloj kaj viruzaĉantoj, homŝtelistoj, mensogantoj, falseĵurantoj, kaj ĉio ajn alia kontraŭa al la sana doktrino; 11 laŭ la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata Dio.
12 Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligas, tial, ke li trovis min fidela, destinante min al sia servado; 13 kvankam mi antaŭe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto; tamen mi ricevis kompaton, ĉar mi tion faris nesciante kaj nekredante; 14 kaj la graco de nia Sinjoro abunde sufiĉegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo. 15 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la ĉefa; 16 tamen pro tiu kaŭzo mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel la ĉefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo. 17 Nun al la Reĝo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
18 Ĉi tiun zorgadon mi komisias al vi, mia filo Timoteo, laŭ la profetaĵoj, kiuj antaŭiris sur vin, ke per ili vi militadu la bonan militon, 19 tenante la fidon kaj bonan konsciencon, kiun forpuŝinte de si, kelkaj homoj ŝippereis rilate la fidon; 20 el kiuj estas Himeneo kaj Aleksandro, kiujn mi transdonis al Satano, por ke ili lernu ne blasfemi.
Ĉapitro 2
1 Mi konsilas do, antaŭ ĉio, fari petegojn, preĝojn, propetadojn, dankojn por ĉiuj; 2 por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco. 3 Tio estas bona kaj akceptebla antaŭ Dio, nia Savanto, 4 kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero. 5 Ĉar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo, 6 kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj; 7 por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.