LA DUA EPISTOLO ĜENERALA DE JOHANO
Ĉapitro 1
1 La presbitero al la elektita sinjorino kaj ŝiaj infanoj, kiujn mi amas en la vero; kaj ne mi sola, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj konas la veron; 2 pro la vero restanta en ni, kaj ĝi estos ĉe ni por ĉiam: 3 Graco, kompato, paco, estos ĉe ni, de Dio, la Patro, kaj de Jesuo Kristo, la Filo de la Patro, en vero kaj amo.
4 Mi treege ĝojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro. 5 Kaj nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaŭ novan ordonon al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la alian. 6 Kaj jen estas la amo: ke ni iradu laŭ Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi aŭdis de la komenco, ke vi iradu en ĝi. 7 Ĉar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto kaj la antikristo. 8 Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritaĵojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon. 9 Ĉiu, kiu iras antaŭen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon. 10 Se iu al vi venas kaj ne kunportas ĉi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton; 11 ĉar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.
12 Havante multon por skribi al vi, mi ne volis skribi per papero kaj inko; sed mi esperas veni al vi kaj paroli vizaĝon kontraŭ vizaĝo, por ke via ĝojo estu plena. 13 Salutas vin la infanoj de via fratino, la elektita.
LA TRIA EPISTOLO ĜENERALA DE JOHANO
Ĉapitro 1
1 La presbitero al Gajo, la amata, kiun mi amas en la vero.
2 Amato, mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo. 3 Ĉar mi treege ĝojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero. 4 Pli grandan ĝojon mi ne havas, ol aŭdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.
5 Amato, vi faras fidele rilate al ĉiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj, 6 kiuj atestis vian amon antaŭ la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antaŭenigante dece je Dio, 7 ĉar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj. 8 Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero.
9 Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas. 10 Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraŭ ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas. 11 Amato, imitu ne la malbonon, sed la bonon. Bonfaranto estas el Dio; malbonfaranto ne vidis Dion. 12 Pri Demetrio estas atestite de ĉiuj, kaj de la vero mem; kaj ni ja atestas; kaj vi scias, ke nia atesto estas vera.
13 Mi havis multon por skribi al vi; sed mi ne volas skribi al vi per inko kaj kano; 14 sed mi esperas vidi vin baldaŭ, kaj ni parolos vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Paco al vi. Salutas vin la amikoj. Salutu laŭ nomo la amikojn.
LA EPISTOLO ĜENERALA DE JUDAS
Ĉapitro 1
1 Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo: 2 Kompato al vi kaj paco kaj amo pligrandiĝu.
3 Amataj, kiam mi faris ĉian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi deviĝis skribi al vi, por kuraĝigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj. 4 Ĉar enŝteliĝis iuj homoj, jam antaŭ longe destinitaj por ĉi tiu kondamno, malpiuloj, ŝanĝante la gracon de nia Dio en diboĉecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian Sinjoron Jesuo Kristo.
5 Mi do volas rememorigi vin, kvankam vi jam per unu fojo sciiĝis pri ĉio, ke la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn. 6 Kaj anĝelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran loĝejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj ĉiamaj ĝis la juĝo en la granda tago. 7 Kiel ankaŭ Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj tiel same, kiel ĉi tiuj, malĉastiĝinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro. 8 Tamen tiel same ankaŭ ĉi tiuj en siaj sonĝadoj malpurigas la karnon, malestimas aŭtoritaton, kaj insultas honorojn. 9 Sed Miĥael, la ĉefanĝelo, kiam en kontraŭstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: La Sinjoro vin riproĉu. 10 Sed tiuj insultas ja ĉion, kion ili ne scias; sed kion ili per naturo komprenas, kiel la bestoj senprudentaj, en tio ili malvirtiĝas. 11 Ve al ili! ĉar ili iris sur la vojo de Kain, kaj forĵetis sin en la eraron de Bileam por dungopago, kaj pereis en la kontraŭdirado de Koraĥ. 12 Ili estas la subakvaj rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin paŝtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; aŭtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj; 13 sovaĝaj marondoj, elŝaŭmantaj siajn hontindaĵojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata. 14 Kaj al ili ankaŭ Ĥanoĥ, la sepa post Adam, profetis, dirante: Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj, 15 por fari juĝon kontraŭ ĉiuj, kaj por kondamni ĉiujn malpiulojn pri ĉiuj malpiaĵoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri ĉiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraŭ Li. 16 Ili estas murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laŭ siaj voluptoj (dum ilia buŝo parolas fanfaronaĵojn) kaj favorantaj personojn pro profito.
17 Sed vi, amataj, memoru la dirojn antaŭe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo; 18 nome, ke ili diris al vi: En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laŭ siaj propraj voluptoj malpiaj. 19 Tiuj estas la apartigantoj, laŭsentaj, ne havantaj la Spiriton. 20 Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, preĝante en la Sankta Spirito, 21 konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo. 22 Kaj unujn, kiuj ŝanceliĝas, indulgu; 23 kaj unujn savu, eltirante ilin el la fajro; kaj aliajn kompatu kun timo; malamante eĉ la veston makulitan de la karno.
24 Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriproĉaj antaŭ Sia gloro en granda ĝojo, 25 al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj aŭtoritato, antaŭ ĉiu mondaĝo, kaj nun, kaj ĝis la eterneco. Amen.
APOKALIPSO
Ĉapitro 1
1 Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al siaj servistoj tion, kio devas baldaŭ okazi; kaj Li sendis kaj montris ĝin per Sia anĝelo al Sia servisto Johano, 2 kiu atestis la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri ĉio, kion li vidis. 3 Feliĉaj estas la leganto kaj la aŭskultantoj de la vortoj de la profetaĵo kaj la observantoj de la skribitaĵoj en ĝi; ĉar la tempo estas proksima.