1. Ĉiam rektigu vian pozon kaj trankviligu vian energion, kaj ne svingu, nek movetu vian korpon.
2. Ne tro laŭtigu, nek tro mallaŭtigu vian voĉon, sed konformigu ĝin nur al via energio.
3. Koncentru vian spiriton nur sur unu voĉon de budhonoma ĉantado, kolektu unu penson laŭ la frazo de budhonoma ĉantado kaj kunkontinuigu la unu penson kaj vian voĉon.
4. Forlasu ĉiun penson kaj havu nur la mensostaton de libero kaj senfareco, sed ne havu tian alian penson, ke vi, serĉante eksteran budhon en via menso, imagas amitaban figuron aŭ bildigas al vi paradizan solenaĵon.
5. Por kapti vian menson estas bone kalkuli rozariajn globetojn kaj por ritmi vian voĉon estas necese frapi moktakon51 aŭ tamburon.
6. Se vanaj pensoj ĉagrenas vian menson dum laboro, iro, staro, sido kaj kuŝo, estas bone fortranĉi ilin per budhonoma ĉantado, sed ĉesigu budhonoman ĉantadon, se ĝi male malhelpas vian koncentriĝon sur vian laboron.
7. Per budhonoma ĉantado ĉiam kontemplu la originan staton de via menso kaj trankviligu vian menson ĉe iritiĝo, ĉe ekavido kaj ĉe tiriĝo de favora kaj malfavora situacioj. Do scianto de la vero de budhonoma ĉantado povas venki ĉiujn malvirtajn diablojn per unu voĉo de budhonoma ĉantado. Ne aparte efikas nur perbuŝa ĉantado sen la konscio de unu penso, sed akiriĝas koncentriĝo eĉ per senvoĉa ĉantado kun la konscio de unu penso.
3. Merito de budhonoma ĉantado
Se vi faras budhonoman ĉantadon dum longa tempo, vi nature povas akiri koncentriĝon kaj ĝui la celitan paradizon. La meritpunktoj de budhonoma ĉantado estas samaj, kiel tiuj de sidmedito.
Tamen budhonoma ĉantado kaj sidmedito reciproke estas la interno kaj ekstero de la sama trejnobjekto de spirita kultivo. Se studanto havas tro pezan aflikton, li unue fortranĉu sian maltrankvilan spiriton per budhonoma ĉantado kaj poste eniru en la veran staton de perfekta trankvilo per sidmedito. Koncerne la tempon budhonoma ĉantado pli necesas tage kaj tiam, kiam ekstera situacio estas proksime, kaj sidmedito nokte, tagiĝe kaj tiam, kiam ekstera situacio estas malproksime. Se studanto ĉiam observas siatempan medion, ekzamenas sian mensostaton kaj bone faras budhonoman ĉantadon kaj sidmediton konforme al la tempo, la du daŭras unu post la alia kaj li facile akiras la grandan forton de koncentriĝo.
3.4 Sidmedito
1. Signifo de sidmedito
Ĝenerale sidmedito estas studo por enmense ĉesigi iluzion kaj aperigi la veran naturon kaj estas maniero por enkorpe malsuprenigi la fajran energion kaj suprenigi la akvan energion. Se iluzio ĉesas, la akva energio supreniĝas, kaj reciproke, tiel ke vere unu estas korpo kaj menso kaj refreŝiĝas spirito kaj energio.
Sed se iluzio ne ĉesas, la fajra energio ĉiam supreniĝas, forbruligas la tutkorpan akvan energion kaj kovras la spiritlumon. Homa korpo funkcias kiel tiu maŝino kaj do eĉ unu fingro ne moveblas sen la energioj fajra kaj akva. Ĉiuj ses sentorganoj de homo estas regataj en la kapo, tial kiam li uzas ilin ĉe vido, aŭdo kaj penso, la tutkorpa fajra energio, nature koncentriĝante sur la kapon, boligas kaj bruligas la tutkorpan akvan energion, kiel tiu lamplumo konsumas oleon. Kiam do ni ĉagrenite pensas ion longe, detale rigardas ion okulstreĉe kaj laŭte diras ion pene, nepre la vizaĝo ruĝiĝas kaj la salivo en la buŝo sekiĝas. Tio estas la fenomeno, ke supreniĝas la fajra energio. Ni devas ŝpareme uzi la ses sentorganojn eĉ por neevitebla farendaĵo, des pli kiel do ni daŭrigus tage-nokte la cerban lamplumon por senutilaj iluzioj? Tial sidmedito estas studo por forigi ĉi ĉiujn iluziojn kaj aperigi la veran naturon kaj por malsuprenigi ĉiun fajran energion kaj plimultigi la puran akvan energion.
2. Metodo de sidmedito
La metodo de sidmedito estas tiel ekstreme simpla kaj facila, ke iu ajn povas ĝin fari.
1. Sterninte kusenon, krurkruce sidiĝu komforte kaj poste rektigu la kapon kaj la dorson.
2. Metu malpeze la tutkorpan forton sur la subabdomenon kaj sen alkroĉiĝi eĉ al unu penso konsciu nur, ke via energio koncentriĝas sur la subabdomenon. Se vi estas malatenta, la energio malbuliĝas. Tiam tuj denove kolektu ĝin kaj ne forgesu ĝin koncentri.
3. Spiru ekvilibre, sed enspiru iom longe kaj forte kaj elspiru iom mallonge kaj malforte.
4. Necesas teni la okulojn ĉiam malfermitaj por forigi la demonon de dormemo, sed provu mediti kun la okuloj fermitaj, kiam viaj spirito kaj energio estas tiel freŝaj, ke vin eĉ kun la fermitaj okuloj ne povas invadi la demono de dormemo.
5. Tenu la buŝon ĉiam fermita. Se bone iras post longa studo la akvenergia supreniĝo kaj la fajrenergia malsupreniĝo, pura kaj glata salivo senĉese eliĝas el inter la lango kaj la dentoj. Tiam plenbuŝe kolektu la salivon kaj foje englutu ĝin.
6. Tenu vian spiriton vigla ĉiam en trankvilo kaj trankvila en viglo. Se vi kliniĝas al konfuzo, streĉu novan spiriton, kaj se vi fluas al iluzio, deturniĝu al prava penso. Tiamaniere restu en la origina stato de senfara naturo.
7. Unuafoja sidmeditanto ofte suferas la doloron de la gamboj kaj la invadon de iluzio. Se la gamboj doloras vin, ŝanĝu ilin unu sur la alian por iom da tempo. Se iluzio invadas vin, rekonu ĝin nur kiel iluzion, kaj ĝi mem foriros. Neniel rigardu ĝin kiel ĝenaĵon, nek malkuraĝiĝu de ĝi.
8. Se vi unuafoje sidmeditas, foje senteblas jukado sur viaj vizaĝo kaj korpo, kvazaŭ formikoj krablus sur ili. Tio pruvas, ke sango trapenetras la angion. Ne tuŝu, nek gratu ĝin.
9. Dum sidmedito ne serĉu eksterordinaran okazon kaj miraklan spuron. Eĉ se foje aperas tiaĵo, rigardu ĝin kiel malvirtaĵon kaj neniom korligiĝu al ĝi, sed pretervidu ĝin kiel malgravaĵon.
Se vi same kiel supre faras sidmediton dum longa tempo, vi fine forgesos la distingon inter subjekto kaj objekto kaj tempon kaj lokon kaj restos nur en la vera stato de perfekta trankvilo kaj nenia distingo, tiel ke vi ĝuos senegalan mensplezuron.
3. Merito de sidmedito
Se oni faras sidmediton dum longa tempo kaj akiras ĝian forton, estas la jenaj dek profitoj:
1. Laŭgrade malaperas senprudenta kaj senpripensa ago.
2. Oni akiras ordon ĉe la uzo de la ses sentorganoj.
3. Malsansufero malpliiĝas kaj la vizaĝo glatiĝas.
4. Memoro pliboniĝas.
5. Pacienco estiĝas.
6. Korinklino estingiĝas.
7. Malvirta koro ŝanĝiĝas en ĝustan.
8. La saĝlumo de memnaturo aperas.
9. Oni ĝuas paradizon.
10. Oni liberiĝas de naskiĝo kaj morto.
4. Neceso koncentri menson subabdomenen
Ĝenerale de antikva tempo estas la kutimo, ke sidmedito estas koncentri menson sur iun aĵon kaj forigi ĉiun penson. Do vere multas metodoj koncentri menson laŭ respektivaj opinioj kaj rimedoj. Sed se oni koncentras menson sur la kapon aŭ eksteraĵon, penso moviĝas kaj energio supreniĝas, tiel ke oni ne trankviliĝas facile. Se oni koncentras menson subabdomenen, penso ne moviĝas facile kaj energio malsupreniĝas glate, tiel ke oni trankviliĝas facile.
Krome ĉi tiu koncentriĝo subabdomenen ne nur gravas por sidmedito, sed ankaŭ ekstreme por sankonservo. Se oni koncentras menson subabdomenen kaj multe englutas la salivon eliĝantan el la jadfonto52, harmoniiĝas bone la akva kaj la fajra energioj, malpliiĝas korpa malsansufero, glatiĝas la vizaĝo, pleniĝas la fundamenta energio kaj formiĝas la mensa subabdomeno53, tiel ke oni povas konservi sian vivdaŭron. Ĉi tiu koncentriĝo subabdomenen ja servas la du celojn de koncentriĝo kaj sankonservo.