Выбрать главу

Arthur Conan Doyle. La ses Napoleonoj

ORIGINALA TITOLO: THE SIX NAPOLEONS

desegnaĵoj de Sidney Paget

el la angla tradukis Darold Booton

Estis ne tre rimarkinde, ke s-ro Lestrado de Skotlandjardo vizitas vespere kaj liajn vizitadojn bonvenis Ŝerloko Holmso, ĉar tio ebligis al li koni ĉiujn aferojn ĉe la polica stabejo. Kontraŭ la novaĵoj alportitaj de Lestrado, Holmso emas atente aŭskulti la detalojn pri ĉiu kazo partoprenata de la detektivo, kaj li povis fojfoje sen iu ajn sintrudo, doni aludon aŭ sugeston eltiritajn de siaj propraj vastaj scio kaj sperto.

Ĉi tiun vesperon, Lestrado parolis pri la vetero kaj la ĵurnaloj. Tiam li eksilentis, penseme fumante sian cigaron. Holmso akre rigardis lin.

“Ĉu iu rimarkinda ĉemane?” li demandis.

“Ho, ne, s-ro Holmso – nenio tre aparta.”

“Do, diru al mi pri ĝi.”

Lestrado ridis.

“Nu, s-ro Holmso, oni ne povas nei ke io kaptis mian atenton. Sed tamen estas tia absurda afero, ke mi hezitas ĝeni vin per ĝi. Aliflanke, kvankam ĝi estas bagatela, ĝi estas sendube stranga, kaj mi scias, ke al vi plaĉas ĉiuj nekutimaĵoj. Sed laŭ mi tio apartenas pli al d-ro Vatsono ol al ni.”

“Ĉu malsano?” diris mi.

“Frenezeco, ĉiuokaze. Kaj ja stranga frenezeco. Oni ne opinias, ke nuntempe vivas iu ajn, kiu tiom malamas Napoleonon I, ke tiu rompas ĉiujn figurojn pri li.”

Holmso sinkis en sian seĝon.

“Tio ne estas mia afero.” li diris.

“Precize. Tion mi diris. Sed tamen, kiam viro priŝtelis por rompi figurojn, kiujn ne apartenas al li, tiam la afero estas fortirita de la kuracisto al la policisto.”

Holmso denove rekte sidis.

“Domŝtelado! Pli interese. Sciigu min pri la detaloj.”

Lestrado, alprenante sian oficialan notlibron, rememorigis sin mem.

“Oni raportis la unuan kazon antaŭ kvar tagoj,” li diris. “Ĉe la butiko de Morso Hudsono, kiu vendas bildojn kaj statuojn en la Keningtona Vojo. La komizo forlasis la vendoĉambron de la butiko dummomente kiam li aŭdis bruegon, kaj rapidante li trovis fragmente rompitan skulptaĵon pri Napoleono el Pariza gipso, kiu estis inter kelkaj aliaj artaĵoj sur la vendotablo. Li hastis en la vojon, sed, kvankam kelkaj pasantoj rimarkis viron elirantan la butikon, li nek povis vidi iun ajn nek povis iun rimedon eltrovi por identigi la kanajlon. Ŝajne estis unu el la huliganaj sensencaĵoj, kiuj okazas de tempo al tempo, kaj oni raportis tian al la deĵoranta konstablo. La gipsaĵo ne valoris pli ol kelkaj ŝilingoj, kaj la afero ŝajnis tute infaneca por aparta enketo.

“La dua kazo tamen estas pli grava, kaj ankaŭ pli unika. Ĝi okazis lastan nokton.

“Ĉe la Keningtona Vojo, kaj ene de kelkaj metroj de la butiko de Morso Hudsono, loĝas iu d-ro Barnikoto, bone konata kuracisto, kiu havas unu el la plej ampleksaj klientaroj je la suda flanko de la Tamizo. Liaj loĝejo kaj ĉefa kirurgejo estas ĉe Keningtona Vojo, sed li havas filian kirurgejon kaj medikamentan disdonejon ĉe Plimalalta Brikstona Vojo, tri kilometrojn for. Tiu ĉi d-ro Barnikoto estas entuziasmulo pri Napoleono, kaj lian domon oni plenigas per libroj, bildoj kaj relikvoj pri la franca imperiisto. Antaŭ ne tre longe li aĉetis de Morso Hudsono du Parizajn gipsaĵojn pri la konata kapo de Napoleono fare de la franca skulptisto, Devino. Li metis unu en la halo de sia domo en Keningtona Vojo, kaj la alian sur la kamenbreto de la kirurgejo ĉe Plimalalta Brikstono. Nu, kiam d-ro Barnikoto malsupreniris ĉi-matenon, li estis surprizita trovi ke oni prirabis sian domon dumnokte, sed nenion oni forŝtelis krom la gipsan kapon el la halo. Oni forportis ĝin kaj rompis kontraŭ la ĝardena muro, kie oni trovis la fragmentojn.

Holmso kunfrotis la manojn.

“Tio estas ja kurioza,” li diris.

“Mi opinias, ke tio plaĉus al vi. Sed tio ne estas la fino. D-ron Barnikoton oni atendis en lia kirurgejo je la dekdua, kaj vi povas imagi lian miregon, kiam je sia alveno li trovis ke oni malfermis la fenestron dumnokte kaj la rompitajn pecojn de la duan gipsaĵon oni ĵetis trans la plankon. Oni pulvorigis ĝin ĝis atomoj. En ambaŭ kazoj estas eĉ ne spuro, kiu indikas la krimulon aŭ frenezulon, kiu faris la petolon. Nu, s-ro Holmso, vi havas la faktojn.”

“Tre kurioze, sed ne groteske,” diris Holmso. “Ĉu mi rajtas demandi ĉu la du gipsaĵoj de d-ro Barnikoto estis ekzaktaj replikoj de tiu, kiun oni detruis en la butiko de Morso Hudsono?”

“Oni faris ilin per la sama muldilo.”

“Tia fakto kontraŭstaras la teorion, ke la rompinton oni influis per ĝenerala malamikeco pri Napoleono. Konsiderante kiom multaj centoj da statuoj pri la granda imperiisto devas ekzisti en Londono, oni ne devas supozi ke estas koincido ke sendistinga ikonoklasto hazarde trovis tri specimenojn de la sama figuro.”

“Nu, mi same opinias,” diris Lestrado. “Aliflanke, tiu ĉi Morso Hudsono estas vendanto de skulptaĵoj en tiu Londona kvartalo, kaj tiuj tri estas la solaj kiuj estis en lia butiko dum longa tempo. Do, kvankam, kiel vi diras, estas multaj centoj da statuoj en Londono, estas probable ke tiuj tri estas la solaj en tiu kvartalo. Do, loka fanatikulo komencus kun ili. Kion vi opinias, d-ro Vatsono?”

“Ne estas limo al la ebleco de monomanio,” mi respondis. “Estas kondiĉo kiun la modernaj francaj psiĥologoj nomas la ‘idée fixe’,[1] kiu laŭ naturo estus bagatela, kaj estus akompanita ĉiel ajn per kompleta mensa sano. Iu, kiu profunde legis pri Napoleono, aŭ, kiu eble ricevis heredan familian ofendon pro la granda milito, devus eble formi tian idée fixe, kaj sub ties influo estas kapabla de iu ajn nekredebla kolerego.”

“Tio ne estas eble, mia kara Vatsono,” kapneante diris Holmso, “ĉar nenia idée fixe ebligis vian interesigan monomaniulon eltrovi kie estas ĉi tiuj gipsaĵoj.”

“Nu, kiel vi klarigas?”

“Mi ne penas klarigi tion. Mi nur observas ke estas certa metodo en la procedoj de la stranga sinjoro. Ekzemple, en la halo de d-ro Barnikoto, kie sono eble vekus la familion, la rompotan gipsaĵon oni formovis, kvankam en la kirurgejo, kie estis malpli danĝero, oni rompis ĝin tie, kie ĝi staris. La afero ŝajnas absurde bagatela, sed tamen, mi ne kuraĝas nomi iun ajn bagatela, kiam mi pensas ke iom el miaj klasikaj kazoj havas la malpli promesplenajn komencojn. Vi memoru, Vatsono, kiel pri la terura afero de la familio Abernetio oni konsciigis min per la profundeco de la petroselo en la buteron dum varmega tago. Mi ne povas permesi al mi ridi je viaj tri rompitaj gipsaĵoj, Lestrado, kaj mi estos tre dankema al vi se vi sciigu min pri iuj ajn freŝaj riveladoj aŭ kurioza ĉeno de eventoj.”

La rivelado pripetita de mia amiko venis en pli rapida kaj infinite pli tragika maniero ol li povis imagi. Mi ankoraŭ vestadis min en mia dormĉambro la sekvantan matenon, kiam oni perkutis je mia pordo kaj eniris Holmso. Li permane portis telegramon, kiu tekstis:

“Venu tuj, 131 Pitt-strato, Keningtono. – Lestrado.”

“Do, kio okazis?” mi demandis.

“Mi ne scias – eble ĉio ajn. Sed mi suspektas ke estas la sekvo de la historio pri la statuoj. Tiuokaze, nia amiko la figuro-rompanto komencis agi en alia kvartalo de la urbo. Jen kafo surtable, Vatsono, kaj estas kabrioleto ĉe pordo.”

Post duona horo ni atingis Pitt-straton, kvietan flankvojon ĝuste apud unu el la plej viglaj fluoj en Londono. Numero 131 estis inter vico el simplaj respektindaj kaj tre neromantikecaj loĝejoj. Kiam ni alvenis, ni trovis antaŭ la domo homamason ĉe la reloj. Holmso perbuŝe fajfis.

“Je Georgo! Ŝajne oni jam atencas la vivon. Nenio alia tiele logis la Londonan mesaĝulon. Estas ago de perforto indikita per la rondaj ŝultroj kaj etendita kolo de tiu ulo. Kio do, Vatsono? La plej supran ŝtupon oni per akvo verŝis kaj la aliaj estas sekaj. Sufiĉe da piedsignoj ĉiuokaze! Nu, jen Lestrado en la plej supra, antaŭa fenestro, kaj ni baldaŭ scios ĉion.”

вернуться

1

 Idée Fixe [france] psikologia obsedo.