La oficisto ricevis nin per serioza mieno kaj kondukis nin en salonon, kie paŝis jen kaj jen tre senorda kaj agitita maljunulo vestita per flanela ĉambrorobo. Oni prezentis lin al ni kiel domposedanto – s-ro Horaco Harkero de la Centra Gazetara Sindikato[2].
“Temas denove pri la Napoleonaj statuoj,” diris Lestrado. “Ŝajnis ke vi interesiĝas pri tio lastan nokton, s-ro Holmso, do mi opinias ke eble vi ĝojas ĉeesti nun ke la afero disvolviĝas pli grave.”
“Do, kio okazis?”
“Murdo, s-ro Holmso, bonvolu diri al tiuj ĉi sinjoroj tion, kio okazis.”
La per ĉambrorobo vestita sinjoro alfrontis nin per tre malĝoja mieno.
“Estas tre eksterordinara afero,” diris li, “ke dum mia tuta vivo mi kolektis novaĵojn pri aliaj homoj kaj nun kiam vera novaĵo venis al mi, mi estas tiom konfuzata kaj ĝenata ke mi ne povas kunmeti du vortojn. Se mi alvenus kiel ĵurnalisto, mi intervjuus min mem kaj havus du kolumnojn en ĉiuj vesperaj ĵurnaloj. Sed nun, mi fordonas valoran presotaĵon ĉar mi devas ree rakonti la aferon al amaso da aliaj homoj, kaj mi mem ne povas uzi ĝin. Tamen, mi aŭdis pri via nomo, s-ro Ŝerloko Holmso, kaj se vi nun elklarigos ĉi tiun strangan aferon, min oni pagos por mia rakontado al vi.”
Holmso sidigis sin kaj aŭskultis.
“Ŝajne temas pri la statuo pri Napoleono, kiun mi aĉetis por ĉi tiu ĉambro mem. Ĝi ne estas valora kaj mi akiris de Fratoj-Hardingo, du pordojn for de la Altstrato-stacidomo. Iom multe da miaj ĵurnalistaj laboroj mi faras nokte, kaj mi ofte verkis ĝis la tagiĝo. Tiele hodiaŭ. Mi sidis en mia kabineto, kiu estas malantaŭe en la supra etaĝo, ĉirkaŭ la tria, kiam mi estis konvinkita ke mi aŭdis ian sonon de malsupre. Mi aŭskultis, sed la sonon oni ne ripetis kaj mi konkludis ke ĝi venis de ekstere. Tiam subite post kvin minutoj estis la plej terura krio – la plej timeginda bruego, kiun mi iam ajn aŭdis, s-ro Holmso. Tio sonados en miaj oreloj dum la cetero de mia vivo. Mi sidis senmovkapabla pro teruro dum unu-du minutoj. Tiam mi alprenis la fajrostangon kaj malsupreniris. Kiam mi eniris la ĉambron, mi trovis la fenestron tute malfermita, kaj mi tuj observis ke la statuo malaperis de la kamenbreto. Kial iu domŝtelisto ŝtelus tian aferon, mi ne povas kompreni, ĉar ĝi estas nur Pariza gipsaĵo kaj ne multe valora.
“Vi mem povas kompreni ke iu ajn eliranta el la aperta fenestro povus atingi la ĉefpordon per unu longa paŝo. Tion certe faris la domŝtelisto, do mi malfermis la pordon. Paŝante en la mallumon, mi preskaŭ stumblis pro mortinto, kiu kuŝis tie. Mi ree kuris por lumilo, kaj jen estis la povrulo, granda tranĉvundo en sia gorĝo kaj la tuta loko naĝanta en sango. Li kuŝis surdorse, la genuoj maletenditaj kaj la buŝo terure malfermita. Mi ĉiam vidados lin en miaj sonĝoj. Mi havis ĝuste sufiĉan tempon por per fajfilo voki la policon, kaj tiam ŝajne mi svenis, ĉar mi sciis nenion ĝis mi trovis policistojn superstarantajn min en la koridoro.”
“Nu, kiu estas la murdito?” demandis Holmso.
“Estas ne indiko pri lia identeco,” diris Lestrado. “Vi elvidos la kadavron en la sepultistejo sed ni jam ne povas ion ajn eltrovi ĝis nun. Li estis altstatura, sunbruligita, tre forta, ne pli ol tridekjaraĝa. Li estas malbone vestita, sed tamen li ne ŝajnas laborinto. Ponardo kun tenilo el korno kuŝis en sangoflako apud li. Ĉu la mortigarmilo aŭ ĉu la propraĵo de la mortinto, mi ne scias. Estis neniu nomo en la vestaĵoj kaj nenio en la poŝoj krom pomo, iom da ŝnuro, malmultekosta Londona mapo kaj fotografo. Jen.”
Evidente ĝi estis tuja foto farita per malgranda fotografilo. Ĝi estis pri vigla, akre aspekta, simieca viro kun dikaj brovoj kaj tre stranga elstaraĵo de la malsupra parto de la vizaĝo, kiel la muzelo de paviano.
“Kaj kio okazis ĉe la statuo?” demandis Holmso, post zorgema ekzameno de la bildo.
“Oni sciigis nin pri ĝi antaŭ ol vi alvenis. Ĝin oni trovis en la antaŭa ĝardeno de vaka domo en Kamden-Doma Vojo.[3] Oni disrompis ĝisfragmente. Mi iris nun por ĝin ekzameni. Ĉu vi min akompanu?”
“Certe. Mi devas nur ekzameni tiun lokon.” li ekzamenis la tapiŝon kaj la fenestron. “La ulo aŭ havas tre longajn krurojn aŭ estas tre vigla,” diris li. “Kun liveradejo malsupre, estas ne facila afero atingi la fenestran kornicon kaj malfermi la fenestron. La reveno estas relative facila. Ĉu vi venos kun ni por vidi la restaĵojn de via statuo, s-ro Harkero?”
La senkonsola ĵurnalisto jam sidigis sin ĉe skribotablo.
“Mi devas peni verki ion,” li diris, “kvankam, mi ne dubas ke oni jam plenŝtopas per detaloj la unuajn numerojn de la vesperaj ĵurnaloj. Estas kiel mia sorto! Ĉu vi memoras kiam la spektejo falis en Donĉestro?[4] Nu, mi estis la sola ĵurnalisto en la spektejo kaj mia ĵurnalo estis la sola sen raporto pro tio ke mi estis tro agitita por raporti. Kaj nun mi estas tro malfrua kun murdo ĉe mia propra sojlo.”
Dum ni eliris la ĉambron, ni aŭdis la plumon knarantan transpapere.
La loko, kie oni trovis la restaĵojn de la statuo estis for nur kelkcent metrojn. Unuafoje niaj okuloj vidis ĉi tiun aspekton de la granda imperiisto, kiu ŝajne levis tian frenezan kaj detrueman malamikecon en la menso de nekonato. Ĝi kuŝis disrompite sur la herbo. Holmso alprenis kelkajn fragmentojn kaj zorgeme ekzamenis. Mi estas konvinkita per lia atenta mieno kaj celplena maniero, ke fine li havas spuron.
“Nu?” demandis Lestrado.
Holmso levis la ŝultrojn.
“Estas multe por ni preni en konsideron.” diris li. “Kaj tamen, ni havas iom da sugestaj faktoj por sekvi. Tiu ĉi malmultevalora statuo estis pli valora ol homa vivo, laŭ ĉi tiu kurioza krimulo. Tiu estas unu punkto. Tiam estas la unika fakto ke li ne rompis ĝin en la domo, aŭ tuj ekstere, se rompado estis lia sola celo.”
“Li estis ĉagrenita per la renkonto kun ĉi tiu ulo. Li preskaŭ ne sciis kion li faris.”
“Nu, tio estas sufiĉe probabla. Sed mi deziras atentigi vin aparte al la loko de ĉi tiu domo, en kies ĝardeno oni disrompis la gipsaĵon.”
Lestrado ĉirkaŭrigardis.
“Ĝi estas vaka, kaj li sciis ke oni ne interrompis lin en la ĝardeno.”
“Jes, sed estas alia vaka domo pli fore laŭ la strato, kiun li devis pasi antaŭ ol li venis ĉi tien. Kial li ne rompis tie, pro tio ke ĉiu korto, kiun li pasis kun la statuo pliigis la riskon ke li renkontis alian?”
“Mi cedas,” diris Lestrado.
Holmso fingromontris la stratlampon super niaj kapoj.
“Ĉi tie li povis vidi tion, kion li faris, kaj tie ne. Jen la kialo.”
“Je Jovo! vi pravas,” diris la detektivo. “Nun ke mi pensas pri ĝi, la gipsaĵon de d-ro Barnikoto oni disrompis ne malproksime de lia ruĝa lampo. Nu, s-ro Holmso, kion ni faras rilate al tiu fakto?”
“Memori kaj registri ĝin. Ni eble havos ion poste, kio rilatos. Kion vi proponas klopodi nun, Lestrado?”
“Laŭ mi, plej praktike ni penas identigi la mortinton. Tio ne estus malfacile. Kiam mi trovos lian identecon, kaj liajn kamaradojn, ni pli bone scios kion li faradis en Pitt-strato hieraŭ vespere, kaj kiu renkontis lin kaj mortigis lin sur la sojlo de s-ro Horaco Harkero. Ĉu vi ne konkordas?”
“Sendube; tamen tio ne estas la maniero per kiu mi traktos la kazon.”
“Kion vi faras, do?”
“Ho, vi ne devu permesi al mi influi vin ĉiel ajn. Mi sugestus, ke vi sekvu viajn klopodojn kaj mi sekvos la miajn. Poste kiam ni povos kompari, ni reciproke suplementos la alian.”
“Bone,” diris Lestrado.
“Se vi revenas al Pitt-strato, eble vi povas viziti s-ron Horacon Harkeron. Diru al li por mi, ke mi decidiĝas, ke estas certe ke danĝera hommortigeca lunatiko, kun iluzio pri Napoleono, estis en lia domo lastan vesperon. Tio estos utila por lia artikolo.”
2
Centra Gazetara Sindikato – Efektive ekzistis Centra Novaĵa Agentejo [Central News Agency]. Al tiu Joĉo la Tranĉanto [Jack the Ripper] poŝte sendis du sensaciajn notojn en septembro kaj oktobro 1888.
3
Kamden-Doma Vojo [Camden House Road] tia strato ne ekzistas en Londono. Eble Vatsono intencis Kamden-Montetan Vojon [Camden Hill Road].
4
Fakte tia okazis aprilon 1902 en Glasgovo. Mortis 21 homoj. Ĉi tiu rakonto unue aperis en 1904.