Lestradao fikse rigardis.
“Vi ne serioze opinias tiele, ĉu?”
Holmso ridetis.
“Ĉu ne? Ne, eble mi ne tion opinias. Sed mi certas ke ĝi interesos s-ron Horacon Harkeron kaj la legantaron de la Centra Gazetara Sindikato. Nu, Vatsono, mi opinias ke ni trovos ke ni havas antaŭ ni longan kaj kompleksan laboron hodiaŭ. Ĝojigas min, Lestrado, se vi povos viziti nin en Bakerstrato je la sesa vespere. Ĝis tiam plaĉas al mi reteni ĉi tiun fotografon trovitan en la poŝo de la mortinto. Eble mi devos peti vian asiston rilate al eta ekspedicio, kiun ni eble devos entrepreni ĉi-nokton, se mia ĉeno de rezonado montriĝos ĝuste. Ĝis tiam adiaŭ kaj bonŝancon!”
Ŝerloko Holmso kaj mi kune iris al Altstrato, kie ni haltis antaŭ la butiko de Fratoj-Hardingo, de kie oni aĉetis la statuojn. Juna komizo sciigis nin, ke s-ro Hardingo ne ĉeestos ĝisposttagmeze, kaj ke li mem estas nove dungita, kaj ne povas doni informon al ni. La mieno de Holmso montris desaponton kaj ĉagrenon.
“Nu, ni ne povas anticipi, ke ni povas unuafoje sukcesi, Vatsono,” diris li, fine. “Ni devas reveni posttagmeze, se s-ro Hardingo ne ĉeestos ĝis tiam. Kiel vi eble jam konjektas, mi povas spuri ĉi tiujn statuojn ĝis ilia fonto, por trovi ĉu estas ia stranga ekspliko pri ilia rimarkinda sorto. Ni iru al s-ro Morso Hudsono de Keningtona Vojo, por trovi ĉu li povas ĵeti lumon sur la problemon.”
Post horolonga veturo ni alvenis al la establaĵo de la bildovendisto. Li estis malgranda, dika viro kun ruĝa vizaĝo kaj pipreca maniero.
“Jes, sinjoro, sur mia vendotablo mem, sinjoro,” diris li. “Kial ni pagas imposton mi ne scias, se iu bandito povas eniri kaj rompi varon. Jes, sinjoro, mi vendis al d-ro Barnikoto liajn du statuojn. Hontinde, sinjoro! Nihilisma komploto – jen tiele mi taksas – neniu krom anarkiisto rompus statuojn. Ruĝaj respublikistoj mi nomas ilin. De kiu ni akiris la statuojn? Mi ne komprenas kiel tio koncernas la aferon. Nu, se vi vere deziras scii, mi akiris ilin de Geldero kaj K-io en Preĝejo-strato, Stepnio.[5] Ili estas bone konataj en la komerco, kaj estas tiele konataj dum la lastaj dudek jaroj. Kiom mi havis? Tri – du kaj unu estas tri – du de d-ro Barnikoto, kaj unu frakasita sur mia vendotablo dum plena taglumo. Ĉu mi konas la fotografon? Ne – jes, mi scias. Nu, jen Bepo. Li estis speco de itala popeca laboristo, kiu faris sin utile en la metiejo. Li povis iomete ĉizi kaj ori kaj enframigi, kaj laboreti. La ulo foriris lastan semajnon, kaj mi aŭdis nenion pri li ekde tiam. Ne, mi nek scias de kie li venis nek kien li iris. Mi scias nenion kontraŭ li dum li estis ĉi tie. Li foriris du tagojn antaŭ ol oni frakasis la statuon.”
“Nu, jen estas tio, kion ni bonsense atendis de Morso Hudsono,” diris Holmso, kiam ni eliris la butikon. “Bepo estas komuna faktoro, kaj en Keningtono kaj en Kensingtono, tiel ke indas la deksep-kilometra veturo. Nu, Vatsono, ni iru al Geldero kaj K-io de Stepnio, la fonto de la statuoj. Mi estos surprizita se ni ne trovos helpon tie.”
En rapida sekvenco ni pasis tra la franĝo de laŭmoda Londono, la hotela Londono, la teatraĵa Londono, la literatura Londono, la komerca Londono kaj fine, la mara Londono[6], ĝis kiam ni alvenis al mara urbo enhavanta cent mil homojn, kie la apartmentaĉoj varmegas kaj fetoras per la elpelitaj de Eŭropo. Ĉi tie en larĝa vojo, antaŭe la loĝloko de riĉaj urbaj komercistoj, ni trovis la serĉatan skulptan fabrikon. Ekstere estis konsiderinda kortego plene da monumentaj masonaĵoj. Ene estis granda ĉambro en kiu kvindek laboristoj ĉizis kaj muldis. La direktisto, granda blonda germano, akceptis nin ĝentile kaj klare respondis al ĉiuj demandoj de Ŝerloko Holmso. Referenco al lia registro montris, ke mil de muldaĵoj oni faris de la marmora ekzemplero de la kapo de Napoleono fare de Devino, sed ke la tri, kiujn oni sendis al Morso Hudsono antaŭ proksimume jaro estis duona aro de ses. La ceterajn tri oni sendis al Fratoj-Hardingo, de Kensingtono. Nenial tiuj ĉi devus malsimili la aliajn el tiu ĉi muldilo. Li ne povis sugesti iun ajn kaŭzon por la detruo. Fakte li ridas pro la ideo. La pogranda prezo estis ses ŝilingoj, sed la detalisto postulu almenaŭ dek du ŝilingojn. Oni muldas ilin duetape de ĉiu flanko de la vizaĝo, kaj tiujn du duonprofilojn el Pariza gipso oni kunligas por igi kompletan statuon. Tion kutime faras italoj en la tiea ĉambrego. Kiam oni finas, la statuojn oni metis surtablen en la koridoro por elsekiĝi, kaj poste oni staplis. Jen lia tuta informo.
Sed kiam la fotografon oni montris, estis rimarkinda efiko je la direktisto. Lia vizaĝo ruĝis per kolero, kaj liaj brovoj kuntiriĝis super la bluaj, germanaj okuloj.
“Ha, la kanajlo!” li kriis. “Jes, ja, mi tre bone konas lin. Nia establaĵo jam estis ĉiam respektinde, kaj nin nur unufoje entrudis la polico, kaj tio estas pro tiu ulo. Estis antaŭ pli ol jaro. Li ponardis alian italon surstrate, kaj tiam li venis ĉi tie sekvate de la polico tuj poste, kaj oni kaptis lin ĉi tie. Bepo estas la nomo – lian familian nomon mi neniam sciis. Mi ja meritas tion, ĉar mi dungis viron kun tia vizaĝo. Sed li estis bona laboristo – unu el la plej bonaj.”
“Kia kondamno?”
“La ponardito vivas kaj oni malliberigis Bepon dum unu jaro. Mi ne dubas ke oni nun liberigis lin, sed li ne kuraĝus aperi ĉi tie. Unu el liaj kuzoj laboras ĉe ni, kaj mi certas ke mi povas prezenti lin al vi.”
“Ne, ne,” kriis Holmso, “neniun vorton al la kuzo – eĉ neniun vorton, mi petegas. La afero estas tre grava, kaj ju pli mi progresas des pli grave ĝi ŝajnas. Kiam vi montris la vendon pri la statuoj en via registro, mi rimarkis ke la dato estas la 3a junio lastan jaron. Ĉu vi sciigas min pri la dato kiam oni arestas Bepon?”
Mi povas determini proksimume per la pago-listo,” la direktisto respondis. “Jes,” li daŭrigis, renversante paĝojn. “Oni laste pagis al li je la 20a majo.”
“Dankon,” diris Holmso. “Mi ne deziras plue entrudi min je viaj tempo kaj pacienco.” Kun fina averto ke li devu nenion diri rilate al nia enketo, ni foriris.
Estas malfrue posttagmeze antaŭ ol ni povas rapide tagmanĝi en restoracio. Novaĵ-avizo ĉe enirejo anoncis “Keningtona ofendego. Murdo farita de frenezulo,” kaj la enhavo de la ĵurnalo montris ke s-ro Horaco Harkero sukcesis eldoni sian raporton malgraŭ ĉio. Du kolumnojn oni okupis per tre sensacia kaj troiga rakonto pri la tuta afero[7]. Holmso apogis la ĵurnalon kontraŭ la karafeto kaj legis dum li manĝis. Unu-dufoje li subridis.
“Tre bone, Vatsono,” diris li. “Aŭskultu:
Kontentiĝas ĉiuj konstati ke ne povas esti malsimilaj opinioj pri la kazo, pro tio ke s-ro Lestrado, unu el la plej lertaj oficialaj policistoj, kaj s-ro Ŝerloko Holmso, la famkonata konsultanto, ambaŭ konkludis ke la groteska sekvenco da okazoj, kiu finiĝis tiel tragike, devenis de frenezeco anstataŭ de intenca krimo. Nenio krom mensa aberacio povas klarigi la faktojn.
“La Gazetaro, Vatsono, estas tre valora institucio, se oni povas nur uzi ĝin. Kaj nun, se vi tute finas, ni revenos al Kensingtono por eltrovi kion la direktisto de Fratoj-Hardingo scias pri la afero.”
La fondinto de la granda emporio montriĝis vigla eta persono, tre eleganta kaj sperta, kun sagaca menso kaj senprokrasta respondo.
“Jes, sinjoro, mi jam legas la rakonton en la vesperaj ĵurnaloj. S-ro Horaco Harkero estas unu el niaj klientoj. Ni provizis lin per la statuo antaŭ iom da tempo. Ni mendis tri tiajn statuojn de Geldero kaj K-io, Stepnio. Ilin oni jam vendas. Al kiuj? Ho, mi certas, ke ni povas scii tion per nia vendolibro. Jes, jen la registraĵoj. Unu al s-ro Harkero, kaj alia al s-ro Josia Bruno, de Labernuma Vilao, Labernuma Valo, Ĉisiko, kaj alia al s-ro Sandefordo de Plimalalta Boskovojo, Ridingo. Ne, mi neniam vidis la vizaĝon, kiun vi montras per la fotografo. Tian oni ne facile forgesas, ĉu ne? Mi malofte vidis pli malbelan. Ĉu ni dungas italon? Jes, sinjoro estas kelkaj inter niaj dungatoj kaj purigistoj. Mi certas, ke eblas ke iu el ili jam legas la vendolibron. Ni ne klopodas sekurigi tiun libron. Nu, estas tre stranga afero, kaj mi esperas ke vi sciigos min, se vi eltrovos ion per via enketo.”
6
“Kiel oni irante de Keningtono ĝis Stepnio devas pasi sinsekve tra ĉi tiaj kvartaloj?” demandis s-ro James Edward Holyroyd. “Ili estas sur la norda riveroflanko. Estis pli rekte pasi super Londono-Ponto kaj vojaĝi sudflanke.”
7
“Kiel tion faris s-ro Harkero?” oni devas demandi. Du kolumnoj konsistas el proksimume du mil vortoj. S-ro Harkero devas verki du horojn, tiam sendi trans Londono al Flit-strato [Fleet Street – la Londona gazetara distrikto], kaj oni devas multobligi por ses-sep ĵurnaloj. Tamen li sukcesis eldoni sian raporton, kaj eĉ inkludi la alineon de Holmso.