Holmso skribis kelkajn notojn dum la atesto de s-ro Hardingo, kaj mi vidis ke li estas tute kontenta per la disvolviĝo de la kazo. Tamen li diris nenion, krom ke se ni ne hastas, ni malfrue rendevuos kun Lestrado. Tutcerte, kiam ni atingis Bakerstraton, la detektivo estis jam tie, kaj ni trovis lin paŝantan jen kaj jen en febro de senpacienco. Lia grava mieno montris, ke lia tiutaga laboro ne estas vane.
“Nu?” li demandis, “kian ŝancon, s-ro Holmso?”
“Ni estis tre aferemaj hodiaŭ, kaj estis ne tute vana,” klarigis mia amiko. “Ni vizitis ambaŭ detalistojn kaj la fabrikiston. Nun mi povas spuri ĉiun statuon de la komenco.”
“La statuojn!” kriis Lestrado. “Nu, nu, vi havas viajn proprajn metodojn, s-ro Ŝerloko Holmso, kaj mi ne kontraŭstaris ilin, sed mi opinias ke mi faris pli bone hodiaŭ ol vi. Mi identigis la mortinton.”
“Ĉu vere?”
“Kaj trovis la kaŭzon de la krimo.”
“Belege!”
“Unu el niaj inspektoroj estas specialisto pri Safronmonteto[8] kaj la itala kvartalo. Nu, ĉi tiu mortinto portis iun katolikan emblemon surkole, kaj tio, kun lia haŭtkoloro, opiniigis min ke li estas el la sudo. Inspektoro Hilo rekonis lin tuj kiam li ekvidis lin. Lia nomo estas Petro Venuĉio el Napolo, kaj li estas unu el la fifamaj ponardistoj en Londono. Li aliĝis al la Mafio, kiu, kiel vi scias, estas sekreta politika societo, kiu permurde perfortis siajn dekretojn. Nu, vi komprenas kiel aferoj klariĝas. La alia estas eble itala, kaj Mafiano. Li kontraŭis la Mafian leĝon iamaniere. Oni spurigis Petron al li. Eble la fotografo trovita en la poŝo estas la viro mem, tiel ke li ne hazarde ponardu malĝustulon. Li spuris la ulon, li vidis lin eniri la domon, li atendis ekstere kaj dumlukte li mem ricevis mortigan frapon. Kion vi opinias, s-ro Holmso?”
Holmso aprobe manfrapis.
“Bonege, Lestrado, bonege!” li kriis. “Sed mi tute ne sekvis vian klarigon pri la detruitaj skulptaĵoj.”
“La skulptaĵoj! Vi neniam povas forkapigi tiujn skulptaĵojn. Post ĉio, estas nenio; nur ŝteleto, ses monatoj maksimume. Estas la murdo, kiun ni vere enketas, kaj mi diras al vi ke mi kuntiras ĉiujn fadenojn en la manojn.”
“Kaj kio estas la sekvanta etapo?”
“Estas tre simple. Mi kuniros kun Hilo al la itala kvartalo, trovos la fotografiton, kaj arestos lin pro la murdo. Ĉu vi kuniros?”
“Ne. Mi opinias ke ni povos atingi la celon pli simple. Mi ne tute certas, pro tio ke dependas de – nu, dependas de faktoro tute preter nia direktado. Sed mi esperegas – fakte, la vetado estas precize du ŝancoj kontraŭ unu – ke se vi kuniros kun ni ĉi-vesperon, mi povos helpi al vi kapti lin.”
“Ĉu en la itala kvartalo?”
“Ne, mi opinias ke en Ĉisviko ni plej probable trovos lin. Se vi kuniros Ĉisviken ĉi-nokton, Lestrado, mi promesas iri al la itala kvartalo morgaŭ, kaj la prokrasto difektis nenion. Kaj nun mi opinias ke ni ĉiuj devas dormi dum kelka tempo, ĉar mi proponas ke ni ne foriru ĝis la dekunua. Vi vespermanĝos ĉe ni, Lestrado, kaj tiam vi bonvole dormu sursofe ĝis nia foriro. Dumtempe, Vatsono, plaĉas al mi, ke vi voku ekspresan mesaĝiston, ĉar mi devas sendi gravan leteron tuj.”
Holmso pasis la vesperon serĉfosante inter la arkivoj de la malnovaj tagĵurnaloj, kiuj plenŝtopigis nian staploĉambro. Kaj fine, kiam li malsupreniris, liaj okuloj montris triumfon, sed li diris nenion pri lia esploro. Miaflanke, mi sekvis la metodojn per kiuj li spuris la diversajn disvolviĝojn de la kazo, kaj, kvankam mi ne jam komprenis la celon, kiun ni atingos, mi bone komprenis, ke Holmso anticipas, ke tiu ĉi groteska krimulo penos rilate al la du ceteraj statuoj, unu el ili, mi memoris, estis en Ĉisviko. Sendube ni celas kapti lin dum ŝtelado, kaj mi ne povas ne admiri la ruzon faritan de Holmso kiam li enmetis malĝustan spuron en la vesperan ĵurnalon, por pensigi la ulon ke li povas senpune daŭrigi sian komploton. Mi ne estis surprizita kiam Holmso proponis, ke mi devas porti mian revolveron. Li mem ŝargis sian preferatan pafilon.
Kaleŝo estis ĉe pordo je la dekunua, per kiu ni veturis al loko aliaflanke de la Hamersmito-Ponto. Tie al la koĉero oni ordonis atendi. Post mallonga marŝo ni atingis izolitan vojon flankigitan per plaĉaj domoj, ĉiu en la propra bieno. Perlume de la stratlampo ni povas legi “Leburnuma Vilao” sur pordofosto. La enloĝantoj verŝajne jam enlitiĝis, ĉar la domo estis sen lumo krom el fenestro super la hala pordo, kiu briligis solan nebuligan lumcirklon sur la ĝardenan padon. La ligna barilo kiu disapartigis la bienon de la vojo ĵetis densan nigran ombron sur la internan flankon, kaj tie ni kaŭre gvatis.
“Mi timas, ke ni devas longtempe atendi,” Holmso flustre diris. “Ni danku al niaj steloj, ke ne pluvas, sed mi opinias, ke ni eĉ ne kuraĝas fumi por la tempon pasi. Tamen, la sorto estas du ŝancoj kontraŭ unu ke ni ricevas ion por pagi por la ĝeno.”
Montriĝis, tamen, ke nia gardado estis estonta ne tiom longe kiom Holmso igis nin timi, kaj finiĝis per subita kaj kurioza maniero. Tuj, sen preskaŭ neniu sonaverto pri lia alveno, la ĝardena pordo svinge malfermiĝis, kaj supla, malhela figuro rapide kaj vigle kiel simio, hastis laŭ la ĝardena pado. Ni vidis, ke li rapidis preter la lumon ĵetitan de super la pordo kaj malaperis kontraŭ la nigra ombro de la domo. Post longa paŭzo, dum kiu ni retenis la spiron, venis en niajn orelojn tre mallaŭta sono. Oni malfermadis fenestron. La sono ĉesiĝis, kaj denove silentis longtempe. La ulo eniris la domon. Ni vidis la subitan ekbrilon de ŝteleca lanterno en la ĉambro. Tio, kion li serĉis, verŝajne ne estis tie, ĉar denove ni vidis la ekbrilon tra alia fenestro, kaj tiam tra alia.
“Ni iru al la aperta fenestro. Ni kaptos lin kiam li elgrimpis,” Lestrado flustre diris.
Antaŭ ol ni povis nin ekmovi, la viro eliris. Li venis en ekbrilon de la lumo. Ni vidis, ke li subbrake portis ion blankan. Li ŝtelece ĉirkaŭrigardis. La silento de la senhoma strato rekuraĝigis lin. Retroturnante li surgrunde metis sian ŝarĝon, tuj oni aŭdis sonon de akra bato, kaj sekvis klakado. Li estis tiel firmatenta pri la afero, ke li ne aŭdis niajn paŝojn kiam ni ŝteliris trans la gazono. Per tigra salto Holmso estis sur lia dorso, kaj post momento Lestrado kaj mi kaptis liajn pojnojn kaj mankatenis. Kiam ni retroigis lin mi vidis teruran, palflavan vizaĝon rigardantan nin per barakta kaj kolerega aspekto, kaj mi sciis, ke la kaptito estas la fotografito.
Sed Holmso ne atentis la kaptiton. Kaŭrante sursojlen, li zorgeme penis ekzameni tion, kion la viro eldomigis. Ĝi estis statuo pri Napoleono, kiel tiun ni vidis ĉi-matenon, kaj oni ĝisfragmente rompis ĝin. Zorgeme Holmso etendis ĉiun fragmenton en la lumon, sed neniel iu ajn malsimilis la ceterajn. Li ĵus finekzamenis kiam oni ŝaltis la halan lumon, malfermis la pordon kaj domposedanto, joviala, ronda virfiguro vestita per ĉemizo kaj pantalono, sin prezentis.
“S-ro Josia Bruno, ĉu mi supozu?” diris Holmso.
“Jes, sinjoro, kaj vi sendube estas s-ro Ŝerloko Holmso, ĉu? Mi ricevis la noton per ekspresa mesaĝisto kaj agis precize laŭordone. Ni interne ŝlosis la pordojn kaj atendis la disvolviĝon. Nu, plaĉas al mi, ke vi kaptis la kanajlon. Mi esperas ke vi eniros kaj permesos al mi refreŝigi vin.”
Tamen Lestrado deziras enkarcerigi la kaptiton, do ene de kelkaj minutoj nian kaleŝon oni vokis kaj ni kvarope iris Londonon. Neniun vorton diris la kaptito, sed li kolerege rigardis nin de sub siaj implikitaj haroj, kaj unufoje kiam mia mano ŝajnis atingeble, li penis klakmordi kiel malsata lupo. Ni restis sufiĉe longe ĉe la polica domo por scii ke la serĉado de la vestaĵoj revelis nenion krom kelkajn ŝilingojn, longan ponardon, kies tenilo portis sangajn makulojn.
8
Safronmonteto [Safron Hill] tiel nomita pro tio ke antaŭe safronon oni kultivis en la ĝardeno de la tiea Elio-Domo [Ely House], la malnova palaco de la Episkopo de Elio, konstruita en 1388 de Episkopo Arundel.