Выбрать главу

“Tio estas bone,” diris Lestrado, kiam ni apartiĝis. “Hilo konas ĉiujn el ĉi tiu popolo, kaj li donos al ni la nomon. Vi trovos ke la teorio pri la Mafio sufiĉe taŭgas. Sed mi certe estas dankema al vi, s-ro Holmso, por la lerta maniero per kiu vi kaptis lin. Mi ankoraŭ ne tute komprenas ĉion.”

“Mi timas ke estas iom tro malfrue en la nokto por klarigo,” diris Holmso. “Krome, estas unu-du detaloj, kiujn mi ne jam enketis, kaj ĉi tiun kazon oni inde enketis ĝisfine. Se vi venos al miaj ĉambroj unufoje pli je la sesa ptm morgaŭ, mi opinias, ke mi povos montri al vi ke eĉ nun vi ne jam komprenas la tutan signifon de la afero, kiu prezentas iujn trajtojn, kiuj igis ĝin tute originala en la historio de la krimo. Se mi iam permesos al vi kroniki aliajn el miaj etaj kazoj, Vatsono, mi antaŭvidas ke vi vigligos viajn paĝojn per rakonto de la kurioza aventuro de la Napoleonaj statuoj.”

Kiam ni denove rendevuis la sekvantan vesperon, Lestrado multe rilatis pri la kaptito. Lia nomo, verŝajne estas Bepo, familia nomo nekonata. Li estas konata nenifaranto inter la italoj. Antaŭe li estis lerta skulptisto kaj honeste gajnis sian vivrimedon, sed fiagadis kaj dufoje oni jam malliberigis lin – pro malgrava ŝtelado, kaj, kiel ni jam sciis, pro tio ke li atencis la vivon de samlandano. Li tute bone scipovas la anglan. Liajn kialojn por la detruo de la statuoj oni ne jam sciis, kaj li rifuzis respondi pri la temo, sed la policistoj eltrovis ke tute eble li faris la skulptaĵojn mem per sia propra mano, ĉar li laboris tiel ĉe Geldero kaj K-io. Al tiuj informaĵoj, multaj jam konataj, Holmso tre atente aŭskultis, sed mi, kiu tiom bone konis lin, povis facile kompreni ke li pensis pri alia afero, kaj mi rimarkis miksitajn maltrankvilecon kaj anticipon sub tiu masko kiun li ofte portis. Fine li eksaltetis en sia ŝeĝo kaj liaj okuloj vigliĝis. Oni sonorilis ĉe pordo. Postmomente paŝoj sonis surŝtupare, kaj oni enkondukis maljunan ruĝvizaĝan sinjoron kun grizaj vangoharoj. En la dekstra mano li portis malmodan valizon, kiun li surtabligis.

“Ĉu s-ro Ŝerloko Holmso ĉeestas?”

Mia amiko riverencis kaj ridetis. “Ĉu s-ro Sandefordo el Ridingo, mi supozas?” diris li.

“Jes, sinjoro, mi bedaŭras ke mi venas iomete malfrue – estas pro la vagonara horaro. Vi demandis pri la statuo kion mi posedas.”

“Precize.”

“Mi havas vian leteron. Vi skribis, ‘Mi deziras posedi ekzempleron de statuo pri Napoleono fare de Devino, kaj mi pretas pagi al vi dek pundojn por tio, kion vi posedas.’ Ĉu pravas?”

“Certe.”

“Via letero surprizegas min, pro tio ke mi ne povas kompreni kiel vi scias ke mi posedas tian aĵon.”

“Kompreneble vi jam surpriziĝas, sed la klarigo estas tre simple. S-ro Hardingo, de Hardingo-Fratoj, sciigis min ke li vendis al vi la lastan ekzempleron, kaj li sciigis min pri via adreso.”

“Ho, jen la kielo. Ĉu li sciigis vin kiom mi pagis?”

“Ne.”

“Nu, mi estas honesta, kvankam ne riĉa, ulo. Mi aĉetis la statuon kontraŭ nur dekkvin ŝilingoj, kaj mi devas sciigi vin pri tio antaŭ ol mi ricevas dek pundojn de vi.”[9]

“Mi certas ke vi estas honorinde pro la skrupulo, s-ro Sandefordo. Sed mi nomis tiun prezon, kaj tion mi intencas pagi.”

“Nu, vi estas tre malavere, s-ro Holmso. Mi kunportis la statuon, laŭ via peto. Jen!” Li malfermis la valizon, kaj fine ni vidis sur nia tablo maldifektan ekzempleron de tiu statuo, kiun ni jam ofte fragmente vidis.

Holmso elpoŝigis paperon kaj metis dekpundan bileton surtablen.

“Bonvolu subskribi tiun paperon, s-ro Sandefordo, antaŭ ĉi tiuj atestantoj. Ĝi nur tekstas ke vi transdonis al mi ĉiun eblan rajton kiun vi iam ajn posedis pri la statuo. Mi estas metodikulo, vi komprenas, kaj oni ne povas antaŭvidi tion, kio okazos. Dankon, s-ro Sandefordo; jen via mono, kaj mi deziras al vi bonan vesperon.”

Kiam foriris la vizitanto, Ŝerloko Holmso kaptis nian atenton per siaj agoj. Komence li eltirkestigis senmakulan blankan tolotukon kaj metis surtablen. Tiam li metis la novakiritan statuon meze de la tuko. Fine li alprenis sian rajdvipon kaj akre frapis Napoleonon surkape. La figuro ĝisfragmenten disrompiĝis, kaj Holmso avide klinis super la fragmentojn. Tiam per laŭta triumfa krio li montris unu el la fragmentoj, en kiu ronda malhelaĵo estis fiksita kiel pruno en pudingo.

“Sinjoroj,” li kriis, “Permesu al mi prezenti al vi la nigran perlon de la Borĝioj.”

Dummomente Lestrado kaj mi silente sidis, kaj tiam per spontanea impulso, ni ambaŭ eksplode aplaŭdis, kiel ĉe bone verkita krizo en teatraĵo. La palaj vangoj de Holmso ekruĝis, kaj li riverencis kiel majstra dramoverkisto, kiu ricevas la omaĝon de sia aŭdantaro. Dum tiaj momentoj li ĉesis esti rezonada maŝino, kaj perfide montris sian amon por admirado kaj aplaŭdo. La sama unike fiera kaj diskretema naturo, kiu disdegne forturnis de populara fameco, kapablis profunde moviĝi per la spontaneaj mirego kaj laŭdo de amiko.

“Jes, sinjoroj,” diris li, “tio estas la plej fama perlo tutemonde, kaj per bona fortuno, per ligita ĉeno de la indukta rezonado, mi spuris ĝin de la dormĉambro de la princido de Kolono ĝis la Hotelo Dakreo kie oni perdis ĝin, al la interno de tiu ĉi – la lasta de la ses Napoleonoj, kiujn oni fabrikis ĉe Geldero kaj K-io, Stepnio. Vi memoru, Lestrado, la sensacion igitan per la malapero de ĉi tiu valora juvelo, kaj kiel la Londona polico vane penis reakiri. Oni konsultis min mem sed mi ne povas ĵeti lumon sur la kazon. Oni suspektis la servistinon de la princino, kiu estas itala kaj oni montris ke ŝia frato estis en Londono, sed ni malsukcesis spuri la ligon inter ili. La nomo de la servistino estas Lukriŝia Venuĉio, kaj mi ne dubas ke tiu ĉi Petro, mortigita antaŭ du noktoj, estis la frato. Mi serĉadis la detalojn inter la malnovaj ĵurnaloj, kaj mi trovis ke malaperis la perlo precize du tagojn antaŭ ol oni arestis Bepon por ia perforta krimo – tio okazis en la fabriko de Geldero kaj K-io en la momento kiam oni fabrikis ĉi tiujn statuojn. Nun vi klare komprenas la sekvencon de eventoj, sed kompreneble inverse al la sekvenco kiu prezentis sin al mi. Bepo gajnis la perlon. Eble li ŝtelis de Petro, eble li estis komplico, eble li estis peranto inter Petro kaj la fratino. Tio ne gravas.

“Precipe li ja havis la perlon, kaj tiumomente kiam ĝi estis ĉe li, la polico postkuris lin. Li iris en la fabrikon kie li laboris, kaj li sciis ke li havis nur iomete da tempo por kaŝi ĉi tiun valoregan aĵon, kiun la polico perserĉe certe trovus. Ses gipsaĵoj pri Napoleono malsekiĝis en la koridoro. Unu el ili ankoraŭ mola. Tuj Bepo, kiel lertulo, fosis etan kavon en la malseka gipso, enmetis la perlon, kaj per kelkaj penoj kovris la aperton denove. Estas bonega kaŝejo. Neniu iam ajn eltrovis ĝin. Sed oni malliberigis Bepon dum unu jaro, kaj dume la statuojn oni disvendis trans Londono. Li ne povis scii, kiu el ili enhavis lian trezoron. Nur per rompado li povis scii. Eĉ per agito li sciis nenion, pro tio ke la malseka gipso ŝajne algluiĝis sin al la perlo – kiel, efektive, okazis. Sed Bepo ne malesperis, kaj li penis serĉi per konsiderindaj inĝenieco kaj persisto. Pere de kuzo dungata ĉe Geldero, li trovis la detalistojn, kiuj aĉetis la statuojn. Li sukcesis dungiĝi ĉe Morso Hudsono, kaj tiele spuris tri el ili. Sed tie li ne trovis la perlon. Tiam pere de itala dungato, li sukcesis eltrovi kie estas la ceteraj. La unua estis ĉe Harkero. Tien lia kamarado spuris lin. Tiu traktis Bepon responsa por la perdo de la perlo, kaj Bepo ponardis lin dum sekvanta barakto.”

“Se li estis komplico, kial li bezonas fotografon?” mi demandis.

“Por spuri lin, se li deziras enketi pri li de alia. Estas memklare. Nu, post la murdo, mi kalkulis ke Bepo pli probable rapidigos ol malrapidigos sian agadon. Li timis ke la polico eltrovos lian sekreton, kaj do li hastis antaŭ ol oni anticipos lin. Kompreneble mi ne povas scii ĉu li trovis la perlon en la statuo de Harkero. Mi ne povas certe konkludi ke fakte estas perlo, sed laŭ mi li evidente serĉis ion, ĉar li portis la statuon post aliaj domoj por detrui ĝin en la ĝardeno lumata per stratlampo. Ĉar la statuo de Harkero estis unu el tri, la sorto estas precize kiel mi diris – du ŝancoj kontraŭ unu, ke la perlo estis interne. Restis du statuoj, kaj estis evidente ke unue li provis tion en Londono. Mi avertis la enloĝantojn de la domo, por eviti duan tragedion kaj tie ni akiris la plej bonan rezulton. Tiutempe, kompreneble, mi certas ke li serĉis la perlon de la Borĝioj. La nomo de la mortiginto ligis unu evento al la alia. Restis nur sola statuo – tio en Ridingo – kaj la perlo devas esti tie. Mi aĉetis tion antaŭ vi de la posedanto – kaj jen ĝi kuŝas.”

вернуться

9

 En la tempo de Holmso, 12 pencoj = 1 ŝilingo, 20 ŝilingoj = 1 pundo.