Dummomente ni sidis silente.
“Nu,” diris Lestrado. “Mi traktis iom multe da kazoj, s-ro Holmso, sed mi neniam sciis pri tia bona entrepeno. Ni ne estas ĵaluzaj pri vi ĉe Skotlandjardo. Ne, sinjoro, ni fieras pri vi, kaj se vi venos morgaŭ, ne estas viro de la plej maljuna inspektoro ĝis la plej juna konstablo, kiu ne ĝoje manpremis vin.”
“Dankon,” diris Holmso, “Dankon!” kaj dum li forturnis sin ŝajnis al mi ke lin oni influis pli preskaŭ per pli mola homa emocio ol mi antaŭ sciis. Postmomente li estis la akra kaj praktika pensulo denove. “Metu la perlon en la monŝrankon[10], Vatsono, kaj donu al mi la paperojn pri la falsada kazo de Konko-Singeltono. Ĝis la revido, Lestrado, se vi havos alian etan problemon, mi ĝoje, se eble, helpos al vi.”
10
Kompreneble Holmso sekurigis la perlon por transdoni al la vera posedanto. Li (kaj ankaŭ Vatsono kaj Lestrado) ne estis ricevantoj de priŝtelaĵoj.