ARNHOLM Sciu, kara Bolette, – tiujn aferojn ni pli profunde priparolu.
BOLETTE Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti ĉi tie en la karasi-lageto, mi pensas.
ARNHOLM Tute ne. Tio dependas de vi mem.
BOLETTE (vigle) Ĉu vi pensas?
ARNHOLM Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem.
BOLETTE Ho, se mi vere povus –! Eble vi volas paroli al patro por mi?
ARNHOLM Ankaŭ tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi mem, kara Bolette. (rigardas maldekstren) Tŝŝ! Ne komprenigu ion. Ni revenu al tio poste.
(Ellida venas de maldekstre. Ŝi ne havas ĉapelon, sed portas grandan tukon ĵetitan sur la kapon kaj ŝultrojn.)
ELLIDA (en maltrankvila vigleco) Ĉi tie estas bone! Ĉi tie estas belege!
ARNHOLM (ekstaras) Vi faris promenadon?
ELLIDA Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni eliros veladi.
BOLETTE Ĉu vi ne volas sidi?
ELLIDA Ne, dankon. Ne sidi.
BOLETTE (movigas sin sur la benko) Ĉar estas sufiĉa loko.
ELLIDA (ĉirkaŭiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi.
ARNHOLM La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite.
ELLIDA Ho, mi sentas min kore feliĉa! Sekura! Sekura –. (rigardas maldekstren) Kia granda vaporŝipo estas tiu venanta?
BOLETTE (ekstaras kaj elrigardas) Devas esti la granda angla.
ARNHOLM Ĝi ĵetas ankron apud la barelbuo. Ĉu ĝi kutimas halti ĉi tie?
BOLETTE Nur duonan horon. Ĝi vojaĝos pli internen en la fjordon.
ELLIDA Kaj poste elen – morgaŭ. Elen sur la grandan, vastan maron. Eĉ trans la maron. Imagu, – kunvojaĝi! Ho, se mi povus! Se mi povus!
ARNHOLM Ĉu vi neniam faris iom longan marvojaĝon, sinjorino Wangel?
ELLIDA Neniam. Nur etaj ekskursoj ĉi tie en la fjordoj.
BOLETTE (kun suspiro) Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron.
ARNHOLM Nu, ĉi tie ni ja vere havas nian hejmon.
ELLIDA Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas.
ARNHOLM Ne sur la tero?
ELLIDA Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimiĝis vivi sur la maro, – eble en la maro, – ni estus pli perfektaj ol ni nun estas. Pli bonaj kaj feliĉaj.
ARNHOLM Ĉu vi vere tion kredas?
ELLIDA Jes, mi miras ĉu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel pri tio –
ARNHOLM Nu, kaj li –?
ELLIDA Jes, li pensas, ke eble estus.
ARNHOLM (ŝerce) Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la malĝusta vojo kaj fariĝis teruloj anstataŭ maraj estaĵoj. Ĉiuokaze estas certe nun tro malfrue ĝustigi la eraron.
ELLIDA Jes, vi jen diras bedaŭrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton kaj malĝojon. Kredu min, – en tio la malgajo de la homoj havas sian plej profundan kaŭzon. Jes, – kredu min.
ARNHOLM Sed kara sinjorino Wangel, – mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj estas tre malgajaj. Kontraŭe ŝajnas al mi, ke la plimulto rigardas la vivon brile kaj facile – kaj en granda, trankvila, senkonscia ĝojo.
ELLIDA Ho ne, tiel ne estas. Tiu ĝojo – ĝi estas kiel nia ĝojo pro la longa, hela somera tagnokto. Ĝi kunportas la rememorigon pri la venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo ĵetas sian ombron sur la homan ĝojon, – kiel la drivanta nubo ĵetas sian ombron sur la fjordon. Jen ĝi kuŝis brila kaj blua. Kaj jen subite –
BOLETTE Vi ne devus okupiĝi pri tiaj malĝojaj pensoj nun. Ĵus vi ja estis ĝoja kaj gaja –
ELLIDA Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio ĉi – estas stulte de mi. (ĉirkaŭrigardas maltrankvile) Ke Wangel nun venu. Li decide promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara Arnholm, bonvolu trovi lin por mi?
ARNHOLM Jes, volonte.
ELLIDA Diru, ke li devas tuj veni. Ĉar nun mi ne povas vidi lin –
ARNHOLM Ne povas vidi lin –?
ELLIDA Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne ĉeestas, mi ofte ne povas memori, kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaŭ mi tute perdis lin. – Estas terure embarase. Sed iru!
(Ŝi ĉirkaŭiras apud la lageto.)
BOLETTE (al Arnholm ) Mi kuniros. Vi ja ne certe scias –
ARNHOLM Ho, ĉu? Mi certe –
BOLETTE (duonlaŭte) Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas sur la ŝipo.
ARNHOLM Timas?
BOLETTE Jes, li kutimas rigardi, ĉu estas konatuloj kun ĝi. Kaj ankaŭ ja estas restoracio tie –
ARNHOLM Ah! Jes, venu.
(Li kaj Bolette eliras maldekstren.)
(Ellida staras momenton rigardante en la lageton. Foje ŝi parolas mallaŭte kaj interrompe al si mem.)
(Ekstere sur la vojeto malantaŭ la barilo venas de dekstre fremda vojaĝvestita viro . Li havas tufajn ruĝajn harojn kaj barbon. Skotan ĉapon sur la kapo kaj vojaĝsakon per rimeno trans la ŝultro.)
LA FREMDULO (iras malrapide laŭ la barilo kaj observadas la ĝardenon. Kiam li vidas Ellida, li haltas, rigardas ŝin fikse kaj daŭre kaj diras mallaŭte:) Bonan vesperon, Ellida!
ELLIDA (turnas sin kaj krias) Ho kara, – ĉu vi fine venas!
LA FREMDULO Jes, fine.
ELLIDA (rigardas lin en surprizo kaj timo) Kiu estas vi? Ĉu vi serĉas iun ĉi tie?
LA FREMDULO Vi ja certe komprenas.
ELLIDA (ekmiras) Kio tio estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi serĉas?
LA FREMDULO Mi ja serĉas vin.
ELLIDA (ekskuiĝas) Aah –! (fiksrigardas lin, ŝanceliĝas malantaŭen kaj eligas duone sufokitan krion:) La okuloj! – La okuloj!
LA FREMDULO Nu, – fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida.
ELLIDA La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo!
LA FREMDULO Tŝ, tŝ! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi.
ELLIDA (tenas la manon antaŭ la okuloj) Ne rigardu min, mi diras!
LA FREMDULO (klinas sin per la brakoj sur la barilon) Mi venis per la angla vaporŝipo.
ELLIDA (ekrigardas lin evite) Kion vi volas pri mi?
LA FREMDULO Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus –
ELLIDA Foriru! Foriru denove! Ne revenu – neniam revenu ĉi tien! Mi ja skribis al vi, ke ĉio estu finita inter ni! Ĉio! Vi ja scias!
LA FREMDULO (neĝenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida.
ELLIDA Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis?
LA FREMDULO Vi ja certe scias, ke mi venis por serĉi vin.
ELLIDA (retiras sin en timo) Serĉi min! Ĉu tion vi intencas!
LA FREMDULO Jes, kompreneble.
ELLIDA Sed vi ja scias, ke mi edziniĝis!
LA FREMDULO Mi scias.
ELLIDA Kaj tamen –! Tamen vi venas por – por – serĉi min!
LA FREMDULO Jes, kompreneble.
ELLIDA (kaptas la kapon per ambaŭ manoj) Ho tio terura –! Ho tio terura, terura –!
LA FREMDULO Ĉu eble vi ne volas?
ELLIDA (konfuzita) Ne rigardu min tiel!
LA FREMDULO Mi demandas ĉu vi eble ne volas?
ELLIDA Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi nek povas nek volas! (pli mallaŭte) Mi ankaŭ ne kuraĝas.
LA FREMDULO (transpaŝas la barilon kaj venas en la ĝardenon) Ja, ja, do, Ellida, – permesu al mi diri unu vorton antaŭ ol mi forvojaĝos.
ELLIDA (volas fuĝi, sed ne povas. Ŝi staras kvazaŭ lama en timo, kaj apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tuŝu min! Ne proksimiĝu! Ne pli proksimen! Ne tuŝu min, mi diras!
LA FREMDULO (singardeme, kelkajn paŝojn pli proksimen al ŝi) Ne timu min, Ellida.
ELLIDA (ĵetas la manojn antaŭ la okulojn) Ne rigardu min tiel!
LA FREMDULO Ne timu. Ne timu.
(Doktoro Wangel venas tra la ĝardeno de maldekstre.)
WANGEL (ankoraŭ duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min sufiĉe longe.