ELLIDA (kuras al li, kroĉas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, – savu min! Savu min vi – se vi povas!
WANGEL Ellida, – kio je Dio –!
ELLIDA Savu min, Wangel! Ĉu vi ne vidas lin? Jen li staras!
WANGEL (alrigardas) La viro tie ? (proksimiĝas) Permesu demandon, – kiu estas vi ? Kaj kial vi venas en la ĝardenon?
LA FREMDULO (indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino.
WANGEL Nu ja. Do certe estis vi –? (al Ellida ) Mi aŭdis, ke fremda viro venis en la korton por vin demandi.
LA FREMDULO Jes, estis mi.
WANGEL Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Ĉu vi konas lin, Ellida?
ELLIDA (mallaŭte, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes!
WANGEL (rapide) Nu!
ELLIDA Ho, estas ja li , Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias –!
WANGEL Ĉu! Kion vi diras! (turnas sin) Ĉu vi estas tiu Johnston, kiu iam –?
LA FREMDULO Nu, – Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel nomiĝas.
WANGEL Ĉu ne?
LA FREMDULO Nun ne plu, ne.
WANGEL Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la lumturgardisto edziniĝis antaŭ longe. Kaj al kiu ŝi edziniĝis, vi devas ja ankaŭ scii.
LA FREMDULO Mi ja scias dum pli ol tri jaroj.
ELLIDA (streĉe) Kiel vi sciiĝis?
LA FREMDULO Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu ĉi regiono. Ĝi rakontis pri la geedziĝo.
ELLIDA (rigardas antaŭen) La geedziĝo –. Do tio estis –
LA FREMDULO Efikis sur min strange. Ĉar tio pri la ringoj, – tio ja ankaŭ estis geedziĝo, Ellida.
ELLIDA (frapas la manojn antaŭ la vizaĝon) Ho –!
WANGEL Kiel vi kuraĝas –!
LA FREMDULO Vi tion forgesis, ĉu?
ELLIDA (sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante!
WANGEL (paŝas antaŭ lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al ŝi. Do, mallonge, – ĉar vi ja konas la situacion, – kion vi do volas ĉi tie? Kial vi venas por trovi mian edzinon?
LA FREMDULO Mi promesis al Ellida veni al ŝi plej eble frue.
WANGEL Ellida –! Nun denove!
LA FREMDULO Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min ĝis mi venus.
WANGEL Mi aŭdas, ke vi nomas mian edzinon per antaŭnomo. Tian intimecon ne estas kutimo ĉe ni.
LA FREMDULO Mi bone scias. Sed ĉar ŝi unue apartenas al mi –
WANGEL Al vi ! Ankoraŭ –!
ELLIDA (kaŝas sin malantaŭ Wangel ) Ho –! Li neniam malkaptas min!
WANGEL Al vi ! Vi diras, ke ŝi apartenas al vi, ĉu!
LA FREMDULO Ĉu ŝi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida?
WANGEL Nu jes. Sed kio do? Ŝi ja poste rompis tion. Vi ricevis ŝiajn leterojn. Vi do mem scias.
LA FREMDULO Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same decide kiel geedziĝo.
ELLIDA Sed mi ne volas, vi ja aŭdas! Neniam, neniam volas mi konatiĝi kun vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras!
WANGEL Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni ĉi tien kaj konstrui iun rajton sur tia infanludo.
LA FREMDULO Ĝuste. Iun rajton, – en via senco de la vorto, – mi ja tute ne havas.
WANGEL Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni ŝin de mi perforte! Kontraŭ ŝia propra volo!
LA FREMDULO Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, ŝi devas veni libervole.
ELLIDA (ekmiras kaj ekdiras) Libervole –!
WANGEL Kaj tion vi povus imagi al vi –!
ELLIDA (al si mem) Libervole –!
WANGEL Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupiĝu pri vi.
LA FREMDULO (rigardas sian brakhorloĝon) Baldaŭ estas tempo iri surŝipen. (paŝon pli proksimen) Nu ja, Ellida, – nun mi faris mian devon. (ankoraŭ pli proksimen) Mi tenis mian promeson al vi.
ELLIDA (petante, iras malantaŭen) Ho, ne tuŝu min!
LA FREMDULO Kaj nun vi pripensu ĝis morgaŭ nokte –
WANGEL Estas nenio por pripensi. Foriru!
LA FREMDULO (daŭre al Ellida ) Mi nun iros per la vaporŝipo internen en la fjordon. Morgaŭ nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos ĉe vi. Atendu min ĉi tie en la ĝardeno. Ĉar mi preferas decidi la aferon kun vi sola, vi komprenas.
ELLIDA (mallaŭte, tremante) Ho, vi aŭdas, Wangel!
WANGEL Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi.
LA FREMDULO Adiaŭ do ĝis tiam, Ellida. Morgaŭ nokte.
ELLIDA (petante) Ho ne, ne, – ne revenu morgaŭ nokte! Neniam plu revenu!
LA FREMDULO Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron –
ELLIDA Ho, ne rigardu min tiel!
LA FREMDULO Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojaĝo.
WANGEL Iru en la domon, Ellida.
ELLIDA Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel!
LA FREMDULO Ĉar vi devas sincere pripensi, ĉar se vi ne sekvos min morgaŭ, la tuta afero estos finita.
ELLIDA (Ellida rigardas lin tremante) Kaj ĉio estos finita, ĉu? Por ĉiam –?
LA FREMDULO (kun kapsigno) Neniam estos ĝi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos al tiuj ĉi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaŭ neniam plu aŭdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por ĉiam.
ELLIDA (spiras maltrankvile) Hoh –!
LA FREMDULO Pensu do sincere pri via faro. Adiaŭ. (transpaŝas la barilon, haltas kaj diras:) Nu, Ellida, – tenu vin preta morgaŭ nokte. Ĉar tiam mi venos ĉi tien por serĉi vin.
(Li foriras malrapide kaj trankvile laŭ la vojeto dekstren.)
ELLIDA (tempeton postrigardas lin) Libervole, li diris! Imagu, – li diris, ke libervole mi sekvu lin.
WANGEL Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos.
ELLIDA Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaŭ nokte.
WANGEL Lasu lin veni. Vin li almenaŭ ne renkontu.
ELLIDA (skuas la kapon) Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin.
WANGEL Jes, kara, – fidu min.
ELLIDA (cerbumante, ne lin aŭskultante) Post kiam li estos estinta ĉi tie – morgaŭ nokte –? Kaj kiam li estos vojaĝinta trans la maron per la vaporŝipo –?
WANGEL Jes, kio do?
ELLIDA Ĉu tiam li neniam – neniam plu revenos?
WANGEL Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus ĉi tie post tio ĉi? Li ja aŭdis el via propra buŝo, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la afero estas finita.
ELLIDA (al si mem) Morgaŭ, do. Aŭ neniam.
WANGEL Kaj eĉ se li revenus –
ELLIDA Kio do –?
WANGEL Estos en nia potenco sendanĝerigi lin.
ELLIDA Ho ne kredu.
WANGEL Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere, li punpagu pro murdo al la ŝipestro.
ELLIDA (impete) Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la ŝipestro! Vere nenion!
WANGEL Ĉu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi!
ELLIDA Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas.
WANGEL (rigardas ŝin, kaj diras malrapide) Ah, Ellida, – Ellida!
ELLIDA (kroĉas sin senbride al li) Ho, kara, fidela, – savu min de tiu viro!
WANGEL (liberigas sin singardeme) Venu! Venu kun mi!
(Lyngstrand kaj Hilde , ambaŭ kun fiŝkaptiloj, venas de dekstre ĉe la lageto.)
LYNGSTRAND (iras rapide al Ellida ) Ho nun, sinjorino, nun vi aŭdu ion strangan!
WANGEL Kaj kion?
LYNGSTRAND Imagu, – ni vidis la usonanon!
WANGEL La usonanon?
HILDE Jes, ankaŭ mi vidis lin.
LYNGSTRAND Li iris malantaŭ la ĝardeno kaj poste sur la grandan anglan vaporŝipon.