Выбрать главу

LYNGSTRAND Mi –?

BOLETTE (rigardas al la ĝardeno) Tŝ. Ni parolu pri io alia. Ĉar tie venas la ĉefinstruisto.

(Ĉefinstruisto Arnholm estas vidata malsupre en la ĝardeno maldekstre. Li haltas kaj parolas kun Ballested kaj Hilde .)

LYNGSTRAND Ĉu vi amas vian antaŭan instruiston, fraŭlino Bolette?

BOLETTE Ĉu mi amas lin?

LYNGSTRAND Mi pensas, ĉu vi ŝatas lin?

BOLETTE Ho jes, mi faras. Ĉar estas bone havi lin kiel amikon kaj konsilanton kaj tiel plu. – Kaj li ĉiam estas helpema, se li povas.

LYNGSTRAND Sed ĉu ne estas strange, ke li ne geedziĝis?

BOLETTE Ĉu vi trovas tion strange?

LYNGSTRAND Jes. Ĉar li ja estas sufiĉe riĉa, laŭdire.

BOLETTE Laŭdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu volus havi lin, mi pensas.

LYNGSTRAND Kial tio?

BOLETTE Ho, li estis ja instruisto por preskaŭ ĉiuj junaj knabinoj, kiujn li konas. Tion li mem diras.

LYNGSTRAND Jes. Kiel tio gravus?

BOLETTE Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto!

LYNGSTRAND Ĉu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston?

BOLETTE Ne post kiam ŝi fariĝis plenkreska.

LYNGSTRAND Ĉu – imagu!

BOLETTE (averte) Nu, nu, nu!

(Ballested kolektis siajn aĵojn kaj portas ilin dekstren en la ĝardeno. Hilde helpas lin. Arnholm iras sur la verandon kaj venas en la ĉambron.)

ARNHOLM Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro – sinjoro – hm!

(Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al Lyngstrand , kiu ekstaras kaj klinas la kapon.)

BOLETTE (ekstaras kaj iras al Arnholm ) Bonan matenon, sinjoro ĉefinstruisto.

ARNHOLM Kiel statas hodiaŭ?

BOLETTE Nu dankon, bone.

ARNHOLM Via duonpatrino estas en la banejo ankaŭ hodiaŭ, ĉu?

BOLETTE Ne, ŝi estas en sia ĉambro.

ARNHOLM Iom malsaneta?

BOLETTE Mi ne scias. Ŝi enfermis sin.

ARNHOLM Hm, – ĉu?

LYNGSTRAND Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitiĝis pro tiu usonano hieraŭ.

ARNHOLM Kion vi scias pri tio?

LYNGSTRAND Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaŭ la ĝardeno.

ARNHOLM Nu, tiel.

BOLETTE (al Arnholm ) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto.

ARNHOLM Jes, sufiĉe longe. Ni komencis paroli pri io grava.

BOLETTE Ĉu vi parolis kun li ankaŭ pri mi kaj miaj aferoj?

ARNHOLM Ne, kara Bolette. Mi ne havis ŝancon. Ĉar liaj pensoj forte okupiĝis pri io alia.

BOLETTE (suspiras) Aĥ jes, – kiel ĉiam.

ARNHOLM (rigardas ŝin signifoplene) Sed poste hodiaŭ ni du ja parolu pli profunde pri tiuj aferoj. – Kie estas via patro nun? Eble ne hejme?

BOLETTE Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi serĉu lin.

ARNHOLM Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li.

BOLETTE (aŭskultas direkte maldekstren) Atendu iomete, sinjoro ĉefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la ŝtuparo. Jes. Li certe estis supre vidante ŝin.

(Doktoro Wangel venas tra la pordo maldekstre.)

WANGEL (etendas la manon al Arnholm ) Nu, kara amiko, – vi jam venis? Estas afable de vi veni tiel frue. Ĉar mi deziras paroli iom pli kun vi.

BOLETTE (al Lyngstrand ) Eble ni du iru en la ĝardenon al Hilde?

LYNGSTRAND Jes, tre volonte, fraŭlino.

(Li kaj Bolette iras malsupren en la ĝardenon kaj for inter la arboj en la fono.)

ARNHOLM (kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al Wangel ) Ĉu vi bone konas tiun junan viron?

WANGEL Ne, tute ne.

ARNHOLM Ĉu vi do ŝatas, ke li tiel multe okupiĝas pri la knabinetoj?

WANGEL Ĉu li faras? Tion mi tute ne rimarkis.

ARNHOLM Tion vi devus ja kontroli, mi opinias.

WANGEL Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda viro? La knabinetoj alkutimiĝis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida.

ARNHOLM Eĉ ne de ŝi?

WANGEL Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke ŝi miksiĝu en tiaĵon. Ne estas facile por ŝi. (interrompante) Sed ne estis ja tio , kion ni priparolus. Diru do al mi, – ĉu vi pripensis la aferon? Pripensis kion mi rakontis al vi?

ARNHOLM Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disiĝis ĉi-nokte.

WANGEL Kaj kio do estas farebla?

ARNHOLM Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli bone ol mi.

WANGEL Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto ĝuste decidi pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio ĉi ja ne estas ordinara malsano. Ĉi tie ne sufiĉas ordinara kuracisto, – kaj ne ordinaraj kuraciloj.

ARNHOLM Kia estas ŝi hodiaŭ?

WANGEL Mi ĵus vidis ŝin, kaj ŝi estis sufiĉe trankvila. Sed malantaŭ ŝiaj animstatoj kuŝas io kaŝita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj aldone ŝi estas tiel ŝanĝiĝema, kaprica, – subite varia.

ARNHOLM Certe sekvo de ŝia malsana animstato.

WANGEL Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la marhomoj. Jen la kaŭzo.

ARNHOLM Kiel do vere, kara doktoro?

WANGEL Ĉu vi ne rimarkis, ke la homoj ĉe la vasta maro estas kvazaŭ aparta specio? Estas kvazaŭ ili vivas la vivon de la maro. Estas en ili ondado – kaj ankaŭ malfluso kaj altmaro – kaj en iliaj pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho, mi devus pensi pri tio antaŭe. Estis peko kontraŭ Ellida preni ŝin for de sia loko kaj meti ŝin ĉi tien!

ARNHOLM Ĉu vi atingis al tiu opinio nun?

WANGEL Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem antaŭe. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin esprimi. Ĉar mi ja tiel amis ŝin, komprenu! Tial mi unue pensis pri mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis!

ARNHOLM Hm, – ĉiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj. Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel.

WANGEL (ĉirkaŭiras senpacience) Ho, jes! Kaj tia mi estis ankaŭ poste. Mi ja estas multe, multe pli aĝa ol ŝi. Mi devus esti por ŝi kvazaŭ patro – kaj kiel gvidanto samtempe. Devus streĉi min por evoluigi kaj klarigi ŝian mensan vivon. Sed bedaŭrinde el tio fariĝis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Ĉar mi ja deziris gardi ŝin kiel ŝi estas. Sed ŝi ja pli kaj pli malsaniĝis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. (pli mallaŭte) Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti nin.

ARNHOLM (rigardas lin en surprizo) Ĉu! Pro tio vi skribis?

WANGEL Jes. Sed ŝajnigu nescion.

ARNHOLM Sed, je Dio, kara doktoro, – kian helpon atendis vi de mi? Tion mi ne komprenas.

WANGEL Ne, kompreneble. Ĉar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke ĝi sekrete ankoraŭ ĉe vi ligiĝis. Ke eble estus bone por ŝi revidi vin kaj paroli kun vi pri la hejmo kaj pri pasintaj tagoj.

ARNHOLM Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke ĉi tie iras iu min atendante, kaj – kaj eble sopiris pri mi!

WANGEL Jes, kiu alie?

ARNHOLM (rapide) Ne, ne, vi pravas. – Sed tion mi ne komprenis.

WANGEL Kompreneble. Mi ja eraris.

ARNHOLM Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma!

WANGEL Ho, mi ja havis grandan ŝuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas rifuzi kiun ajn rimedon, se ĝi povus iomete faciligi ŝian animon.

ARNHOLM Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas sur ŝin?

WANGEL Hm, kara amiko, – estas eble flankoj en tiu ĉi afero, kiuj ne lasas sin klarigi.