ELLIDA Ho, Wangel –! Morgaŭ – tiam ja estos tro malfrue –!
WANGEL (rigardas al la ĝardeno) La infanoj! La infanoj –! Ni almenaŭ indulgu ilin – ĝis plue.
(Arnholm, Bolette, Hilde kaj Lyngstrand venas tra la ĝardeno. Lyngstrand adiaŭas tie malsupre kaj eliras maldekstren. La aliaj venas en la ĉambron.)
ARNHOLM Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn –
HILDE Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj –
BOLETTE Ne, diru nenion!
WANGEL Ankaŭ ni du faris planojn.
ARNHOLM Ĉu, – vere?
WANGEL Morgaŭ Ellida foriros al Skjoldvik – por ioma tempo.
BOLETTE Foriros –?
ARNHOLM Jen, jen, tre saĝe, sinjorino Wangel.
WANGEL Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro.
HILDE (eksaltante al Ellida ) Vi foriros! Vi foriros de ni?
ELLIDA (ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi?
HILDE (regas sin) Ho, estas nenio. (duonlaŭte, turnas sin for) Foriru do!
BOLETTE (ektimigita) Patro, – mi komprenas vin, – ankaŭ vi foriros – al Skjoldvik!
WANGEL Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien –
BOLETTE Kaj al ni –?
WANGEL Mi ankaŭ faros viziton –
BOLETTE – foje, jes!
WANGEL Kara infano, devas tiel esti (Li paŝas sur la planko.)
ARNHOLM (flustras) Ni priparolos poste, Bolette.
(Li iras al Wangel . Ili kunparolas tie supre apud la pordo.)
ELLIDA (duonlaŭte al Bolette ) Kio estis al Hilde? Ŝi ja aspektis freneze!
BOLETTE Ĉu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis?
ELLIDA Postsoifadis?
BOLETTE Ekde vi venis en la domon?
ELLIDA Ne, ne, – kio do tio estas?
BOLETTE Unu solan aman vorton de vi.
ELLIDA Ah –! Ĉu estus tasko por mi ĉi tie!
(Ŝi ĉirkaŭfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas antaŭen kvazaŭ trakrozata de kontraŭecaj pensoj kaj animstatoj.)
(Wangel kaj Arnholm venas antaŭen en flustra kunparolo.)
(Bolette iras por rigardi en la flankan ĉambron dekstre. Poste ŝi malfermas la pordon.)
BOLETTE Jes, kara patro, – la manĝaĵo estas preta sur la tablo – se vi –
WANGEL (kun perforta sinrego) Ĉu ĝi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, ĉefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiaŭan pokalon kun – kun "la sinjorino el la maro".
(Ili iras al la pordo dekstre.)
(La plej fora parto de la ĝardeno de doktoro Wangel apud la karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.)
(Arnholm, Bolette, Lyngstrand kaj Hilde , en boato, puŝas sin per stango de maldekstre antaŭen laŭ la bordo.)
HILDE Jen ni povas facile salti teren!
ARNHOLM Ne, ne, ne faru!
LYNGSTRAND Mi ne povas salti, fraŭlino.
HILDE Vi, Arnholm, ĉu ankaŭ vi ne povas salti?
ARNHOLM Prefere ne.
BOLETTE Ni albordiĝu ĉe la baneja ŝtuparo.
(Ili puŝas stange dekstren.)
(Sammomente venas Ballested de dekstre sur la vojeto, portante muziknotojn kaj ĉaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas sin kaj parolas al ili. Respondoj aŭdiĝas de pli kaj pli fore de ekstere.)
BALLESTED Kion vi diras? – Jes certe estas pro la angla vaporŝipo. Ĉar estas la lasta fojo ke ĝi venas ĉi-jare. Sed se vi volas ĝui la muzikon, vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi ne povas aŭdi kion vi diras!
(Ellida kun ŝalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de doktoro Wangel .)
WANGEL Sed kara Ellida, – mi asertas al vi, – ni ankoraŭ havas abundan tempon.
ELLIDA Ne, ne, – ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni.
BALLESTED (ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan vesperon, sinjorino!
WANGEL (rimarkas lin) Ho, ĉu estas vi? Ĉu estu muziko ankaŭ ĉi-nokte?
BALLESTED Jes. La "Korn-asocio" intencas aŭdigi sin. Ne mankas festaj okazaĵoj nuntempe. Ĉi-nokte okazos por la anglo.
ELLIDA La anglo! Ĉu ĝi jam vidiĝas?
BALLESTED Ankoraŭ ne. Sed ĝi ja venas de interne – de inter la insuloj. Ĝi povas veni antaŭ ol ni atentas.
ELLIDA Jes, – ĝuste tiel estas.
WANGEL (duone al Ellida ) Ĉi-nokte estas la lasta vojaĝo. Kaj ĝi neniam plu revenos.
BALLESTED Malĝojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al ĝi faru honoron. Ho jes, ho jes! Baldaŭ finiĝos la ĝojiga somera tempo. Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diriĝas en la tragedio.
ELLIDA Ĉiuj markoloj fermitaj, – jes.
BALLESTED Malĝojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes, komence, mi pensas. Ĉar la homoj povas akli – a – klimatigi sin, sinjorino Wangel. Jes, ĝuste kion ili povas.
(Li salutas kaj foriras maldekstren.)
ELLIDA (rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga streĉo! Tiu ĉi ekscita duona horo antaŭ la decido.
WANGEL Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li?
ELLIDA Mi devas mem paroli kun li. Ĉar estas ja en libereco, ke mi faru mian elekton.
WANGEL Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne permesas al vi.
ELLIDA La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos malpermesi al mi forvojaĝi kun li, – sekvi lin, – se mi tiel elektos. Vi povos reteni min ĉi tie per forto. Kontraŭ mia volo. Tion vi povos. Sed ke mi elektas, – elektas interne en mia animo, – elektas lin kaj ne vin, – se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne povos malhelpi.
WANGEL Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi.
ELLIDA Kaj mi ja havas nenion por kontraŭstari! Ĉi-hejme estas ja nenio, kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo, Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi aludas. Neniam posedis ilin. – Kiam mi forvojaĝos, – se mi do forvojaĝos, aŭ kun li ĉi-nokte – aŭ morgaŭ al Skjoldvik, mi eĉ ne havas ŝlosilon por redoni, – eĉ ne sciigon por postlasi, nek pri unu aŭ pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo. Tiel tute ekster ĉio mi estis de la unua momento.
WANGEL Vi ja mem volis.
ELLIDA Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis ĉion tiel fariĝi, kiel mi ĝin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi – kaj neniu alia, – kiu volis havi ĉion tiel.
WANGEL Mi intencis aranĝi ĉion plej bone por vi.
ELLIDA Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas venĝo en tio. Io kio venĝas sin. Ĉar nun troviĝas ĉi tie neniu liganta forto, – neniu apogo por mi, – neniu helpo, – neniu allogo al tio, kio estus nia kuna interna posedo.
WANGEL Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaŭ rericevos vian liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon.
ELLIDA Kaj tion vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo erarvojiĝis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. (pugnige premas la manojn en timo kaj maltrankvilo) Kaj nun, – ĉi-nokte – post duona horo – venos li, kiun mi perfidis – li, al kiu mi tenus min senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi – la lastan kaj solan fojon – revivi la vivon, – vivi mian propran, veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas – kaj pri kiu mi ne povas rezigni. Ne libere!