BOLETTE Ho Dio, – sinjoro Arnholm, – ĉio fariĝis ja nun tute neebla.
ARNHOLM Ĉu ankaŭ tio neeblas?
BOLETTE Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, – kaj post la respondo, kiun mi donis al vi –. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos mi akcepti de vi. Neniam post tio ĉi!
ARNHOLM Vi do preferas sidi ĉi-hejme lasante la vivon preterpasi vin?
BOLETTE Ho, dolorigas pripensi!
ARNHOLM Ĉu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri ĉio, kion laŭ vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, – kaj tamen neniam konatiĝi kun ĝi? Pripensu, Bolette.
BOLETTE Jes, jes, – vi vere pravas, sinjoro Arnholm.
ARNHOLM Kaj jen, – kiam via patro ne plu vivas, – tiam eble stari senhelpa kaj sola en la mondo. Aŭ eble devante vin doni al alia viro, – kiun vi – eble – ankaŭ ne amas.
BOLETTE Ho jes, – mi ja komprenas la veron – en tio kion vi diras. Sed tamen –! Aŭ eble tamen –?
ARNHOLM (rapide) Nu!
BOLETTE (rigardas lin dubeme) Ĉu eble tamen ne estus neeble –.
ARNHOLM Kio, Bolette!
BOLETTE Ke eblus, – akcepti – tion, – kion vi proponis.
ARNHOLM Ĉu vi pensas, ke vi tamen povus laŭvole –? Ke vi tamen povus permesi al mi la ĝojon helpi vin kiel fidela amiko?
BOLETTE Ne, ne, ne! Neniam tio! Ĉar tio estus tute neebla. – Ne, sinjoro Arnholm, – do prefere prenu min.
ARNHOLM Bolette! Vi tamen volas!
BOLETTE Jes, – mi opinias – ke mi volas.
ARNHOLM Vi do tamen volas fariĝi mia edzino!
BOLETTE Jes. Se vi daŭre opinias, ke – ke vi devas preni min.
ARNHOLM Se mi opinias –! (kaptas ŝiajn manojn) Ho, dankon, – dankon, Bolette! Kion vi alie diris, – via antaŭa dubemo, – tio ne timigas min. Se mi ankoraŭ ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni ĝin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj!
BOLETTE Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi promesis al mi.
ARNHOLM Jen al kio mi restas.
BOLETTE Kaj mi povos lerni ĉion, kion mi ŝatas.
ARNHOLM Mi mem estu via instruisto. Kiel antaŭe, Bolette. Memoru la lastan jaron en la lernejo –.
BOLETTE (silente kaj profunde en si mem) Imagu, – scii sin libera – veni en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne antaŭtimi pro la stulta enspezo –.
ARNHOLM Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj – ĉu ne, kara Bolette, – tio estas ege bona stato? Ĉu?
BOLETTE Jes. Efektive estas. Ĝuste kaj vere.
ARNHOLM (metas la brakojn ĉirkaŭ ŝian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece kaj agrable ni ĉion aranĝu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj intime ni du kunvivu, Bolette!
BOLETTE Jes, ankaŭ mi komencas –. Funde mi opinias – ke tio ĉi eblos. (rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru!
ARNHOLM Kio estas, kara?
BOLETTE Ho, estas la kompatinda –. (montras eksteren) Vidu tie.
ARNHOLM Via patro –?
BOLETTE Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde.
ARNHOLM Nu, Lyngstrand. Kio estas al li?
BOLETTE Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas.
ARNHOLM Jes, se ne estas nura imagaĵo.
BOLETTE Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble la pli bona por li.
ARNHOLM Kara, kiel tio estus la pli bona?
BOLETTE Jes, ĉar – certe nenio fariĝos el lia arto. – Ni foriru antaŭ ol ili venos.
ARNHOLM Kore bonvole, mia kara Bolette.
(Hilde kaj Lyngstrand venas de apud la lago.)
HILDE Hej, – hej! Ĉu la gesinjoroj ne volas atendi nin?
ARNHOLM Bolette kaj mi prefere iros iom antaŭe.
(Li kaj Bolette eliras maldekstre.)
LYNGSTRAND (ridas silente) Estas tre amuze ĉi tie nuntempe. Ĉiuj iras ja duope. Ĉiam duope.
HILDE (postrigardas ilin) Mi ĵurus, ke li petadas ŝian manon.
LYNGSTRAND Ĉu? Ĉu vi ion tian rimarkis?
HILDE Ho jes. Ne estas malfacile, – kiam oni uzas siajn okulojn.
LYNGSTRAND Sed fraŭlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas.
HILDE Ne. Ĉar ŝi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj ŝi ankaŭ kredas, ke li baldaŭ fariĝos kalva.
LYNGSTRAND Nu, ne estas sole pro tio . Ŝi tamen ne volus akcepti lin.
HILDE Kiel vi povas tion scii?
LYNGSTRAND Jes, ĉar estas aliulo, al kiu ŝi promesis pensi.
HILDE Nur pensi?
LYNGSTRAND Dum li estas for, jes.
HILDE Ho, do eble estas vi mem, pri kiu ŝi pensadu!
LYNGSTRAND Povus esti.
HILDE Ĉu ŝi promesis al vi?
LYNGSTRAND Jes, imagu, – ŝi promesis! Sed vi ne devas diri al ŝi, ke vi scias.
HILDE Ho, Dio gardu mian buŝon. Mi estos muta kiel la tombo.
LYNGSTRAND Mi trovas, ke estas vere afable de ŝi.
HILDE Kaj kiam vi revenos hejmen, – ĉu vi volas fianĉinigi ŝin? Kaj poste vin edzigi al ŝi?
LYNGSTRAND Ne, tio ne bone konvenus. Ĉar mi ja ne kuraĝas pensi pri tiaĵo la unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, ŝi estos ja tro maljuna por mi, mi pensas.
HILDE Sed vi tamen volas, ke ŝi restadas ĉi tie pensante pri vi?
LYNGSTRAND Jes, ĉar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj ŝi povas ja facile tion fari, ŝi, kiu mem ne havas veran vivotaskon. – Sed ĝentila de ŝi tio ja tamen estas.
HILDE Ĉu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artaĵo, kiam vi scias, ke Bolette sidas ĉi tie pensante pri vi?
LYNGSTRAND Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta virino, kiu revadas pri mi –. Mi pensas, ke devas esti io – io –. Jes, mi ne vere scias kiel nomi ĝin.
HILDE Vi eble pensas – ekscita?
LYNGSTRAND Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi serĉis. Aŭ io tia. (rigardas ŝin dum momento) Vi, vi estas inteligenta, fraŭlino Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi havos proksimume la saman aĝon kiel via fratino nun. Eble vi tiam ankaŭ aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos la saman animon, kian ŝi nun havas. Ke vi tiam estos fariĝinta kvazaŭ ŝi kaj vi mem – en unu staturo por tiel paroli.
HILDE Ĉu vi tion dezirus?
LYNGSTRAND Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun – dum tiu ĉi somero – mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Ĝuste tia kia vi estas.
HILDE Vi ŝatas min pli bone tia, ĉu?
LYNGSTRAND Jes, mi tre ŝatas vin tia.
HILDE Hm, – diru, vi kiu estas artisto, – ĉu vi ŝatas, ke mi ĉiam iras hele somervestita?
LYNGSTRAND Jes, tion mi vere ŝatas.
HILDE Ĉu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi?
LYNGSTRAND Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laŭ mia gusto.
HILDE Sed diru, – vi, kiu estas artisto, – kiel laŭ vi mi aperus en nigra koloro?
LYNGSTRAND En nigra, fraŭlino Hilde?
HILDE Jes, tute en nigra. Ĉu vi trovas, ke mi aperus bela en ĝi?
LYNGSTRAND Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaŭ en nigra. Ĝuste vi kun via aspekto.
HILDE (rigardas antaŭen) En nigra ĝis la kolo. – Nigra punta kolumo. – Nigraj gantoj. – Kaj longa nigra ŝalo malantaŭen.
LYNGSTRAND Se vi tiel vestus vin, fraŭlino Hilde, mi dezirus esti pentristo – kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon.
HILDE Aŭ junan, funebrantan fianĉinon.
LYNGSTRAND Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin tiel?
HILDE Mi ne scias. Sed ŝajnas al mi ekscite.
LYNGSTRAND Ekscite?
HILDE Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu jen!