WANGEL Ni ricevis knabeton antaŭ du – du kaj duona jaro. Sed ni ne havis lin longe. Li mortis je la aĝo de kvar . ..kvin monatoj.
ARNHOLM Via edzino, ŝi ne estas hejme hodiaŭ?
WANGEL Jes, ŝi certe baldaŭ venos. Ŝi malsupreniris por preni banon. Ŝi naĝas ĉiun tagon je ĉi tiu tempo. En kiu ajna vetero.
ARNHOLM Ĉu pro iu malsano?
WANGEL Ne vere malsano. Sed ŝi estas strange nervoza la lastajn jarojn. Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al ŝi. Sed bani sin en la maro estas kvazaŭ ŝia kora ĝojo, komprenu.
ARNHOLM Tion mi memoras de pasinte.
WANGEL (kun preskaŭ nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo, kiam vi estis instruisto en Skjoldvik.
ARNHOLM Kompreneble. Ŝi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaŭ ofte renkontis ŝin, kiam mi vizitis ŝian patron en la lumturo.
WANGEL Kredu, tiu tempo profunde stampis ŝin. La urbanoj ne povas tion kompreni. Ili nomas ŝin "La sinjorino el la maro".
ARNHOLM Ĉu?
WANGEL Jes. Kaj tial –. Parolu vi kun ŝi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm. Estus vere bone por ŝi.
ARNHOLM (rigardas lin dubeme) Ĉu vi havas veran kialon por tion opinii?
WANGEL Certe jes.
VOĈO DE ELLIDA (aŭdata ekstere en la ĝardeno dekstre) Ĉu estas vi, Wangel!
WANGEL (ekstaras) Jes, kara.
(Sinjorino Ellida Wangel , kun granda ŝalo ĉirkaŭ si kaj kun malseka hararo disfalanta sur la ŝultroj, venas el inter la arboj ĉe la laŭbo. Lernejestro Arnholm ekstaras.)
WANGEL (ridetas kaj etendas la manojn al ŝi) Nu, jen la sinjorino el la maro!
ELLIDA (malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn) Dank' al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis?
WANGEL Ĵus nun. Antaŭ momento. (montras al Arnholm ) Sed vi do salutu pasintan konaton –!
ELLIDA (donas la manon al Arnholm ) Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu ke mi ne estis hejme.
ARNHOLM Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniaĵoj.
WANGEL La akvo estas freŝa hodiaŭ, ĉu?
ELLIDA Freŝa! Je Dio, ĉi tie la akvo neniam estas freŝa. Malvarmeta kaj malvigliga. Uŝ, la akvo estas malsana ĉi tie en la fjordoj.
ARNHOLM Malsana?
ELLIDA Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke ĝi malsanigas ankaŭ nin.
WANGEL (ridetas) Nu, vi ja rekomendas la banejon.
ARNHOLM Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro mem kaj al ĉio kio apartenas al ĝi.
ELLIDA Ho jes, eble. Eĉ mi mem ja kredas. – Sed ĉu vi vidas kiel bele la knabinetoj ornamis por vi?
WANGEL (embarasata) Hm –. (rigardas sian horloĝon) Mi ja baldaŭ devas –
ARNHOLM Ĉu vere estas por mi –?
ELLIDA Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas ĉiutage. – Uh, – kiel sufoke varme estas sub tiu ĉi plafono! (malsupreniras en la ĝardenon) Venu ĉi tien! Ĉi tie estas almenaŭ iometa venteto. (Ŝi eksidas en la laŭbo.)
ARNHOLM (eniras) Ŝajnas al mi, ke la venteto estas sufiĉe freŝa.
ELLIDA Jes, vi, kiu kutimiĝis al la naŭza ĉefurba aero. Tie estas vere terure dum la somero, laŭdire.
WANGEL (kiu ankaŭ iris en la ĝardenon) Hm, kara Ellida, vi devas nun sola konversacii kun nia gasto dum tempeto.
ELLIDA Ĉu aferoj?
WANGEL Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankaŭ devas ŝanĝi vestojn. Sed ne daŭros longe –
ARNHOLM (eksidas en la laŭbo) Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi certe scios pasigi la tempon.
WANGEL (kapsignas) Ho, jes, – mi fidas. Nu, – ĝis revido! (Li iras tra la ĝardeno maldekstren.)
ELLIDA (post mallonga silento) Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone sidi ĉi tie?
ARNHOLM Nun mi sidas bone.
ELLIDA La laŭbo nomiĝas mia laŭbo. Ĉar estas mi, kiu farigis ĝin. Aŭ pli ĝuste Wangel – por mi.
ARNHOLM Kaj ĉi tie vi do kutimas sidi?
ELLIDA Jes, ĉi tie mi pleje sidas dumtage.
ARNHOLM Kun la knabinetoj?
ELLIDA Ne, la knabinetoj – ili estas sur la verando.
ARNHOLM Kaj Wangel mem?
ELLIDA Ho, Wangel, li iras tien kaj ĉi tien. Foje al mi kaj foje al la knabinetoj.
ARNHOLM Ĉu estas vi kiu deziras tian aranĝon?
ELLIDA Mi opinias, ke ĉiuj partoj kontentiĝas per tiu aranĝo. Ni povas ja ĵeti la parolon transen unu al la alia – kiam ni foje trovas ion por diri.
ARNHOLM (post ioma pensado) Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn –. Ekstere en Skjoldvik mi pripensas –. Hm, – estas nun longe de tiam –.
ELLIDA Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie.
ARNHOLM Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie ekstere en la lumturo – La paganino, kiel la maljuna pastro nomis vin, ĉar via patro laŭ li baptigis vin per ŝipnomo kaj ne per kristana homa nomo –
ELLIDA Jes, kaj kiel do?
ARNHOLM Mi tute ne estus kredinta renkonti vin ĉi tie kiel sinjorino Wangel.
ELLIDA Ne, ĉar tiam Wangel ja ankoraŭ ne estis –. Tiam ja ankoraŭ vivis la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino –
ARNHOLM Nu jes, jes. Sed eĉ se tiel ne estus –. Eĉ se li estus libera kaj ne ligita, – mi meniam imagus, ke okazus tiel.
ELLIDA Ankaŭ mi ne. Vere neniam – tiam.
ARNHOLM Wangel estas ja ĝentila. Honesta. Kore bonvola al ĉiuj homoj –
ELLIDA (varme kaj kore) Jes, li vere estas!
ARNHOLM – sed ŝajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi.
ELLIDA Vi pravas. Li ja estas.
ARNHOLM Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis!
ELLIDA Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni eĉ eron el tio.
ARNHOLM Hm –. (iomete pli mallaŭte) Ĉu vi iam konfidis ion pri mi al via edzo? Mi kompreneble aludas al la vana paŝo, – al kiu mi lasis min ravi.
ELLIDA Ne. Ĉu vi tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri – pri tio al kio vi aludas.
ARNHOLM Mi ĝojas. Ĉar premis min la penso ke –
ELLIDA Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe ŝatis vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie ekstere.
ARNHOLM Dankon. Sed diru nun, – kial vi neniam skribis al mi post mia forvojaĝo?
ELLIDA Mi pensis, ke eble dolorigus al vi aŭdi ion de iu, kiu – kiu ne povis proksimiĝi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte reŝiri ion embarasan, mi pensis.
ARNHOLM Hm –. Jes, jes, vi certe pravas.
ELLIDA Sed kial vi mem neniam skribis?
ARNHOLM (rigardas ŝin kaj ridetas duone riproĉe) Mi? Fari la komencon? Eble suspektigi min por enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi spertis?
ELLIDA Ho ne, mi ja bone komprenas. – Ĉu vi neniam poste pensis pri alia rilato?
ARNHOLM Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj.
ELLIDA (duone ŝercante) Ho, ĉu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn. Vi prefere devus pensi fariĝi feliĉa edzo, mi opinias.
ARNHOLM Do devus baldaŭ okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, – mi ja jam atingis la trideksepan, verdire.
ELLIDA Nu, ja, des pli da kaŭzo por vi rapidi. (Ŝi iomete silentas, poste diras serioze kaj mallaŭte) Sed aŭskultu nun, kara Arnholm, – mi nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, eĉ se mia vivo estus en veto.
ARNHOLM Kio do tio estas?
ELLIDA Kiam vi faris – la vanan paŝon, kiel vi ĵus diris, – tiam mi ne kapablis respondi al vi alimaniere ol mi faris.
ARNHOLM Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias.
ELLIDA Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj ĉiuj miaj pensoj estis tiam en alia loko.
ARNHOLM Tiam!
ELLIDA Jes, ĝuste.
ARNHOLM Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi eĉ ne konis sinjoron Wangel.