Do, nun vi scias ĉion. Kredu min, mi parolas al vi ververan veron. Sed vi nepre silentu, neniu alia scias – nur Nanga. Kaj Marimbo – kaj nun vi. Vi bona, vi plaĉas al mi.
Nun mi iras for, devas al kuirejo. Sciu, mi ege apetitas je acidaj olivoj kun azenina lakto ... Kio – ĉu naŭzas vin? Nu, vi pravas, lastatempe mi iom strange apetitas. Ĉu vi ne scias, kion signifas? Mi devas demandi al Nanga, ŝi saĝa ... Ĉu vi ne emas veni vespere en ĝardenon? Ni povas ankoraŭ babili. Venu, mi atendas jen tie sub la plej granda figarbo – tie malluno, neniu rigardas nin. Vi ne abomenas nigran haŭton, ĉu?
... post kelka tempo la edzino de lia sinjoro rigardis Jozefon kaj diris: kuŝiĝu kun mi ...
GENEZO, XXXIX, 7
(En traduko de Zamenhof:
Post kelka tempo la edzino de lia sinjoro ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: Kuŝiĝu kun mi.)
Konfeso de la Potifar-edzino
Ne, ne – neniu al mi parolu pri Jozefo! Eĉ lian nomon mi ne volas aŭdi. Li tiel ofendis min, kiel kuraĝus neniu en la vasta faraona regno. Kaj li, tiu barbara elmigrinto, mizera nurnura sklavo, tia malnobla neniulo – li kuraĝis! ... Belege li rekompencis mian favoron! Li kraĉmakulis mian virinecon, miajn feminan dignon kaj homan memfidon, kvankam eĉ kisi miajn maleolojn li ne indas. Estis ja mi, kiu foje persvadis Potifaron, ke li aĉetu Jozefon de tiuj sklavovendistoj.
Por diri veron, hodiaŭ mi mem eĉ ne plu scias, pro kio mi tiam faris, mi stultulino – verŝajne nur pro troa kompatemo. Laŭ lia febla, senforta staturo ja unuavide evidentis, ke por pena laboro li absolute ne taŭgas. Tia povruleto li aspektis, malgrasa, senpova, etmuskola; liaj nigraj okuloj plenaj de tristeco – kiel frape li kontrastis tiun palan helhaŭtan vizaĝon ... Li mem versimile jam forgesis, mi tamen bone memoras. Potifar jam volis forpeli kaj lin kaj la tutan nomadan vagabondaron – sed en tiu momento mi subite iel ekkompatis la hebrean junulon, do mi diris al la edzo, atendu ja, ĉu ekzistas nur penlaboro, eble ni povus lin tamen iamaniere utiligi, ĉu li hazarde ne kapablas ion alian? Jes, jes, nepre li kapablas, fervore asertis la negocistoj, tiu ĉi judo scias perfekte klarigi signifon de sonĝoj! Provu nur, sinjorina moŝto, kaj certe vi bonspertos! – Ho, friponoj sagacaj, ili tre bone sciis, ke la sonĝprofetado estas nia tradicia ŝatokupo, ia – mi diru – tutnacia manio, tial ili jesis tiel trorapide.
Kompreneble, tiu malsprita dupo, mia sinjoro edzo, ne eltenis plu kontraŭstari, ĉar posedi lertan sonĝaŭguriston estas ja prestiĝa afero en nia monduma socio. Sekve li finfine tamen aĉetis, ne malzorginte marĉandi pri la prezo kiel eble plej multe.
Tiu malsagaca Potifar! Nun li ĉie fanfaronis, kiel bonprofite li akiris elstaran fremdlandan specialiston en la sonĝprofeta fako. Li alkutimiĝis preskaŭ ĉiutage venigi Jozefon, por infanece ĝoji pri lia lerteco improvize elokventi laŭ malsamaj abstraktaĵoj. Estas dubinde, ĉu Potifar fakte tiel abunde sonĝis – pli eble li volus, avarulo maldeca, riĉe al si kompensi la monsumon elspezitan, ja mi konas lin tre bone! Vere ridinda vidaĵo, kiam tiuj du konfidence kunsidis kaj grave mienis, laŭdire analizante la sonĝenhavojn. Mi kutimis sidi iom proksime kaj observi ilin, sed apenaŭ mi povis aŭdi ilian babiladon. Cetere tio neniel interesis min, ĉar la fato de mia edza sinjoro por mi absolute ne gravas – kaj krome, je sonĝoj mi ne kredas. Al sonĝoj mi nepre preferas revojn ... Jes, revi mi ege ŝatas! ... Nenio estas pli agrabla ol dum postmanĝa siesto senmove pigri sur molaj kusenoj kaj maldormi kun okuloj fermitaj. Sklavino milde priventumas vin – kaj vi povas liberlasi la pensojn, ke ili vagu sencele tra malreala neniejo kvazaŭ kamelidoj petolantaj sub kokosarboj de ombrodona oazo – ĝis fine ĉio koncentriĝas je imago pri ajna neekzistanta iulo, kun kiu vi povas amindume finti, intime babilzumi kaj dolĉavoĉe flustri bagatelajn flataĵojn, sensencajn, malprudentajn ... Kia bonŝanco, la ravaj rendevuetoj kun fiktiva amanto elrevita! Domaĝe, ke ion tian oni povas nurnure revi – la reala vivo aspektas ja tute aliel! Neniam oni tiel liberas, kiam revante. Ĉu mi entute dum ĝisnuna vivado estis iam ajn libera? Neniam, neniam! Dum mia infanaĝo gardis min sklavaj vartistinoj, ĉar panjo laŭdire estis tiel subtila, ke tujsekve post mia naskiĝo ŝi forpasis en la regon de mortintoj. Kaj mi asertu, ke la vartistinoj gardis min vere tre zorgeme. Memkomprene, ĉar se mi, la solinfano de renoma personkuracisto de la plej serena faraona moŝto, iel kontuziĝus, la sklavinoj povus tion repagi eble eĉ per propra vivo.
Sed kiu plej multe malprofitis pro tio, estis ĝuste mi! Neniam mi darfis petoli kun aliaj infanoj, bani min mi devis nur en malprofunda baseno interne de la domo sub severa inspekto de la sklavinaro, sunumadon mi povis ĝui sole po difinitaj porcioj, eĉ unu kamaradinon mi neniam havis. Vere teda infanaĝo: ludiloj ĉiaspecaj abundis, sed iesajna amo aŭ almenaŭ inklino absolute mankis. Eĉ plej etan simptomon de simpatio mi malhavis. Ĉio ĉirkaŭe estis iel fremdeca, rigida, indiferenta kaj senimpresa, kvazaŭŝajna ... Cetere, samtia estis ankaŭ mia patro mem: maldika, altstatura, severmiena grandsinjoro. Nur malofte mi trafis lin en nia vastespeca domo, kiun mi hezitas nomi hejmo, ĉar hejmo estas ja ejo, kie oni amas unuj aliajn, ĉu ne – kaj ĝuste tion mi malhavis.
Sed – ke mi estu justa – unu estaĵo tamen ŝatis min: mia granda longhara nigra virkato, kiu ofte venadis por kuŝripozi sur miaj genuoj; mi karesis ĝin kaj ĝi kontente, obtuze ronronis ĝuante varmon de mia korpo. Mi konfesu, ke tiukaze ĝi ŝajnis al mi multe pli amikeca, pli ŝatinda, ja mi diru eĉ pli homeca, ol mia neglektema patro, kiu apenaŭ alparolis min kaj kies manplato – se li hazarde glitumis min – estis humideta kaj preskaŭ senvarma. Ĉe lia ĉeesto mi neniam sentis min bone, ne sciante pri kio paroli. Feliĉe, plimulton da tempo li pasigadis ĉe la faraona kortego – kaj mi neniel bedaŭris lian foreston.
Nemalfrue post mia viriniĝo oni edzinigis min sen demandi pri mia konsento. Cetere, estro de la faraona korpogvardio estas ja tiel aŭtoritata altrangulo, ke stulteta junulino ne rajtas eĉ ekhavi ideon pri eventuala rezisto kontraŭ tia bonŝanco, ĉu ne vere? Verdire mi indiferentis, ĉar mian eminentan fianĉon mi renkontis unuafoje nur ĉe la nupto – kaj tiam ja estis malfrue por spiti. Li estis dika, preskaŭ senhara, stultmiena kaj proksimume trioble pli aĝa ol mi.