Выбрать главу

La nupta ceremonio estis luksega, terure longdaŭra kaj solene rigida. Kontraŭe, la malvirgiga procedo maldaŭris, ŝoke min eknaŭzis kaj tute seniluziigis. Ĉu tion oni nomas amo?! Oni simple venas, lascive alkuŝas kaj malkompleze uzaĉas vin kvazaŭ ian senvaloran ilon ... ho, kia abomenaĵo! Femina karno kaj bruta viando, ĉio jen egalas: kaj tion kaj jenon oni senĝene konsumprenas, satiĝinte deruliĝas for, ekdormaĉas kaj kontente ronkegas kvazaŭ tromanĝinta porko. Tio do estas geedzeco – ho fi! ... Ĉu mirinde, ke mi malamas mian edzon ekde la unua tago? Jes, mi tutanime abomenas lin, terure naŭzas min lia grasa ventrego, liaj ŝvitozaj manoj, lia raŭka voĉo, lia daŭra nazkataro kun ripetataj ekternoj kaj ĉiamaj mungetado kaj naztrumpetado – al tia kretena mishomo mi estas dumvive devoligita – kaj al tiu aĉa senila debilulo mi eble devus naski idon?! Ne, ne, ne – centmilfoje ne, neniam! Prefere mi senvivigus ĝin tuj en mia sino ... Tamen dioj gardu – jen kiaj fipensoj povas enkapiĝi, se oni sentas sin tiel soleca ... Vidu, eĉ la nigraharan katon mi ne plu havas. Ja post la nupto mi kunprenis ĝin, sed Potifar tuj ordonis dronigi ĝin sub stulta preteksto, ke la katoj laŭdire disigas malsanojn. Tia stupida superstiĉo! – Do, mi ne havis plu eĉ ian ajn vivaĵon nek inklinan vivulon en la tuta mondo. Kia miro, ke mi ekmalsanis pro tristeco kaj enuo ... Jes, la enuo estas grava, insida malsano, ĉu vi ne kredas? Ĝi ekestas tute kaŝite, preskaŭ nerimarkeble, sed poiome intensiĝas pli kaj pli ĝis fine ĝi venenas tutan vian animon, uzurpante vian memon ĝis la fingropintoj. Ho, mi tiel enuis, ŝancelvagante sencele tra senhomaj specoj de l’ superba ŝtonpalaco; el ĉiuj anguloj de la pompe meblitaj ĉambregoj faŭkis nenieco, senkialeco.

Treege mi enviis al la sklavinoj, ke ili povas interbabiladi, klaĉi kaj ridi, ŝerci, kvereli, senĝene flirti kaj amoreti, dormi are en komuna ejo, laŭdezire geiĝi, lulkanti al siaj beboj kaj mamnutri ilin – kiel liberaj, kiel riĉaj estis la sklavinoj kompare al mi! Sed ne nur tiuj, ankaŭ ĉiu alia ŝajnis al mi enviinda; ja eĉ Potifaron mi enviis pro la rilato al Jozefo. Ĉu estis envio, ĉu ĵaluzo – mi mem ne scias. La multspeca talento de tiu hebreo estis nome tiel okulfrapa, ke eĉ Potitar malgraŭ sia malspriteco baldaŭ komprenis, ke Jozefo krom la signifoklarigado de sonĝoj estas utiligebla ankaŭ por aliaj, pli gravaj aferoj. Iam-tiam mi eĉ miris vidante, ke la trokredema domsinjoro invitas la sklavon por konsulti lin pri aferoj de l’ familia havaĵo kaj hejma mastrado – tio ne decas ja! Sed jen ĝuste Potifar: malzorgema pigrulo, ĉiam preta ŝarĝi iun alian per siaj propraj tedaĵoj, por ke li mem povu laŭvole tordiĝi ĉe la kortego, ĝuadi delikatajn bongustaĵojn de la faraona kuirejo kaj senfine babilaĉi kun aliaj altfunkciuloj pri etsignifaj bagatelaĵoj.

Fakto estas, ke Jozefo estiĝis lia nepra favorato kaj konfidato, plenrajtigita prizorgadi ĉiujn farotaĵojn de nia luksa dommastrumado kaj familiaj negocoj. Sekve de tio li ĝuis eksternorman privilegion enveni nian loĝdomon kiam ajn sen antaŭanonco kaj aparta permeso. Kaj li venadis ofte – mi ne hezitu diri, eĉ tro ofte ... Ja kiam mi verdire ekkonis, ke mi enamiĝis al Jozefo? ... Jese, bone vi aŭdas – mi fakte enamiĝis; naive, spontane, senpripense kaj senkondiĉe. Ĉu mirinde? Neniel! Jozefo ja ĉiarilate kontrastis Potifaron. Li estis inteligenta, malsamspece inĝenia, kaj sciis mildavoĉe tamen atentoveke paroli pri interesaj aferoj, ekzemple pri bezono harmonie kunvivadi – certe tio estis nuraj fantaziaĵoj, sed ege plaĉaj kaj iel strange feliĉigaj. Estis balzamo por mia malsana animo: fine mi sukcesis forigi la netolereblan enuon! Mire mi konstatis, ke jen homo vere homeca, kiu emas kompreni ies animon ... Tio ĉi ŝajnis al mi subite kiel miraklo, ia donaco de l’ ĉielo, ia fatala sugesto: jen reale, vivanta viro, kiu frape similas al tiu mia elrevito – certe ne povas esti nura hazardo, ke li fakte, sangokorpe ekzistas. Probable li alvenis de lontane sole pro mi, por efektivigi miajn revojn, transformi ilin je difinita, fiksa personaĵo. Tutcerte estis tiel – ĉar plenkore mi deziris, ke tiel estu.

Firme mi tion kredis kaj feliĉis. Kvankam matura virino, nur nun mi komencis vivi primaveron de mia femineco, spertante mian tardan unuan amon. Unuan kaj kredeble porĉiaman.

Ekde tiu konsciiĝo mi komencis intence serĉi la ĉeeston de Jozefo. Neniun okazon mi maluzis. Senpacience mi ĝojatendis lin, kaj ĉiu lia alveno pliintensigis mian korbatadon. Vane mi fervoris kaj mian vango-ruĝiĝon pro lia alrigardo – mian nefruan aman ekardon mi trovis hontinda, kaj tamen mi ĉiam beatis, aŭskultante lian decan parolon. Lia obtuza voĉo sonis al mi kvazaŭ delikata flutmuziko en templa sanktejo; ĝi denove reaŭdiĝis eĉ post lia foriro, mia memo resonancis per ĝi, tuta mia estaĵo agorditis je belsona, dominanta melodio de superba amkanto ...

Kaj dioj tiel favoris min, ke ili eĉ sonĝigis min pri Jozefo! La nereala, iluzia imagito de ismaj revoj modifiĝis en miaj nunaj sonĝoj je amato tute reala kun difina korpoformo kaj konkreta konduto. Nur ĉi-tempe mi lernis aprezi la veran valoron de sonĝoj, kvankam tiuj miaj ne bezonis ja klarigon. Ilia enhavo estis tute senkomplika kaj absolute unusignifa – tamen tiel rava kaj intensa, ke nemalofte mi eĉ vekiĝis ... Malgraŭ tio – ŝajnis al mi, ke en ĉiuj ĉi sonĝoj restas ankoraŭ io enĉifrita, neesprimita, io grandioza eĉ fatala – kaj subite frapis min ekpenso: rigardu, jen la ĝusta patro por via ido! Jozefo ja! Estis kiel fulmo el sennuba ĉielo. Kia ideo! Certe la dioj mem entrudis ĝin al mi. Jes, mi havigos idon far Jozefo! Ĝi estos patrodevene saĝa, belaspekta kaj bonmora, ringobuklan hararon ĝi havos, malhelajn okuletojn rosinaspektajn, la karakterizan buŝtrajton kun milda rideto simila al tiu de lia paĉjo – etulo mia plej ĉarma, aminda, bebeto kun fajna haŭto rozkolora, panjo vin dorlotos kaj lulos kaj abunde mamnutros, por ke vi povu kontente ekdormi kaj dolĉe baji kvazaŭ birdido en nesteto molmola – baju, ho baju, mia amegata, elsopirita, rozvanga Jozefideto – – Freneze feliĉa mi estis pro jena bonŝanco. Neniam plu mi sentos min soleca; eĉ se Jozefo pro ia ajn kialo foje forirus, li tamen restos porĉiame kun mi per sia, per n i a, nia infano! Mi sentis min jam kvazaŭgraveda pro la mema penso, kiun mi kaŝe portis plej profunde en mia animo.

Nur urĝe necesas ĉion-ĉi reteni kiel gravan sekreton kaj protekti kontraŭ ĉiuj, precipe kontraŭ Potifar. Li estas ja tre ĵaluzema kaj kapablus eĉ eble mortigi kaj min kaj la infaneton.

Do, ekde tiam mi embuskis konvenan okazon por kaŝe kunveni kun Jozefo, kaj senpacience ĝojatendis la ontan rendevuon.

Daŭris nelonge. Nome kelkajn tagojn post la decidiĝo mi hazarde eksciis, ke la juna faraono estas okazigonta luksan festenon, kiun devas partopreni ĉiuj altrangaj funkciuloj, por kune pritrakti organizajn preparlaborojn koncerne novan piramidon, kiun la superulo intencas siaomaĝe konstruigi. La kunveno okazu je la ekvinoksa festo.

Mi bone sciis, ke tiaj kunsidoj estas ĉiam ceremonioplenaj kaj pro abundo da enuigaj apoteozaj paroladoj kutime prokrastiĝas ĝis malfrua nokto. Estis por mi bonŝanca tio, ke Potifar sufiĉe longan tempon forestos eksterhejme.

Nun, fine venis la avide atendita tago. Ties plimulton mi pasigis belaspektigante min – kaj en tarda posttagmezo mi ordonis al sklavino, ke ŝi venigu Jozefon, kun kiu mi priparolu la samtempan staton de nia dommastrumado. Kompreneble, tio estis nura preteksto, ĉar pri tiaj aferoj mi neniam eĉ iomete interesiĝis.

Precize mi rememoras la tiaman, al mi multpromesan antaŭvesperon:

Vi surprizitis, trovinte min sola, ĉu? Kaj post kiam mi sugestis al vi eksidi apude de mi, vi vangoruĝiĝis pro embaraso – ho, pudorema fraŭlo, tiel aminda! Kvankam alifoje tiel elokventa, nun vi komencis balbuteme kaj malflue paroli pri iaj bagatelaĵoj, kies temon mi ne plu memoras. Verdire eĉ tiame mi ne aŭskultis la vortenhavon, sole via voĉsono min forte impresis. Viaj manoj malkvietis pro mensa konfuzo – mi bone rimarkis kaj ekĝojis pri tio, ĉar mi same ja malpaciencis, avida je vi ... Plenanime mi celis vin, tutkorpe mi apertis min por vi, virgece pura kvazaŭ junulinjo unuafoje akceptonta sopiratan amanton, per ĉiuj inaĵoj mi ekburĝonis, konvinke mi sentis, ke nur ĉi tiam mi plenmaturiĝas – rigardu, karulo, kiel superbe mi floras, venu jam, venu kaj prenu – papilieto subtila, tenere min tuŝu kaj igu min fekunda arbo eldononta miraklan frukton de vivo novenaskita ... Ja ne hezitu, vidu kiel mi ardas, tutpretas, la amsoifo jam troiĝas, lasu vin karesi, ja brakumu min, brakumu ripete, plejforte, min kovru per kisoj kaj ardigu ĝis plena gea satiĝo ...! Sed vi ne faris. Nenion vi faris. Vi nur sidaĉis kvazaŭ lignaĵo kaj gapis kun buŝo duone malfermita. Kaj kiam mi flate tuŝis vian vangon – ĉu mi ne eraras? – vi skuiĝis kaj naŭze retiris vin, kvazaŭ mi estus abomeninda leprulino, kaj en viaj okuloj vidiĝis sindefenda, malamikeca rezisto.