Выбрать главу

Kaj tiumomente ĉio en mi ruiniĝis. Jen mi ekkonis vian fikarakteron! Plej ravan ĝardenon de pasia, sindona amo mi volis al vi sperti, nur manon etendi sufiĉis kaj ĉion, entute ĉion vi estus ricevinta – sed vi malkuraĝis! Pro kia kialo? Ĉu pro timo, ke Potifar ne eksigu vin de tiu dubinda oficaĉo? Ja kiel nur, k i e l vi kapablis perfide forŝakri mian dignon, min tutan, pro ia mizera posteno?! Ni povintus ja paradize feliĉi, almenaŭ tiuvespere – kaj tiamaniere vi ĉion fuŝis; vi traktis min kiel favan publikulinon, kaj mi subite ŝajnis ĉefroli en obscena farso! Tian humiligon mi ne povis ja toleri, mi devis, d e v i s vangofrapi vin kaj bati kaj bati kapo-nekapo, eble mi eĉ mortigintus vin – kaj vi tamen ne provis defendi vin, nur fuĝi vi kapablis, jen ununura faro, kiun vi scipovis! Kaj kiam mi volis ankoraŭ reteni vin, vi prefere lasis en miaj manoj vian mantelon kaj kuregis kiel freneza negliĝulo sur la terason.

Kaj – malbena fatalhoro! – tiumomente mi ekrimarkis, ke ĝuste preterpasas mia plej honorinda edza moŝto, tro frue rehejmiĝanta kaj pompe akompanata de aro da siaj elstaraj policanoj avertaspektaj kaj krudmienaj. Ili ĉiuj haltis kaj stupide gapis embarasite, ne povante kompreni la skandalozan spektaklon.

Skurĝigu lin, Potifar! kriis mi en furioza kolero. Skurĝigu Jozefon, li volis malĉaste perforti min! Rigardu la senhontulon! Ja skurĝigu lin! Kion alian mi povis fari? Memkomprene, mia malsprita edzo unue bovrigardis kvazaŭ falinte desur la ĉielo, ĉar la senvesta neniontaŭgulo malvoĉis, timtremante kiel kano en vento. Sed kiam mi persiste postulis gravan punon por Jozefo, Potifar venigis unu brutalan murdemulon for de gvardia posteno kaj ordonis vipregali sian perfidan eksfavoriton.

Ho, kiel ĝojis mi pro ĉiu skurĝbato! Bone al vi, mi pensis, bone tieclass="underline" Vi mortigis en mi amon – jen la plej grava krimo, kiun oni ne pardonas! – – Ĉu oni opiniu min kruela? Neniel, nur malfeliĉa mi estas, senlime malfeliĉa. Ĉioman amon mi disipis por Jozefo, kaj nenio restis por iu ajn alia, eĉ ne por mi mem. La koro rigidas kaj korpo velkas – por kiu mi floru? ... Neniam elfontos lakto el mia mamo por satigi etulon – tombo vivanta mi estas, vulkano senerupcia ... Aĥ, vi malbeninda obstinulo – sufokiĝu per via orgojla troĉasteco, putru ĝismorte en la malliberejo, kie vin arestigis tiu grasventra idioto – neniam plu mi volas vidi vin, neniam pri vi aŭdi! Jen, kion vi faris el mi – ĉu vi ne bedaŭras? –

Ĉiuj iru for! For de mi – neniu al mi parolu pri Jozefo! Eĉ aŭdi lian nomon mi ne povas ... Jozefo, Jozefo – kial vi miskomprenis min, stultuleto naiva, senruza, sopirato mia – Joĉjo!... Venu, ho venu, mi petegas – venu ĉi nokte por preni min – almenaŭ en sonĝo ...

... kaj la sinjoro de Jozefo fordonis lin en malliberejon, kie la arestitoj de la reĝo estis tenataj. Kaj li restadis tie en la malliberejo ....

GENEZO, XXXIX, 20

(En traduko de Zamenhof:

20 Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon, en la lokon, kie la malliberuloj de la reĝo estis tenataj; kaj li estis tie en la malliberejo.)

Plendoj de Jozefo arestita

Plago kaj pesto! Kiel longe oni ankoraŭ tenos min, damne, en jena sordida, ŝimfetora tenebrejo? Ho, mi povrulo, en belega kaĉo mi sidas! Panjo mia plej kara, bone estas, ke vi ne ĝisvivis mian ĉi-tempan malhonorigon. Kiel vi suferus, vidante min kaŭri post la krado kvazaŭ laborbeston – vi, kiu ĉiam antaŭdiradis mian bonŝancon, asertante, ke vi naskis min en la sepa tago, en tiu laŭdira ripoztago de l’ Kreinto. En efektivo – fatala malsukcesulo mi estas jam ekde mia koncipiĝo.

Ja kial, damne, ĝuste mi devis naskiĝi en la familio kun tiel malsimplaj parencrilatoj? El inter dek miaj pli aĝaj fratoj tiujn ses la patro generis dum sia unua edzeco kun mia onklino, sekve de kio mi neniam certis, ĉu ili estas miaj fratoj, ĉu kuzoj – kaj la ceteraj kvar estis naskitoj de du sklavinoj, kiujn la praonklo Laban donis el mia patro kune kun siaj ambaŭ filinoj. Komplikita afero, kiu malserenigis mian tutan infanaĝon.

Jes, ja, paĉjo Jakobo vere favoris min, sed eĉ tro okulfrape – ĉar ĝuste lia inklino vekis fortan malŝaton de miaj fratoj. Ili antaŭtimis probable, ke mi ne estiĝu ĉefheredonto de l’ patra havaĵo malgraŭ tio, ke mi estis la plej juna inter ili ĉiuj, tiam. Cetere, tia praktiko estis jam elprovita en nia familio; laŭdire mia paĉjo malprave arogis al si la rajtojn de unuenaskito por malutilo de sia pli aĝa ĝemelfrato Ezaŭ, per ruza artifiko elloginte patran benon de avo Isaak, kiu pro blindeco misdistingis siajn filojn ... Vere tikla historiaĵo, kiun oni ĉiam prialudis nur duonbuŝe kaj flustravoĉe en nia familio.

Tamen mi almenaŭ komprenis, kial paĉjo Jakobo estas tie morozulo, daŭre nubmiena kaj vortŝparema. Versimile memriproĉoj turmentis lin kaj pentigis pro tiu fia peko. Probable ĝuste tial li alkutimiĝis ĉiuokaze emfazi la severecon de Eternulo kaj nepran devon de ni ĉiuj senescepte obeadi Liajn ordonojn.

Aĥ, paĉjo, kiomfoje ni knaboj devis reaŭskulti vian rakontadon pri praavo Abraham , kiu – obea al la ordono de Eternulo – volontis ofermortigi sian propran fileton Izaak! Laŭdire nur lastamomente aŭdiĝis laŭtvoĉa malpermeso de Disinjoro: Ne faru! ... Kia turmenta ekzameno! Damne, ĉu la Eternulo fakte estas tiel kruelega, tiel malica? Ja kian animtorturon la praavo devis sperti, kondukante sian knabeton al la oferaltaro por buĉi lin kvazaŭ brutaĉon – kaj kia angoro kredeble atakis la povran etulon, post kiam la patro kateninte lin prenis tranĉilegon, preta finfari la ferocan fiagon! ...

Plurfoje revidiĝis al mi la horora spektaklo en sonĝo – sed tiuokaze mi mem aktoradis la rolon de l’ oferota knabo. Kutime mi vekiĝis ŝvitkovrita pro teruro kriante: Ne faru, patro! Ne faru! ... Bone mi memoras, panjo, viajn kvietigajn vortojn, kiam vi konsoladis min dirante: ĉu denove inkubo premas vin? Nu, trankviliĝu jam, ne ploru plu, ĉio malbona forpasos ja ... Kaj karese vi dorlotis min ĝis mi ĉesis plorsingulti kaj ree ekdormis en via mola brakumo.

Jes – mia afabla, bonkora panjo! La ununura aminda estaĵo en la misa familio. Mia ĉiama protektantino, mia zorgema gardanĝelo! Verdire ĉiam mi sentis min fremdulo inter la pli aĝaj fratoj. Se mi volis partopreni en iliaj knabaj ludoj, ĉiufoje ili forpelis min, kontraŭĵetante ŝtonojn kaj moke kriante: Malaperu, ĉemizpisulo! Cicemaj idaĉoj ne allasitas: Postkuru vian fipanjon, ke ŝi elkakigu vin! – Kio do restis al mi? Izoli min kaj nur de ioma distanco priobservadi la knabecan petoladon de mia netolerema frataro. Sole Ruben, tiu plej aĝa inter ili, traktadis min iom dece kaj iam-tiam eĉ defendetis min kontraŭ atakoj de tiuj ceteraj.