Выбрать главу

Jes, en etoso de ĝenerala malakordiĝo kaj nebonaj interrilatoj mi elkreskadis. Verdira solinfano mi sentis min inter la multnombra frataro. Kvazaŭ kukolido en fremda nesto, kies hejmloĝantoj ĉiel al mi malsimilis.

Ilian sintenon mi ofte konsideris stranga eĉ nekomprenebla.

Foje mi nevidata gvate spektis fraton Isaĥar, dum li kaŭris en vepro masturbante. Tiutempe mi ankoraŭ ne komprenis la sencon de lia konduto, kiu ŝajnis al mi ridinda kaj laŭtkrie mi mokis lin. Isaĥar furioziĝis, kaptis min kaj ege batpunis. Veplorante mi kuris al la patro por plende al li sciigi la okazintaĵon. Paĉjo ekkoleris, venigis Isaĥaron, akre riproĉis lin kaj plej severe al li malpermesis masturbadon, asertante ke lia pisilo ĉesos funkcii kaj defalos, se li traktos ĝin tiel malĉaste. Mi tiam ĝojis pro la satisfakcio – sed poste mi ekkonis, ke la malsimpatio de l’ frataro kontraŭ mi ankoraŭ pli profundiĝis ekde tiu evento.

Memkomprene, mi malkaŝis la aferon al panjo kaj konfidence demandis ŝin pri la signifo de la “malĉasta konduto”. Iom embarase ŝi ekridetis, perfingre ordigis mian taŭzitan hararon, kaj apudsidiginte min komencis rakonti pri du superbaj urboj, kiuj ne plu ekzistas. Laŭ ŝia diro, ties enloĝantoj trovis plaĉon en tre diboĉa vivmaniero, traktadis malbonmore kaj maldece, dediĉis sin al senbrida voluptamo – ĝis la Eternulo ege ekkoleris, per incendio kaj sulfurpluvo detruis ambaŭ urbojn kun ĉiaĵoj, savinte ununuran familion de ia Lot, kiu laŭdire estis nia samdevenulo, eble frato de la praavo Abraham . Suspire mi aŭskultis la impresan rakontadon pri la ĝisfunda ruinigo de Sodomo kaj Gomoro. Imaginte la teruraĵojn, mi sentis vibron ĉe la nuko kaj emis larmi pro la kompatinda sorto de la virino, kiu pro scivolemo iĝis salkolono. Ekde tiam mi plore rifuzadis manĝi platkukojn;. vidante kiel panjo salas paston, mi antaŭtimis, ke mi hazarde ne formanĝu eron de la praonklino muelita je salpolvo.

Tiel mi sciiĝis pri la senkompata puno, kiu trafis Sodomon kaj Gomoron – sed kion signifas “malĉaste konduti” mi tamen ne komprenis.

Samtiel ne tute komprenita restis por mi la malbonfama evento masakra en Siĥem. Nur memoras mi, ke miaj fratoj Simeon kaj Levi ununokte rehejmiĝis en ŝirpecigitaj vestoj, ege sangante el abundaj vundoj. Multajn tagojn daŭris ilia resaniĝo, tamen pri la kialo de la akcidento oni parolis nur en duonlaŭtaj aludoj. Kiam mi demandis panjon, kio verdire okazis, ŝi ĉirkaŭfrazis kaj flankenturnis parolon, asertante, ke temas pri afero, kiun mi ne ankoraŭ komprenus. Nur sufiĉe pli poste mi eksciis, ke iuj junuloj el Siĥem atencis tiam nian fratinon Dina por sekse misuzi ŝin – kaj pro tiu krimo Simeon kaj Levi, atakinte la urbon, venĝorekompence masakris ties viroseksajn enloĝantojn.

Vidu, panjo, ĉu mi, damne, povas feliĉi, sciante ke miaj fratoj estas amasmurdintoj?

* * *

Benjamen, frateto mia kara, orfeto povra, senpatrina – ja kiel vi fartas nuntempe? Ĉu vi sanas, ĉu vi prosperas? Nur unujara bebo vi estis, kiam oni disigis nin – nun vi havas jam preskaŭ tri jarojn. Ja kiu flegas vin? Ĉu oni ne traktas vin maljuste? ... Ho, se vi scius, kiel mi antaŭĝojis eksciinte de panjo, ke mi ricevis frateton! Damne, fine mi ekhavos ververan fraton, naskiton de mia propra patrino! Jes, tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke nia panjo naskinte vin forpasos senrevene al la frida vastespaca mondo de l’ tenebro poreterna. Ĉu eble jen denova ekzameno de la Eternulo? Kial, doninte al mi la fraton, Li samtempe prenis de mi la patrinon? Ĉu jen tiu Dia justeco, patro? Ĉiam vi asertadis ja, ke bone okazas, kion Dio aranĝas. Probable mi blasfemas, opiniante Liajn intencojn enigmaj, misterplenaj, iel problemaj eĉ dubindaj – eble Li kreis la homojn nur por havi kiun turmenti per ekzamenoj kaj tiel amuziĝi en sia izoleco – ĉu ne kredeblas? ... Mortonte, panjo, vi admonis min resti ĉiam virtama, modesta kaj tolerema. Kredeble vi deziris, ke mi fariĝu kvazaŭa vivmodelo por nia Benjamen. Mi ne sukcesis, panjo. En la medio de senĉesa ofendado, humiligado kaj maljustaĵoj, ĉu oni, damne, kapablas resti modela, senriproĉa? Oni devas ja spiti atencojn, oni devas iamaniere defendadi sin por konservi homecan dignon, por pruvi almenaŭ al si mem, ke oni kapablas fronti malicajn atakojn de stultuloj. Ĉar lukti kontraŭ stulteco – ĉu ne estas konstanta homa devo? Mi eltrovis do efikan rimedon, kiel teni miajn fratojn en senĉesa angoro pri heredotaĵoj, bone sciante, ke ĝuste tio estas malforta flanko de ilia karaktero. Mi pretekstis sonĝojn, kiuj ŝajne aŭguris miajn estontajn honorigojn, bonfarton eĉ gloron preskaŭreĝan. Plejparte estis nur simplaj alegorioj facile klarigeblaj, por ke miaj malspritaj fratoj povu ilin deĉifri – ekzemple pri iliaj dek grenfaskoj, kiuj humile kliniĝis antaŭ tiu mia – kaj similaj stupidaĵoj. Kaj oni imagu: la blago efikis! La fratoj parte ekscitiĝis pro miaj fieremo kaj malhumileco, parte zorgumis, ĉu la aŭguroj eble ne praviĝos estontatempe. Nemirinde do – ili grave ekmalamis min.

Aldone, por pliintensigi iliajn envion kaj antaŭtimon, mi ellogadis el la patro diversajn pruvetojn de lia favoro, kio ĉiam rezultigis malpaciĝon ĉe mia frataro. Iliaj kolero kaj malsimpatio kulminis, post kiam la patro donacis al mi belan multkoloran kitelon, kiun li por mi aĉetis de nomadaj foirvendistoj el Oriento. Sed ĝuste tiu donaco iĝis por mi fatala ... Ho, kian angoron mi suferis tiam, sur la paŝtejo lontane de nia hejmo! ...Damne, eĉ hodiaŭ revidiĝas al mi la detaloj de la tiama evento: kiel la fratoj kaptis min subite kaj katenis – kiel ili interkonsultis kiamaniere senvivigi min – kiel poste Ruben persvadis ilin, ke ili nur sinkigu min en malnovan senakvan puton – la ena humida malvarmo kaj precipe la terura antaŭtimo pri iompostioma mortado pro malsato ... ho fi! Kiel esperige eksonis poste la blekado de kameloj – jen ja karavano! Damne, ĝi proksimiĝas – se mi vekrios, eble oni helpos min! Jes, oni savis mian vivon, sed kontraŭ kia prezo! La friponaj fratoj resuprenigis min el la puto nur por senĝene vendi min al la ismaelidaj negocistoj vojaĝantaj el Galaad en Egiption kun ŝarĝo de balzamoj. Ili ne rifuzis aĉeti sklavon, des pli eble, se miaj fratoj malice asertis, ke mi estas sperta sonĝaŭguristo.

Do, almenaŭ vivanta mi restis. Kia bonŝanco en la malfeliĉo! Tamen kia humiligo – esti vendita de siaj fratoj – – Mi eĉ ne scias, kiom oni pagis por mi. Versimile mi estis ne tre altpreza, ĉar la fratoj eĉ senvestigis min kaj duonnudan transdonis al la aĉetintoj. Mian preferatan buntan kitelon ili disŝiris kaj makulis per sango de buĉita ŝafido, por ke ili povu kredigi la patron, ke mi estis diskarnita de sovaĝaj bestoj. Povra ŝafido ... Kaj povra paĉjo – kiamaniere ili afliktis lin! Tamen pleje povras mia malgranda frateto Benjamen. De nun li estos vivanta kiel sendefenda duonorfo oferlasita al maljustaĵoj de la malica parencaro. Adiaŭ versimile por ĉiam, senespere je revido. Kiel sklavon oni forkondukas min fremdlanden, mi tamen sentas min kvazaŭ liberigita. For de tiu kanajlaro, kiun mi ne povas nomi samsanguloj! Ja kia morala mizero, sangoparencan proksimulon fari nura komercobjekto! ...

* * *

Ja kurioza popolo, tiuj egiptoj! Nekredebla miksaĵo de klereco kaj superstiĉoj akompanas ilin ne nur dumvive, sed eĉ postmorte. Kun infana naiveco ili kredas, ke mortinto daŭrigas sian vivadon kaj spiritan kaj korpan en alia, transa mondo. Tamen ŝajnas, ke ilia paradiza mortintejo estas konsiderinde malriĉa kaj per nenio provizita, ĉar la enirontoj devas ĉiujn vivbezonaĵojn kunporti, se ili volas en la ombroregno same bonfarti kiel dum sia vivado surtera.

Kaj bonfarti ili scias ja, damne kun ili! Kiel diboĉemaj, voluptamaj, gloravidaj ili estas! Cetere ĉio-ĉi plej klare respeguliĝas en ilia ŝtatsistemo mem: ne la plej prudentaj aĝuloj estras, sed plej ambiciaj riĉuloj. Kaj tiu plej alte postenanta ambiciulo nomas sin faraono. Ĉiuj adoras lin kiel dion, absolute ĉion li posedas kaj senlime li potencas.