Выбрать главу

Kapturniĝo atakis min super la beleco kaj okulfrapa lukso, kiujn mi ekvidis ĉie ĉirkaŭe, venigita en la urbon. Damne, eĉ kredi al propraj okuloj mi ne emis, rigardante la superbajn templojn kaj palacojn – mi, kiu kutimis al sobra modesto, ĝis nun vivinte en argila domaĉo kadukdifektita kaj tro malvasta por la tielnombra familio.

Jes, mirakla lando ŝajnis al mi Egiptio. Ĉion mi trovadis fabele plaĉa kaj ŝatinda – ja eĉ mia sorto mem ŝajnis al mi ne tiel malfavora, kiel mi unue antaŭtimis. Kvankam sklavo, tamen mi atingis kromordinaran postenon kaj ne estis devigata manlabori, kio kompreneble al mi konvenis. Des pli mi povis priobservadi ĉirkaŭaĵojn.

Kio precipe okulfrapis kaj daŭre altiradis mian atenton, estis la egiptaj virinoj. En mia hejmregiono, en la lando Kanaana, miaj samgentaninoj surportadas ja pezajn malhelajn vestaĵojn, kiuj dece vualkaŝas iliajn korpopartojn. Tute male ĉe la egiptinoj: oni dirus, ke ili vestas sin kun ununura intenco emfazi sian feminecon. Bone mi rememoras, kiel konfuzita mi estadis dekomence, vidante virinojn en diafanaj roboj sub kiuj klare konturiĝis defiaj kurblinioj de alloga inkorpo ... Mi eĉ hontis rigardi ilin malkaŝe kaj permesadis al mi tian ĝuon nur subokule kaj palpebrumadaŭre. Tamen poiome mi tiel plikuraĝiĝis, ke ekvidinte belaspektan inon, mi apenaŭ povis forturni de ŝi mian rigardon. Nur tiutempe mi konsciiĝis, ke belkreskinta virinkorpo estas la plej perfekta kreitaĵo de la Eternulo. Kaj baldaŭ mi ekkomprenis, ke la korpokulto neforigeble apartenas al la moroj kaj kutimoj de l’ egiptoj, same kiel la naiva adorado je pluraj gedioj kun ties komplika hierarkio.

Observante la morojn en mia nova vivmedio, mi baldaŭ ekkomprenis, ke pri la karaktero de l’ egipta socio estas same, kiel pri tiuj hieroglifaj surskriboj, kiujn oni situigas sur ĉiu vaka surfaco: Unue fremdulo perceptas nur unuopajn bildetojn de ne tre klara signifo, sed iompostiome li ellernas malkaŝi ties kontinuecon; kaj deĉifrinte aron da pentraĵetoj, oni solvas ties veran sencon kaj ekkomprenas la ideon de l’ skribinto. Jes, mi ellernis legi ne nur en la hieroglifaĵoj, sed ankaŭ en la animoj de miaj mastroj. Ne estas nur hazardo, ke nek tie nek jene mi trovis esprimojn poeziajn; nurnure malvarma, sobra senpersoneco enestas. La reliefaj skulptitaĵoj ĉiuloke nur okulfrape akcentas supernaturan grandecon de la superuloj, abundvorte prilaŭdante iliajn laŭdirajn virtojn kaj heroajn farojn. Ĉio estas monstroze monumenta, rigide patosa, malsincera kaj hipokrite mensoga. Al intima poezio la egiptoj tute ne inklinas. Ĉio nur kvazaŭas. Cetere mia mastro mem – jen ja tipa ekzemplo, damne! Ho, Potifar, vi malestiminda, sagaca aĝulo ĉielprofitema, senekzemple ŝparema kaj modele avara! Ja eĉ min aĉetante, vi senhonte marĉandis kvazaŭ pri ia bruto. Kaj kiam vi poste invitadis min al via familia manĝotablo, kredeble estis nur merite de via edzino. Cetere eĉ tiukaze vi elpensis specialan ruzon, por ke mi ne povu tro manĝokonsumi:

Unue vi ĉiam rakontis al mi enhavon de via pasint nokta sonĝo – kaj finparolinte vi tujsekve ekmanĝis, fervore instigante min klarigi ties signifon kaj ŝajnigante vin ege scivola. Anstataŭ manĝi mi devis do babili versimilajn elpensaĵojn. Kaj se al vi ŝajnis, ke mi volas koncizigi mian paroladon, tiam per rafine starigitaj demandoj vi devigis min priparoladi bagatelajn detalojn, dum vi mem manĝegis plenbuŝe, konsumante la plej bongustajn produktojn de via eminenta kuirejo. Nur post kiam vi ŝtope plenigis vian ventregon, kun laŭta rukto vi kutime ŝovis al mi pladon de legomo, emfaze prilaŭdante ties bonfaran kaj sanprosperigan valoron. Samtempe vi kvazaŭ envieme admiradis mian sveltan figuron, afekte malbenante vian korpulentecon, kiu laŭdire antaŭhaltigas vin manĝi ĝissate; damne, tion mi vere ne rimarkis – sed kompense mi baldaŭ malkaŝis vian artifikon, vi fripono maldeca! Malgraŭ ĉio ĉi mi ne kapablas kontraŭkoleri vin. Viaj kuglodika figuro kaj memfida sinteno impresas tiel komike, ke vi estas pli eble mokinda – sed kontraŭflanke eĉ iom kompatinda. Ja neniam vi emas humuri kaj ŝerci, senĉese vi ion strebas, klopodas, aktivas kaj fervoras, dum ĉia ĉi via penado celas nenien. Nurnure aĵoj por vi ĉiom valoras, la ecoj neniom. Honoravidulo vi estas, trofiera pri ĉiaspecaj akiraĵoj: pri via altranga ofico, pri la luksega domo, pri bienoj, pri amaso da sklavoj, pri via favoro de l’ faraono, pri via alloga edzino – ja eĉ pri mi mem, kiun vi kutimis demonstri al viaj gastoj kiel kuriozan sovaĝbeston el ekzota regiono. Mi ĉiam estis por vi io kvazaŭ parolanta papago, kalkulscia ĉevalo aŭ pentripova simio.

Jes, pro via animsimpleco vi eĉ ne kapablis kompreni, kiel ĝenaj por ĉiuj invititoj estis tiuj kunvenoj en via domo, kiujn vi sagace nomis “festenoj de spirito”, ĉar la ĉefa allogaĵo, per kiu vi regalis la kunvenintojn, estis ne bongustaĵoj rafine preparitaj – kiel kutimas en la egipta mondumo – sed prezentado de miaj tieldiritej sonĝaŭguraj kapabloj. Estadis pli eble histrionaĵoj ol festenoj. Al la prave surprizitaj gastoj vi ĉiam proponis nur iom da acideta vino abunde akvomiksita, laŭdire por ke ili konservu klaran menson. Damne, mankis nur aldone enspezi enirpagon, kaj impreso pri ia foiraktoraĉo estus perfekta! Jes, vere stranga popolo, tiuj egiptoj. Pri multaj aferoj ili lertas, diversajn malsanojn ili scias kuraci, iliaj kleruloj amasigas abundajn manuskriptojn, iliaj astroobservantoj prikalkuladas ĉion ajn sur la firmamento, iliaj sacerdotoj priaŭguradas estontecon al la superuloj – sed tute oni neglektas la pli-malpli regule alternantajn jarperiodojn de fekundigaj inundoj kaj de sekva ega tersekeco, kiu rezultigas ĝeneralan malsategon tutlande. Damne, endas ja iel racie organizi la aferon, ĉu ne? Tamen – ĉu estas mi, kiu zorgumu pri tio?

* * *

Kiel varmega, sunoriĉa tago estis tiame! ... Preterpasante la mastran domon, sur la teraso mi ekatentis larĝan manĝotablon ŝarĝitan de malsamspecaj fruktoj eskvizitaj. Ege soifante, mi vigle ascendis la terason por preni iom da allogaj bongustaĵoj – sed damne: ĉi momente nur, kion mi vidas: sur kuŝmeblo malantaŭ la tablo, inter abundaj kusenoj situas la mastrino en ombro de figarboj. Evidente ŝi dormas, simila al superba leonino ripozanta dum postvora siesto ... Kvazaŭ hodiaŭ mi revidas tion:

Malbendamne – kia paŝtaĵo por la okuloj dea sensperta, flavbeka virgulo kamparana! Ĉu li iam povis neĝenite rigard-frandi tiom da femina karno harmonie elstarigita sub la diafana vualrobo, kiu kapablas kaŝi preskaŭ nenion? Kaj kio ne videblas, kio nur supozatas, tion skizas nun la ekscitita fantazio proponanta malpudorajn imagojn pri la kaŝitaj intimaĵoj ... Kia ĝuego malsobra gvati la ravajn kurboformojn de matura inkorpo – jen vidaĵo vere unika! Damne, Eternulo, vi fakte ĉion povas, se el nura ripo de nia prapatro vi kapablis elsorĉi tian belegaĵon agace efikan ...

Jes, fascinita mi gapis ne povante turni rigardon for de la incita spektaĵo: jen ja prezentiĝas modelo de esencpura femineco alloge sternita por diboĉa amfestado! ... Ĉu mi kulpas, ke mia viraĵo subite rigidas kaj emfaze pretendas sian naturan rajton? Nemirinde ja! Sed diable, nun mi ekrimarkis, ke la okuloj de l’ kuŝanta virino estas nur duonfermitaj kaj ke ŝi subokule observas min! Pro embarasiĝo mi forkurontis, sed antaŭ ol mi kapablis moviĝi, la mastrino vigle eksidis, abrupte alŝovis antaŭ min la pladon plenan de oranĝoj kaj leĝere diris: “Ĉu vi soifas? Ja prenu la fruktojn, ili bongustas!” Poste ŝi pigreme levis sin, oscedante streĉis la korpon kaj sen liveri al mi eĉ unu pluan rigardon majeste fortretis, per modernaj balancetoj reliefigante sian karnoriĉan gluteon ...

* * *

Damne, kia enuo, ĉi-tiele malagado! ... Depost kiam oni forkondukis tiujn du kunulojn, la reĝan ĉefkelneron kun la kortega bakistestro, la restado en juna malliberejo iĝas netolerebla. Kun tiuj du almenaŭ interbabili eblis.

Ba, povruloj – ili fakte kredis, ke ni scipovas eksplikadi sonĝ-signifojn; kiel naiva ideo! Ne sonĝojn, sed homojn oni deĉifru por antaŭscii ilian estonton. Mi simple ellernis diveni karakteron de homoj laŭ iliaj konduto kaj sintenado – jen ĉio, kamaradoj.