Выбрать главу

Pri vi, moŝta estro de kortegaj bakistoj, scias ja kiu ajn, ke vi adis defraŭdi abundon da faruno el la reĝa provizejo – damne, kion alian povis do la faraono fari ol mortopuni vin por ĉies averto? Kontraŭe vi, ĉefkelnero, laŭdire montris nuran mallertecon ĉe solena festeno, tropleniginte la reĝan pokalon. Kelkaj gutoj da vino elverŝiĝis kaj la ofendita faraono en malbona humoro ordonis enkarcerigi vin. Probablis do, ke lia kolero baldaŭ pasos kaj ke vi reatingos vian antaŭan postenon, ĉar – laŭ onidiro – la juna faraono ŝatas justecon. Vi tre ĝojis pro mia pribonŝanca aŭguro kaj preskaŭ larmis pro kortuŝo, forironte. Bone mi rememoras, ke vi ĵurpromesis pledi por mi ĉe la reĝo. Nu, verŝajne baldaŭ vi forgesis, ĉar jam sufiĉe da tempo forpasis depost tiam, kaj mi – damne! – ĉiam ankoraŭ sidaĉas en jena malbenita ejo. Ĉi-foje do restis mia sonĝaŭguro senprofita. Ba, ne gravas, almenaŭ ion por amuziĝi mi havis.

Ĉu aliaj interesatoj ne troviĝas? He, gesinjoraj moŝtoj – ĉu neniu el inter vi deziras sonĝprofeti al si?! Hola, hola, mondumaj grandsinjoroj, noblaj sinjorinoj, ĉarmaj virgulinoj – degnu alpaŝi, mi priservos vin per favora antaŭdiro pri via brila estonteco! Specialan rabaton vi ĝuos hodiaŭ: Damne, ĉu neniu scivolas pri sia bonŝanco? Enuo, enuo – teda enuo ... Se mi almenaŭ povus klarigadi signifon de miaj propraj sonĝoj – sed estus ja stultaĵo: unue je sonĝaŭgurado mi ne kredas – kaj krome, vekiĝinte mi ĉion sonĝitan tujsekve forgesas. Tamen – ne ĉion, verdire – unu sonĝon mi memortenas bonege, ĉar tiu fatale influis mian sekvan sintenon. Damne, ĝi procezis ja tiel sugeste, ke eĉ hodiaŭ mi kapablas plej detale reriveli ĝin:

Mi baniĝas en vasta maro. Naĝante mi petole ŝvebas tra la akvo – sed subite mi eksentas, ke io komencas malhelpi miajn movojn, supozeble estas algoj – tamen strebante liberiĝi mi konstatas, ke ne algoj, sed longegaj haroj estas, kio serpentamaniere ĉirkaŭvolvas miajn membrojn kaj malebligas moviĝi – ega forto tiras min malsupren kaj minacas dronigi – jes ja: evidente monstra polpo ĉirkaŭpremas min per pluraj alsuĉpovaj tentakloj, abomena polpo kun du kugloformaj kapoj, el kiuj rigide gapas po unu okulo blindaspekta! Teruro kaj naŭzo atakas min – sed subite mi ekkomprenas, ke ne polpaj tentakloj sed feminaj gamboj estas, kio katenas min – popare ili ĉirkaŭkruras mian korpon, elaste adheras ĉe mia haŭto, kvazaŭsuĉe fiksiĝas al miaj dorso kaj gluteo – – kaj samtempe ambaŭ popolkapoj ŝanĝiĝas je mambuloj de ia ina estaĵo nevidata, ĝemelkune ili flosas ĉe la akvonivelo kaj kaĵole tuŝas mian vizaĝon per siaj cicoj burĝonaspektaj – kaj jen ankaŭ malica voĉo moke aŭdiĝas: ja prenu la fruktojn, ili bongustas ... bongustas.. bongustas – – kaj nun mi eksentas, ke ia kavaĵo minacas absorbi min, vane mi luktas por liberiĝi, senŝance mi baraktas – la eniĝo estas jam neevitebla, mi ne plu kapablas rezisti – la nedifinebla aĵo jam per potenca ensuĉo glutas min – – sed mirinde, la enŝova procedo tute ne malagrablas, male: enpenetrante mi sentas infanecan ĝojon – delica varmo ĉirkaŭas – – bongustas – bongustas – – kaj subita voluptego konvulsia akre trairas mian korpon elfunde, liverante senmezuran ĝuon ĝisnune nespertitan ...

* * *

Dum kelkaj tagoj post la ekstravaganca sonĝo mi evitadis renkonti la mastrinon, ĉar – sen scii kial – mi estis konvinkita, ke ĝuste al Ŝi esence rilatas tiu mia erotika sonĝosperto. Mi kvazaŭ timis, ke Ŝi iel divenu tion laŭ mia sinteno.

Tamen – ju pli mi rifuzadis subiĝi al la seksdelicaj fantaziaĵoj, des pli avide mi deziris, ke la sonĝo ripetiĝu. Sed vane. Dum sendormaj noktoj mi ade renversiĝis en mia lito deflanke alflanke, sopirante en la tenebro reimagi Ŝian allogan, incitan figuron – denove mi kvazaŭspektis Ŝin kuŝi sur la kusenoj, mi fantaziis, ke ĉi-foje Ŝi eĉ invitis min kunĝuadi la seksvolupton – duondormis mi kaj duonrevis ... Kaj en tiu strange labila animstato, kiam la spirito ŝvebas inter maldormo kaj eksonĝo, en mia ekscitita fantazio riveliĝis malpudoraj seksludoj, en kiuj ni ambaŭ kunaktoris, senĝene uzante plej variajn teknikojn de geiĝo, pri kiuj mi mem eĉ ne sciis, ĉu ili estas entute realigeblaj; tamen senbride mi fikciis, dume praktikante malĉastan memtuŝadon laŭ la metodo de frato Isaĥar, kiun mi iame primokis ... La libido tute superregis min. Pri nenio alia ol pri Ŝi mi kapablis pensi, kvazaŭ obsedita mi kondutis. Preskaŭ ĉiunokte mi ripetadis la pasioplenan riton de fiktiva kuniĝo, ĉiam strebante pleje prokrasti la momenton de supera delico. Feliĉe mi konstatis, ke la iama averto de l’ patro pruviĝis blaga, ĉar mia virorgano tute ne defalis, sed funkciis perfekte.

Dum tiu tempo, renkontante Ŝin, mi vole-nevole okulgustume pritaksadis la proporciojn de Ŝia korpo – kaj iom post iom en mia animo vekiĝis fantastika sopiro travivi amkontaktiĝon kun Ŝi ne nur fikcie, laŭimage en fraŭleca solejo, sed tute reale, en efektiva duopa intimo. Kaj ĉi mia intensa dezirego versimile eĉ manifestiĝis per mia ekstera sinteno, ĉar kiomfoje niaj vidoj renkontiĝis, ĉiam Ŝi forte vangoruĝiĝis kaj embarase flankenturnis la rigardon ... Damne, ĉu eblas?! Ĉu Ŝiaj pensoj fakte direktiĝas al la sama celo kiel tiuj miaj?

Prenu la fruktojn ... ili bongustas – – Ĉu Ŝi eble jam tiam ....? Jes, nun mi jam certis, ke nepre ontas la fatala momento, kiam ni restos nur duope solaj kaj poste ... damne, mi ne kuraĝis finpensi – – Tamen kiam tio okazu? Ĉu ĉi nokte, ĉu dum la morgaŭa mateniĝo, ĉu post la venonta plenluno? ... Tagenokte mi atendos. Ĉu mi ne brulkonsumiĝos pro la sopirego? Sed nelonge daŭris. En unu festotago vespere, sklavino alvenis por al mi mesaĝi urĝan inviton de la mastrino. Jen do mia bonŝanco! Nun okazu, kio okazontas, je ĉio mi jam fajfas – hodiaŭ Ŝi devos al mi subiĝi, volupte Ŝi devos barakti en mia brakumo kaj plorsingulti pro delico de spontanea, senbrida amorado, kiam ĉiuj sensoj koncentriĝas al tiu unusola kapturniga travivaĵo unika, kian Ŝi kredeble neniam povis sperti ĉeflanke de sia sentaŭga edzaĉo porkograsa..

Nun ek do, mi malevitu la aventuron! – Agace superba Ŝi vidiĝis, starante en subtila diafana robo ĉe fenestro, dorse al la pordo, tra kiu mi eniris. Damne, kia rafineco, kiam vi leĝere malstreĉis la korpon, kunmetinte la manojn postnuke, por ke la malfruaj sunradioj skizu la allogajn konturojn de via figuro tra la loza vualvestaĵo, kiu nur akcentis la suban nudecon ... Kaj kia artifiko, kiam vi turninte vin kvazaŭ vi ektimis pro mia jama ĉeesto kaj ordigante vian veston ne neglektis kvazaŭ senvole emfazi la riĉecon de la brustofruktoj, pro rigardo al kiuj atakis min dolĉa kapturniĝo kaj stranga vibrado ie ĉe la hipogastro ... Versimile nurnurajn stupidaĵojn mi parolis dum la sekva vid-al-vido kvazaŭkompleza – ĉar solsole pri tio mi devis pensi, kiamaniere eki la amludon. Ja ĝis nun mi ne geiĝis ankoraŭ, sekve mankis al mi spertoj pri respektiva sekskonduto; damne, ĉu mi ne ridindigos min per io maldeca aŭ ĉu mi ne kaŭzos al Ŝi doloron aŭ abomenon per ia malĝustaĵo?.

La tempo pasantis kaj mi ĉiam nur babilaĉis pri nenio kaj cerbumis, kiamaniere kunkoitigi Ŝin. Perokule mi ŝtelfrandis la promesdonajn bongustaĵojn de Ŝia plenforma korpo, kiuj antaŭanoncis diboĉan festenon – kaj dume mi sentis, ke mia seksaĵo jam enormas, eble estas eĉ rimarkebla sub la tuniko – malbeninda situacio, nun kiom mi faru! Jam mi pretis disigi la agrafon de mia kitelo – kiam Ŝi subite alpaŝis kaj mantuŝis min ... Malbendamne – ĝuste tion Ŝi devis ne fari! Kvazaŭ svenonta mi sentis min pro Ŝia ektuŝo – la narkota bonodoro emananta el Ŝia korpo, la ebriiga tuŝapudeco de Ŝiaj inaĵoj, la intensa femineco koncentrigita en ektuŝo de Ŝia varme mola polmo – ĉio ĉi min igis tutperpleksa. Antaŭ miaj okuloj malheliĝis kaj ie interne ŝajnis al mi aŭdi severan voĉon: Ne faru, Jozefo! Ne faru! Cetere estis superflue; eĉ se mi estus kion ajn volinta, la originan intencon mi nepre ne povus efektivigi, ĉar sammomente mi eksentis, kiel mia seksenergio neniiĝas – Hometoj oraj, ĉiuj rigardu: jen amanto tro ambicia, kiu alhastis por adultigi la edzinon de sia propra mastro – kaj jen kiel li sukcesis! Kia skandalo – ĉiuj primoku lin! Prave vi komencis pugnobati, sinjorino, la sklavon, kiu kuraĝis ŝtelonti vian ĉastecon kaj ne kapablis finfari. Kitelo-nekitelo, egale mi estas nudigita ĝis la fundo de mia memo – nenio restas ol fuĝi ... sed kiam ja, kien eskapi for de mi! Kaj kio sekvis tuj poste, estis nur konsekvencoj tute normalaj. Skurĝu nur, kolego sklavo, skurĝu plenforte, stupidulo, vipu min ja ambaŭmane, por ke la dolorego superu ĉion, kio vekriegas en mia elrabita interno! ....