Выбрать главу

* * *

Ĉu ankoraŭ nesufiĉe da fiaĵoj? Ĉu denovan hororon necesas sperti? Malbena mia scivolemo, kiu devigis min surgrimpi la kradon de mia subplafona fenestreto, kiam ekestis tiu tumulto ekstere; prefere mi devis ne fari tion, neglekti la tutan aferon, ne aŭskulti kaj ne rigardi – ĉar kion mi ekvidis? Meze de la vastespaca korto – jen rigradu! – atletstatura nigrahaŭtulo duonnuda, per dikaj ĉenoj katenita ĉe fortika paliso. Iom fore pretas tri gvardiistoj fortstaturaj kun longaj skurĝoj enmane; ekzekutontoj probable.

Nu jes, pasintvespere mi ekaŭdis ja onidiron, ke iu negro aŭdacis instigi sklavribelon kaj, malsukcesinte, hodiaŭ li estas ekzekutota – do jen la preparoj, evidente. Aliaj gvardianoj postenas rondĉirkaŭe starante en malstreĉa pozo – kaj malantaŭ ili, korpo ĉe korpo, premamase abundas gesklavoj. La tuta kortospaco plenplenas de ili. Senmove kaj senbrue ili staras – indiferenta homamaso.

Kaj jen subite: en larĝa fenestro ĝuste kontraŭ mi trans la korto – Potifar mem vidigas sin en sia solena uniformo gvardiestra! Per triobla laŭdo li altiras ĉies atenton – kaj post dramefika paŭzo patose mansignas al la skurĝotenantoj. Kaj tiuj malhaste, senafekte ekas sian malnoblan agadon:

Bato post bato, la skurĝoj trafas la korpon de la ekzekutato, sur kies nigra haŭto postsigniĝas sangoruĝaj strioj. En regula, maŝinsimila ritmo alterne vipas la knabegoj la dorson, ŝultrojn kaj lumbon de la negro, kies muskoloza korpo sub ĉiu bato konvulsie skuiĝas. Dekomence li nur ĝemas elprofunde – sed poste, kiam la ritmo de vipado preskaŭ nerimarkeble plirapidiĝas, li komencas daŭre muĝi kvazaŭ vundita besto – la skurĝantoj bategas nun penplene, iliaj ŝvitkovritaj vizaĝoj sovaĝmienas, iliaj okuloj vidigas sangavidon, iliaj brakmuskoloj krevminace streĉiĝas, tamen sian kruelan agadon ili ne ĉesigas; tenante nun ambaŭmane siajn vipojn, plenforte ili bategas – sango jam torentas el la ĉifigita haŭto de la negra dorso, kies pecigita karno ne vidiĝas kiel ununura naŭza vundo. Orelŝira vekriado de la torturata sklavo regas nun la tutan spacon kaj certe aŭdeblas larĝvaste tra la libera aero – – Ja kie vi restadas, Eternulo, ke vi mem ne aŭdas? Ĉu vi eble ne komprenas negran lingvon? Helpkrioj de mortontoj ja ne tre diferencas, sendepende de haŭtkoloro ili sonas egale, ties signifon oni ne povas miskompreni. Ja kiel vi ĉi-foje ne aŭdigas vian striktan malpermeson NE FARU?! Se ne temas pri hebreo, ĉu ne estas via afero? Damne, ĉu eble ne estis vi, kiu ankaŭ la negrojn kreis? Kiu do estis? Ĉu tamen ekzistas aliaj dioj krom vi? Vi malvoĉas, Eternulo; ĉu ne aŭdas vi, ĉu neglektas? Tute same vi mutas, kiel jena homamaso ĉirkaŭstaranta. Tutpasive ili algapas la abomenan spektaklon anstataŭ savi la kondamniton – ili estas ja pluroble pli multaj ol la ĉeestantaj gvardianoj – ja kial do, kial?! Sugestu al ili, Eternulo, ke ili agu iamaniere! Ĉu ili ne aŭdis tiun longan nehomecan ekhojlon, kiun elbuŝigis la mortanta povrulo – ĉu ili ne vidis la agonian fortostreĉon de lia torturita korpo? Jen rigardu, nun la eksa homo jam pendas de la ĉenoj senmove, simila al senforma maso de sangmakulita brutkarno! ...

Ho, Eternulo, kian misgenton vi fuŝproduktis, kreinte la homon! En la tiama sesa tago fatala, kial vi ne preferis jam ripozi? Ja ĉiu surtera speco de bestoj kaj eĉ de la kreskaĵoj celas sindefendi, protekti sin mem kontraŭ atakoj deflanke de aliaj specoj – sole la homoj interbatalas kaj senĉese cerbumas, kiamaniere masakri unuj aliajn. Kaj interluktante ili uzas ne nur ungojn kaj dentojn, kiel faras ĉiuj bestoj, sed produktas artefaritajn mortigilojn por sklavigi alitribanojn. Vere misan modelon vi starigis, Eternulo, kreinte la onidiran estron de la mondo! – – Ĉu mirinde, ke post tiu hodiaŭa travivaĵo mi ekdubis, Dio, eĉ pri via vera ekzisto? Jes ja, paĉjo certe konsterniĝus kaj konsiderus mian ekpenson nepardonebla peko grave punenda. Bone do – se vi punos min, Disinjoro, tiam mi almenaŭ certos, ke vi fakte ekzistas. Dum mia infanaĝo al mi sufiĉis simple kredi, simile kiel oni kredas fabelojn sen pritaksi ilian pravecon; la kredo estis agrabla kaj neniel primeditenda, ĉar la vivado mem estis malkomplika, senproblema. Sed maturiĝinte oni ĉiam pli kaj pli sentas ian malharmonion inter tiu spontane, naiva, infaneca kredo kaj racia konsidero. Tiujn ambaŭ oni bezonas: sen uzadi raciajn kapablojn oni memvole kondamnus sin resti blindiĝema malprogresulo – kaj forĵetinte la religian kredon, oni sentas sin seniluziigita, kvazaŭ priŝtelita je peco de sia animo; senkreda vivado fridas ... Kia dilemo!

Mi petas, petegas vin, Eternulo – se vi fakte ekzistas, rezultigu al mi pruvon pri tio! Nur unufoje mi ekaŭdis vian voĉon – tamen ĉu eble ne estis nur produkto de mia ekscitita fantazio? Mi petas, ne lasu min ŝanceliri tra la malfavora mondo sen apoga bastono de la kredo je ia supera potenco, kiu prudente direktas ĉies agadon al bonaj celoj. Direktu la homgenton laŭ ĝusta vojo al daŭra repaciĝo, liberigu ĉiujn sklavojn kaj ne permesu, ke unuj subpremu aliajn ... Ĉu troa tasko? Versimile ne eblas efektivigi tion tujsekve, ĉar eble eĉ Dio ne kapablas fari tiel egan miraklon je unu fojo, subite, senprokraste – kaj mi ne emus ja morti sen ĝisatendi la konvinkan pruvon – Ĉu vi scias do, kion? Pruvu al mi vian potencon prefere per io alia, de mi facile perceptebla: igu min eliri el jena malliberejo, donu al mi povon ade bonfari al bezonantoj, renkontigu min kun miaj patro kaj patrindevena frato Benjamen, permesu al mi puni la aliajn fratojn pro ilia peko kontraŭ mi farita kaj fine montri al ili mian noblecon per indulga pardono. Se tion ĉi vi rezultigos, neniam plu mi pridubos vian ekziston, sed adorados vin dumvive kaj disfamigos vian gloron tra ĉiuj regionoj de la vastevasta mondo ... Sed damne – kiom longe ankoraŭ?

... kaj oni rapide eligis lin el la malliberejo, kaj li razis sin kaj ŝanĝis sian veston kaj venis ...

GENEZO, XLII,14

(En traduko de Zamenhof:

... kaj oni rapide eligis lin el la malliberejo, kaj li sin razis kaj ŝanĝis siajn vestojn kaj venis ...)

Potifar, la bonkorulo

Kia ĝojo revidi vin, Jozefo? Ĉu fakte jam pasis du jaroj depost tiam? Je Amono, kiel hastas la tempo, forportate nin al la eterneco! Bonvenu, kamarado! Vere dolore mi sentadis vian foreston dum vi restadis tie malsupre. Mankis al mi viaj prudentaj sonĝeksplikoj, ege ili al mi mankis. Eble vi eĉ ne povas imagi, kiel oni suferas pro malhavo de inteligenta kunulo; ja kun kiu mi povas kvalifike interparoladi meze de tiuj malkleruloj? Diru sincere: ĉu vi ankaŭ rememoris min almenaŭ iomete? Nu, ne staru tiel embarase kaj ne rigardu min nubmiene. Prenu ja lokon ĉe mia modesta manĝotablo kiel antaŭe, nur aranĝu vin komforte, tute hejmece, neniel ĝeniĝu. Ja mi estas jam manĝinta, jen tamen restis iomo – vi scias ja, tiu mia malbeninda stomako ... Nur atentu, certatempe vi devos bridi vian apetiton, ĉar via stomako kredeble dekutimiĝis festeni, ĉu? Nu, ne nubmienu, indas ja iomete interŝerci, ĉu ne vere? Ne kredu, ke mi forgesis vin dum via foresto. Ofte mi pripensis vin, dirante al mi: necesas liberigi tiun povrulon – tamen ĉu endas, ke mi mem persone okupiĝu pri ĉiuj bagatelaĵoj? Ja eĉ tempeto ne restas al mi por privataj aferoj, ĉiun mian tempon forrabas mia porpublika deĵorado. Verdire vi estas enviinda, se vi povis pasigi pli ol du jarojn tute kviete, senigita de ĉiuj zorgoj – ho, vi fripono, sagace vi sciis aranĝi ... Ne, ne, nenion repliku, eĉ ne pepu prefere! Mi komprenas vin ja tute bone, ne necesas ion ajn klarigi.