Выбрать главу

Entute, Jozefo – plej konvenas nurnure muti lastatempe. Malbonaj cirkonstancoj formiĝas, Jozefo. Sciu, estas danĝere eĉ en sia propra domo laŭtparoli. La muroj estas aŭdipovaj, iun ajn oni devas suspekti – ĉiuj spionas! Ja vi konas min bone kaj scias do, ke mi ne kutimas kave frazi – bonkredu, Jozefo, ĉio ĉe ni aĉiĝas nuntempe. Imagu nur: la sklavaro komencas ribeli! Ĉu ion tian oni aŭdis iam ajn? Kion ili postulas verdire? Ili estas ja nurnuraj barbaroj diversgentaj, malkleraj misgeneritoj malpursangaj, plejparte negroj – kaj tiuj eble emas egalrajti kun ni egiptoj! Kia senhonto – ja diru! La sklavaro vivteniĝas ja je kostopago de la ŝtato! Se la ŝtato ne igus ilin labori kontraŭ nutraĵoj kaj loĝado, ili mortaĉus kvazaŭ brutaro senfuraĝa – ĉu mi ne pravas? Sed tion ili ne agnoskas, ribeli ili emas! Nun imagu, en kia situacio troviĝas mi kiel ĉefo de la faraona korpogvardio! Mi respondecas ja pri ĝenerala trankvilo. Ĉiun eĉ plej etan eventon oni imputos debete al mia konto. Vi ne kredus, Jozefo, kiom da laŭdiraj amikoj embuskas por uzurpi mian postenon. Neenviinda situacio ... Jes, tiel statas la aferoj ĝenerale en nia socio: post ĉiu angulo gvatas kelkiu por kvermeti piedon al funkciulo pli alta postenanta – kien perdiĝis nia moralo, kiel misiĝis la iama solidareco de nia reganta klaso! Komprenu, Jozefo, ke ĉio ĉi ekstreme nervozigas min, eĉ kviete dormi mi ne plu kapablas. Jam ĝiskole mi satas de tia deĵorado, se mi devas tiel pene retenadi mian oficon. Iam-tiam mi eĉ mem demandas, ĉu tio penvaloras. Tamen kion mi faru? En mia aĝo oni ne povas ja eki ion novan. Cetere kion mi komencu? Antaŭnelonge mi sentis min jam tiel deprimita, tiel senespera, ke mi ekpensis eĉ manlabori – imagu nur, kia freneza ideo! – sed ĉu mi entute rajtas tion? Ja mia nobela deveno predestinas min por altranga deĵorado, ĉu? La burokrata aparato englutis min kaj ne plu eblas liberiĝi ... Tamen sufiĉe jam da tiu vana lamentado! Mi invitis vin ne por plendi pri miaj malfacilaĵoj. Cetere, ĉu vi scias, pro kio mi alvenigis vin? Vi apenaŭ divenus.

Eble vi konjektas, ke mi intencas riproĉi vin pro via konduto al mia edzino? Neniel, Jozefo, absolute ne! Por mi persone indiferentas, kio okazis inter vi du, tio lasas min neglekta, pri tio mi tute malzorgas ... Atendu, mia kara, nenion kontraŭdiru – mi ne emas pribabiladi tiun tedan aferon. Ĉu vi opinias, ke mi tiam kredis ŝian blagon? Kamarado, unuavide mi malkaŝis ŝian naivan artifikon! Mi tre bone scias, ke la kokradon iniciatis ne vi, sed ŝi mem. Ŝian karakteron mi konas tiel perfekte, ke ĉia klarigado superfluas. Sciu, Jozefo, virinon oni vere ekkonas nur edziniginte ŝin. Kaj tiu mia estas ja aparta malvirtulino:

Kvazaŭ ia stranga manio estas ĉe ŝi. Ekstreme ordonema ŝi estas, ĉion ŝi volus aksigi ĉirkaŭ si, ĉiam ŝi strebas altiradi atenton al sia ekstravaganca memo. Kun iu ajn nova viro ŝi pretas flirti, provokante lian flatadon. Sed mi bone scias, ke tion ŝi faras precipe por ĵaluzigi min kaj demonstri, kiel sopirata ŝi estas. Jes ja, ŝia frivola sinteno kolerigas min, sed alikaŭze ol ŝi konjektas: ŝia defia konduto kaŭzas malbonan sangon en nia honora socio – jen kio ĝenas min! Per rabokuloj mi devas gardi mian bonfamon, vi komprenas, Jozefo, ĉu? Certe vi komprenas, ĉar vi estas eksterordinare saĝa.

Sed ĝuste tial vi ankaŭ ŝin devis kompreni! Sciu, ŝi atingis jam la aĝon, kiam la virinoj emas amindumi junulojn. Tiam nemirinde, ke ŝi persistis kunpekigi vin, tio estas tute laŭnatura. Sed vi, naiva virgulo obstine pudora, anstataŭ kompreni tion kaj volonte kontentigi ŝin, kiel decus al obeema sklavo – vi preferis rifuzi! Kio misordiĝis en via cerbujo? Se vi estus plenuminta ŝian avidon, ĉio procezus tute kaŝite kaj senskadale. Damno kun vi! Kial vi, je Amono, ne konfidencis al mi mem la tutan aferon? Ĉio povis esti senproblema. Ĉu vi eble konjektas min ĵaluzema? Eĉ neniel! Cetere ne supozu, ke amorado kun mia seksmiena edzino estas io delica – neniel! Ŝi nur ŝajnigas sin pasiulino – en la geedza lito ŝi neniigas ĉiujn iluziojn; absolute senpasia ŝi estas, apatia, pasiva – oni povus ĉe ŝi malvarmumi, tiel ŝi fridas. Imagu nur, ke eĉ mi mem neniam sukcesis ardigi ŝin. – ĉu vi kredas? Do, nenion vi havas por bedaŭri.

Sciu, Jozefo: edzinon oni tenas nur por reprezenti kaj iam-tiam por generi idojn. Por ĝui seksdelicon oni iru en malĉastejon, el inter publikulinoj vi povas elekti laŭguste kaj laŭ momenta humoro. Se mi mem ekemas diboĉe sekspetoli, ĉiam mi elektas nigrahaŭtulinon. Jes, Jozefo, nepre mi rekomendas al vi negrinojn! Perfektan figuron ili havas, elastan bruston, longajn krurojn kaj malbeninde lertajn manojn. Grandiozaj amorantinoj ili estas, speciale edukitaj por la publikulina metio; nenion ajn vi bezonas fari, ĉion aranĝas ili mem laŭ variaj manieroj, certe vi ne enuos – fidu mian konsilon, pri erotiko mi estas fama eksperto! Sed verdire – kial mi lecionas? Ja mi ne venigis vin por instrui vin pri seksumado. Nur preterpase mi menciis, por ke vi sciu, ke mi absolute ne havas skrupulojn nek eble antaŭjuĝojn rasismajn. Cetere vi mem povas tion prijuĝi proprasperte. Ankaŭ vi estas ja barbaro, kaj malgraŭe mi allasis vin en mian domon. Eĉ nebagatelan monsumon mi ne domaĝis por akiri vin; indas eĉ dubi, ĉu vi respektive estimas tion. Ĉiam mi celis nurnure vian bonfarton, tion vi devas al mi kredi. Neniam – mi emfazas – neniam mi iel ajn malicemis kontraŭ vi.

Memkompreneble, la konsekvencon kiun mi rezultigis el la tiama skandalo kun mia edzino, tiun vi ne rajtas konsideri maljusta.

Jes ja, kulpiĝinta estas ŝi – sed tion mi ne povis publike agnoski! Komprenu ja: ĉu indis, ke oni fingromontradu min kiel kokriton, ke mian honestan nomon oni kotentiru? Tio kompromitas ne nur min mem, sed samtiel la tutan nobelsocion – pro tiaĵo oni neniam pardonus min! Kaj se jam mia histeria edzinaĉo vekis tian bruegon, kion mi estis faronta? Ĉiam oni adaptu sin laŭ cirkonstancoj, jen la esenca principo de inteligenteco. Historiajn faktojn ĉiam akomodas talentohavaj individuoj laŭ sia bezono. Memoru, mia kara: ĉio estas alia ol oni oficiale asertas; se oni ĉiam devus malkaŝi veran staton de l’ aferoj, oni ne kapablus regi.

Sed sufiĉe jam, Jozefo – vi ade devigas min parolturni ĉirkaŭ la ĉefa kaŭzo de via jena ĉeesto! Supozeble vi agnoskas, ke post la skandaloza evento vi ne povas plu resti en mia familia domo. Dum tiuj du jaroj de via foresto oni forgesetis la aferon, sed se vi denove aperus en via antaŭa posteno, tuj ekfuriozus inundo da kalumnioj kaj klaĉoj – vi scias ja, kiel malicaj oni estas! Krom tio, mia edzino ege malamas vin, kion vi cetere devas kompreni: estas ununura vi, kiu povus iam malkaŝi, kiel ĉio efektive okazis – kaj tion ŝi nepre devas malebligi. Tutcerte ŝi provus pli-malpli baldaŭ senigi sin de vi, supozeble eĉ per ne tre delikata maniero – vi komprenas. Taŭgaj rimedoj estas ja kiam ajn ĉemane en nia socio.

Kiel do ni aranĝu pri vi? Mi ekzemple povus teni vin en dumviva aresto, por ŝirmi vin kontraŭ ŝiaj insidoj – sed tio malharmonias al mia sentema naturo, eĉ sen konsideri tion sufiĉe multekosta. Ankaŭ mi povus simple vendi vin. Finfine vi estas mia sklavo, sekve tia negoco estus tute ordinara afero komerca: kiel varon mi aĉetis vin kaj kiel varon mi rajtas vin ankaŭ vendi. Eble eĉ profiti mi povus, ĉar nuntempe merkata demando pri inteligentaj sklavoj multoble superas la oferton. Kredeble estas nur maldaŭra modo, tamen des pli bone eluzebla.

Sed – ĉu vi opinias, ke vin mi kapablus kondukigi al foiro kvazaŭ brutaĉon? Neniam, Jozefo, neniam: Vin mi devas utiligi pli prudente. Sciu, Jozefo: mi donacos  vin! Jes, mi donacos – Kaj ĉu vi emas divenprovi, al kiu? Vi ne divenus, kamarado ... Al nia Plej Serena Faraona Moŝto mem mi donacos vin! Memkomprene sen pretendi ian ajn rekompencon. Mian denaturan grandanimecon vi konas ja, ĉar vi mem sufiĉe spertis ĝin. Neniam oni avaru, precipe en rilato al la estroj. Cetere mi enkalkulas, ke nia afabla suvereno degnos vidigi sian bonvolan favoron al mia nenielsignifa persono per taŭga maniero laŭ sia plej saĝa bontrovo.