— Nu bone.
Fécamp havis neĉiutagajn, bonŝancajn kartojn. Jam ĉe la disdono de la kartoj li gajnis! Li nur devis meti tiujn sur la tablon. Sed iom post ion li forĵetis siajn plej bonajn kartojn.
La fotografisto malbutonumis sian kolumon. Dumtempe liaj okulvitroj malaperis, kaj li ne trovis ĝin. De tempo al tempo li kirlis sian kafon per krescento, sed li ne trinkis, ne manĝis, kaj fine li metis la kornobulkon en sian supran poŝon, en la nabarecon de sia fontoplumo. Eble falis paneroj desupre en lian ŝuon, ĉar lia plando doloris… io pikis ĝin, sed li tute ne zorgis pri tio… Nun…
— Remi-o! — li kriis raŭke kaj renversis la kafon.
— Sinjoro, vi gajnis — diris Fécamp transdoninte al li la tricent frankojn. La fingroj de la ruĝharara fotografisto, flavaj pro la fiksilo, tremetis preninte ĝin, sed li ridetis kaj provis ŝerci:
— Mi ekzekutis vin.
— Jes… Hm… Ankaŭ en tio estas utile iom da trejnado.
Li iris al la „advokato” kaj flustris en lian orelon.
— Ni povas iri.
— Kien? — li demandis malpacience.
— Kiun mi atendis ĉi tie, tiu estos vespere en la restoracio Planedo. Tie ni devas renkontiĝi.
Unuavice ili iris por aĉeti frakon. Dume la ruĝharara fotografisto decidis demeti sian ŝuon, ĉar tre doloris lia plando. Sed oni malhelpis lin en tio.
— Tuj sekvu min! — diris kategorie la purigistino, direktante sian revolveron al li. Kiam li rekonsciiĝis, la ĉefkelnero katenis lin, kaj li jam estis forkondukita! Oni arestis lin en la militista prokurorejo. Unue li ploris, poste svenis en la karcero, fine li demetis sian ŝuon, kaj tiam evidentiĝis, ke li ĝis nun tretis sur la rompitaj okulvitroj. La vitreroj tranĉvundis lian plandon.
Dume Fécamp ĝisfumis sian cigaredon. Ĉirkaŭrigardinte en la amuzejo Ambasadoro, kie fluis vigla vivo, li oscedis kaj rigardis sian horloĝon. Estis la duono antaŭ la kvina.
Li rapide ekstaris kaj iris al Hausier.
— Sinjoro! Estas aŭroro, la duono antaŭ la kvina.
— Ĉu vere? — demandis la oficiro, maskita civilulo. — Kie malfruas via homo?
— Mi ne scias, sed je la kvina horo komenciĝos mia ekzekuto, kaj mi ne ŝatus malfruiĝi — li profunde enspiris la cigarfumon. Poste li mangeste vokis la kelneron. — Iru al la enirejo, alparolu la unuan piediranton kaj diru al sinjoro ĉefinspektoro, ke la aŭtomobilo alruliĝu por forveturigi min. Mi estas dormema. Alvenis la tempo, ke mi prenu mian porĉiaman ripozon. Ĝi estu via, infano mia.
Kaj li ĵetis sian poŝhorloĝon al li.
Post du minutoj li veturegis per la prizonultransporta aŭto al la militista malliberejo, kunportante botelon da ĉampano kaj paketo de cigaro Havana. Fécamp mallaŭte zumkantis.
Aŭroras, kaj aŭdiĝas kornado de ŝipfajfilego. Ritmaj paŝoj de klakantaj soldatŝuoj proksimiĝas.
Klip-klap. Kli-klap.
Ili venas! La kondamnito ekstaras, tir-glatigas sian faltan veŝton kaj ĝustigas sian blankan bant-kravaton. Lia kapo distrite turniĝas, kvazaŭ serĉante spegulon en la karcero. Li ridetas pri tio.
Klap!
Antaŭ la karcero stamfas la lasta paŝo de la eskorto. Malfermiĝas la pordo, kaj enpaŝas la ĉefleŭtenanto.
— Al la ekzekuto! Antaŭen!
La homo vestita per frako enviciĝas en la mezon de la eskorto per granda paŝo. Ili ekmarŝas.
Klip-klap. Klip-klap.
La kremkolora krepusko malrapide disvastiĝas, heroldante la sunleviĝon, kaj funebra sonorilego muzikas per malgaja kariljono. Ili marŝas.
Klip-klap Klip-klap.
Pordo aperas en la fino de la turniĝejo de malluma, volba koridoro. Kvazaŭ tio estus kadro de bildo: malantaŭ ĝi, en la lumfasko de la unuaj sunradioj, ĉe nigra tablo sidas seriozaj oficiroj, atendantaj senmove sur la korto de la prizono.
La funebra sonorilego kariljonas…
Dua ĉapitro
La kapitano bonege amuziĝis en la societo de la malliberulo numero 63 ĝis la kvara horo aŭrore, poste li kriis malsupren tra la fenestro:
— Alo, kaporalo, ŝnurligu tiun ĉi homon!
Kaporalon Biron, kiu jam de la deka horo vespere alportadis la vinon kaj aŭskultis ilian amuziĝon, tiu neatendita ŝanĝiĝo tre surprizis lin. Kial amuziĝas ĝis mateno kapitano Sirone, la komandanto de la puntendaro kun malliberulo, kiun li fine ŝnurligas? Sed la deliktulo jam proksimiĝas fajfante, iom ebrie, tamen kun soldata sinteno:
— La malliberulo numero sesdek tri anoncas sin por puno!
— Kial vi rikanas, idioto?! Kaj ne spiru en mian vizaĝon, ĉar mi dishakos vin! Kial ŝnurligas vin la kapitano? Ĉu?!
— Ĉar mi prezentis min, serĝent-majoro!
Kaj li rikanis tiel, kiel melhundo.
Li havas afablan vizaĝon, sed tio neniom valoras ĉe la gardistoj de la puntendaro. Ekstera aŭ interna bonaj ecoj ne povas fari la kondamniton aminda ĉi tie, en Bahr El Sudan, kie ĉirkaŭ dum kvindek jaroj restadas konstante du mil homoj, kaj ili ankoraŭ amis neniun. La Compagnie Discipline estas tiu karakteriza loko, kie la amo aŭ io similaj animstatoj dekomence estas nekonataj. La sola celo de la punkompanio de la franca fremdula legio estas la fortimigo. Kaj la institucio prezentas elstarajn plenumaĵojn, rilate tiun profesion.
Tial iuj nomis la fortikaĵon: Coin de l’ Enfer. Angulo de la Infero…
Kiu vivis ĉi tie, tiu puniĝis. De la provoso, ĝis la komandant-kapitano oni sendis la soldatojn ĉi tien nur pro venĝpuno.
Pro tio ĉiu malamis ĉiun ĉi-loke.
La gardistoj malamas la malliberulojn kaj unu la alian, la malliberuloj malamas ĉion kaj ĉiun. La suboficirojn instigas ĝenerale nur tiu malsaneca sopiro, ke ili kaŭzu suferegon, kaj kompare kun tio, ili povas senti sian teruran sorton relative pli bona. La oficiroj apatie cerbumadas pri la imagitaj eblecoj de ilia rompiĝinta kariero kaj estas indiferentaj al ĉio.
Ili malamas eĉ sin mem.
Ili malofte parolas pri Parizo. Ili aŭskultas gramofondiskojn, lernas lingvojn, eble ili intrigas aŭ kolektas ion, kaj kvar-kvin fojojn tage ili sterniĝas sur sia kuŝejo, kun tiu ŝtipsimila, inerta falo, kiel iuj homoj kuŝiĝas en la tropiko malesperiĝintaj, kvazaŭ ili subite mortus.
Jen estas la Coin de l’ Enfer: la fortikaĵo de la punkompanio en Bahr El Sudan.
Kapitano Sirone, la komandanto, kiu dum sia Pariza posteno estis bone akceptata gasto en aristokrata societo, li estis galanta artoprotektanto, bonega ĉevalrajdisto, bohema amanto de la vivo: laŭ lia gemuto li naskiĝis italo, laŭ lia naturo li naskiĝis franco sur la dolĉa, varmeta marbodo de Savojo. Kun eterna pasio li amis Italion. Li konatiĝis kiel militista ataŝeo de la franca ambasadejo de Romo kun junulino, al kiu li ege enamiĝis.
La kapitano estis perfekta tipo de la baroka vir-idealo, kiun iuj maltrankvil-sangaj, sed sentimentalaj virinoj imagas tia, dum legado de diversaj libroj: ke li estas senmezure malavara, sprita kaj kuraĝa frenezulo, kiel Lordo Byron inspirite verkis la feliĉan bonŝanculon de la amo.
Sed ĝuste pro tio, ke tiu kapitano estis diablo, li ne agis bone, kiam li paŝis sur la vojon de honesuloj, kaj li decidis fini la am-aventurojn por feliĉigi la junulinon, kiun li amas. La knabino estis filino de tre altranga oficiro.
Kio okazis? Nur tio: Famekonata aktorino antaŭ la publiko vangofrapis la kapitanon dum la vesperfesto de grafo Giuseppe di Ferrano en Venecio, en la palaco Girolamo.
Poste la eventoj okazis laŭ konciza sinsekvo de militistaj karier-dramoj. La sekvan tagon li estis rekomandita al sia regimento, post unu semajno alvenis urĝa ordono, kaj li estis elĵetita el la sinjora domo Bl. St. Honoré en la kapitanan kripton de Coin de l’ Enfer.