Выбрать главу

Donĵuano venis en la inferon…

Fino!

Belaj virinoj, brilantaj pargetoj, sensaciaj ĉevalkur-eventoj, sinjoraj amikoj, lumplena Champs-Elysées kaj rustkolora, kolorperdema, aŭtuna Bois de Boulogne, kun romantikaj rendevuoj, adiaŭ! Krome bonan nokton, kobalt-blua Italio, marmor-palacoj kun arkadoj, cipres-borderitaj marbordoj: ĝi jam ne plu estos, eble neniam!

Fino!

Kaj la populara kavaliro de la elitaj Parizaj societoj ĉi-momente sidas kun elbutonumita kamizolo en la tabakodora kontoro, lia pendanta, granda liphararo, simila al tiu de siluro estas nezorgita, ĝi jam griziĝas kaj havas flavan koloron, kvazaŭ ĝi estus velkanta plantaĵo. Lian vestaĵon kovras la cindro, lia hararo hirtas, ĉar pro nervozeco li kelkfoje enigas tien liajn grandajn, plat-ungajn, brunajn fingrojn, kaj li rulumas cigaredon. Lia vizaĝo malstreĉiĝas en enigme gajan, saĝe mokantan esprimon de mortanta bohema, Arkadia dio. Liaj akre relifiiĝinta, hoka nazo, flava, kadavrokolora haŭto, la malklaraj, dormemaj okuloj, la malestima, senintenca paŭto sur lia liprando, kvazaŭ ĝi estus vaksa masko de la iama vizaĝo, en fandsimile deformiĝinta stato pro la varmego de la dezerto. Du jarojn li estas en la fortrikaĵo.

La unuan tagon li sentis tieclass="underline" ke li eltenos nur kelkajn horojn, kaj li mortos. Post la unua monato li konjektis kun timema suspekto, ke oni eble povas vivi longe ĉi tie. Sed nun jam li konjektas kaj kredas nenion.

Liaj malcertaj fingroj reveme skrapadas en la ladskatolo por trovi iom da restinta tabako. Plurfoje kaj mire li atentas, ke li ne tien etendas sian manon, kiel li rigardas. Kvazaŭ liaj okuloj kaj manoj estus perdintaj la praan kontakton.

Kiu komprenas ĝin en tia varmo, kiam la okuloj pulsadas, kaj kvazaŭ dinamo zumus en lia kolo, kun tia monotona fluo leviĝas io el lia gorĝo al lia kranio?

Li distiradis sian ĉemizon, kvazaŭ li volus forigi nevideblajn pesojn de sur sia brustokesto. Dume li profunde spiris, sed duobla singulto interrompis lian pigre leviĝantan pulmon.

Li fikse rigardas la enkaviĝintan, malgrandan skatolon. La ŝvito fluetas de sur li en strietoj, kaj multaj muŝoj zumadas en grapolsimila, densa svarmo ĉirkaŭ li kaj ĉirkaŭ la brando. Li salivumis la cigaredon per la langopinto kaj ekfumis. Lia humide brilanta, pufa vizĝo solviĝas en indiferentaj, sed kontentaj trajtoj pro la ĝuo de la fumenspiro. Li rigardas la surskribon de la skatolo:

SIMON ARTZ

Kie li aĉetis tiun cigaredon?… Ĉu en Parizo, en la Bl. St. Honoré?… Ĉu en la halego de Claridge?

De tempo al tempo li sentas intermitan pikdoloron sub lia torako, ĉe la dekstra flanko.

La hepato…

Li bone scias, ke io komenciĝas tie. Ĝenerale el la direkto de la hepato deiras la fato, en la Ekvatoro. La morto sonorigas kun tia milda, sporade aperantaj pinglopikoj ĉe la pordo de la organismo.

Raŭke, blinde li krias en la sufokan silenton:

— Brandon!

Estas duonlumo. La vaporiĝanta, akvumita kovrilo, metita sur la fenestron, kun mucida odoro peziĝas en la sufoke varma kontoro. Estas terura varmego.

Pendolhorloĝo tiktakas sur la muro. Poste la kaporalo alportas brandon. Metinte la botelon sur la tablon, li heziteme staras, kvazaŭ li volus diri ion. La kapitano trinkas, poste li longe enspiras la fumon de la loze rulumita cigaredo. Ĝia ardaĵo kaj cindriĝinta papero faletas disen.

— Ĉu vi volas ion, porko! — li demandas langvore.

— Si, mon capitaine! Ĉu ne estus bone denove trinki ruĝan vinon? Per ruĝa vino oni pli longe vivas ĉi tie.

— Kiu volas volas longe vivi ĉi tie? Nu, eksidu.

La kaporalo sidiĝas konfuzita. La kapitano iom ŝanceliĝante leviĝas. Kun disigitaj gamboj, kvazaŭ la ekvilibrosento ĉe li estus difektiĝinta, li faras kelkajn pezajn paŝojn. Lia grandega korpo iom grasiĝis, kion kaŭzas ne la bona nutrado, sed ĝi estas la signo de la atonio de la digestaj organoj.

— Nun mi rakontos al vi pri la ruĝa vino kaj pri la brando, kiuj ne estas egalaj — li komencas mallaŭte. — Atentu min, kaporalo! En Francio de la simpla manĝado ĝis la plej luksa nuptofesto oni dolĉigas per ruĝa vino sian soifon, ĝojon, feston. La ruĝa vino ne toleras sole trinki. Estas bezonate amiko al tio, gajaj historioj, malnovaj kantoj, memorigantaj pri virino, kartludo kaj muziko…

— La kompatinda sinjoro ĉefleŭtenanto Screbin tre bele violonludis…

— Sed li mortis. Fermu do vian buŝon, mi petas. Vi pravas, ke sen Screbin ne eblas trinki ruĝan vinon. Ĝi tute ne decas. Mi diras tion: ĝi estas patrujperfido! La ruĝa vino estas iu el la grandaj tradicioj de Francio, kaj ni devas konsideri tion egalranga kun certa patriota ceremonio, kiam oni trinkas ĝin. Sed kiam mi pensas pri miaj italaj antaŭuloj, kiuj alkutimiĝis, ke la kelnero kredencas sen mendo la quarto rosso-n dum ĉiu manĝado, tiam la honoro same devigas nin rilate tiun trinkaĵon, ĉar ankaŭ en Italio estas pli ol simpla drinkemo la ĝuado de la ruĝa vino. Tial decas trinki nur brandon. La ebrio de la brando predikas majestan indiferentecon. Vi malestimas la morton, kaj ankaŭ la vivo estas bona tiel, kiel ĝi estas aŭ ne estas. De la ruĝa vino venas en vian kapon, ke dum novembro en Romo, la aŭtuno disvastiĝas inter la arbokronoj de la parko Borghese per pligrandiĝantaj, mahagonaj makuloj, kaj vesperiĝante tre multaj sonoriloj muĝe sonoras. Tiam sur la Piazza del Pololo ekflugas la kolomboj kun plumpaj flugilfrapoj… Doloras via koro, sed vi kapablas sopiri, eĉ esperi, ke vi iam denove revenos de ĉi tie en la Eternan Urbon, ĉar adiaŭante vi ĵetis tiucele kelkajn centimojn en la kolosan basenon de la artefarita akvofalo, nomata Fontana di Trevi, tial por iom da kontanta mono la superstiĉo promesas revidon al ni. Vi kredas la nekredeblan; ĝi estas la ruĝa vino…

Li rememoris pri melodio kun rompĝinta fajfado, kaj dume li verŝis brandon en du glasojn, sed liaj hidropsaj okuloj fikse rigardis la pordon de la najbara ĉambro, sur kiu estis tabuleto:

Ĉ E F L E ŬT E N A N T O   S C R E B I N

Vickapitano

Li malgaje daŭrigis.

— La ruĝa vino alportis Romon kun la multe da sonorilegoj. Sed mi samtiel povintus diri la bruan ĉirkaŭaĵon de Ponte Vecchio en Firenze, aŭ kiel la apenaŭ malgajan kaj tamen majestan vidaĵon de la tombejo de Genua kun la senmova statuaro. Ĉu vi kredas, aŭ ne: mi estis tre feliĉa tie, en la haladzo de la fandiĝanta vakso kaj pez-odoraj floroj… Estis rusa virino, kiu nur ĉi tie fariĝis parolema, kie ĝenerale la homoj restadas por aŭskulti la eternan silenton, kaj en julio la velkontaj, maturaj floroj ĝojas pro la lasta, granda odor-bakhanalio, kiel certaj virinoj el la tiel nomata Balzac-a tempo, beliĝintaj kaj ofte narkotitaj de pasio, en la hararo kun la unuaj blankaj haroj. Ĉu vi volas cigaredi? He? Mi permesas tion. Jen prenu!

La kapitano estis distrita tiel, ke li donis fajron al la suboficiro, kiu salte leviĝis de sur sia sidloko kaj konfuzite snufadis, sed la cigaredo ne ekbrulis en lia tremanta mano.

— La ruĝa vino dum la grandegaj historiaj katastrofoj de la franca kaj itala popoloj nutris la langvorigan kredon, kun tiu instigo, ke vivi aŭ esperi estas la sama afero, ĉar potencaj nacioj ne nur foje reviviĝis denove el sia longdaŭra morto, kaj la ruĝa vino ĉiam havis gravan rolon en tio. La narkoto de la brando estas grandstila rezigno. Ĝi konvinkas vin pri tio, ke nenio estas grava. Responde al viaj surteraj problemoj, ĝi donacas vin per la nocioj de tempo kaj spaco. Inter tiuj grandegaj diagonaloj, vi naniĝas en via graveco, vi povas esti feliĉa eĉ humiligite, ĉar vi sentas tiel, ke la mondo estas vana, kaj ankaŭ la nenio gravas, se vi amas ĝin. Tiu brando estas tiel indiferenta, fluida Tolstoj. La ruĝa vino dororas, sed ĝi diras: „Estus bone vivi!” Se vi trinkas pli multe, ĝi ekparolas jene: „Vi devas vivi!” Se vi trinkas tre multe, ĝi krias tion: „Vi vivos!” Kaj ĝi eĉ tiam estas bela, se ĝi ne estas vera. Iru en la inferon, filo mia!