Выбрать главу

Eltrinkinte la brandon, acerbmiene li viŝpurigis per sia malsupra lipo la hirtajn, pendaĉantajn harojn de sia liphararo.

La kaporalo foriras, Sirone fiksrigardas la plankon kaj pezmove faligas sin sur la seĝon.

Eh, bone! Iam eble ĉio finiĝos!

Tra la supra vitro de la fenestro videbliĝas, ke la ĉielo estas malsanece blanka. Ĝi ne havas violkoloroan nuancon, kiel super Parizo, en serena vetero, kaj ĝi ne estas varia, kiel en Italio.

Li ekstaris. Incitis lin tiu arda, dika, senmova fetoro de la kontoro. Estas terure! Eltrinkis glason da brando kaj ekiris por fari sian iun sensencan kontrol-rondiron.

Subite li ekhaltis. Kio ĝi estas?!

Ia mallaŭta sonvibrado aŭdiĝas el la najbara ĉambro! Diable! Violonkordo vibradis tie! Kvazaŭ ĝi estus la orfiĝinta muzikinstrumento de la mortinta Screbin. Ĉu li halucinas?

Heziteme li paŝas al la pordo, sed li ne eniras rigardi ĝin.

Eh, bone… Iam eble ĉio finiĝos! Elveninte el la kontoro, li iras sur la koridoro.

Foj-foje liaj ŝultroj tuŝas la muron, tiam li ŝanceliĝas mezen. Li haltas antaŭ iu ĉambro kaj frapetas:

V I C T O R   G O U I L L A U M E

Deĵorafera ĉefleŭtenanto

Tio estas skribita sur la tabulo, pendanta sur la pordo. Li malfermas ĝin.

Ĉefleŭtenanto Gouillaume kuŝis sur la lito, kun la manplatoj sub lia nuko, krucinte siajn krurojn alte sur la fera litkrado, ĉe la fino de la lito. Li rigardas super la fenestron, kie romboidforma enkaviĝo estas sur la muro, kaj vidiĝas kelkaj nudaj, rozkoloraj brikoj. Kiam Sirone envenas, li ekstaras pigramove, kun ĝena rideto.

— Nur restu — diras la kapitano, kaj li spiregante falas sur seĝon, laciĝinta pro la mallonga vojo.

Tiu Gouillaume aspektas malbone. Liaj okuloj estas grizaj, kiel plumbo, kaj liaj brunaj, longaj haroj malorde hirtas. Li havas tre faltan, turmentitan, ombran vizaĝon kun profundaj sulkoj. Je la mangesto de la kapitano li murmuras ion, gratas sian nukon, poste li denove kuŝiĝas kun pezmova falo.

— Mi petas vin — mumuretis la kapitano. — La izola barako tamen estas bezonata. Okazis du malsaniĝoj je tifo.

— Mi ordonos — li komencas iom artikigite, liaj vortoj kunfluas pro la inerta langomovo, — ke oni malplenigu la lavoĉambron.

— Kial vi retiriĝas tiom? — demandas Sirone iom nervoze.

— Mi rezervas miajn energiojn, sinjoro kapitano — li respondas per trenata voĉo, kvazaŭ li konsiderus ĉiujn siajn vortojn. — Baldaŭ oni rekomandos min en Toulon-on… al… mia… re… gimento… kaj… mi… volas… tion…, ke regeneriĝu mia…. organismo, kiam mi liberiĝos el tiu presilo. Mi bezonas freŝajn energiojn… mi petas vin… sinjoro kapitano… Mia sanstato… sufiĉe ruiniĝis… unuavice… ĉi tie…

Li forglutis multajn konsonantojn pro sia pigre moviĝanta lango kaj malregula spirado. Ĝi ŝajnis sufiĉe nekutima al Sirone.

— Ĉu vi pensas, ke oni rekomandos vin de ĉi tie?

— Kiel… mi… pensas…. Tamen… kiel… mi… pensas…? — li demandis ridetante, kaj la vortoj fluas el lia buŝo kun milda, mallaŭtiĝanta diseriĝo, kvazaŭ lia parol-tekniko estus infanece malcerta. Ĝi… estas… simpla… afero… Tio estas hipoteza… certeco, tiel dirite: la reĉarpentita fertrabo de la anima ekvilibro. La kredo, mi petas vin, kaj jes… Kie do?…

Li faris paŭzon, forgesinte la demandon de la kapitano, kaj memore li provis reveni al tiu obskura angulo de sia cerbo, kie li perdis la fadenon de la konversacio, ĉar se foje okazis tiel, ke li ne trovas la fadenon, tiam li eterne povas vagadi karcerigita sur la humida koridoro, kunliganta la mallumajn gangliojn, kaj porĉiam fermiĝas la rapidege malvastiĝanta elirejo, estingiĝas la krepuska lumo de la ekstera mondo, kiu ankoraŭ momente trafiltriĝas per nebula radiado. Sed jen! La perdita fadeno kuŝas tie, la demando de la kapitano! Trovite! Kaptinte ĝin, li trapremas sin kun ĝi tra la malvasta breĉo sub la taglumon de la socio.

— De kie… mi scias… la liberiĝon? Estis momento, kiam la anima submondo… ĉar tio ekzistas. Ĝi ne estas subkonscia, mi petas, konsideru tion, ĉar… ĝenerale la scienca… esplorado klopodas formi stereotipojn, ĝi neniam ĉerpas el la sintezo de la individuo de la homo… same, kiel nek la ŝufabrikoj faras ŝuojn por tro etaj, aŭ por tro grandaj piedoj… sed… gravas la amasa, la plej ĝenerala mezuro de piedoj… Nu, konsekvence… Do… Jes! Trovite!.. La individuo nuntempe estas stifinfano de la scienca konstato… La stereotipo lasas ĝin sola… ĝi estas Prokrusta lito de la averaĝe mezuritaj teorioj.

Sirone, iom timiĝinta pro la multege da latinaj esprimoj, nur nun povis ekparoli

— Ĉu vi ne parolus pli klare?

— Nu… bone, pli klare… Jen! Mi raportas al vi, sinjoro kapitano — li krias per groteske laŭtiĝanta ekĝojo kaj intermitaj vortoj, — sukcesis… Ŝirmalfermi… la fermoplaton de la ĉerko! Jen staras la mortinto! Kiel ajn oni fermis min tie… Ĉar oni fermis min tien!.. La sango de mia patro… kartludo… kambio… ĉar ekzistis kelkaj gambioj, kaj Evelyn, kiu… mi petas vin, tiel dirite ŝi subite aperis en mia vivo, ĉar ĝi estis subita apero, mi petas vin… en Juan-les-Pins… estis la subita apero… Ne pensu, ke mi havas febron… Aŭ pensu… Estas egale… tamen ĝi… ne gravas. Mi liberiĝos…

La lacaj, ostaj fingroj, kiel tenakloj de mortanta skarabo pigratuŝe palpadas lian frunton. Biblie milda, tamen moka rideto konvulsias sur lia vizaĝo kun iom da malestima orgojlo.

— Kial vi rigardas konstante la muron?

— Ĉu… vi bonvolas ion, mi petas?… — li preskaŭ kirlas la vortojn per sia laca lango… — Ĉu la muron?… Tiu rigardo tiel dirite estas gardo de la energiocirkulado… ĝi estas tia, kiel la ĉiutaga sveda gimnastiko. Forta anima fascio… ĝi ne lasas estingi… la direktadon… malantaŭ vi… ĉar ĝi estas granda problemo ĉi tie, la direktado restas malantaŭ vi, kvankam ĝi devas esti antaŭ vi. Kaj… kiu perdas la direktadon ĉi tie… en Sudano… tiu mortas… pro anima soifo… same, kiel bedueno, kiam… li vojeraras…

La kapitano nun jam timiĝis pro tio, ke li komprenas tion, kion diras la ĉefleŭtenanto… Li faris unu paŝon al la pordo.

— Atendu… mi petas… ĝi estos grava ankaŭ por vi… Sen ĉiutaga koncetrigo de la volo… la animo… fariĝos kadavro! Disfalos la loza komplekso de la nocioj, ĉar la volo estas krado, dum ĝi restas nedifektita… tiam forte tenas la pinĉtenilo de la memoro… la direktadon… malantaŭ vi… La voloforto… tiel dirite estas motoro… kiu bezonas oleadon ĉiutage… Kiam vi rigardas unu punkton… La unuan tagon li rigardas ĝin dum kvin momentoj… la duan tagon duonhoron… Kaj poste ĝi jam estas, kiel la sevad gimnastiko… Ĉu vi komprenas? Ĝi estas posteno en la animprizorgado, solide!.. Nu!.. Ĝi venkos tion… vane… ni devas kliniĝi…

Lia voĉo mallaŭtiĝis, li spiregis.

— Bonvolu diri — kriis la kapitano subite, kaj lia mano jam estis sur la klinko, — kio estos al la barako?

— Morgaŭ… Mi ordonos… Ĝi estas tiel, mi petas… Mi nun kuŝas tiel, kaj morgaŭ mi jam… ordonos… Tio estas la sekreto de la renoviĝantaj energioj… la oleado… la direktado… Ĝi estas, mi petas… mitralo super la agad-radiuso de la defendozono… Atendu, mi petas…

Sed Sirone iris… Ĉu li havas febron? Aŭ… tiom loziĝis en li la mekanismo de la amino? Li devas venigi la kuraciston al li… Pezmove, piedŝovante li iris ĝis la sekva pordo.

J E A N   B E R L A C

Adjutant-chef

Li paŝis en la ĉambron de la suboficiro. Li mire haltis sur la sojlo.

Berlac ne estas ĉi tie. Se li scius, ke la kapitano malfermis lian pordon, eble li sinkus pro honto. La suboficiro en sia ĉambro zorgis nek pri la plej elementa ordo. Nekovrita lito, malpura akvo en la lavopelvo, kamizolo, sapo, viŝtuko, cigaredcindro, paperoj dise sur la planko.