La skribisto kuregis.
— Vi volis demandadi pri li, ĉu ne?
Li direktis al demandon rekte al Colette.
— Jes.
— Vi — komencis Minkiew, — kio okazos al tiuj homoj en la valo Bekzat? Laŭ Fécamp oni atakos ilin el dorsdirekto.
— Mi sendos helpon al ili de ĉi tie.
— Memmortigo!
— Ĝi estas nia devo…
— Mi petas vin, Aŭgusto… — komencis la knabino, sed la kapitano interrompis ŝin.
— Ĝi estas afero de soldatoj.
Minkiew balancis siajn piedojn.
— Tiu Fécamp — li diris subite — estas senkulpa pri la murdo de Villiers.
— De kie vi scias tion? Li ja konfesis la kaŝejon de la aktujo — respondis Sirone. Minkiew eklevis sian Sultron kaj diris nenion plu.
— Tial li konfesis, ke mi liberiĝu — daŭrigis la kapitano agreseme.
Colette nun levis sian rigardon sur lin, sed nek ŝi diris ion.
— Bonege — ĝojadis la kuracisto. — Vi hejmeniros!
— Ĉu vi pensas, ke mi akceptos tion?
— Sed kial ne? — demandis Colette ekscitite.
— Strange! — daŭrigis la kaptano, kvazaŭ li ne estus aŭdinta tion. — Li scias la kaŝejon de la aktujo, kaj li tamen estas senkulpa. Rouen kredis tion sen pruvaĵo, Colette kredas tion sen pruvaĵo… Kaj nun ankaŭ min infektis lia senkulpeco, eĉ vin, Minkiew!
— Estas bone, ke ni ne devas zorgi pri izola barako.
Ligert venis.
— La kondamnito n-ro 63 ne povas veni por priaŭskultado.
— Ĉu li estas malsana?
— Ne. Laŭ la somera tempokalkulo je la deka horo kaj tridek minutoj li senarmigis kun taĉmento la pikedon de la flugtereno, kaj ili formarŝis tute armitaj. Kion mi portu vespermanĝi?
— Fécamp ne povas esti ribelulo! — kriis Colette.
Sirone estis tre pala.
— Vi povas foriri!
Ligert eliris. Colette kaj la kapitano fikse rigardis en la okulojn de unu la alia. Streĉa maltrankvilo regis en la ĉambro.
— Ĉu… estas certe, ke li estas senkulpa? — demandis Minkiew balbutante kaj levadis sian kapon tiel, kvazaŭ li ŝatus plilongigi sian kolon per kelkaj centimetroj.
— Estas certe! — kriis Colette.
— Jen estas lia sincera konfeso — diris la kapitano kaj altenlevis sian ŝultron.
— Montru ĝin — petis la kuracisto.
Sirone eltiris la tirkeston. Poste li timiĝinte suprenrigardis.
Li estus tute pala.
— Kio okazis?! — demandis Colette maltrankvile.
— La… protokolo… malaperis!
Ili konsternite kunrigardis.
— Ne li ŝtelis ĝin! — kriis Colette akre, per ploranta, tremanta voĉo.
— Tamen… — pensadis la kapitano. — Ĉu iu alia povis veni en la kontoron krom la malliberulo n-ro 63?
— Nu, jes! — akre kriis iu, kaj Madam Alfredo elpaŝis el la ŝranko, tenante la disetenditan pluvombrelon super sia kapo. — Bonan vesperon, knaboj! Nu, kio estas?!..
La bataliono la dua estis enpremita en la valo Bekzat. Du tagojn ili rezistis al la superforto.
— Trankvilon, knaboj — diris la leŭtenanto. La rezervfortoj estas proksime! Ni dismuelos la friponojn.
— Mi reduktis la akvoporciojn je kvarono, mon lieutenant! — raportis la serĝento.
— Ĝi estas terure malmulta — rimarkis malnova senranga soldato.
— Aparta kuriero portos al vi ruĝan vinon! — la leŭtenanto kolere alkriaĉis lin. Poste, kiam la oficiro estas pafita, kaj la maljuna legiano verŝas ĉiun akvon el sia ladbotelo sur tukon kaj premas ĝin sur la vudon, la leŭtenanto rimarkas ridetante:
— Tiel… la akvo rapide elĉerpiĝos… Vi!
— Baldaŭ la kuriero portos ĝin… Sed se vi parolas, mi ne garantias tion.
Poste li malrapide faletas sur la leŭtenanton, kaj li jam ne plu bezonas akvon. Oni trafis lin.
La serĝento komandas. Oni terure pafadas, kaj venas la radiisto. Nu, la diablo povus forporti lin.
— El la fortikaĵo oni informis nin… Perfido okazis en Bahr El Sudan. La rezervfortoj malfruos. Militvagantaj bagara-anoj venos el dorsdirekto.
Nu, finite. Ili ĉiuj povas iri. Tial ili devas okupi novan pozicion, ke ili estu defendataj el dorsdirekto.
— Knaboj! Du mitralejoj estu sur la transa falanko de la valo! Ŝirmu la retiriĝon per du mitralofusiloj ĉe la monteto. Ĉiu sekvu min! Tien, al la du sablodunoj… Zorgu pri nenio, nur kuregu!
Ili kuras. En terura kuglohajlo
Sed ilia plimulto atingas la monteton! Kaj la du mitralejoj estas ne mutigeblaj.
— Nu, ĝi ne daŭros longe — diras la subkaporalo.
— Almenaŭ vi ne malfruiĝos al la infero. Knaboj, kiu havas tabakon, tiu trankvule ekfumu. Mi jam ne longe havos problemon pri vi…
Subita vento kirlas la lozan sablon en ĝia funebra humoro.
— Hej, serĝento! Rigardu tien! — krias raŭka, basa voĉo.
Eĉ la pafado mutiĝas, tiel konsterniga ĝi estas…
Tra la violkolora polvovualo de la verperiĝanta dezerto videbliĝis, ke io venas… La fato proksimiĝas tie.
La avizitaj militvagantoj! La multaj rabiaj bagara-anoj galopas antaŭ ilin… La vento muĝas kaj bruas, kuntrenante polvofunelojn, la rufa, ŝveliĝinta suno etendiĝas sur la sablodunoj kun ĝia lasta flagro.
Poste la vento ĉesas, la polvovualo defalas antaŭ la proksimiĝantoj, kiam ili estas jam nur ducent metrojn proksime…
La indiĝenoj retiriĝas kun teruriĝinta krio… Sed ankaŭ la soldatoj kovras sian vizaĝon.
Sinjoro, ne forlasu nin!
Ĝi estas vidaĵo de regule vestitaj kaj armitaj kadavroj.
LaSkeleta brigado!..
Simila al delirsonĝo! Mortintaj grenadistoj, alvenintaj el la tombo, en ununura, regula marŝkolono. La trumpeto sonas false, krakante. Ĝi estas frontlinio de kranioj, rigardantaj tra siaj okulkavoj.
Nun ekbrilas glavo… Infaneska, neartigita tirbojo:
— En joue!
Laŭregula celado per la fusilo.
Kaj pafaro!.. Kaj denove!
Poste la trumpeto blovas „atakon” per malforta, sed aŭdebla krakado, kaj la Skeleta brigado kuras kun antaŭendirektita bajoneto…
Ĝi estas terura spektaklo. Preskaŭ ŝrikante, sen unu pafo forkuras ĉiu indiĝeno de tiu ĉi loko…
Kiam alvenis la vespero, la batalo finiĝis. La Skeleta brigado venkis. Kiam la serĝento ekiris al ili, ŝrikanta, raŭka voĉo alkriis lin:
— Neniu venu ĉi tien!..
Kaj neniu iris tien…
La soldatoj rigardis paraliziĝinte, kun superstiĉa, anksia konsterniĝo, kiam la Skeleta brigado ekbruligis bivakfajron cent paŝojn malproksime de ili.
Putrantaj, malnovaj kadavroj sidis mute ĉirkaŭ la fajro, sed ili ne rigaris, ne vidis kaj ne revadis plu en la sugestio de la dancantaj flamoj.
Dudekunua ĉapitro
Kiel venis la Skeleta brigado en la batalon? Jen ĝi okazis: Fécamp iris en la ĉambron de la skribisto.
— Ligert!
— Kion vi deziras?
— Ĉu iu ordonis pri tio, kio estu al la taĉmento, ĉirkaŭita en la valo Bekzat?
— Mi ne scias. La ribelo ne apartenas al mia agosfero. Sed vi faris la liston pri la lavotaĵoj, kaj ne estas registrita, ke mankas du striaj kusentagaĵoj. Tiguer serĉas tiujn de mateno.
— Idioto!
— Eble li ne estas tio, sed li havas iomete obtuzan penskapablon.
La kondamnito n-ro 63 malsupreniris en la korton, kie ĉefkaporalo Jazon ordonis, kaj Gouillaume, kolektinte ĉiun sian forton, regule rondiris kun kvar armitaj soldatoj por kontroli la postenantojn.
Sed ĉefkaporalo Jazon ne formoviĝis kun siaj ok homoj el la mezo de la korto.