Выбрать главу

— Nu, jes! — kriĉis la alia homo. — Vi estas fia aktujŝtelisto! Vi nun estos bele malliberigita.

Sed la brakojn de la pseŭdovestita Carew tiam jam estis ŝnurligitaj malantaŭe.

Dudekdua ĉapitro

1

Fécamp ricevis krom la honormedalo de la respubliko ankaŭ la premion de la krim-malkovranto: 500 000 frankojn.

— De kie vi sciis la kaŝejon de la aktujo? — demandis Duron.

— Korko rakontis, ke oni sonorigis tagmezon, kiam la patrolo haltigis la ĉerkon de Hagir post la murdo. Kaj ankaŭ mi vidis la ĉerkon tagmeze.

— Nu, kaj kiel plu?

— Korko vidis ĝin sur la placo Raghib-Amur, kaj oni sonorigis la dekduan horon en la kapelo de la fortikaĵo. Mi estis en la kafejo de Bochur, kiam la procesio alvenis tien kun la ĉerko de Hagir, dum la sama tago kaj oni samtiel sonorigis la dekduan horon.

— Mi ne komprenas tion.

— Estas klare. Sinjoro marŝalo: estis du procesioj, kaj oni portis du ĉerkojn, tre malproksime unu de la alia. Iun tra la malnova urboparto, preter la kafejo de Bochur, la alian sur la placo Raghib-Amur, intence renkontiĝante kun patrolo (ĉar patrolo ĉiam krozis tie).

— Ĉu la alian?

— Ĝi ne estis la vera ĉerko de Hagir. Kiun mi vidis, tiu estis la vera. La blinda kafejmastro, la komplico de Carew, ĵetinte sin sur la ĉerkon, li ŝovis la aktujon en ĝin. Oni fosis tiun ĉerkon en la preĝejo. Post la eventoj, okazintaj al la sarkofago sur la placo Raghib ili sciis, ke oni ne serĉos la aktujon en la ĉerko.

La marŝalo frapetis la ŝultron de la bele dekorita ĉefkaporalo.

— Ĉu vi eksoldatiĝos? Bone. Sed vi devas plenumi ankoraŭ unu ordonon, kiel civilulo: la resaniĝanta kolonelo Sirone atendas vin en Romo. Alors! Au revoire, mon ami.

2

Sirone loĝis en la najbareco de Quattro Fontane, kaj liaj fenestroj donis vidon al Quirinale. Liaj blankaj haroj kaj sortoturmentita eksteraĵo havis sur si la memorojn de Coin de l’ Enfer, sed lia vundo resaniĝis, krome li sukcesis venki sian alkoholismon.

Maldekstre de tie li povis rigardi ĝis la placo, kie arkeologoj, suspektantaj je skulptisto Feidias, tre alte taksas ĉevalrajdistan statuon, kaj maldekstre, laŭlonge sur la deklivo, li povis vidi ĝis Piazza Barberini, kie sur fungo genuanta junulo, rekliniĝinte trinkas la dancantan akvon de la fontano, kies korpo brilas pro la surŝpruciĝinta fonto.

Kaj ĝuste nun certe ekzistas ankaŭ Bahr El Sudan, kaj Tiguer, la ruĝ-liphara kaporalo metas ĉevalodoran, trempitan kovrilon sur la fenestron.

Ĝi estas timige stranga sento.

Sirone skuas bastonon, sur kies fino li atentas la ledopecon, kvazaŭ la enigmo de tiu tremanta ledopeco eĉ nun hantus lin.

Kaj Mikiew estas kun li, kiu denove portas la uniormon de la bluaj husaroj, sed en la rango de stabkuracisto.

— Ligert skribis — diras la kolonelo, antentante la finon de la bastono.

— Kion?

— Li petas, ke mi protektu lian peticion, ĉar li ŝatus resti ankoraŭ pliajn ok jarojn tie, kaj li atingis la aĝolimon.

La lipaj komisuroj de Minkiew konvulsiis malsupren, kaj li turnadas sian kolon kiel cigno, pik-puriganta sin.

— Ĉu… tiu… ĉevalo… ĉu… li… ŝatas… esti… tie… — li diras artikigite, interrompinte ĝin per kelkaj stertoretoj. Lastatempe li eĉ balbutas iomete.

— Jes — ĝemas Sirone. — Li bonege fartas kune kun Tiguer.

— Kion… li skribas ankoraŭ? — li demandis post du stertoroj, kaj dume li ofte palpebrumis.

— La etato de la granizono plimultiĝis per la nombro de la Skeleta brigado. Li sendis grup-foton, kaj li staras meze kun akordiono. Ĉar li skribis tion, ke li lernas ludi sur akordiono anstataŭ kvarclampa terapio. Li raportas, ke li transdonis la aferon de la du striaj kusentegaĵoj al la regimentvestaĵdeponejo.

Li diras ĉion ĉi tre serioze, iom recitante, kvazaŭ li estus lerninta poemon, kaj kelkfoje li skuas la ledopecon, tremantan sur la fino de la bastono. Poste li levas tion ĝis la alto de sia ŝultro, antaŭ sia duone fermita maldekstra okulo.

— Mi interesiĝis pri Gouillaume. Li estas konstanta loĝanto de la neŭrastenia… sanatorio en Nico — diris Mikiew. — Jen estas la informilo — kaj li eltiris el sia supra poŝo la urboplanon de la vojaĝoficejo C. J. T, kies titolo estas Nokto en Romo.

Dume falis liaj okulvitroj kaj romiĝis.

— Ĝi ne estas tio — diris Sirone, sed kiam Minkiew metis sian manon en sian alian poŝon, li jam pentis tion kaj timiĝinte petis lin nur rakonti ĝin propravorte.

— Sed ĝi devas esti ĉi tie — li diris, kaj liaj mentolaj sukeraĵetoj disruliĝis sur la skribotablo, pro kio li komencis singulti, tiel forte, ke liaj multobliĝintaj ordenoj minace tintadis, kvazaŭ senpacienca provoso skuadus sian ŝlosilfaskon. Nu, trovite!

Kaj li eltiris longan, ledan hudoŝnuron. Antaŭ du tagoj li decidis akiri vulpterieron, sed aĉetinte ĉion, kio estas necesa al la prizorgo de purrasa hundo, li tamen restis plie senbesta solulo. Ties ĉefa kaŭzo estis tio, ke Sirone aliĝis al lia poŝtmarkkolektado kaj soleco, do la stabkuracisto ne sentis bezonon de deviga kompromiso, kiel iuj animaj herbovoruloj konvertas en la denominatoro de la bestamikeco, en la dilemo de la hezito inter la publika vivo kaj socio.

La kolonelo volonte estus kolektanta ankaŭ malnovajn monerojn, sed la stabkuracisto tute ne volis aŭdi pri tio.

— Ni… neniam estis spertaj… pri la kolekto de la novaj monoj.

Tiam alvenis Fécamp, kiu laŭregule anonciĝis.

— Henry Fécamp, militservinta ĉefkaporalo, mon colonel!

Serena, rondforma, inteligenta, belaspekta, vira vizaĝo kun du brilantaj, grandaj, brunaj okuloj! Tamen modesta, sed por eterna memoro kelkaj blankaj haroj kreskis ĉe lia tempio: frue blankiĝinta rezulto de profundaj kaj misteraj, homaj suferoj…

La kolonelo skuis sian bastonon kaj rigardis lin kun stranga grimaco.

— Ĉu vi estas tiu? Kiel vi opinias, Minkiew?

— Ka… kahara… — Lia kapo trifoje balanciĝis antaŭen kaj singultis.

La kolonelo maltrankvile diris:

— Via neŭrastenio estas interesa…

— Ĉu… vere?! Mia sanstato tial pliboniĝis tiom, ĉar mi vizitas… psiko… terapeŭton… li… estas tiu… He! Li kuracas… per nova analizo.

Li sentis tremon ĉe sia stomako pro tri subpremitaj singultoj, poste li ekstertoris longe, mirante, fine li elŝovis sian langon rigide, subite li denove enbuŝigis ĝin, ke lia protezo laŭte klakis.

— Ĉu via sanstato? — demandis Sirone Fécamp-on.

— Kiel la fero, mon colonel!

— Sidiĝu! Ekfumu!

— Oui, mon colonel.

Kaj ili ridis pri la komando, dume Sirone donis fajron al la knabo. Minkiew ankoraŭ longe ridis, ĉar li ne povis fini ĝin. Tion li ne havis antaŭ la psikoterapio.

— Vi estas tute eminenta bubo, kaj mi ĝojas, ke vi ricevis multe da mono, ĉar tiaulo kiel vi, meritas tion.

— Ne mi meritas la premion, sinjoro kolonelo… Sed tiu, kiu nomiĝas Jakobo. Kiu estas kapro. Ĉar mi tiel divenis, kie estas la kaŝejo, ke Jakobo malkovris ĝin. Mi eksciis el la rakonto de Korko sur la Infera altpaltaĵo rilate la tondon de la kapto, ke Carew estas la farinto! Poste jam estis favcile.

— Sed kial vi surprenis sur vin la murdon, ĉu?! — demandis Sirone, kvazaŭ li estus en la fortikaĵo kaj konstante frapadis la tablon minacante. La vizaĝo de Fécamp malsereniĝis.

— Ĉar ni lotis, ke iu el ni surprenos sur sin la krimon, kaj la alia, kiel denuncanto saviĝos. Ĉu fronto aŭ dorso!

— Kia frenezaĵo!!