— Nenion sekretigu, filo mia. Rakontu la tuton sincere. Nun jam ĉio estas vana.
— Napolo… — flustris la junulo, kaj la kapitano per komprenema kapbalanco esprimis ilian komunan funebron, rilate tiun vorton.
— Napolo… — ankaŭ li ripetis tion, preskaŭ neaŭdeble pro la malesperiĝinta miro super tiu simpla memoro, kiu jam tiomgrade obskuriĝis, kvankam ĝi ŝajnis iam eterna impreso.
Kaj li zumkantis:
...Oh Santa Lucia
Barchetta mii... i... a...
Oh Santa Lucia...
Ne ekzistas melodio, kio estas pli bela, majesta kaj kortuŝa, ol bonega kiĉo, se ĝi fariĝos aktuala en ni ial.
Ĉiu sono doloris la kapitanon, kaj li aŭskultis ĝin, kvazaŭ li rigardus, ke fluas lia sango, sed pro malsaneca ĝojo li ne prembandaĝas la vundon. Li spiregante rigardaĉis la vinlageton, kiun li disfrotis sur la skribotablo.
— Trinku, porko — li diris malgaje, kaj lia kapo signis per tremetoj liajn rapidtaktajn korbatojn.
— Mi formis la statuon de Beatrice Cenci sur la Korso Vittorio Emmanuele, en la montdeklivo nomata Vomero. Vidalvide brilis la lampoj de Sorrento, transe de la golfo, inter Pompejo kaj la insulo Kapreo…
— En tio povas esti io — li murmuris. — Ankaŭ mi mem spertis similajn… strangaĵojn iam… nu, estas egale… rakontu plu.
— Kaj la Vezuvo! — daŭrigis la kondamnito n-ro 63 triumfoplene. — Estis nokto, kiam tute ruĝa nebulo leviĝis el la kratero de la vulkano. Mi vekis Agnesan, ke ankaŭ ŝi vidu tion. Ĉar ni sciis, ĉu iu el ni sen la alia povus ĝoji pro kio ajn. Kaj ni rigardis la lafkoloran lumon. Kelkfoje strangaj ekbriloj minacis la ĉielon, ruĝa nebulo kirliĝis, kaj de tiam mi havas ian strangan rilaton al tiu frenezeta Agnesa, kiun mi tre amis.
La kapitano iris al la fenestro, kaj en liaj okuloj brilis funebra emajlo de forpasinta animo, suferinta pro brandebrio. Kun tiuj introspektaj, vitrecaj okuloj li fikese rigardis tra la fenestro ien en la sentone nigran, noktan dezerton, kaj ŝajnis al li vidi la etajn, brilantajn lampojn de Sorrento en la malproksimo. Kvankam eblas, eĉ estas verŝajne, ke nur okuloj de kelkaj malgaje ŝtelirantaj hienoj fosforeskas tie…
— Nun violonludu!
La violono de Screbin rakontis plu pri Napolo, kaj kiam la kaporalo la trian fojon portis ruĝan vinon el la kantino, lia buŝo restis malfermita.
La kapitno desegnadis ion en vinlageto, kaj la kondamnito n-ro 63 ridante rakontis ian humoran historion en la buŝo kun cigaredo.
Kiu aŭdis tiaĵon?!
— Tiu neniulo! — diris la gardestro ekstere, — li flatakiros avantaĝon, kaj li havos pli bonan sorton ol ni. Kiu estas tiu ulo?
— La kondamnito n-ro sesdek tri. Nenion alian oni scias ĉi tie pri la homoj.
Ĝi estis vera. Kio povas esti malliberulo ĉi tie krom tio, ke li havas numeron? Sed la vilonsono subite ĉesis.
— He! Kaporalo! — kriis Sirone el la fenestro. — Ŝnurpendigu… tiun friponon…! Ĉu vi komprenas? Sed tiel… ke… rompiĝu liaj ostoj!
Kio okazis?
Nur tio, ke la junulo prezentiĝis. Antaŭ momento ankoraŭ nenio signis la subitan ŝanĝiĝon.
La kondamnito n-ro 63 violonludis ian petoleman furorkanton.
Dume blanka strio tiriĝis inter la ĉielo kaj la dezerto, ĉirkaŭe, sub la horizonto.
— Por kiom da jaroj vi estas kondamnita… vi, malliberulo n-ro sesdek tri?
— Por dumviva punlaboro.
— Kial vi estas kondamnita ĝis via vivofino?
— Pro mortigo de du homoj, rabo, patrujperfido kaj spionado.
La kapitano paliĝis, ekstaris kaj faris grandajn okulojn, tiel rigardis sur lin. Komenciĝis dramo ĉi tie sen ĉiu transiro, kiel ia nenombela, plenumiĝonta, streĉa teruro preskaŭ senteble densiĝis en la aŭrora kontoro.
— Kiel… do vi nomiĝas… vi… Ĉu?
— Mia nomo estas Henry Fécamp, mon capitaine!
Nun sekvis la drama ŝanĝiĝo.
— Vi, hundo! Ĉu vi kuraĝis sidi kun mi trinki vinon. Tintigi la glason kun honesta oficiro?! Patrujperfidulo?! Ĉu?
Tiel li staris antaŭ la kondamnito kunpreminte la pugnojn, tremanta en la tuta korpo, tiel pale kaj kun elstariĝintaj okuloj, ke la bruo de la pugnobato jam preskaŭ vibris en la aero. Ĝi tamen ne okazis.
Li iris al la fenestro por krii al la suboficiro.
Baldaŭ li aŭdis de malsupre la grincadon de la rustaj pulioj kaj ringoj, kiel oni ligas ŝnuron al la trabo.
Kvazaŭ ekzekuto okazus aŭrore.
Li sidis antaŭ la skribotablo spireganta, inerta.
Kiel grandan stultaĵon li faris!
Ĝi ne gravas ĉi tie, en la profundo de Sudano, kiam oficiro petas iun violoni sian ŝatatan kanton aŭ rakonti anekedotojn… Mia Dio… Vane preskribas la kodekso de oficiroj, ke kulpo de amuziĝanta oficiro en societo, ne konvena al lia rango, estas grave punenda.
Kian societon li serĉu ĉi tie, konvenan al lia rango, inter la sablodunoj?
Sed Henry Fécamp estas patrujperfidulo! Tintigi la glason kun li ne estas delikto, sed kulpo! Nepardonebla. Tio vere malindigas oficiron havi portepeon.
Li iris kaj haltis ĉe la fenestro. La duonnudan kondamniton n-ro 63 oni ĝuste nun suprentiris sur la stangon, ligite liajn pojnojn malantaŭe, ĝis liaj piedoj apenaŭ tuŝis la teron. Kapitano Sirone levis la telefonon per aplomba movo.
— Mi petas la ĉeftelefonlineon por paroli kun Maroko!
Li ekscitite tamburis per la fingroj sur la tablo. Pasis la minutoj. Krio aŭdiĝis el la korto.
— Debout!
Oni nun suprentiras lin la duan fojon. Se la deliktulo svenas, oni verŝas akvon sur lin, kaj kiam li rekonsciiĝas, oni denove suprenigas lin, pojnopendigite.
— Bonvolu doni al mi la divizion „D” de la ĉefstabo… petas tion la kapitano de la puntendaro.
Li tamburas sur la skribotablo. Li rigardas siajn fingrojn. Baldaŭ li perŝultre premas la aŭdilon al sia orelo kaj rulumas cigaredon. La pozicio de la suno jam estas 45 gradoj super la horizonto. Pfu! La mucida kontoro ardas. En la korto akre sonas mallonga krio:
— La bas!
Io grincas. Rustiĝinta pulio aŭ hoko. Korpo falas, sitelo bruas, akvo verŝiĝas.
El la alia, malproksime zumanta flanko de la telefonlineo anonciĝas Maroko.
— Mi petas sinjoron kolonelon Larmantier!
Grincado, mallonga bruo aŭdiĝas el la korto.
La varmego ĉiam pli intensiĝas, ĝi streĉiĝas tiel, kiel la rigidiĝinta homa korpo, sur la piedpintoj, pendanta laŭlonge de la paliso.
— Mi estas Larmantier… Saluton… Kio okazis?
— Saluton. Mi raportos pri entrepreno, pri kiu mi ne havis ordonon. Vi certe memoras akoraŭ la teruran aferon, okazintan en la oazo Ulogi, kiam senranga soldato, nome Henry Fécamp, mortigis du homojn kaj rabis aktujon.
— Mi memoras…
— Tiam vi certe scias, poste kio estis la sorto de Fécamp…
— Jes. Oni ekzekutis lin.
— Kiel?
— Alo… blovu en la telefonon! Oni mortkondamnis kaj ekzekutis Fécamp-on.
Paŭzo. La kapitano mire fiksrigardas antaŭ si. Ŝvitogutoj ruliĝas de sur iu lia buklo, pendanta sur lian frunton.
– Ĉu tio estas certa? — demandas la kapitano konsternite en la telefono.
— Estas certe.
Li staras torpore. Kio ĝi estas? Ĉu la kondamnito n-ro 63 mensogis?
— Ligert!
Nenia respondo. Diablo forportu tiun skribiston! Kie en la infero li estas? Li rapidiras en la arkivejon kaj fervore serĉadas inter la aktoj de la malliberuloj. Multe da grizaj dosieroj kun vinjeto. Sur la vinjeto estas numeroj… 59, 61… Trovite! 63!