“Se vi atendigos la Grandan Galiputon li rompos vian dorson, ”deklaris la mesaĝisto.
“Eble vi pravas, ”ĝemis la karceristo. “Forprenu la kaptiton se vi volas, sed mi konsilas ke vi piedbatu lin je ĉiu paŝo. Estos tre amuze, ĉar li estas mola kiel matura persiko. ”
Do Guf forkondukiĝis al la reĝa kastelo, kie la Granda Galiputo informis lin ke la Grumblemloj decidis helpi la Knomojn konkeri la Landon Oz.
“Kiam vi estos preta, ”li pludiris, “sendu al mi mesaĝon kaj mi marŝos kun dek ok mil el miaj plej potencaj batalistoj por helpi vin. ”
Guf tiom ĝojis ke li tute forgesis la doloron kaŭzitan de la pingloj kaj la tirado de liaj barbharoj. Li eĉ ne plendis pro kiel oni traktis lin, sed dankis la Grandan Galiputon kaj forrapidis por daŭrigi sian veturon.
Li nun jam akiris la helpon de la Kapricloj kaj de la Grumblemloj; sed lia sukceso sopirigis lin akiri eĉ pli da alianculoj. Lia propra vivo dependas de la konkeriĝo de Oz, kaj li diris al si:
“Mi ne permesos riskojn. Mi certiĝos pri sukceso.
Poste, kiam Oz estos detruita, eble mi estos pli granda ol maljuna Rokato, kaj mi povos forĵeti lin kaj mem esti Reĝo de la Knomoj. Kial ne? La Kapricloj estas pli fortaj ol la Knomoj, kaj ili estas miaj amikoj. La Grumblemloj estas pli fortaj ol la Kapricloj, kaj ankaŭ ili estas miaj amikoj. Ekzistas popolo eĉ pli forta ol la Grumblemloj, kaj se mi povos instigi ilin helpi min mi neniom pli devos timi. ”
Ĉapitro 9
Kiel la Shancelinsekto Instruis Atletikon
Doroteo ne bezonis multan tempon por establi sin en sia nova hejmo, ĉar ŝi konis la popolon kaj la morojn kaj kutimojn de la Smeralda Urbo same bone kiel la malnovan kultivejon de Kansas.
Sed Onklo Henriko kaj Onklino Em iom malfacile kutimiĝis al la beleco kaj pompo kaj protokoloj de la palaco de Ozma, kaj sentis sin maltrankvilaj ĉar ili devis “luksigi sin”konstante. Tamen ĉiu estis tre ĝentila kaj afabla al ili kaj penis feliĉigi ilin. Precipe Ozma multe zorgis pri la parencoj de Doroteo, por favori sian amikineton, kaj ŝi bone sciis ke la mallerteco kaj strangeco de ilia nova vivmaniero fados dum la paso de tempo.
La maljunulojn ĉefe ĝenis ke ne estas laboro kiun ili faru.
“Nun ĉiu tago estas kvazaŭ dimanĉo, ”deklaris Onklino Em, solene, “kaj mi devas diri ke tio malplaĉas al mi. Se oni nur permesus ke mi lavu la telerojn post la manĝoj, aŭ eĉ ke mi balau kaj senpolvigu miajn proprajn
ĉambrojn, mi estus multe pli feliĉa. Ankaŭ Henriko ne scias kiel okupi sin, kaj foje kiam li kaŝe eliris kaj manĝigis la kokidojn Vilĉinjo riproĉis lin ĉar li permesis ke ili manĝu malĝustatempe. Mi ĝis nun neniam sciis kiel malfacile estas esti riĉa kaj havi ĉion deziratan. ”
Tiuj plendoj komencis maltrankviligi Doroteon; do ŝi longe konversaciis kun Ozma pri tiu temo.
“Mi komprenas ke mi devos trovi ian laboron por ili, ” diris la knabina Reganto de Oz serioze. “Mi observadis viajn onklon kaj onklinon, kaj mi kredas ke ili estos pli kontentaj se ili okupos sin per kelkaj leĝeraj taskoj. Dum mi konsideros la aferon, Doroteo, eble vi deziros veturi kun ili tra la Lando Oz, vizitante kelkajn el la nekutimaj lokoj kaj konigante viajn parencojn al kelkaj el niaj kuriozaj popoloj. ”
“Ho, estus bonege! ”kriis Doroteo, fervore.
“Mi donos al vi eskorton taŭgan por via rango kiel Princino, ”pludiris Ozma; “kaj vi povos iri al kelkaj lokoj kiujn vi mem ankoraŭ ne vizitis, kiel ankaŭ aliajn kiujn vi ja konas. Mi faros planon de la veturo por vi kaj pretigos ĉion por vi tiel ke vi povos ekveturi morgaŭ matene. Ne rapidu, kara, forestu laŭvole longatempe.
Kiam vi revenos mi estos trovinta por Onklo Henriko kaj Onklino Em ian okupon kiu savos ilin el malkvieto kaj malkontento. ”
Doroteo dankis sian bonan amikinon kaj kisis la belan Reganton dankeme. Post tio ŝi kuris informi ĝoje siajn onklon kaj onklinon.
La sekvan matenon, post la matenmanĝo, ili trovis ĉion preta por la forveturo.
La eskorto inkluzivis Ombin Ambin, la Kapitana Generalo de la armeo de Oz, kiu konsistis nur el dudek sep o ficiroj krom la Kapitana Generalo. Iam Ombi Ambi estis ordinara soldato —la sola en la armeo —sed ĉar neniam okazis batalo Ozma opiniis ke ordinara soldato ne estas bezonata, do ŝi promociis Ombin Ambin al la plej alta o ficirrango. Li estis tre alta kaj svelta kaj surhavis gajan uniformon kaj ferocajn lipharojn. Sed la lipharoj estis la sola ferocaĵo de Ombi Ambi, kies naturo estis milda kiel de infano.
La mirinda Sorĉisto petiĝis partopreni en la grupo, kaj kun li venis lia amiko la Vilulo, kiu estis vila sed ne ĉifona, ĉar li estis vestita per fajnaj silkaĵoj kun satenaj vilaĵoj kaj pritondita ĵako. La Vilulo havis vilajn barbon kaj hararon, sed dolĉan temperamenton kaj molan, plaĉan voĉon.
Estis malferma ĉarego, kun tri sidlokoj por la pasaĝeroj, kaj la ĉaregon tiris la fama ligna Segĉevalo kiun foje vivigis Ozma per magia pulvoro. La Segĉevalo havis orajn ŝuojn por protekti siajn lignajn krurojn kontraŭ triviĝo, kaj li estis forta kaj rapida. Ĉar tiu kurioza besto estis la plej amata rajdbesto de Ozma, kaj tre populara inter la tuta popolo de la Smeralda Urbo, Doroteo sciis ke al ŝi fariĝis granda favoro per la permeso uzi la Segĉevalon por sia veturo.
En la antaŭa sidejo de la ĉarego sidis Doroteo kaj la Sorĉisto. Onklo Henriko kaj Onklino Em sidis en la dua sidejo kaj la Vilulo kaj Ombi Ambi en la tria.
Kompreneble Toto estis kun la grupo, volvinta sin ĉe la piedoj de Doroteo, kaj ĝuste kiam ili estis ekveturontaj Vilĉinjo venis flugetante laŭ la vojo kaj ŝi petegis kuniri.
Doroteo volonte konsentis, do la Flava Kokino supren flugis kaj stariĝis sur la panelo. Ŝi surportis sian perlan kolĉenon kaj tri braceletojn sur ĉiu kruro, honore al la evento.
Doroteo adiaŭkisis Ozman, kaj la tuta popolo ĉirkaŭstaris gestante per siaj poŝtukoj kaj la bando en alta balkono ekludis militistan marŝmuzikon. La Sorĉisto langosonigis al la Segĉevalo kaj diris “Ek! ”kaj la ligna besto fortrotis tirante la grandan ruĝan ĉaregon kaj ĉiujn pasaĝerojn tute senstrebe. Servisto malfermis pordegon de la barilo ĉirkaŭ la palaca tereno, por ke ili eliru; kaj tiel, kun muziko kaj krioj sekvantaj, la veturo komenciĝis.
“Estas preskaŭ kiel cirko, ”diris Onklino Em fiere. “Mi ne povas ne senti min pompa kaj aroganta en ĉi tia situacio. ”
Efektive, dum ili trapasis la straton, la tuta popolo hurais ilin fervorege, kaj la Vilulo kaj la Sorĉisto kaj la Kapitana Generalo ĉiuj deprenis siajn ĉapelojn kaj riverencis ĝentile por respondi.
Kiam ili atingis la grandan muron de la Smeralda Urbo la pordegojn malfermis la Gardisto kiu ĉiam tie deĵoris. Super la pordejo pendis nebrila magneto metala kun la formo de ĉevalŝuo, fiksita al plako el polurita oro.
“Tio, ”diris la Vilulo, impone, “estas la miriga Amo- Magneto. Mi mem portis ĝin al la Smeralda Urbo, kaj ĉiu iranto sub ĉi tiu pordejo estas kaj amanta kaj amata. ”
“Estas bonege, ”deklaris Onklino Em, admire. “Se ni havus ĝin en Kansas mi supozas ke la viro kiu posedis la hipotekon je la kultivejo ne forpelus nin. ”
“Do min ĝojigas ke ni ne havis ĝin, ”respondis Onklo Henriko. “Al mi pli plaĉas Oz ol eĉ Kansas; kaj ĉi malgranda ligna Segĉevalo estas la plej miriga besto kiun iam mi vidis. Li ne estas brosenda, nek manĝigenda nek trinkigenda, kaj li estas forta kiel bovo. Ĉi li scias paroli, Doroteo? ”
“Jes, Onklo, ”respondis la infano. “Sed la Segĉevalo neniam multe parolas. Li diris al mi foje ke li ne povas samtempe paroli kaj pensi, do li preferas pensi. ”
“Tre saĝe, ”deklaris la Sorĉisto, kapjesante aprobe.
“Kiudirekten ni iru, Doroteo? ”
“Rekte antaŭen en la Kvelulan Landon, ”ŝi respondis.
“Mi havas konigan leteron adresitan al Fraŭlino Tranĉtond. ”
“Ho! ”krietis la Sorĉisto, multe interesite. “Ĉu ni iros tien? Min do plezurigas ke mi kuniras, ĉar de ĉiam mi volas viziti la Tranĉtondojn. ”