Выбрать главу

Rakontinte ĉion ĉi, kaj pri la tunelo kiun konstruas la Reĝo de la Knomoj, li diris ke li venis peti la Unuan kaj Plejantaŭan alianciĝi kun la Knomoj, kun lia bando da teruraj militistoj, kaj helpi ilin venki la Ozpopolon.

La Generalo parolis tre fervore kaj impone, sed kiam li finis la ursoviro komencis ridi kvazaŭ multe amuzite, kaj lian ridon kvazaŭ eĥis ĥoro da amuziĝo de nevidata aro.

Tiam, unuafoje, Guf komencis senti iom da maltrankvilo.

“Kiuj aliaj promesis helpi vin? ”fine demandis la Unua kaj Plejantaŭa.

“La Kapricloj, ”respondis la Generalo.

Denove la ursokapa Fanfasmo ridis.

“Ĉu aliaj? ”li demandis.

“Nur la Grumblemloj, ”diris Guf.

Tiu respondo denove ridegigis la Unuan kaj Plejantaŭan.

“Kiun parton de la rabaĵoj mi ricevos? ”estis la sekva demando.

“Kion ajn vi deziras, escepte de la Magia Zono de Reĝo Rokato. ”

Aŭdinte tion la Fanfasmo ekridegis laŭte, kaj eĥis la nevidata ĥoro, kaj la ursoviro ŝajnis tiom amuzita ke li eĉ ruliĝis sur la tero kaj kriis gaje.

“Ho, tiuj blindaj stultaj Knomoj! ”li diris. “Kiom grandaj ili vidas sin, kaj kiom malgrandaj efektive ili estas! ”

Subite li stariĝis kaj kaptis la kolon de Guf per unu harkovrita mano, trenante lin el la kabano eksteren.

Tie li faris kuriozan lamentan krion kaj, kvazaŭ responde, el ĉiuj rokaj kabanoj sur la montosupro venis arego da Fanfasmoj, ĉiuj kun harkovritaj korpoj, sed kun kapoj de diversaj bestoj, birdoj kaj reptilioj. Ĉiuj estis ferocaj kaj fiaspektaj laŭ la trompitaj okuloj de la Knomo, kaj Guf ne povis reteni tremon pro naŭzo dum li rigardis ilin.

La Unua kaj Plejantaŭa malrapide levis siajn brakojn, kaj tujtuje lia harkovrita haŭto falis de li kaj li ekaperis antaŭ la miranta Knomo aspektante bela virino, vestita per trenata robo el palruĝa gazo. En ŝia malhela hararo estis interplektitaj floroj, kaj ŝia vizaĝo estis nobla kaj trankvila.

Sammomente la tuta bando da Fanfasmoj transformiĝis en aron da hurlantaj lupoj, kurante tien kaj reen dum ili minacis montrante siajn hidajn flavajn pikodentojn.

La virino nun levis siajn brakojn, same kiel agis la viro-urso, kaj tujtuje la lupoj fariĝis rampantaj lacertoj, dum ŝi mem ŝanĝis sin en gigantan papilion.

Guf havis nur su fiĉan tempon por krii timoplene kaj retropaŝi por eviti la lacertojn kiam nova transformiĝo okazis, kaj ĉiuj tuj reakiris la formojn kiujn ili unue havis.

Post tio, la Unua kaj Plejantaŭa, kiu rehavis sian harkovritan korpon kaj ursan kapon, turnis sin al la Knomo kaj demandis:

“Ĉu ankoraŭ vi postulas nian helpon? ”

“Eĉ pli ol antaŭe, ”respondis la Generalo firme.

“Do diru al mi: kion vi povas proponi al la Fanfasmoj kiun ili ne jam havas? ”demandis la Unua kaj Plejantaŭa.

Guf hezitis. Li vere ne sciis kion diri. La multe pri fierata Magia Zono de la Reĝo de la Knomoj ŝajnis mizera kompare kun la mirigaj magiaj povoj de tiu popolo. Oron, juvelojn kaj slavojn ili povus akiri por si laŭ kia ajn dezirata kvanto sen speciala peno. Li sentis ke li traktas kun potencoj multe superaj al li. Nur unu argumento eble in fluus la Fanfasmojn, kiuj estis fioplenaj uloj.

“Permesu ke mi atentigu vin pri la superba ĝojo okazanta kiam oni malfeliĉigas feliĉulojn, ”diris li fine.

“Pripensu la plezuron kiu rezultas kiam oni detruas senkulpajn kaj sennocajn homojn. ”

“Ha! vi respondis, ”kriis la Unua kaj Plejantaŭa. “Nur pro tio ni helpos vin. Hejmeniru kaj diru al via kripla reĝo ke tuj kiam li finos sian tunelon la Fanfasmoj akompanos lin kaj gvidos liajn legiojn konkerante Ozon.

Nur la mortiga dezerto delonge malhelpas nin detrui Ozon, kaj via subtera tunelo estas lerta ideo. Hejmeniru kaj pretiĝu sciante ke ni venos! ”

Guf multe ĝojis pro la permeso foriri kun tiu promeso.

La strigulo regvidis lin malsupren laŭ la monta vojo kaj ordonis al la skarlata aligatoro ke ĝi forrampu kaj lasu la Knomon transiri la ponton sekure.

Post la foriro de la vizitanto brila kaj belega urbo ekaperis sur la montosupro, klare videbla por la okuloj de la buntvestita arego da Fanfasmoj kiuj loĝis tie. Kaj la Unua kaj Plejantaŭa, bele vestita, diris ĉi tiujn vortojn al la aliaj:

“Jam delonge estas ĝusta tempo ke ni eliru en la mondon kaj portu malfeliĉon kaj ĉagrenon al ĝia popolo.

De tro longe ni restas solaj sur ĉi tiu montosupro, ĉar dum ni tiel apartigas nin multaj nacioj fariĝas feliĉaj kaj prosperaj, kaj la ĉefa ĝojo de la Fanfasma gento estas detruado de feliĉeco. Do mi opinias ke estas bonfortune ke tiu mesaĝisto de la Knomoj ĵus venis inter nin, memorigante al ni ke oportuno venis por ke ni kaŭzu embarasojn. Ni uzos la tunelon de Reĝo Rokato por konkeri la Landon Oz. Poste ni detruos la Kapriclojn, la Grumblemlojn kaj la Knomojn, kaj post tio ni eliros ruinigi kaj ĝeni kaj lamentigi la tutan mondon. ”

La arego da fiaj Fanfasmoj fervore aplaŭdis tiun planon, kiun ili plene aprobis.

Oni diris al mi ke la Erboj estas la plej potencaj kaj senkompataj el ĉiuj fispiritoj, kaj la Fanfasmoj de Fanfasmio apartenas al la Erba gento.

Ĉapitro 12

Kiel Ili Kunmetis la Peclojn

DOROTEO kaj ŝiaj kunveturantoj forrajdis de la Tranĉtonda vilaĝo kaj sekvis la neklaran padon ĝis la a fiŝofosto. Tie ili reprenis la ĉefvojon kaj pluveturis plezure tra la bela kultivlando. Je la vesperiĝo ili haltis ĉe loĝejo kie oni ĝoje bonvenigis ilin kaj donis al ili multajn manĝaĵojn kaj bonajn litojn por la nokto.

Frue la sekvan matenon, tamen, ili leviĝis fervoraj komenci, kaj post bona matenmanĝo ili adiaŭis sian gastiginton kaj grimpis en la ruĝan ĉaregon al kiu la Segĉevalo restis jungita dum la tuta nokto. Ĉar li konsistis el ligno, tiu ĉevalo neniam laciĝis nek deziris kuŝiĝi. Doroteo ne estis tute certa ĉu aŭ ne li kelkfoje dormas, sed estis certe ke li neniam dormis kiam ĉeestis vidanto.

La vetero ĉiam estas agrabla en Oz, kaj ĉimatene la aero estis frideta kaj refreŝiga kaj la sunlumo brila kaj tre plaĉa.

Post ĉirkaŭ horo ili atingis lokon kie alia vojo branĉiĝis. Estis a fiŝfosto tie kiu diris:

ĈIVOJE AL PECKUNPUZLIO

“Ho, ĉi tie ni flankeniru, ”diris Doroteo, rigardante la a fiŝon.

“Kion! Ĉu ni iru al Peckunpuzlio? ”demandis la Kapitana Ĝeneralo.

“Jes; Ozma opiniis ke ni ĝuos la Peclojn. Laŭdire ili multe distras, ”ŝi respondis.

“Neniu suspektus tion per ilia nomo, ”diris Onklino Em. “Do kiuj ili estas? Pli da paperaĵoj? ”

“Mi kredas ke ne, ”respondis Doroteo, ridante; “sed mi ne scias ’zakte, Onklino Em, kio ili estas. Ni sciiĝos alveninte. ”

“Eble scias la Sorĉisto, ”proponis Onklo Henriko.

“Ne; mi neniam antaŭe estis tie, ”diris la Sorĉisto.

“Sed ofte mi aŭdis pri Peckunpuzlio kaj la Pecloj, kiujn oni diras la plej kuriozaj uloj en la tuta Lando Oz. ”

“Kiumaniere? ”demandis la Vilulo.

“Pri tio mi tute ne scias, ”diris la Sorĉisto.

Ĝuste tiam, dum ili veturis laŭlonge de la bela verda vojeto cele Peckunpuzlion, ili ekvidis kanguruon sidantan apud la vojo. La povra besto kovradis sian vizaĝon per ambaŭ antaŭaj piedoj kaj ploradis tiel amare ke la larmoj fluis laŭ ĝiaj vangoj farante du rojetojn kaj gutis trans la vojon, kie ili faris lageton en kavetaĵo.

La Segĉevalo ekhaltis vidante tiun kompatindaĵon, kaj Doroteo kriis, preta simpatii:

“Kio estas, Kanguruo? ”

“Buu-huu! Buu-huu! ”ploris la kanguruo; “mi perdis m —m —m —Ho, buu-huu! Buu-huu! —”