“Povrulino, ”diris la Sorĉisto, “ŝi perdis sian mastron.
Verŝajne sian edzon, kaj li mortis. ”
“Ne, ne, ne! ”plorĝemis la kanguruo. “Ne tion. Mi perdis m —m —Ho, buu-huu! Buu-huu! ”
“Mi scias, ”diris la Vilulo; “ŝi perdis sian memoron. ”
“Ne; mi perdis m —m —m —Buu-huu! M —m —Ho, Buu-huu! ”kaj la kanguruo ploris eĉ pli forte ol antaŭe.
“Sendube sian meblon, ”proponis Onklino Em.
“Aŭ sian meĉon, ”proponis Onklo Henriko.
“Mi perdis mi —miajn —miajn mufojn! ”diris la kanguruo, fin fine sukcesante diri la vortojn.
“Ho! ”kriis la Flava Kokino, gakante pro trankviliĝo.
“Kial vi ne jam diris? ”
“Buu-huu! Mi-mi-ne povis, ”respondis la kanguruo.
“Sed atendu, ”diris Doroteo, “vi ne bezonas mufojn en ĉi tia varma vetero. ”
“Jes ja, ”respondis la besto, ĉesigante sian ploron kaj prenante siajn piedojn for de sia vizaĝo por rigardi la knabineton riproĉe. “Miaj manoj tute bruliĝos pro la suno kaj nigriĝos sen miaj mufoj, kaj de tiom longe mi surportas ilin ke verŝajne mi malvarmumos sen ili. ”
“Absurde! ”diris Doroteo. “Neniam mi aŭdis pri kanguruo kun mufoj. ”
“Ĉu vere? ”demandis la besto, kvazaŭ surprizite.
“Neniam! ”ripetis la knabino. “Kaj verŝajne vi malsanigos vin se vi ne ĉesos plori. Kie vi loĝas? ”
“Ĉirkaŭ kvin kilometrojn preter Peckunpuzlio, ”estis la respondo. “Avinjo Tariki faris por mi la mufojn, kaj ŝi estas Peclo. ”
“Nu, plej bone estos ke vi reiru hejmen nun, kaj eble la oldulino faros novajn por vi, ”proponis Doroteo. “Ni estas survoje al Peckunpuzlio, kaj vi rajtos saltadi apud ni. ”
Do ili pluveturis, kaj la kanguruo saltadis apud la ruĝa ĉarego kaj laŭŝajne plene forgesis rapide sian perdon. Post kelka tempo la Sorĉisto diris al la besto:
“Ĉu la Pecloj estas afablaj? ”
“Ho, tre afablaj, ”respondis la kanguruo; “afablaj, kiam ili estas ĝuste kunmetitaj. Sed kelkfoje ili aĉe disiĝas kaj intermiksiĝas, kaj tiam oni tute neniel povas manipuli ilin. ”
“Kion signifas ke ili disiĝas? ”demandis Doroteo.
“Nu, ili konsistas el tre multaj pecetoj, ”klarigis la kanguruo; “kaj kiam ajn venas fremdulo proksimen ili emas disfali kaj disiĝi. Tiam ili aĉe intermiksiĝas, kaj estas tre granda enigmo kiam oni penas rekunigi ilin. ”
“Kiu kutime rekunmetas ilin? ”demandis Ombi Ambi.
“Kiu ajn povas kunkompari la pecojn. Kelkfoje mi mem kunmetas Avinjon Tariki, ĉar mi tiel bone konas ŝin ke mi rekonas ĉiun pecon de ŝi. Tiam, plene kunmetite, ŝi trikas por mi, kaj tiel ŝi faris miajn mufojn. Sed necesis pasigi tre multajn tagojn per trikado, kaj mi devis kunmeti Avinjon tre multfoje, ĉar kiam ajn mi proksimiĝis ŝi disigis sin. ”
“Ŝajnas al mi ke ŝi kutimiĝus al via alveno kaj ne plu timus, ”diris Doroteo.
“Ŝi ne timas, ”respondis la kanguruo. “Ili tute ne timas, kiam ili estas kunmetitaj, kaj kutime ili estas tre gajaj kaj agrablaj. Nur ke ili kutimas disigi sin, kaj se ili ne farus tion ili ne estus Pecloj. ”
La veturantoj pripensis tion tre serioze dum kelka tempo, dum la Segĉevalo pluportis ilin rapide antaŭen.
Onklino Em komentis:
“Mi ne komprenas kiel utilos viziti tiujn Peclojn. Se ni trovos ilin disiĝintaj, ni nur povos kunbrosi ilin, kaj poste ne pliĝeni nin pri ili. ”
“Ho, mi opinias ke ni pluveturu, ”respondis Doroteo.
“Mi komencas malsati, kaj ni devos lunĉi en Peckunpuzlio. Eble la manĝaĵo ne estos tiom disigita kiom la homoj. ”
“Vi trovos multan manĝaĵon tie, ”deklaris la kanguruo, saltante alten ĉar la Segĉevalo tre rapide kuris; “kaj ili ankaŭ havas tre bonan kuiriston, se vi sukcesos kunmeti lin. Jen la urbo —tuj antaŭ ni! ”
Ili antaŭen rigardis kaj vidis grupon de tre belaj domoj starantaj en verda kampo iom for de la ĉefvojo.
“Kelkaj Manĝtuloj venis ĉi tien antaŭ kelkaj tagoj kaj kunmetis aron da homoj, ”diris la kanguruo. “Mi kredas ke ili plu kunestas, kaj se vi iros tre softe, tute sen fari bruon, eble ili ne disiĝos. ”
“Ni provu, ”proponis la Sorĉisto.
Do ili haltigis la Segĉevalon kaj eliris la ĉaregon, kaj, adiaŭinte la kanguruon, kiu forsaltis hejmen, ili eniris la kampon kaj tre zorgoplene proksimiĝis la grupon de domoj.
Tiel silente ili moviĝis ke baldaŭ ili vidis tra la fenestroj de la domoj homojn ĉirkaŭiradi, dum aliaj iris tien kaj tien en la kortoj inter la konstruaĵoj. De for ili aspektis su fiĉe similaj al aliaj homoj, kaj ŝajne ili ne rimarkis la grupon tiel senbrue alproksimiĝantan.
Ili jam preskaŭ atingis la plej proksiman domon kiam Toto vidis grandan skarabon transiri la padon kaj bojis laŭte je ĝi. Tuj sovaĝa bruo aŭdiĝis de la domoj kaj kortoj. Doroteo sentis ke sonas kiel subita hajloŝtormo, kaj la vizitantoj, sciante ke zorgatento ne plu necesas, antaŭen rapidis por vidi kio okazis.
Post la bruo intensa silento regis en la urbo. La fremduloj eniris la unuan domon atingitan, kiu ankaŭ estis la plej granda, kaj trovis la plankon kovrita de pecoj de la homoj loĝantaj tie. Ili aspektis multe kiel ligneroj zorge pentritaj, kaj estis kun ĉiaj kuriozaj kaj fantaziaj formoj, neniuj du eroj eĉ iomete intersimilis.
Ili prenis kelkajn el tiuj pecoj kaj atente rigardis ilin.
Sur unu kiun Doroteo rigardis estis okulo, kiu rigardis ŝin agrable sed kun esprimo de interesiĝo, kvazaŭ demandante al si kion ŝi faros per ĝi. Tre proksime ŝi trovis kaj prenis nazon, kaj komparante la du pecojn ŝi trovis ke ili estas parto de vizaĝo.
“Se mi povus trovi la buŝon, ”ŝi diris, “ĉi tiu Peclo eble povus paroli, kaj diri al ni kion ni sekve faru. ”
“Do ni trovu ĝin, ”respondis la Sorĉisto, kaj ili ĉiuj kaŭris sur siaj manoj kaj genuoj kaj komencis ekzameni la disajn erojn.
“Mi trovis ĝin! ”kriis la Vilulo, kaj kuris al Doroteo kun kuriozforma peco sur kiu estis buŝo. Sed kiam ili provis konekti ĝin al la okulo kaj nazo ili trovis ke la partoj ne kongruas.
“Tiu buŝo apartenas al alia persono, ”diris Doroteo.
“Vidu, ni bezonas kurbon tie kaj pinton tie, por ke ĝi kongruu kun la vizaĝo. ”
“Nu, nepre ĝi estas ĉi tie, ie, ”deklaris la Sorĉisto; “do se ni su fiĉe longe serĉos ni trovos ĝin. ”
Doroteo alkonektis orelon, post tio, kaj la orelo havis ereton da ruĝa hararo super si. Do dum la aliaj serĉis la buŝon ŝi serĉis pecojn kun ruĝa hararo, kaj trovis plurajn el ili kiuj, konektite al la aliaj pecoj, formis la supron de virkapo. Ŝi ankaŭ jam trovis la alian okulon kaj la orelon kiam Ombi Ambi en fora angulo trovis la buŝon. Kiam la vizaĝo estis tiel kompletigita ĉiuj partoj konektiĝis mirinde nete.
“Nu, estas kvazaŭ bildenigmo! ”krietis la knabineto.
“Ni trovu lian ceteron, kaj tute kompletigu lin. ”
“Kia estas lia cetero? ”demandis la Sorĉisto. “Jen kelkaj pecoj de bluaj kruroj kaj verdaj brakoj, sed mi ne scias ĉu aŭ ne liaj. ”
“Serĉu blankan ĉemizon kaj blankan ŝirmveston, ”diris la ĵus kunmetita kapo, parolante per iom fadeca voĉo. “Mi estas la kuiristo. ”
“Ho, dankon, ”diris Doroteo. “Oportune ni komencis vin la unuan, ĉar mi malsatas, kaj vi povos kuiri ian manĝaĵon por ni dum ni kunkonektos la aliajn ulojn. ”
Nun ne estis tre malfacile, ĉar ili scietis iom pri kiel estis vestita la viro, trovi la aliajn pecojn liajn, kaj ĉar ili ĉiuj nun prilaboris la kuiriston, provante pecon post peco por trovi ĉu ĝi konektiĝas, ili fine kompletigis la kuiriston.
Finite li profunde klinis sin antaŭ ili kaj diris:
“Mi tuj iros en la kuirejon kaj preparos vian manĝon.
Vi trovos ke estos iom malfacile kunmeti ĉiujn Peclojn, do mi konsilas ke vi komencu per la Lordo Alta Ĉiglevic, kies antaŭnomo estas Larry. Li estas kalva dikulo kaj vestita per blua mantelo kun latunaj butonoj, palruĝa veŝto kaj malbunta pantalono. Mankas peco el lia maldekstra genuo, ĝi perdiĝis antaŭ multaj jaroj kiam li disigis sin tro senzorge. Tial li lamas iomete, sed li tre bone sukcesas per duona genuo. Ĉar li estas la ĉefulo en ĉi tiu urbo Peckunpuzlio, li povos bonvenigi vin kaj helpi vin pri la aliaj. Do estos plej bone ke vi prilaboru lin dum mi pretigos vian manĝon. ”