Выбрать главу

“Nu, kiam ajn vi estos preta, nin ekakompanos la Kapricloj, la Grumblemloj kaj la Fanfasmoj, ”diris Guf; “do la konkeriĝo de Oz estas certigita tute sen dubo. ”

Denove la Reĝo aspektis pensoplena.

“Mi preskaŭ bedaŭras ke ni ne entreprenis la konkeron tute solaj, ”diris li. “Ĉiuj tiuj aliancanoj estas danĝeruloj, kaj ili eble postulos pli ol vi promesis al ili. Eble estus pli bone konkeri Ozon tute sen helpo elekstera. ”

“Ni ne povus, ”diris la Generalo plen fide.

“Kial, Guf? ”

“Vi tute bone scias. Vi jam unufoje spertis la popolon de Oz, kaj ili venkis vin. ”

“Ĉar ili rulis ovojn kontraŭ nin, ”respondis la Reĝo tremante. “Miaj Knomoj ne povas toleri ovojn, nek mi mem. Ili venenas ĉiujn subterloĝantojn. ”

“Tute vere, ”akordis Guf.

“Sed eble ni surprizus la popolon de Oz kaj konkerus ilin antaŭ ol ili trovus oportunon akiri ovojn. Nia antaŭa malvenko okazis ĉar la knabino Doroteo kunhavis Flavan Kokinon. Mi ne scias kio poste okazis al tiu kokino, sed mi kredas ke tute mankas kokinoj en la Lando Oz, do ne povas esti ovoj tie. ”

“Male, ”diris Guf, “estas nun centoj da kokidoj en Oz, kaj ili demetas amasojn da tiuj danĝeraj ovoj. Mi renkontis akcipitron dum mi revenis hejmen, kaj la birdo informis min ke li lastatempe iris al Oz por kapti kaj vori kelkajn junajn kokidojn. Sed ilin protektas magio, tiel ke la birdo ne kaptis eĉ unu el ili. ”

“Jen tre malplaĉa raporto, ”diris la Reĝo nervoze. “Vere tre malplaĉa. Miaj Knomoj akceptas batali, sed ili plene rifuzas renkonti kokinovojn —kaj pri tio mi ne riproĉas ilin. ”

“Ili ne bezonos renkonti ilin, ”respondis Guf. “Mi mem timas ovojn, kaj mi ne proponas eblecon veneniĝi per ili. Mia plano estas sendi la Kapriclojn tra la tunelon la unuaj, sekvu ilin la Grumblemloj kaj la Fanfasmoj.

Kiam ni la Knomoj iros tien, la ovoj jam estos elĉerpitaj, kaj ni povos tiam ĉasi kaj kapti la loĝantojn senĝene. ”

“Eble vi pravas, ”respondis la Reĝo, melankolie ĝemante. “Sed estu klare komprenite ke mi postulas Ozman kaj Doroteon kiel miajn proprajn kaptitojn. Ili estas iom plaĉaj knabinoj, kaj mi ne intencas ke iu el tiuj aĉuloj damaĝu aŭ sklavigu ilin. Kaptinte ilin mi portos ilin ĉi tien kaj transformos ilin en porcelanajn ornamaĵojn starontajn sur mia kamenobreto. Ili aspektos tre belaj — Doroteo unu fine de la breto kaj Ozma ali fine —kaj mi atente zorgos ke ili ne rompiĝu kiam la servistinoj senpolvigos ilin. ”

“Tute bone, Moŝto. Agu laŭplaĉe pri la knabinoj, ili ne gravas al mi. Nun niaj planoj estas aranĝitaj kaj ni havas kiel helpantojn la tri plej potencajn grupojn de fispiritoj en la mondo, do ni rapidu fini la tunelon kiel eble plej frue. ”

“Ĝi estos preta post tri tagoj, ”promesis la Reĝo, kaj li forrapidis por kontroli la laboron kaj certigi ke la Knomoj senpaŭze laboradas.

Ĉapitro 14

Kiel la Sorchisto Sorchis

“KIEN nun? ”demandis la Sorĉisto, kiam ili jam foriris el la vilaĝo Peckunpuzlio kaj la Segĉevalo komencis reveturadi laŭ la vojo.

“Nu, Ozma planis ĉi veturon, ”respondis Doroteo, “kaj ŝi ’silis nin viziti la Galimatianojn nun kaj poste la Stanan Lignohakiston. ”

“Laŭsone bona plano, ”diris la Sorĉisto. “Sed kiun vojon ni prenu por atingi la Galimatianojn? ”

“Mi ne scias ’zakte, ”respondis la knabineto; “sed devas esti ie ĝuste sudokcidente de ĉi tie. ”

“Do kial ni bezonas reiri al la krucvojoj? ”demandis la Vilulo. “Ni povus ŝpari multan tempon per debranĉo ĉi tie. ”

“Ne estas vojo, ”asertis Onklo Henriko.

“Do prefere ni reiru al la voja fiŝo, kaj certiĝu pri la vojo, ”decidis Doroteo.

Sed post nelonga reirado la Segĉevalo, kiu aŭdis ilian konversacion, ekhaltis kaj diris:

“Jen vojo. ”

Efektive neluma vojo aspektis branĉiĝi de la vojo sur kiu ili iris, kaj ĝi kondukis trans belajn verdajn kampojn kaj foliplenajn arbaretojn, rekte sudokcidenten.

“Tio aspektas bona vojo, ”diris Ombi Ambi. “Kial ni ne provu ĝin? ”

“Bone, ”respondis Doroteo. “Mi fervoras trovi kiaj estas la Galimatianoj, kaj ĉi tiu vojo devus konduki nin tien plej rapide. ”

Neniu oponis la planon, do la Segĉevalo turnis sin sur la vojon, kiu montriĝis preskaŭ tiel bona kiel tiu kiun ili prenis por atingi la Peclojn.

Unue ili preteriris kelkajn malnovajn domojn de kultivistoj, sed baldaŭ tiuj disaj loĝejoj jam malantaŭen lasiĝis kaj nur la kampoj kaj la arboj estis antaŭaj. Sed ili veturis gaje kontente, kaj Onklino Em ekkverelis kun Vilĉinjo pri la ĝusta metodo eduki kokidojn.

“Mi ne deziras kontraŭdiri vin, ”diris la Flava Kokino digne, “sed mi opinias ke mi scias pli pri kokidoj ol homoj. ”

“Pŝa! ”respondis Onklino Em, “mi bredas kokidojn jam de preskaŭ kvardek jaroj, Vilĉinjo, kaj mi scias ke necesas malsatigi ilin por ke ili demetu multajn ovojn, kaj plensatigi ilin se oni volas bonan boligotan viandon. ”

“Boligotan viandon! ”kriis Vilĉinjo hororoplene. “Boligi miaj kokidojn! ”

“Nu, por tio ili ekzistas, ĉu ne? ”demandis Onklino Em, surprizite.

“Ne, Onklino, ne en Oz, ”diris Doroteo. “Oni ne manĝas kokidojn ĉi tie. Komprenu, Vilĉinjo estis la unua kokino iam ajn vidita en ĉi lando, kaj mi mem venigis ŝin ĉi tien. Ĉiu ekamis kaj respektis ŝin, do la Ozanoj ne pli volonte manĝus ŝiajn kokidojn ol Vilĉinjon. ”

“Nu, jadi, ”anhelis Onklino Em. “Kion pri la ovoj? ”

“Ho, se ni havas pli da ovoj ol ni volas elkovi, ni permesas ke oni manĝu ilin, ”diris Vilĉinjo. “Efektive, al mi tre plaĉas ke la Ozanoj ŝatas niajn ovojn, ĉar alie ili putrus. ”

“Certe jen kurioza lando, ”ĝemis Onklino Em.

“Pardonu, ”vokis la Segĉevalo, “la vojo finiĝis kaj mi deziras scii kiudirekten iri. ”

Ili ĉirkaŭrigardis kaj, efektive, neniu vojo videblis.

“Nu, ”diris Doroteo, “ni volas iri sudokcidenten, kaj ŝajnas egale facile sekvi tiun direkton sen vojo kiel per vojo. ”

“Certe, ”respondis la Segĉevalo. “Ne estas malfacile treni la ĉagegon trans la kampon. Mi nur volis scii kien iri. ”

“Jen arbaro tie trans la ebenaĵo, ”diris la Sorĉisto, “kaj ĝi situas laŭ la direkto kien ni iras. Iru rekte al la arbaro, Segĉevalo, kaj nepre vi ĝuste iros. ”

Do la ligna besto plutrotadis kaj la herbo sur la kampo estis tiel mola sub la radoj ke estis facile veturi.

Sed Doroteo estis iomete maltrankvila pro la perdiĝo de la vojo, ĉar nun nenio gvidis ilin.

Tute neniuj domoj estis videblaj, do ili ne povis demandi al kultivisto pri la direkto; kaj kvankam la Lando Oz estis ĉiam bela, kien ajn oni iris, tiu parto de la lando estis nekonata de la tuta grupo.

“Eble ni perdiĝis, ”sugestis Onklino Em, kiam ili jam pluveturis silente iom longe.

“Ne gravas, ”diris la Vilulo; “mi multfoje perdiĝis — ankaŭ Doroteo —kaj ni ĉiam retroviĝis. ”

“Sed eble ni malsatos, ”komentis Ombi Ambi. “Jen kio plej malbonas kiam oni perdiĝas kie ne troviĝas proksimaj domoj. ”

“Ni bone manĝis en la vilaĝo de la Pecloj, ”diris Onklo Henriko, “kaj tio dumlonge malebligos ke ni mortmalsatu. ”

“Neniam iu mortis pro malsato en Oz, ”deklaris Doroteo firme; “sed estas vere ke kelkfoje oni multe malsatas. ”

La Sorĉisto diris nenion, kaj li ne aspektis tre maltrankvila. La Segĉevalo trotadis vigle, sed la arbaro aspektis pli for ol ili supozis kiam ili unue vidis ĝin. Do estis preskaŭ subsubire kiam ili fine atingis la arbojn; sed nun ili trovis sin en belega loko, kie la larĝetendiĝantajn arbojn kovris florantaj grimpoplantoj kaj sub ili estis molaj muskoj.