Выбрать главу

“Jen bona loko por kampadi, ”diris la Sorĉisto, kiam la Segĉevalo haltis por direktiĝi.

“Kampadi! ”eĥis ĉiuj.

“Certe, ”asertis la Sorĉisto. “Post nelonge estos mallume kaj ni ne povos veturi tra ĉi tiu arbaro dumnokte. Do ni kampu ĉi tie, kaj manĝu, kaj dormu ĝis revenos la taglumo. ”

Ili ĉiuj rigardis la vireton surprizite, kaj Onklino Em diris, brue spiretante tra sia nazo:

“Belajn tendojn ni havos, sendube! Mi supozas ke vi intencas ke ni dormu sub la ĉaro. ”

“Kaj maĉu herberojn kiel manĝon, ”aldonis la Vilulo, ridante.

Sed Doroteo ŝajnis tute ne havi dubojn kaj estis tre gaja.

“Bonfortune ni havas la mirindan Sorĉiston kun ni, ”ŝi diris; “ĉar li povas fari preskaŭ kion ajn li deziras. ”

“Ho, jes; mi forgesis ke ni havas Sorĉiston, ”diris

Onklo Henriko, rigardante la vireton scivole.

“Mi ne forgesis, ”pepis Vilĉinjo kontente.

La Sorĉisto ridetis kaj grimpis el la ĉarego kaj ĉiuj aliaj sekvis lin.

“Por kampadi, ”diris li, “ni unue bezonas tendojn. Iu bonvolu prunti al mi poŝtukon. ”

La Vilulo proponis poŝtukon al li, kaj Onklino Em alian. Li prenis ambaŭ kaj sternis ilin zorge sur la herbon proksime al la limo de la arbaro. Post tio li sternis ankaŭ sian propran poŝtukon, kaj starante iom for de ili li gestis per sia maldekstra mano al la poŝtukoj kaj diris:

“Kanvasaj tendoj neĝe blankaj

Tuj kresku kaj ni estos dankaj! ”

Kaj jen! la poŝtukoj fariĝis malgrandaj tendoj, kaj dum la veturantoj rigardis ilin la tendoj fariĝis daŭre pli grandaj ĝis post kelkaj minutoj ĉiu el la tendoj estis su fiĉe granda por loĝigi la tutan grupon.

“Ĉi tiu, ”diris la Sorĉisto, indikante la unuan tendon, “estas loĝejo por la inoj. Doroteo, vi kaj via Onklino rajtas enpaŝi kaj depreni viajn kovraĵojn. ”

Ĉiu kuris rigardi en la tendon, kaj ili vidis du belajn blankajn litojn, tute pretajn por Doroteo kaj Onklino Em, kaj arĝentan stangon por Vilĉinjo. Tapiŝetoj estis sternitaj sur la herba planko kaj kelkaj tendoseĝoj kaj tablo kompletigis la meblaron.

“Nu, nu, nu! Neniam mi vidis aŭ priaŭdis ion pli mirigan! ”kriis Onklino Em, kaj ŝi rigardetis la Sorĉiston preskaŭ time, kvazaŭ eble li estus danĝera pro siaj grandaj povoj.

“Ho, S-ro Sorĉisto! Kiel vi sukcesis fari tion? ” demandis Doroteo.

“La rimedon instruis al mi Glinda la Sorĉistino, kaj ĝi estas multe pli bona magio ol tiu kiun mi faradis en Omaha, kaj kiam mi unue venis al Oz, ”li respondis.

“Kiam la Bona Glinda trovis ke mi loĝos en la Smeralda Urbo por ĉiam, ŝi promesis helpi min, ĉar ŝi diris ke la Sorĉisto de Oz devas efektive esti lerta Sorĉisto kaj ne ĉarlatano. Do ni estas kunaj tre ofte kaj mi tiom rapide lernas ke mi anticipas iam povi efektivigi kelkaj verajn mirindaĵojn. ”

“Vi jam faris! ”deklaris Doroteo. “Tiuj tendoj estas ege mirindaj! ”

“Sed venu vidi la porvirajn tendojn, ”diris la Sorĉisto.

Do ili iris al la dua tendo, kiu havis vilajn randojn ĉar ĝi fariĝis el la poŝtuko de la Vilulo, kaj trovis ke ankaŭ en tiu estas ĉiuj mebloj. Ĝi enhavis kvar belajn litojn por Onklo Henriko, Ombi Ambi, la Vilulo kaj la Sorĉisto. Ankaŭ estis mola tapiŝeto sur kiu povos kuŝi Toto.

“La tria tendo, ”klarigis la Sorĉisto, “estas nia manĝejo kaj kuirejo. ”

Ili vizitis tiun, do, kaj trovis tablon kaj pladojn en la manĝotendo, kun multaj iloj necesaj por kuirado. La Sorĉisto elportis grandan kaldronon kaj pendigis ĝin sur krucostango antaŭ la tendo. Dum li faris tion Ombi Ambi kaj la Vilulo alportis aron da branĉetoj el la arbaro kaj post tio ili estigis fajron sub la kaldrono.

“Nun, Doroteo, ”diris la Sorĉisto, ridetante, “via tasko estas kuiri nian manĝon. ”

“Sed nenio estas en la kaldrono, ”ŝi kriis.

“Ĉu vi certas? ”demandis la Sorĉisto.

“Mi ne vidis ion eniri ĝin, kaj mi preskaŭ certas ke ĝi estis malplena kiam vi elportis ĝin, ”ŝi respondis.

“Tamen, ”diris la vireto, palpebrumante ruze al Onklo Henriko, “estos bone ke vi kontrolu nian manĝon, kara, por certigi ke ĝi ne bolos trans la randojn. ”

Post tio la viroj prenis kelkajn sitelojn kaj eniris la arbaron por serĉi akvofonton, kaj dum ili forestis Onklino Em diris al Doroteo:

“Mi kredas ke la Sorĉisto trompas nin. Mi mem vidis la kaldronon, kaj kiam li pendigis ĝin super la fajron estis nenio en ĝi krom aero. ”

“Ne dubu, ”komentis Vilĉinjo, fidoplene, dum ŝi komforte sidis en la herbo antaŭ la fajro. “Vi trovos ion en la kaldrono, kiam ĝi estos forprenita —kaj tute ne estos en ĝi povraj senkulpaj kokidoj. ”

“Via kokino tre malbone kondutas, Doroteo, ”diris Onklino Em, rigardante iom malestime Vilĉinjon.

“Domaĝe ke ŝi lernis paroli. ”

Povus esti nova malagrabla kverelo inter Onklino Em kaj Vilĉinjo se la viroj ne revenintus ĝuste tiam kun siteloj plenaj de klara, scintilanta akvo. La Sorĉisto diris al Doroteo ke ŝi estas bona kuiristo kaj ke li opinias ke la manĝo estas preta.

Do Onklo Henriko levis la kaldronon de la fajro kaj verŝis ĝian enhavon en grandan ujon kiun tenis por li la Sorĉisto. La ujo estis plenplena de tre bona stufaĵo, fume varmega, kun multaj diversspecaj legomoj kaj pastbuletoj kaj riĉa gustoplena saŭco.

La Sorĉisto triumfe metis la ujon sur la tablon en la manĝotendo kaj post tio ili ĉiuj sidiĝis sur tendoseĝoj por festeni.

Estis pluraj aliaj pladoj sur la tablo, ĉiuj zorge kovritaj, kaj kiam venis la momento por forpreni la kovrilojn ili trovis panon kaj buteron, kukojn, fromaĝojn, piklaĵojn, kaj fruktojn —inkluzive de kelkaj el la bongustegaj fragoj de Oz.

Neniu aŭdacis demandi pri kiel tiuj manĝaĵoj alvenis.

Ili kontentigis sin per ĝissata manĝado de la bonaĵoj provizitaj, kaj Toto kaj Vilĉinjo ankaŭ plene manĝis, ne dubu pri tio. Post la manĝo Onklino Em flustris al

Doroteo:

“Eble ja estis magia manĝaĵo, kara, kaj pro tio eble ĝi ne multe nutros; sed mi volonte agnoskas ke neniam mi gustumis ion pli plaĉan. ”Post tio ŝi pludiris, pli laŭtavoĉe:“Kiu lavos la pladojn? ”

“Neniu, sinjorino, ”respondis la Sorĉisto. “La pladoj jam lavis sin. ”

“Jadi! ”krietis la virino, levante siajn manojn pro mirego. Ĉar, tute vere, kiam ŝi rigardis la pladojn kiuj antaŭ momento estis ankoraŭ sur la tablo, ŝi trovis ilin jam lavitaj kaj sekigitaj kaj zorge aranĝitaj en stakoj.

Ĉapitro 15

Kiel Doroteo Hazarde Perdighis

ESTIS bela vespero, do ili kunaranĝis siajn tendoseĝojn cirkle antaŭ unu el la tendoj kaj komencis rakontadi por distri sin kaj pasigi la tempon antaŭ ol enlitiĝi.

Baldaŭ zebro videblis venante el la arbaro, kaj li trotis rekte al ili kaj diris ĝentile:

“Bonan vesperon, homoj. ”

La zebro estis neta besteto kaj havis maldikan kapon, mallongajn kolharojn kaj brosaspektan voston —tre similan al tiu de azeno. Lia belforma blanka korpo estis kovrata de laŭordaj strioj malhelbrunaj, kaj liaj hufoj estis delikataj kiel de cervo.

“Bonan vesperon, amiko Zebra, ”diris Ombi Ambi, responde al la saluto de la besto. “Ĉu ni povas iel helpi vin? ”

“Jes, ”respondis la zebro. “Mi deziras ke vi solvu disputon kiu de longe ĝenas min, pri ĉu ekzistas pli da akvo aŭ tero en la mondo. ”

“Kun kiu vi disputas? ”demandis la Sorĉisto.

“Kun molŝela krabo, ”diris la zebro. “Li loĝas en lageto kien mi iras ĉiutage por trinki, kaj li estas tre impertinenta krabo, mi certigas tion al vi. Mi diris al li multfoje ke la tero estas multe pli vasta ol la akvo, sed li rifuzas konvinkiĝi. Eĉ hodiaŭ vespere mem, kiam mi diris al li ke li estas sensignifa besto loĝanta en malgranda lageto, li asertis ke la akvo estas pli granda kaj pli grava ol la tero. Do, vidinte vian tendaron, mi decidis peti vin ĉesigi la disputon fin fine, por ke min ne plu ĝenu tiu senscia krabo. ”