Выбрать главу

“Ĉu vi ne estas iom flava? ”demandis Doroteo, rigardante lin kritikeme.

“Eble, infano. Sed ne kredu min gala, ĉar neniam mi fartis pli bone dum mia tuta vivo, ”respondis la maljunulo. “Se io a fliktus min, mi volonte agnoskus tion. ”

“Joĉjo estas iomete malfreŝa, ”diris S-ro Bulko, dum ili foriris; “sed li estas bone konata kaj neniam mishumora.

Mi nun gvidos vin renkonti kelkajn el miaj propraj parencoj. ”

Ili vizitis la Sukerbulkojn, la Ribobulkojn kaj la Hispanajn Bulkojn —ĉi tiuj havis vere fremdan aspekton.

Post tio ili vidis la Francajn Panojn, kiuj estis tre ĝentilaj al ili, kaj mallonge vizitis la Parker H. Bulkojn, kiuj estis iom arogantaj.

“Sed ne tiom vantaj kiom la Sukeraj Miksbulkoj, ” deklaris S-ro Bulko, “kiujn mi vere ne povas toleri. Mi ne volas esti suspektema aŭ skandalema, sed kelkfoje mi opinias ke la Miksbulkoj enhavas tro da bakpulvoro. ”

Ĝuste tiam timiga krio aŭdiĝis, kaj Doroteo haste turnis sin kaj trovis scenon de granda ekscitiĝo nelonge for sur la sama strato. Oni grupiĝis ĉirkaŭ Toto kaj ĵetis kontraŭ lin ĉion troveblan. Ili ĵetis kontraŭ la hundeton malmolajn biskvitojn, kaj eĉ meblojn kiuj estis durbakitaj kaj su fiĉe bonaj ĵetaĵoj.

Toto hurletis dum la aro da bakaĵoj tra fis lin; sed li staris senmove, kun la kapo klinita kaj la vosto inter la kruroj, ĝis Doroteo alkuris kaj demandis kio ĝenas.

“Kio ĝenas! ”kriis sekala bulko indigne, “ho, tiu fibesto manĝis tri el niaj karaj Patkringoj, kaj ankoraŭ nun glutas Salan Biskviton! ”

“Ho Toto! Kial vi aŭdacas? ”kriis Doroteo tre malfeliĉe.

La buŝo de Toto estis plena pro liaj salaj viktimoj, do li nur bojetis kaj svingis la voston. Sed Vilĉinjo, kiu estis fluginta al la supro de biskvita domo por esti en sekura loko, kriis:

“Li ne kulpas, Doroteo; la Kringoj de fiis lin manĝi ilin. ”

“Jes, kaj vi elbekis la okulojn de Sekvinbera Bulketo — unu el niaj plej respektindaj civitanoj! ”kriis pana pudingo, svingante sian pugnon kontraŭ la Flava Kokino.

“Kio? Kio? ”lamentis S-ro C. Bulko, kiu jam atingis ilin. “Ho, kia misfortuno —kia terura misfortuno! ”

“Sed atentu, ”diris Doroteo, firme dezirante defendi siajn bestamikojn, “ŝajnas al mi ke ni vere bone traktis vin, kvankam vi estas manĝeblaj kaj naturaj manĝaĵoj por ni. Mi estis afabla al vi, kaj manĝis viajn malnovajn ĉarumojn kaj pianojn kaj rubaĵojn, kaj tute ne plendis.

Sed vi ne rajtas supozi ke Toto kaj Vilĉinjo akceptos malsati en vilaĝo plenplena de bongustaj manĝaĵoj, ĉar ili ne povas kompreni vian avaremon kiel mi. ”

“Vi devas tuj foriri! ”diris S-ro Bulko severe.

“Kaj kion se ni rifuzos? ”demandis Doroteo, nun tre provokita.

“Tiuokaze, ”diris li, “ni metos vin en la grandajn bakfornojn kie ni fariĝis kaj bakos vin. ”

Doroteo ĉirkaŭrigardis kaj vidis minacajn esprimojn sur ĉies vizaĝo. Ŝi ne rimarkis fornojn en la vilaĝo, tamen eble ili troviĝas, ĉar kelkaj el la loĝantoj aspektas tre freŝaj. Do ŝi decidis foriri, kaj vokinte al Toto kaj Vilĉinjo ke ili sekvu ŝin ŝi marŝis laŭ la strato laŭeble digne, kvankam ŝin sekvis la malhuraoj kaj fikrioj de la bulkoj kaj biskvitoj kaj aliaj bakaĵoj.

Ĉapitro 18

Kiel Ozma Rigardis per Sia Magia Bildo

PRINCINO Ozma estis multe okupata reganteto, ĉar ŝi zorge priatentis la komforton kaj bonan staton de sia popolo kaj klopodis feliĉigi ilin. Kiam kvereloj estiĝis ŝi juste decidis ilin; kiam iu bezonis konsilon ŝi estis preta volonte aŭskulti.

Dum unu-du tagoj post la komenciĝo de la veturo de Doroteo kaj ŝiaj akompanantoj, Ozma okupis sin per regnaj aferoj. Post tio ŝi komencis pripensi ian okupon por Onklo Henriko kaj Onklino Em kiu estos leĝera kaj facila tamen distros la maljunulojn.

Ŝi baldaŭ decidis nomumi Onklon Henrikon Gardisto de la Juveloj, ĉar vere ŝi bezonis ke iu kalkulu kaj prizorgu la kestojn kaj barelojn da smeraldoj, diamantoj, rubioj, kaj aliaj multekostaj ŝtonoj en la Reĝaj Konservoĉambroj. Tio su fiĉe okupos Onklon Henriko, sed estis malpli facile trovi taskon por Onklino Em. La palaco estis plena de domservistoj, tiel ke neniel mankis laboro por prizorgi la netecon tie.

Dum Ozma sidis en sia bela ĉambro pensante ŝi hazarde rigardis sian Magian Bildon.

Jen unu el la plej gravaj trezoroj en la tuta Lando Oz.

Ĝi estis granda bildo, metita en belan oran kadron, kaj ĝi pendis en facile videbla pozicio sur muro de la privata ĉambro de Ozma.

Kutime tiu bildo aspektis nur kampara sceno, sed kiam Ozma rigardis ĝin kaj deziris scii kion faras iu el ŝiaj amikoj aŭ konatoj, la magio de tiu miriga bildo tuj montriĝis. Ĉar la kampara sceno iom post iom fadis kaj anstataŭe aperis bildo de la persono aŭ personoj kiujn Ozma volas vidi, kun la scenoj en kiuj ili nun troviĝas.

Tiel la Princino povis vidi kiun ajn parton de la mondo laŭvole, kaj rigardi la agadon de kiu ajn persono laŭ sia deziro.

Ozma jam ofte vidis Doroteon en ŝia hejmo en Kansas tiumaniere, kaj nun, havante iom da ripoztempo, ŝi esprimis deziron revidi sian amiketon. Estis dum la vizito de la veturantoj ĉe Peckunpuzlio, kaj Ozma gaje ridis rigardante per la bildo siajn amikojn peni rekunmeti Avinjon Tarikin.

“Ili aspektas feliĉaj kaj sendube bone distras sin, ”la knabina Reganto diris al si; kaj post tio ŝi komencis pensi pri la multaj aventuroj kiujn ŝi mem spertis kun Doroteo.

La bildoj de ŝiaj amikoj nun fadis de la Magia Bildo kaj la familiara pejzaĝo malrapide reaperis.

Ozma pensis pri la tempo kiam kun Doroteo kaj sia armeo ŝi marŝis al la subtera kaverno de la Reĝo de la Knomoj, preter la Lando Ev, kaj devigis la maljunan monarkon liberigi siajn kaptitojn, kiuj estis parto de la Reĝa Familio de Ev. Tiam la Birdotimigilo preskaŭ iktigis la Reĝon de la Knomoj ĵetante ovon de Vilĉinjo kontraŭ lin, kaj Doroteo kaptis la Magian Zonon de Reĝo Rokato kaj forportis ĝin kun si al la Lando Oz.

La bela Princino ridetis pro sia memoro pri tiu aventuro, kaj demandis al si kio okazis al la Reĝo de la Knomoj post tio. Nur ĉar ŝi estis scivolema kaj havis nenion pli bonan farindan, Ozma rigardis la Magian Bildon kaj deziris vidi per ĝi la Reĝon de la Knomoj.

Rokato la Ruĝa ĉiutage iris en sian tunelon por rigardi la progreson de la laboro kaj vigligi siajn laboristojn kiel eble plej. Li estis tie nun, kaj Ozma vidis lin klare per la Magia Bildo.

Ŝi vidis la subteran tunelon, kiu etendiĝis longe sub la Mortiga Dezerto kiu apartigis la Landon Oz de la montoj sub kiuj la Reĝo de la Knomoj havis siajn vastajn kavernojn. Ŝi vidis ke la tunelo fariĝas cele al la Smeralda Urbo, kaj tuj sciis ke ĝin fosas la Knomoj por ke ilia armeo povu marŝi tra ĝi kaj ataki ŝian propran belan kaj pacan landon.

“Mi supozas ke Reĝo Rokato planas venĝon kontraŭ ni, ”ŝi diris pripense, “kaj kredas surprizi nin kaj kapti kaj sklavigi nin. Kiel malgajige estas ke iu povas havi tiajn fiplanojn! Sed mi ne tro severe kulpigu Reĝon Rokaton, ĉar li estas Knomo, kaj lia naturo ne estas tiel milda kiel mia. ”

Post tio ŝi forviŝis plian pensadon pri la tunelo el sia menso, provizore, kaj komencis demandi al si ĉu Onklino Em feliĉus kiel Reĝa Flikisto de la Ŝtrumpoj de la Reganto de Oz. Ozma malmulte okazigis truojn en siaj ŝtrumpoj; tamen, kelkfoje necesis fliki ilin. Onklino Em sendube povus tre bele fari tion.

La sekvan tagon la Princino rerigardis la tunelon per sia Magia Bildo, kaj ĉiun sekvan tagon ŝi dediĉis kelkajn minutojn al rigardado al la laboro. Tio ne estis tre interesa, sed ŝi opiniis ke tion ŝi devas fari.

Malrapide sed sukcese la granda arka truo rampis tra la rokoj sub la mortiga dezerto, kaj ĉiutage ĝi pliproksimiĝis al la Smeralda Urbo.