Doroteo nun trovis sin en urbo tiel stranga kaj bela ke ŝi anhelis pro surprizo. La alta marmora muro etendiĝis tute ĉirkau la loko kaj elfermis la ceteron de la mondo.
Kaj tie estis marmoraj domoj kuriozformaj, plejparte ili similis al renversitaj kaldronoj sed kun delikataj maldikaj spajroj kaj minaretoj kiuj altis en la ĉielon. La stratoj estis pavimitaj per blanka mamoro kaj antaŭ ĉiu domo estis ĝardeno el riĉa verda trifoliaro. Ĉio estis neta kiel vakso, kaj la verdo kaj la blanko bele interkontrastiĝis.
Sed, ververe, la kuniklaj personoj estis la plej miriga vidaĵo vidita de Doroteo. La stratoj estis plenaj de ili, kaj iliaj kostumoj estis tiel grandiozaj ke la riĉaj vestoj de la Gardisto de la Giĉeto estis banalaj kompare kun la aliaj.
Silkoj kaj satenoj delikatkoloraj ŝajne estis ĉiam uzataj kiel ŝtofo, kaj preskaŭ ĉiu kostumo scintilis per valoregaj gemoj.
Sed la kuniklinoj superbrilis la virkuniklojn pro sia grandiozeco, kaj la fasono de iliaj roboj estis vere miriga.
Ili ankaŭ surhavis kufojn, en kiuj estis plumoj kaj juveloj, kaj kelkaj puŝadis beboĉaretojn en kiuj, kiel vidis la knabino, estis kunikletoj. Kelkaj kuŝis dormante dum aliaj kuŝis suĉante siajn manojn kaj ĉirkaŭrigardante per grandaj palruĝaj okuloj.
Ĉar Doroteo ne estis pli granda ol la plenkreskaj kunikloj ŝi havis oportunon observi ilin atente antaŭ ol ili rimarkis ŝian ceeston. Kiam ili ja rimarkis, ili ŝajnis tute ne alarmitaj, kvankam la knabineto nature allogis atenton kaj ĉiuj rigardis ŝin tre scivoleme.
“Cedu vojon! ”kriis la Gardisto de la Giĉeto. “Cedu vojon al Princino Doroteo, kiu venas de Ozma de Oz. ”
Aŭdinte tiun anoncon la amaso da kunikloj cedis lokon al ili sur la trotuaroj, kaj dum Doroteo pasis ili ĉiuj klinis siajn kapojn respektoplene.
Marŝinte tiel tra pluraj belaj stratoj ili atingis placon en la centro de la Urbo. En tiu placo estis kelkaj belaj arboj kaj bronza statuo pri Glinda la Bona, kaj preter ĝi estis la pordegoj de la Reĝa Palaco —vasta kaj impona konstruaĵo el blanka marmoro kovrita per filigrano el prujneca oro.
Ĉapitro 20
Kiel Doroteo Lunchis kun Regho
Vico de kuniklaj soldatoj staris antaŭ la enirejo de la palaco, kaj ili surhavis verdajn kaj orajn uniformojn kun altaj ĉapoj sur siaj kapoj kaj tenis lancetojn per siaj manoj. La Kapitano havis glavon kaj blankan plumon en sia ĉapo.
“Salutu! ”kriis la Gardisto de la Giĉeto. “Salutu Princinon Doroteon, kiu venas de Ozma de Oz! ”
“Salutu! ”kriis la Kapitano, kaj la soldatoj ĉiuj tuj salutis.
Nun ili eniris la grandan halon de la palaco, kie ili renkontis gaje vestitan serviston, al kiu la Gardisto de la Giĉeto demandis ĉu la Reĝo estas libera.
“Mi kredas ke jes, ”estis la respondo. “Mi aŭdis lian Moŝton ploradi kaj lamentadi kiel kutime antaŭ nur kelkaj minutoj. Se li ne ĉesos agi kiel bebo mi rezignos mian postenon ĉi tie kaj dungigos min. ”
“Pro kio suferas via Reĝo? ”demandis Doroteo, kiun surprizis aŭdi la kuniklan serviston paroli tiel senrespekte pri sia monarko.
“Ho, li nur ne volas esti Reĝo, jen ĉio; kaj li simple devas, ”estis la respondo.
“Atentu! ”diris la Gardisto de la Giĉeto severe; “konduku nin al lia Moŝto; kaj ne diskonigu niajn problemojn al fremduloj, mi petas. ”
“Nu, se ĉi tiu knabino vidos la Reĝon, li mem diskonigos siajn problemojn, ”respondis la servisto.
“Jen lia reĝa privilegio, ”deklaris la Gardisto.
Do la servisto gvidis ilin en ĉambron kies drapiraĵoj estis el ora ŝtofo kaj kies mebloj estis el oro kaj kovritaj per sateno. Trono estis en tiu ĉambro, sur platformo kaj kun granda kusenkovrita sidloko, kaj sur tiu sidejo troviĝis la Kunikla Reĝo. Li kuŝis sur sia dorso, kun siaj piedoj en la aero, kaj ploraĉis kiel hundeto.
“Via Moŝto! via Moŝto! Leviĝu. Jen vizitanto, ”vokis la servisto.
La Reĝo ruliĝis kaj rigardis Doroteon per unu akvoplena palruĝa okulo. Post tio li sidiĝis kaj zorge viŝis siajn okulojn per silka poŝtuko kaj surmetis sian juvelitan kronon, kiu estis defalinta.
“Pardonu mian malĝojon, kara fremdulo, ”li diris per malgaja voĉo. “Rigardante min vi vidas la plej mizeroplenan monarkon en la tuta mondo. Kioma horo estas, Paleprumanto? ”
“La unua horo, Moŝto, ”respondis la servisto al kiu li demandis.
“Tuj alportu lunĉon! ”ordonis la Reĝo. “Lunĉon por du personoj —por mia vizitanto kaj mi —kaj certigu ke ŝi ricevos manĝaĵojn kutimajn por ŝi. ”
“Jes, Moŝto, ”respondis la servisto, kaj li foriris.
“Ligu la laĉon de mia ŝuo, Firmharulo, ”diris la Reĝo al la Gardisto de la Giĉeto. “Ho, ve! Kiom malfeliĉa mi estas! ”
“Ĝuste kio ĝenas vian Moŝton? ”demandis Doroteo.
“Nu, ĉi tiu reĝafero, kompreneble, ”li respondis, dum la Gardisto ligis lian ŝulaĉon. “Mi neniel volis esti Reĝo de Kuniklio, kaj ĉiuj kunikloj sciis tion. Do ili elektis min por —por ŝpari al si mem tian teruran faton, mi supozas —kaj jen mi, fermita en palaco, kiam mi alie povus esti libera kaj feliĉa. ”
“Ŝajnas al mi, ”diris Doroteo, “ke estas bonege esti
Reĝo. ”
“Ĉu vi mem iam estis Reĝo? ”demandis la monarko.
“Ne, ”ŝi respondis, ridante.
“Do vi nenion scias pri la afero, ”li diris. “Mi ne demandis kiu vi estas, sed ne gravas. Dum ni lunĉos mi parolos al vi pri ĉiuj miaj problemoj. Ili estas multe pli interesaj ol io direbla de vi pri vi. ”
“Eble laŭ via vidpunkto, ”respondis Doroteo.
“La lunĉo estas preta! ”kriis Palpebrumanto, malfermante la pordon, kaj envenis dekduo da kunikloj en livreo, ĉiuj portis pletojn kiujn ili metis sur la tablon, kie ili aranĝis la pladojn bonorde.
“Nun eliru —ĉiuj! ”kriis la Reĝo. “Firmharulo, atendu ekstere, eble mi bezonos vin. ”
Post ilia eliro, kiam la Reĝo estis sola kun Doroteo, li malsupreniris de sia trono, ĵetis sian kronon en angulon, kaj piedbatis sian ermenan robon sub la tablon.
“Sidiĝu, ”li diris, “kaj penu esti feliĉa. Estas senutile por mi se mi penas, ĉar mi estas ĉiam mizera. Sed mi malsatas, kaj espereble ankaŭ vi. ”
“Mi malsatas, ”diris Doroteon. “Hodiaŭ mi manĝis nur ĉarumon kaj pianon —ho! kaj ankaŭ panon-kun-butero kiu antaŭe estis antaŭporda mato. ”
“Bonsonaj manĝaĵoj, ”komentis la Reĝo, sidiĝante kontraŭ ŝi; “sed eble la piano ne estis bonsona, ĉu? ”
Doroteo ridis.
“Ŝajne vi ne tiom malĝojas nun, ”ŝi diris.
“Sed jes, ”protestis la Reĝo, kies okuloj komencis repleniĝi per larmoj. “Eĉ miaj ŝercoj estas mizeraj. Mi estas kiel eble plej mizera, veplena, a fliktita, malĝoja kaj malfeliĉa. Ĉu vi ne bedaŭras pri tio? ”
“Ne, ”respondis Doroteo honeste. “Mi ne povas diri ke jes. Ŝajnas al mi ke, kiel kuniklo, vi estas tre bonfortuna.
Jen la plej bela urbeto kiun iam mi vidis. ”
“Nu, la urbo estas su fiĉe bona, ”li agnoskis. “Glinda, la Bona Sorĉistino, konstruis ĝin por ni ĉar ŝi amas kuniklojn. Al mi ne multe ĝenas la Urbo, kvankam mi ne loĝus ĉi tie propravole. Estas la Reĝeco kiu plene nuligis mian feliĉon. ”
“Kial vi ne loĝus ĉi tie propravole? ”ŝi demandis.
“Ĉar ĉio estas tute kontraŭnatura, kara. Kunikloj estas mislokitaj, en tiom da lukso. Kiam mi estis juna mi loĝis en truo en la arbaro. Min tute ĉirkaŭis malamikoj kaj ofte mi devis forkuri por savi min. Estis malfacile akiri su fiĉe da manĝaĵo, kaj kiam mi trovis aron da trifolioj mi devis aŭskulti kaj atenti pri danĝero dum mi manĝis. Lupoj serĉadis ĉirkaŭ la truo en kiu mi loĝis kaj kelkfoje mi ne kuraĝis eliri dum plenaj tagoj. Ho, kiom feliĉa kaj kontenta mi tiam estis! Mi estis vera kuniklo, kia min faris la naturo —sovaĝa kaj libera! — kaj mi eĉ ĝuis aŭskultadi la agitiĝon de mia propra koro! ”