Doroteo ridetis.
“Ĉu ne estus ridige, ”ŝi diris, “ke mi prizorgus domon en Kansas, kiam mi estas Princino en la Lando Oz? ”
“Princino! ”ili ambaŭ krietis, mirante.
“Jes; Ozma princinigis min antaŭ longe, kaj ofte ŝi petas min veni loĝi por ĉiam en la Smeralda Urbo, ”diris la infano.
Ŝiaj onklo kaj onklino rigardis unu la alian mire. Post tio la viro diris:
“Ĉu vi kredas ke vi povus sukcese reiri al via felando, kara? ”
“Ho, jes, ”respondis Doroteo; “mi povus fari tion facile. ”
“Kiel? ”demandis Onklino Em.
“Ozma vidas min ĉiutage je la kvara horo, en sia
Magia Bildo. Ŝi povas vidi min negrave kie mi estas, ne grave kion mi faras. Kaj je tiu tempo, se mi faros certan sekretan signon, ŝi venigos min per la Magia Zono, kiun iam mi kaptis de la Reĝo de la Knomoj. Tiam, post palpebrumeto, mi estos kun Ozma en ŝia palaco. ”
La maljunuloj silentis dum kelka tempo post tiu parolo de Doroteo. Fine Onklino Em diris, denove ĝemante pro bedaŭro:
“Se estas tiel, Doroteo, eble plej bone estos ke vi iru loĝi en la Smeralda Urbo. Niajn korojn rompos perdi vin el niaj vivoj, sed vi estos tiom multe pli bonstata kun viaj feamikoj ke ŝajnas plej saĝe kaj plej bone ke vi iru. ”
“Mi ne certas pri tio, ”komentis Onklo Henriko, skuante sian grizan kapon dubeme. “Ĉio tia ŝajnas reala al Doroteo, mi scias; sed mi timas ke nia knabineto ne trovos sian felandon ĝuste tia kia ŝi prirevis ĝin.
Malfeliĉigus min pensi ke ŝi vagas inter fremduloj kiuj eble malafable traktos ŝin. ”
Doroteo ridis gaje pro tiu parolo, kaj post tio ŝi refariĝis tre serioza, ĉar ŝi povis kompreni ke tiu embaraso multe ĝenas ŝiajn onklon kaj onklinon, kaj sciis ke krom se ŝi trovos metodon helpi ilin iliaj estontaj vivoj estos tute mizeraj kaj malfeliĉaj. Ŝi sciis ke ŝi ja povas helpi ilin. Ŝi jam elpensis metodon. Tamen ŝi ne tuj diris al ili kio ĝi estas, ĉar ŝi devos peti konsenton de Ozma antaŭ ol povi plenumi siajn planojn.
Do ŝi diris nur:
“Se vi promesos tute ne maltrankvili pri mi, mi iros al la Lando Oz jam ĉiposttagmeze. Kaj mi faros ankaŭ promeson; ke vi ambaŭ revidos min antaŭ ol venos la tago kiam vi devos forlasi la kampojn. ”
“Tiu tago jam ne estas tre for, ”ŝia onklo malfeliĉe respondis. “Mi ne parolis al vi ĝis lastamomente, kara Doroteo, do la eventaĉo estas proksima. Sed se vi estas tute certa ke viaj feamikoj donos al vi loĝon, estos plej bone ke vi iru al ili, kiel diras vian onklino. ”
Jen kial Doroteo iris al sia ĉambreto en la mansardo tiun posttagmezon, prenante kun si hundeton nomatan Toto. La hundo havis buklan nigran hararon kaj grandajn brunajn okulojn kaj amis Doroteon elkore.
La infano kisis siajn onklon kaj onklinon tenere antaŭ ol supreniri, kaj nun ŝi ĉirkaŭrigardis sian ĉambreton iom sopire, rigardante la simplajn ornamaĵojn kaj la trivitajn kalikotajn kaj plejdkatunajn robojn, kvazaŭ ili estus malnovaj amikoj. Unue tentis ŝin fari pakaĵon da ili, sed
ŝi tute bone sciis ke ili ne utilos al ŝi dum ŝia estonta vivo.
Ŝi sidiĝis sur seĝon kun rompita dorso —la sola seĝo en la ĉambro —kaj tenante Toton en siaj brakoj ŝi atendis pacience ĝis la horloĝo sonigis la kvaran horon.
Tiam ŝi faris la sekretan signalon pri kiu ŝi kaj Ozma interkonsentis.
Onklo Henriko kaj Onklino Em atendis malsupre. Ili estis maltrankvilaj kaj tre ekscititaj, ĉar ĉi tiu estas tre enuiga mondo, kaj ŝajnis al ili ke estas tute maleble ke ilia nevino povos malaperi el sia hejmo kaj tuj veturi al felando.
Do ili atentis la ŝtuparon, kiu ŝajnis esti la sola vojo per kiu Doroteo povus eliri la domon, kaj ili atente rigardadis dumlonge. Ili aŭdis la horloĝon sonigi la kvaran sed ne estis sono el supre.
Duono post la kvara venis, kaj nun ili estis tro senpaciencaj por pli atendi. Nelaŭte ili rampis supren laŭ la ŝtupoj al la pordo de la ĉambro de la knabineto.
“Doroteo! Doroteo! ”ili vokis.
Ne estis respondo.
Ili malfermis la pordon kaj enrigardis.
La ĉambro estis malplena.
Ĉapitro 3
Kiel Ozma Plenumis la Peton de Doroteo
MI SUPOZAS ke vi jam legis tiom pri la grandioza
Smeralda Urbo ke mi malmulte bezonas priskribi ĝin ĉi tie. Ĝi estas la Ĉefurbo de la Lando Oz, kiu estas prave opiniata la plej alloga kaj ĝuiga felando en la tuta mondo.
La Smeralda Urbo konsistas tute el belaj marmoroj en kiuj estas inkrustita arego da smeraldoj, el kiuj ĉiu estas belege ĉizita kaj granddimensia. Aliaj juveloj estas uzataj por ornami la internon de la domoj kaj palacoj, ekzemple rubioj, diamantoj, sa firoj, ametistoj kaj turkizoj. Sed en la stratoj kaj sur la eksteroj de la konstruaĵoj aperas nur smeraldoj, pro kio la loko nomiĝas la Smeralda Urbo de Oz. Ĝi havis naŭmil sescent kvindek kvar konstruaĵojn, en kiuj loĝis kvindek sepmil tricent dek ok personoj, ĝis kiam mia rakonto komenciĝas.
La tuta ĉirkaŭa lando, kiu etendiĝis ĝis la randoj de la dezerto kiu ĉirkaŭis ĝin ĉiu flanke, estis plena de belaj kaj komfortaj domoj de kultivistoj, en kiuj loĝis la Ozanoj kiuj preferis kamparan vivon al urba vivo.
Ensume pli ol duona miliono da homoj loĝis en la Lando Oz —kvankam kelkaj el ili, kiel vi baldaŭ trovos, ne konsistis kiel ni el karno kaj sango —kaj ĉiu loĝanto de tiu favorata lando estis feliĉa kaj prospera.
Nenia malsano iam koniĝis inter la Ozanoj, kaj tiel neniu iam mortis, krom se li renkontis akcidenton kiu malebligis ke li vivu. Tio vere tre malofte okazis. Ne ekzistis malriĉuloj en la Lando Oz, ĉar tute ne ekzistis mono, kaj ĉia proprietaĵo apartenis al la Reganto. La popolo estis ŝia infanaro, kaj ŝi vartis ilin. Al ĉiu persono la najbaroj donis kion ajn li bezonis por sia uzado, kio estas kiom oni racie rajtas deziri. Kelkaj kultivis la teron kaj kreskigis grandajn kvantojn da grenoj, kiujn oni egale dividis inter la tuta loĝantaro, tiel ke ĉiu havis su fiĉe. Estis multaj tajloroj kaj vestfaristoj kaj ŝufaristoj kaj similaj, kiuj faris aĵojn kiujn povis surporti ĉiu deziranto. Simile, estis juvelistoj kiuj faris personajn ornamaĵojn, kiuj plaĉis kaj beligis la popolon, kaj ankaŭ tiuj ornamaĵoj estis senpagaj por tiuj kiuj petis ilin. Al ĉiu viro kaj virino, ne grave kion li aŭ ŝi produktis por la bono de la komunumo, provizis la najbaroj manĝaĵojn kaj vestojn kaj domon kaj meblojn kaj ornamaĵojn kaj ludilojn. Se hazarde la provizo iam ne su fiĉis, oni prenis pli el la grandaj magazenoj de la Reganto, kiuj poste repleniĝis kiam estis pli da io ol la popolo bezonis.
Ĉiu laboris duontempe kaj ludis duontempe, kaj la homoj ĝuis la laboron tiom kiom la ludadon, ĉar estas bone esti okupata kaj havi farendajn taskojn. Ne ekzistis kruelaj estroj observantaj ilin, kaj neniu ekzistis por riproĉi ilin aŭ kulpigi ilin. Tial ĉiu fieris fari ĉion eblan por siaj amikoj kaj najbaroj, kaj ĝojis kiam ili akceptis liajn produktaĵojn.
Vi scios, per tio kion mi diris al vi, ke la Lando Oz estis rimarkinda lando. Mi ne supozas ke tia aranĝo estus praktika por ni, sed Doroteo certigas al mi ke ĝi bonege funkcias por la popolo de Oz.
Ĉar Oz estis felando, la popolo estis, kompreneble, fepopolo; sed tio ne signifas ke ili ĉiuj estis tre malsimilaj al la homoj de nia propra mondo. Estis ĉiaj kuriozuloj inter ili, sed tute neniu malbonulo kaj neniu kiu posedis egoisman aŭ perforteman naturon. Ili estis pacamaj, bonkoraj, amemaj, kaj gajaj, kaj ĉiu loĝanto adoris la belan knabinon kiu regas ilin, kaj ĝoje obeis ĉiun ŝian ordonon.
Malgraŭ ĉio ĝenerala kiun mi diris, ja ekzistis kelkaj partoj de la Lando Oz ne tiom agrablaj kiel la kultivista lando kaj la Smeralda Urbo kiu estis ĝia centro. Tre for en la Suda Lando loĝis en la montaro aro da kuriozuloj nomataj Martel-Kapuloj, ĉar ili ne havis brakojn kaj uzis siajn platajn kapojn por bati ĉiun kiu proksimiĝis al ili.