Do post tio ŝi foriris de li kaj eniris tra la malgranda pordo la ĉambron en la muro, kie ŝi iom post iom fariĝis pli kaj pli granda ĝis reakiri sian naturan dimension.
La Gardisto de la Giĉeto ebligis al ili eliri en la arbaron kaj diris al Doroteo ke ŝi faris grandan servon al Kuniklio ĉar ŝi venigis al ilia mizera Reĝo komprenon pri la plezuro kiun estigas regado de tia bela urbo.
“Mi komencos petskribon por ke statuo pri vi staru apud tiu de Glinda en la publika placo, ”diris la Gardisto. “Mi esperas ke vi revenos, iam, kaj vidos ĝin. ”
“Eble tiel estos, ”ŝi respondis.
Post tio, sekvate de Toto kaj Vilĉinjo, ŝi formarŝis de la alta marmora muro kaj rekomencis paŝadi laŭ la mallarĝa pado cele la a fiŝfoston.
Ĉapitro 22
Kiel la Sorchisto Trovis Doroteon
Kiam ili atingis la a fiŝofoston, tie, ĝojigante ilin, estis la tendoj de la Sorĉisto starigitaj apud la vojo kaj la kaldrono boladis gaje super fajro. La Vilulo kaj Ombi Ambi kolektadis lignon por la fajro dum Onklo Henriko kaj Onklino Em sidis en siaj tendoseĝoj konversaciante kun la Sorĉisto.
Ili ĉiuj kuris antaŭen por saluti Doroteon, dum ŝi alproksimiĝis, kaj Onklino Em kriis:“Jadi, infano! Kie vi estis? ”
“Vi forestis dum la tuta tago, ”aldonis la Vilulo riproĉe.
“Nu, komprenu, mi perdiĝis, ”klaris la knabineto, “kaj mi multege klopodis trovi la vojon por retreniri al vi, sed mi simple ne sukcesis. ”
“Ĉu vi vagis en la arbaro dum la tuta tago? ”demandis Onklo Henriko.
“Nepre vi malsategas! ”diris Onklino Em.
“Ne, ”diris Doroteo, “mi ne malsatas. Mi manĝis
ĉarumon kaj pianon en la mateno, kaj lunĉis kun Reĝo. ”
“Ha! ”krietis la Sorĉisto, kapjesante kun agrabla rideto.
“Do denove vi aventuris. ”
“Ŝi plene frenezas! ”kriis Onklino Em. “Kiel oni povas manĝi ĉarumon? ”
“Ĝi ne estis tre granda, ”diris Doroteo, “kaj ĝi havis
ĉokoladan radon. ”
“Kaj mi manĝis la erojn, ”pludiris Vilĉinjo serioze.
“Sidiĝu kaj rakontu ĉion al ni, ”petis la Sorĉisto. “Ni serĉis vin dum la tuta tago, kaj fine mi rimarkis viajn piedspurojn en ĉi tiu pado —kaj tiujn de Vilĉinjo. Ni hazarde trovis la padon, kaj ĉar ĝi kondukas al nur du lokoj mi decidis ke vi estas ĉe unu aŭ la alia de tiuj lokoj. Do ni starigis la tendojn kaj atendis vian revenon.
Kaj nun, Doroteo, diru al ni kie vi estis —ĉu en Bulkio aŭ en Kuniklio? ”
“Nu, mi estis en ambaŭ, ”ŝi respondis; “sed unue mi iris al Manĝilio, kien tute neniu pado kondukas. ”
Tiam ŝi sidiĝis kaj rakontis la aventurojn de la tago, kaj estu certa ke Onklino Em kaj Onklo Henriko estis multe surprizitaj de la rakonto.
“Sed vidinte la Tranĉtondojn kaj la Peclojn, ”komentis
ŝia onklo, “ni devus tute ne surpriziĝi pri io ajn en ĉi tiu stranga lando. ”
“Ŝajnas ke la solaj kutimaj ordinaruloj ĉi tie estas ni mem, ”komentis Onklino Em iom necerte.
“Nun ni rekunestas, kaj estas unu unuigita grupo, ” komentis la Vilulo, “do kion ni sekve faru? ”
“Manĝu kaj dormu dum la nokto, ”respondis la Sorĉisto rapide, “kaj poste plu veturu. ”
“Kien? ”demandis la Kapitana Generalo.
“Ni ankoraŭ ne vizitis la Galimatianojn kaj la Antaŭtimulojn, ”diris Doroteo. “Mi volonte vizitos ilin — ĉu ne ankaŭ vi? ”
“Ili ne sonas interesaj, ”oponis Onklino Em. “Sed eble jes. ”
“Kaj poste, ”pludiris la malgranda Sorĉisto, “ni vizitos la Stanan Lignohakiston kaj Joĉjon Kukurbokapon kaj nian malnovan amikon la Birdotimigilon survoje al nia hejmo. ”
“Ankaŭ ili ne sonas tre interesaj, ”komentis Onklino Em.
“Nu, ili estas miaj plej bonaj amikoj! ”asertis la knabineto, “kaj nepre vi ekamos ilin, Onklino Em, ĉar ĉiu amas ilin. ”
Jam la krepusko proksimiĝis, do ili manĝis la bonaĵojn kiujn la Sorĉisto per magio estigis en la kaldrono kaj post tio ili enlitiĝis en la komfortaj tendoj.
Ili ĉiuj ellitiĝis jam frue la sekvan matenon, sed Doroteo ne emis denove vagi de la tendoj, timante ke okazos pliaj akcidentoj.
“Ĉu vi scias kie estas vojo? ”ŝi demandis al la vireto.
“Ne, kara, ”respondis la Sorĉisto; “sed mi trovos. ”
Post la matenmanĝo li gestis al la tendoj per sia mano kaj ili refariĝis poŝtukoj, kiujn reprenis kaj metis en siajn poŝojn la posedantoj. Post tio ili ĉiuj grimpis en la ruĝan
ĉaregon kaj la Segĉevalo demandis:
“Kiudirekten? ”
“Ne gravas, ”respondis la Sorĉisto. “Nur iru laŭvole kaj nepre vi elektos prave. Mi sorĉis la radojn de la ĉarego, kaj ili ruliĝos ĝustadirekten, tute sendube. ”
Dum la Segĉevalo komencis marŝi tra la arboj Doroteo diris:
“Se ni havus iun el tiuj novmodaj aerŝipoj ni povus for flosi super la arbaro kaj malsupren rigardi kaj trovi ĝuste kiujn lokojn ni deziras. ”
“Aerŝipo? Pa! ”malestime respondis la vireto. “Mi malamas tiaĵojn, Doroteo, kvankam ili tute ne estas novaĵo por mi aŭ por vi. Mi estis balonisto dum multaj jaroj, kaj foje mia balono portis min al la Lando Oz, kaj foje al la Vegetala Regno. Kaj foje Ozma havis Gumpon kiu flugis super ĉi tiu tuta regno kaj estis su fiĉe saĝa por iri kien oni ordonas —kaj tion ne faras aerŝipoj. La domo kiun la ciklono portis al Oz el la tre distanca Kansas, kun vi kaj Toto en ĝi —estis vera aerŝipo tiutempe; do komprenu ke ni multe spertis flugadon kun la birdoj. ”
“Aerŝipoj ja ne estas malbonaj, ”deklaris Doroteo. “Iun tagon ili flugos tra la tuta mondo, kaj eble venigos homojn eĉ al la Lando Oz. ”
“Mi devos diskuti tion kun Ozma, ”diris la Sorĉisto, sulkante sian frunton iomete. “Tute ne estus bone, sciu, se la Smeralda Urbo fariĝus vojstacio por aer-linio. ”
“Ne, ”diris Doroteo, “mi supozas ke ne. Sed kion ni povos fari por malebligi tion? ”
“Mi elpensas magian recepton por konfuzi homajn cerbojn, tiel ke ili neniam faros aerŝipon kiu iros kien ili volas, ”la Sorĉisto kon fidis al ŝi. “Tio ne malebligos fojfojan flugadon de tiuj iloj, sed ĝi malebligos ke ili flugos al la Lando Oz. ”
Ĝuste tiam la Segĉevalo tiris la ĉaregon el la arbaro kaj bela pejzaĝo kuŝis etendite antaŭ la okuloj de la veturantoj. Krome, tuj antaŭ ili estis bona vojo kiu serpentumis tra la montetoj kaj valoj.
“Nun, ”diris la Sorĉisto, evidente denove ĝojplena, “ni denove estas sur la ĝusta vojo, kaj ne necesos pli maltrankviliĝi. ”
“Estas malsaĝe fidi al la hazardo en nekonata lando, ” komentis la Vilulo. “Se ni tenus nin sur la vojoj ni tute ne perdiĝus. Vojoj ĉiam kondukas ien, alie ili ne estus vojoj. ”
“Ĉi tiu vojo, ”aldonis la Sorĉisto, “kondukas al Galimatio. Mi estas certa pri tio ĉar mi sorĉis la radojn de la ĉarego. ”
Efektive veturinte laŭ la vojo dum unu-du horoj ili eniris belan valon kie vilaĝo kuŝis komforte inter la montetoj. La domoj estis Manĝtulformaj, ĉar ili estis kupolaj, kun fenestroj pli larĝaj ol altaj, kaj belaj balkonoj super la antaŭaj pordoj.
Onklinon Em multe komfortigis ke ĉi tiu vilaĝo “estas nek papera nek ĉifona, ”kaj la sola surprizo pri ĝi estis ke ĝi estas tiom distanca de ĉiuj aliaj vilaĝoj.
Dum la Segĉevalo tiris la ĉaregon en la ĉefstraton la veturantoj rimarkis ke la lokon plenigas homoj kiuj staras grupe kaj laŭaspekte vigle konversaciadas. Tiom okupitaj estis la loĝantoj ke ili apenaŭ rimarkis la fremdulojn. Do la Sorĉisto haltigis knabon kaj demandis:
“Ĉu ĉi tiu estas Galimatio? ”
“Sinjoro, ”respondis la knabo, “se vi multe veturis vi sendube rimarkis ke ĉiu vilaĝo diferencas de ĉiu alia vilaĝo iel aŭ aliel kaj sekve kiam vi observas la metodojn de la popolo kaj la manieron de ilia vivado kiel ankaŭ la stilon de iliaj loĝejoj devus ne esti malfacile por vi decidi sen bezono demandi ĉu la vilaĝo havas aspekton tian kian vi intencas viziti aŭ kien vi atingis preninte alian vojon ol la ĝustan vojon kaj sekve erarinte pri via vojo kaj alveninte ien kie —”