Выбрать главу

“Jadi! ”kriis Onklino Em senpacience, “pro kio tiom da galimatio? ”

“Ĝuste, ”diris la Sorĉisto ridante gaje. “Galimatiado ĉar la knabo estas Galimatiano kaj ni atingis Galimation. ”

“Ĉu ili ĉiuj parolas tiel? ”demandis Doroteo, mirante.

“Li povus diri ‘jes’aŭ ‘ne’kaj tiel decidi la aferon, ” komentis Onklo Henriko.

“Ne ĉi tie, ”diris Ombi Ambi. “Mi kredas ke la Galimatianoj ne scias kion signifas ‘jes’aŭ ‘ne. ’”

Dum la knabo parolis pluraj aliaj personoj proksimiĝis al la ĉarego kaj atente aŭskultis lian parolon.

Post tio ili komencis konversacii per longaj, seriozaj paroladoj, en kiuj estis multaj vortoj sed malmulta signifo. Sed kiam la fremduloj kritikis ilin tiel klare unu el la virinoj, kiu ne havis konversacikunulon, komencis paroli al ili, dirante:

“Estas plejege facile por persono diri ‘jes’aŭ ‘ne’kiam demando fariĝas cele gajni informon aŭ kontentigi la scivolemon de la persono kiu faris esprimon de la demando logante la atenton de individuo kiu eble estas kompetenta aŭ pro personaj spertoj aŭ pro la spertoj de aliaj por respondi ĝin pli aŭ malpli precize aŭ almenaŭ peni kontentigi la deziron informiĝi de la persono kiu faris la demandon per —” “Jadi! ”kriis Doroteo, interrompante la parolon. “Mi plene forgesis kion vi komencis diri. ”

“Ŝi ne rekomencu, bonvolegu! ”kriis Onklino Em.

Sed la virino ne rekomencis. Ŝi eĉ ne haltigis sian parolon sed plu paroladis kiel ŝi komencis, kaj la vortoj fluis kvazaŭ rivero el ŝia buŝo.

“Mi estas certa ke se ni atendus su fiĉe longe kaj aŭskultus zorge, kelkaj el tiuj personoj eble povus diri ion al ni, post longa tempo, ”diris la Sorĉisto.

“Ni ne atendu, ”respondis Doroteo. “Mi aŭdis pri la Galimatianoj, kaj scivolis kiaj ili estas; sed nun mi scias, kaj pretas pluveturi. ”

“Ankaŭ mi, ”deklaris Onklo Henriko; “ni malŝparas tempon ĉi tie. ”

“Nu, ni ĉiuj pretas foriri, ”aldonis la Vilulo, metante siajn fingrojn al siaj oreloj por elteni la monotonan babiladon de la personoj ĉirkaŭ la ĉarego.

Do la Sorĉisto parolis al la Segĉevalo, kiu trotis vigle tra la vilaĝo kaj baldaŭ reestis en la malferma tereno ali flanke de ĝi. Doroteo rerigardis, dum ili forveturis, kaj rimarkis ke la virino ankoraŭ ne finis sian parolon sed plu parolas vigle kiel antaŭe, kvankam neniu proksimas por aŭdi ŝin.

“Se tiuj homoj verkus librojn, ”Ombi Ambi komentis kun rideto, “necesus tuta biblioteko por diri ke la bovino transsaltis la lunon. ”

“Eble kelkaj el ili ja verkas librojn, ”asertis la malgranda Sorĉisto. “Mi jam legis plurajn galimatiojn kiuj eble venis el ĉi tiu vilaĝo mem. ”

“Kelkaj el la lekciistoj en kolegioj kaj pastroj certe parencas al tiuj homoj, ”komentis la Vilulo; “kaj ŝajnas al mi ke la Lando Oz estas iom pli progresinta ol Usono rilate al kelkaj siaj leĝoj. Ĉar ĉi tie, se oni ne povas paroli klare kaj sendevie, tiu sendiĝas al Galimatio; dum Onklo Samĉjo lasas lin ĉirkaŭvagadi sovaĝe kaj libere, torturante senkulpulojn. ”

Doroteo profunde pensadis. La Galimatianoj multe impresis ŝin. Ŝi decidis ke kiam ajn ŝi parolos, de nun, ŝi uzos nur su fiĉajn vortojn por esprimi kion ŝi volas diri.

Ĉapitro 23

Kiel Ili Renkontis la Antautimulojn

ILI baldaŭ denove estis inter la belaj montetoj kaj valoj, kaj la Segĉevalo rapidis supren kaj malsupren laŭ la montetoj rapide kaj facile, ĉar la vojoj estis duraj kaj glataj. Kilometron post kilometro ili veturis rapide, kaj antaŭ ol la iro fariĝis iel teda ili ekvidis alian vilaĝon.

La loko aspektis eĉ pli granda ol Galimatio, sed ne estis egale allogaspekta.

“Nepre estas Antaŭtimula Angulo, ”deklaris la Sorĉisto.

“Vidu, tute ne estas malfacile trovi lokojn se oni tenas sin ĉe la ĝusta vojo. ”

“Kiaj estas la Antaŭtimuloj? ”demandis Doroteo.

“Mi ne scias, kara. Sed Ozma donacis al ili vilaĝon propran, kaj mi aŭdis ke kiam ajn civitano fariĝas Antaŭtimulo oni sendas lin al ĉi tiu loko por loĝi tie. ”

“Estas vere, ”Ombi Ambi aldonis; “Antaŭtimula Angulo kaj Galimatio nomiĝas ‘la Sindefendaj Loĝlokoj de Oz. ’”

La vilaĝo kiun ili nun alproksimiĝis ne estis konstruita en valo, sed sur la supro de monteto, kaj la vojo kiun ili sekvis serpentumis ĉirkaŭ la monteto kvazaŭ korktirilo, suprenirante la monteton facile ĝis ĝi atingis la vilaĝon.

“Atentu! ”kriegis voĉo. “Atentu, alie vi transveturos mian infanon! ”

Ili ĉirkaŭrigardis kaj vidis virinon starantan sur la trotuaro nervoze tordante siajn manojn dum ŝi rigardis ilin petege.

“Kie estas via infano? ”demandis la Segĉevalo.

“En la domo, ”diris la virino, eklarmante; “sed se ĝi estus en la vojo, kaj vi transveturus ĝin, tiuj grandaj radoj dispremegus mian karulon. Ho ve! ho ve! Supozu mian karegan infanon premegata de tiuj radegoj! ”

“Ek! ”diris la Sorĉisto akre, kaj la Segĉevalo ekiris.

Ili ne longe veturis antaŭ ol viro kuris el domo kriante sovaĝe:“Helpu! Helpu! ”

La Segĉevalo ekhaltis kaj la Sorĉisto kaj Onklo Henriko kaj la Vilulo kaj Ombi Ambi saltis el la ĉarego kaj kuris por helpi la povrulon. Doroteo sekvis ilin laŭeble rapide.

“Kio estas? ”demandis la Sorĉisto.

“Helpu! helpu! ”kriegis la viro; “mia edzino detranĉis sian fingron kaj ŝi ĝismorte sangas! ”

Li turnis sin kaj rerapidis al la domo, kaj la tuta grupo akompanis lin. Ili trovis virinon en la antaŭa pordejo ĝemanta kaj ploranta kvazaŭ ege doloroplena.

“Estu brava, sinjorino, ”diris la Sorĉisto konsole. “Vi ne mortos nur ĉar vi detranĉis fingron, certiĝu pri tio. ”

“Sed mi ne detranĉis fingron! ”ŝi ploris.

“Do kio ja okazis? ”demandis Doroteo.

“Mi —mi pikis mian fingron per kudrilo dum mi kudris, kaj —kaj ekgutis la sango! ”ŝi respondis. “Kaj nun min trafos sangoveneniĝo, kaj la kuracistoj detranĉos mian fingron, kaj pro tio mi febriĝos kaj mortos! ”

“Pŝa! ”diris Doroteo; “mi multafoje pikis mian fingron, kaj nenio okazis. ”

“Ĉu vere? ”demandis la virino, plifeliĉiĝante kaj viŝante siajn okulojn per sia antaŭtuko.

“Nu, estas ja tute nenio, ”deklaris la knabino. “Vi timas pli ol vi vundiĝis. ”

“Ha, estas ĉar ŝi estas antaŭtimulo, ”diris la Sorĉisto, saĝe kapjesante. “Mi kredas ke nun mi scias kiaj estas ĉi tiuj homoj. ”

“Ankaŭ mi, ”anoncis Doroteo.

“Ho, bu-hu-hu! ”ploregis la virino, eklarmante denove.

“Kio malĝustas nun? ”demandis la Vilulo.

“Ho, supozu ke mi pikus mian piedon! ”ŝi ploris. “La kuracistoj detranĉus mian piedon, kaj mi lamus dum la tuta vivo! ”

“Certe, sinjorino, ”respondis la Sorĉisto, “kaj se vi pikus vian nazon ili eble detranĉus vian kapon. Sed vi ne pikis ĝin. ”

“Sed eble mi pikus! ”ŝi kriis, kaj rekomencis plori. Do ili foriris de ŝi kaj forveturis en sia ĉarego. Kaj ŝia edzo elvenis kaj komencis kriadi “Helpu! ”same kiel antaŭe; sed ŝajne neniu atentis lin.

Dum la veturantoj turnis sin en alian straton ili trovis viron marŝantan ekscitite tien kaj reen sur la pavimo. Li aspektis tre nervoza, kaj la Sorĉisto haltigis lin por demandi:

“Ĉu io malĝustas, sinjoro? ”

“Ĉio malĝustas, ”respondis la viro malgaje. “Mi ne povas dormi. ”

“Kial ne? ”demandis Ombi Ambi.

“Por endormiĝi mi devos fermi miajn okulojn, ”li klarigis; “kaj se mi fermos miajn okulojn ili eble kungluiĝos kaj tio blindigos min por la cetero de mia vivo! ”