“Do nun, post longa loĝado en la Smeralda Urbo, lia emo turniĝis denove al kampoloĝado, ”daŭrigis la Stana Lignohakisto. “Li opinias ke li ne povos esti feliĉa sen propraj kampoj, do Ozma donis al li iom da tero kaj ĉiu helpis lin konstrui sian domegon, kaj nun li loĝas tie por ĉiam. ”
“Kiu faris la planojn por lia domo? ”demandis la Vilulo.
“Mi kredas ke Joĉjo Kukurbokapo, kiu ankaŭ estas kultivisto, ”estis la respondo.
Ili nun invitiĝis eniri la stanan manĝoĉambron kien la lunĉon oni alportis.
Onklino Em trovis, kontente, ke la promeso de Doroteo estis pli ol plenumita; ĉar kvankam la Stana Lignohakisto ne havis propran apetiton, li respektis la apetitojn de siaj gastoj kaj certigis ke ili ĉiuj abunde manĝis.
Ili pasigis la posttagmezon vagante tra la belaj ĝardenoj kaj terenoj de la palaco. La trotuaroj estis ĉiuj pavimitaj per stano, brile polurita, kaj estis stanaj fontanoj kaj stanaj statuoj tie kaj tie inter la arboj. La floroj estis plejparte naturaj floroj kaj kreskis normale; sed ilia gastiganto montris al ili unu florbedon pri kiu li precipe fieris.
“Komprenu, ĉiuj normalaj floroj fadas kaj mortas post kelka tempo, ”li klarigis, “do estas sezonoj kiam la belaj floroj estas maloftaj. Tial mi decidis establi unu stanan florbedon kun nur stanaj floroj, kaj miaj laboristoj kreis ilin tre nekutime lerte. Ĉi tie vi vidas stanajn kameliojn, stanajn tigetojn, stanajn kario fildiantojn, stanajn papavojn kaj stanajn rozalteojn kreski tiel nature kiel se ili estus realaj. ”
Efektive, ili estis bela vidaĵo, kaj scintilis sub la sunlumo kiel ŝpinita arĝento.
“Ĉu ĉi tiu stana rozalteo ne eksemas? ”demandis la Sorĉisto, kliniĝante super la floroj.
“Nu, mi kredas ke jes! ”krietis la Stana Lignohakisto kvazaŭ surprizite. “Mi ne rimarkis tion antaŭ nun. Sed mi plantos la stanajn semojn kaj faros novan bedon da stanaj rozalteoj. ”
En unu angulo de la ĝardenoj Noĉjo Hakisto establis fiŝlageton, en kiu ili vidis naĝadi kaj distriĝadi multajn belajn stanajn fiŝojn.
“Ĉu ili mordus hokojn? ”demandis Onklino Em, scivoleme.
La Stana Lignohakisto aspektis ĉagrenita pro tiu demando.
“Sinjorino, ”diris li, “ĉu vi supozas ke mi permesus ke iu kaptu miajn belajn fiŝojn, eĉ se ili su fiĉe malsaĝus por mordi hokojn? Neniel! Ĉiu kreito estas sekura kontraŭ damaĝo en mia regno, kaj mi akceptus mortigi mian amiketon Doroteon tiom volonte kiom iun el miaj stanaj fiŝoj. ”
“La Imperiestro estas tre bonkora, sinjorino, ”klarigis la Sorĉisto. “Se muŝo hazarde ekstaras sur lian stanan korpon li ne malĝentile forbrosas ĝin, kiel eble agas multaj homoj; li ĝentile petas ĝin trovi alian haltejon. ”
“Kion faras la muŝo tiuokaze? ”demandis Onklino Em.
“Kutime ĝi pardonpetas kaj for flugas, ”diris la Sorĉisto solene. “Muŝoj ŝatas esti traktataj ĝentile same kiel aliaj bestoj, kaj ĉi tie en Oz ili komprenas kion ni diras al ili, kaj kondutas tre bele. ”
“Nu, ”diris Onklino Em, “la muŝoj en Kansas, el kie mi venis, komprenas nur baton. Necesas batpremi ilin por bonkondutigi ilin; kaj estas same pri ’skitoj. Ĉu vi havas ’skitojn en Oz? ”
“Ni havas tre grandajn moskitojn ĉi tie, kiuj kantas bele kiel kantobirdoj, ”respondis la Stana Lignohakisto.
“Sed ili neniam mordas aŭ ĝenas nian popolon, ĉar ili bone manĝas kaj estas bone zorgataj. En via lando ili mordas homojn ĉar ili malsatas —povruloj! ”
“Jes, ”akordis Onklino Em; “ili certe malsatas. Kaj ne multe gravas al ili kiujn ili manĝas. Min ĝojigas ke vi havas edukitajn ’skitojn en Oz. ”
Tiuvespere post la manĝo ilin distris la Stana Korneta
Bando de la Imperiestro, kiu ludis por ili plurajn dolĉajn melodiojn. Ankaŭ la Sorĉisto iom prestidigitadis por distri la grupon; post tio ili ĉiuj iris al siaj komfortaj stanaj litĉambroj kaj dormis profunde ĝis la mateno.
Post la matenmanĝo Doroteo diris al la Stana Lignohakisto:
“Se vi diros al ni kiudirekten iri ni vizitos la Birdotimigilon survoje hejmen. ”
“Mi akompanos vin kaj montros al vi la vojon, ” respondis la Imperiestro; “ĉar mi devas veturi hodiaŭ al la Smeralda Urbo. ”
Li aspektis tiel maltrankvila, dirante tion, ke la knabineto demandis:
“Ĉu eble io okazis al Ozma, ĉu? ”
Li gestis nee per sia stana kapo.
“Ankoraŭ ne, ”diris li; “sed mi timas ke venis la horo por diri al vi iom da tre malbona informo, amiketo. ”
“Ho, kio estas? ”kriis Doroteo.
“Ĉu vi memoras la Reĝon de la Knomoj? ”demandis la Stana Lignohakisto.
“Mi tre bone memoras lin, ”ŝi respondis.
“La Reĝo de la Knomoj ne havas afablan koron, ”diris la Imperiestro malfeliĉe, “kaj lin okupis fipensoj pri venĝo, ĉar foje ni venkis lin kaj liberigis liajn sklavojn kaj vi forprenis lian Magian Zonon. Do li ordonis ke liaj
Knomoj fosu longan tunelon sub la mortiga dezerto, tiel ke li povos marŝigi siajn armeojn rekte en la Smeraldan
Urbon. Veninte tien li intencas detrui nian belan landon. ”
Doroteon multe surprizis aŭdi tion.
“Kiel Ozma sciiĝis pri la tunelo? ”ŝi demandis.
“Ŝi vidis ĝin per sia Magia Bildo. ”
“Kompreneble, ”diris Doroteo; “kial mi ne divenis tion? Kaj kion ŝi faros? ”
“Mi ne scias, ”estis la respondo.
“Pu! ”kriis la Flava Kokino. “Ni ne timas la Knomojn.
Se ni rulos kelkajn niajn ovojn en la tunelon ili forkuros hejmen kiel eble plej rapide. ”
“Nu, tio estas tute vera! ”kriis Doroteo. “La Birdotimigilo foje konkeris la tutan armeon de la Reĝo de la Knomoj per kelkaj ovoj de Vilĉinjo. ”
“Sed vi ne komprenas la tutan aĉan komploton, ” daŭrigis la Stana Lignohakisto. “La Reĝo de la Knomoj estas lerta, kaj li scias ke liaj Knomoj forkurus de ovoj; do li interkonsentis kun multaj fiuloj ke ili helpu lin.
Tiuj fispiritoj ne timas ovojn aŭ ion alian, kaj ili estas tre potencaj. Do la Reĝo de la Knomoj sendos ilin unue tra la tunelon, por konkeri kaj detrui, kaj poste la Knomoj sekvos por akiri sian porcion de la rabaĵoj kaj sklavoj. ”
Ĉiujn tremetigis aŭdi tion, kaj ĉiu vizaĝo ekhavis maltrankvilan mienon.
“Ĉu la tunelo jam estas finita? ”demandis Doroteo.
“Ozma sendis al mi mesaĝon hieraŭ ke la tunelo estas tute finita escepte de maldika krusto da tero ĉe la fino.
Kiam niaj malamikoj trarompos tiun kruston ili estos en la ĝardenoj de la reĝa palaco, en la koro de la Smeralda Urbo. Mi proponis armi ĉiujn miajn Palpbrumojn kaj marŝi helpi Ozman; sed ŝi diris ke ne. ”
“Mi volonte scius la kialon, ”diris Doroteo.
“Ŝi respondis ke ĉiuj loĝantoj de Oz, kune, ne estus su fiĉe fortaj por batali kaj venki la fifortojn de la Reĝo de la Knomoj. Tial ŝi tute rifuzas batali. ”
“Sed ili kaptos kaj sklavigos nin, kaj rabos kaj ruinigos la tutan belan landon! ”kriis la Sorĉisto, kiun multe malkvietigis tiu deklaro.
“Mi timas ke jes, ”diris la Stana Lignohakisto malĝoje.
“Kaj mi ankaŭ timas ke tiuj kiuj ne estas feoj, ekzemple la Sorĉisto, kaj Doroteo, kaj ŝiaj onklo kaj onklino, ankaŭ Toto kaj Vilĉinjo, estos rapide mortigitaj de la venkintoj. ”
“Kio estos farebla? ”demandis Doroteo, iom tremante pro la penso pri tiu fisorto.
“Nenio estas farebla! ”malgaje respondis la Imperiestro de la Palpbrumoj. “Sed ĉar Ozma rifuzas mian armeon mi mem iros al la Smeralda Urbo. Almenaŭ mi povos perei apud mia amata Reganto. ”
Ĉapitro 25
Kiel la Birdotimigilo Montris Sian Saghecon
TIU miriga informo malfeliĉigis ĉiun koron kaj ĉiuj nun fervoris reiri al la Smeralda Urbo kaj partopreni en la sorto de Ozma. Do ili ekveturis sen perdi tempon, kaj ĉar la vojo kondukis preter la novan domegon de la Birdotimigilo ili decidis mallonge halti tie kaj konsiliĝi kun li.