“Tre bonaj kialoj, ”konsentis la Birdotimigilo.
Ili rakontis al Joĉjo Kukurbokapo la informon pri la Reĝo de la Knomoj, kaj li decidis akompani ilin al la Smeralda Urbo por helpi konsoli Ozman.
“Mi anticipis loĝi ĉi tie komforte kaj facile dum multaj jarcentoj, ”diris Joĉjo malgaje; “sed kompreneble se la Reĝo de la Knomoj detruos ĉion en Oz ankaŭ mi detruiĝos. Vere, ŝajnas domaĝe, ĉu ne? ”
Ili baldaŭ reekveturis, kaj tiom rapide la Segĉevalo tiris la ĉaregon sur la glataj vojoj ke antaŭ la krepusko ili jam atingis la reĝan palacon en la Smeralda Urbo kaj tiel ilia veturo finiĝis.
Ĉapitro 26
Kiel Ozma Rifuzis Batali por Sia Regno
Ozma estis en sia rozĝardeno plukante bukedon kiam la grupo alvenis, kaj ŝi salutis ĉiujn siajn malnovajn kaj novajn amikojn ridetante kaj dolĉe kiel ĉiam.
La okuloj de Doroteo estis plenaj de larmoj dum ŝi salutis la belan Reganton de Oz, kaj ŝi flustris al ŝi:
“Ho, Ozma, Ozma! Mi bedaŭr eg as. ”
Ozma aspektis surprizita.
“Bedaŭras pri kio, Doroteo? ”ŝi demandis.
“Pro viaj multaj problemoj rilate la Reĝon de la Knomoj, ”estis la respondo.
Ozma ridis pro aŭtentika amuziĝo.
“Nu, tio tute ne ĝenas min, kara Princino, ”ŝi respondis. Poste, ĉirkaŭrigardante la malgajajn vizaĝojn de siaj amikoj, ŝi pludiris:“Ĉu vi ĉiuj maltrankvilas pri tiu tunelo? ”
“Jes! ”ili kriis ĥore.
“Nu, eble estas pli grave ol mi supozis, ”agnoskis la bela Reganto; “sed mi ne multe pensis pri la afero. Post la manĝo ni kunrenkontiĝos kaj diskutos ĝin. ”
Do ili iris al siaj ĉambroj kaj preparis sin por la vespermanĝo, kaj Doroteo vestis sin per sia plej bela robo kaj surmetis sian koroneton, ĉar ŝi pensis ke eble ĉi foje ŝi neniam denove aperos kiel princino de Oz.
La Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj Joĉjo Kukurbokapo ĉiuj sidis ĉe la manĝotablo, kvankam neniu el ili kapablis manĝi. Kutime ili plivigligis la manĝon per sia gaja konversaciado, sed ĉinokte ĉiuj ŝajnis strange silentaj kaj malkvietaj.
Tuj post la fino de la manĝo Ozma gvidis la grupon al sia propra privata ĉambro en kiu pendis la Magia Bildo. Kiam ili jam sidigis sin, la Birdotimigilo parolis la unua:
“Ĉu la tunelo de la Reĝo de la Knomoj estas finita, Ozma? ”li demandis.
“Ĝi kompletiĝis hodiaŭ, ”ŝi respondis. “Ili konstruis ĝin tuj sub la palacaj ĝardenoj, kaj ĝi finiĝas antaŭ la Malpermesita Fonto. Nur krusto da tero apartigas niajn malamikojn de ni, kaj kiam ili marŝos ĉi tien ili facile trarompos tiun kruston kaj ekatakos nin. ”
“Kiu helpos la Reĝon de la Knomoj? ”demandis la Birdotimigilo.
“La Kapricloj, la Grumblemloj kaj la Fanfasmoj, ”ŝi respondis. “Mi rigardis hodiaŭ per mia Magia Bildo la mesaĝistojn kiujn la Reĝo de la Knomoj sendis al ĉiuj tiuj popoloj por voki ilin kungrupiĝi en liaj grandaj kavernoj. ”
“Ni vidu kion ili faras nun, ”proponis la Stana Lignohakisto.
Do Ozma deziris vidi la kavernon de la Reĝo de la Knomoj, kaj tuj la pejzaĝo fadis de la Magia Bildo kaj anstataŭis ĝin la sceno tiumomente okazanta en la juveloplena kaverno de Reĝo Rokato.
Sovaĝa kaj tremiga sceno frontis la ulojn de Oz.
Antaŭ la Reĝo de la Knomoj staris la Ĉefo de la Kapricloj kaj la Granda Galiputo de la Grumblemloj, kaj ilin ĉirkaŭis iliaj plej lertaj generaloj. Tre ferocaj kaj potencaj ili aspektis, tiel ke eĉ la Reĝo de la Knomoj kaj Generalo Guf, kiu staris apud sia mastro, aspektis iom timoplenaj pro la ĉeesto de la aliancanoj.
Nun ankoraŭ pli terura ulo eniris la kavernon. Ĝi estis la Unua kaj Plejantaŭa de la Fanfasmoj kaj li fiere sidiĝis sur la tronon de Reĝo Rokato mem kaj postulis la rajton gvidi siajn fortojn tra la tunelon antaŭ ĉiuj aliaj. La Unua kaj Plejantaŭa nun aperis al ĉiuj okuloj per sia harkovrita haŭto kaj la ursokapo. Kia estis lia reala formo eĉ Rokato ne sciis.
Tra la arkoj kondukantaj en la vastan serion de kavernoj situantaj preter la tronoĉambro de Reĝo Rokato videblis vicoj da vicoj de la invadantoj —miloj da
Fanfasmoj, Grumblemloj kaj Kapricloj starantaj en vicoj dum malantaŭ ili amasis la miloj da miloj da soldatoj de la armeo de Generalo Gufo mem de la Knomoj.
“Aŭskultu! ”flustris Ozma. “Mi kredas ke ni povas aŭdi kion ili diras. ”
Do ili silentis kaj aŭskultis.
“Ĉu ĉio pretas? ”demandis la Unua kaj Plejantaŭa arogante.
“La tunelo fine estas kompleta, ”respondis Generalo Guf.
“Kiom da tempo ni bezonos por marŝi al la Smeralda Urbo? ”demandis la Granda Galiputo de la Grumblemloj.
“Se ni ekmarŝos je la noktomezo, ”respondis la Reĝo de la Knomoj, “ni atingos la Smeraldan Urbon je la mateniĝo. Tiam, dum la tuta popolo de Oz dormas, ni kaptos kaj sklavigos ilin. Post tio ni detruos la urbon mem kaj tramarŝos la Landon Oz, bruligante kaj detruante dum ni marŝos. ”
“Bone! ”kriis la Unua kaj Plejantaŭa. “Kiam ni finos pri Oz ĝi estos dezerto. Ozma estos mia sklavo. ”
“Ŝi estos mia sklavo! ”kriis la Granda Galiputo kolere.
“Ni decidos pri tio poste, ”diris Reĝo Rokato haste.
“Ni ne kverelu nun, amikoj. Unue ni konkeru Ozon, kaj poste ni interdividos la rabaĵojn kontentige. ”
La Unua kaj Plejanataŭa ridetis fie; sed li diris nur:
“Mi kaj miaj Fanfasmoj iros la unuaj, ĉar nenio sur la tero povas rezisti nian forton. ”
Ili ĉiuj konsentis pri tio, sciante ke la Fanfasmoj estas la plej potencaj el la kombinitaj fortoj. Reĝo Rokato nun invitis ilin partopreni en bankedo kiun li preparis, kie ili povos okupi sin per manĝado kaj trinkado ĝis la noktomezo.
Ĉar ili jam vidis kaj aŭdis tiom de la komploto kiom ili volis aŭdi, Ozma lasis sian Magian Bildon forfadi. Post tio ŝi turnis sin al siaj amikoj kaj diris:
“Niaj malamikoj estos ĉi tie pli baldaŭ ol mi anticipis.
Kion laŭ via konsilo mi faru? ”
“Nun estas tro malfrue kunvenigi nian popolon, ”diris la Stana Lignohakisto malgaje. “Se vi estus permesinta ke mi armu kaj trejnu miajn Palpbrumojn eble ni farus bonan batalon kaj detruus multajn el niaj malamikoj antaŭ ol ili konkerus nin. ”
“Ankaŭ la Manĝtuloj bone batalas, ”diris Ombi Ambi; “kaj ankaŭ la Gilikuloj. ”
“Sed mi ne volas batali, ”deklaris Ozma firme. “Neniu rajtas detrui ian vivanton, negrave kiom fia ĝi estas, nek damaĝi ĝin nek malfeliĉigi ĝin. Mi rifuzas batali —eĉ por savi mian regnon. ”
“La Reĝo de la Knomoj malpli etikas, ”komentis la Birdotimigilo. “Li intencas detrui nin ĉiujn kaj ruinigi nian belan landon. ”
“Ke la Reĝo de la Knomoj intencas fiagi ne pravigas ke mi simile agu, ”respondis Ozma.
“Sinsavo estas la unua leĝo de la naturo, ”citis la Vilulo.
“Estas vere, ”ŝi diris senhezite. “Mi preferus trovi planon por savi nin sen batalado. ”
Al ili tio ŝajnis senespera tasko, sed komprenante ke Ozma firme decidis ne batali, ili penis elpensi ian rimedon kiu ebligos eskapi.
“Ĉu ni ne povus subaĉeti niajn malamikojn, donante al ili multajn smeraldojn kaj oron? ”demandis Joĉjo Kukurbokapo.
“Ne, ĉar ili kredas povi preni ĉion kion ni havas, ” respondis la Reganto.
“Mi elpensis ion, ”diris Doroteo.
“Kion, kara? ”demandis Ozma.
“Ni uzu la Magian Zonon por deziri nin ĉiujn en Kansas. Ni metu kelkajn smeraldojn en niajn poŝojn, kaj vendu ilin en Topeka tiel ke ni povos repagi la hipotekon je la kampoj de Onklo Henriko. Post tio ni povos ĉiuj kune vivi kaj esti feliĉaj. ”
“Lerta ideo! ”kriis la Birdotimigilo.