Выбрать главу

“Kansas estas tre bona lando. Mi vizitis ĝin, ”diris la Vilulo.

“Tio ŝajnas al mi bonega plano, ”aprobis la Stana Lignohakisto.

“Ne! ”diris Ozma firme. “Neniam mi dizertos mian popolon kaj lasos al ĝi tiel kruelan sorton. Mi uzos la Magian Zonon por sendi vin ceterajn al Kansas, se vi volas, sed se mia amata lando estas detruenta kaj mia popolo sklavigenda mi restos kaj partoprenos en ilia sorto. ”

“Tute ĝuste, ”asertis la Birdotimigilo ĝemante. “Mi restos kun vi. ”

“Kaj ankaŭ mi, ”deklaris la Stana Lignohakisto kaj la Vilulo kaj Joĉjo Kukurbokapo siavice. Tiktoko la mekanismulo ankaŭ diris ke li intencas apogi Ozman.

“Ĉar, ”li diris, “mi tute ne utilus en Kansas. ”

“Rilate al mi, ”anoncis Doroteo serioze, “se la Reganto de Oz devas ne dizerti sian popolon, ankaŭ Princino de Oz ne rajtas forfuĝi. Mi akceptas fariĝi sklavo kun vi ceteraj; do per la Magia Zono ni nur povos uzi ĝin por resendi Onklon Henrikon kaj Onklinon Em al Kansas. ”

“Jam dum mia tuta vivo mi estas sklavo, ”respondis Onklino Em rimarkinde gaje, “ankaŭ Henriko. Laŭ mi ni certe ne reiros al Kansas. Mi preferas kunsorti kun vi. ”

Ozma ridetis al ili ĉiuj dankeme.

“Ne necesas jam malesperi, ”ŝi diris. “Mi ellitiĝos frue morgaŭ matene kaj estos ĉe la Malpermesita Fonto kiam la ferocaj batalistoj trarompos la kruston de tero. Mi parolos al ili afable kaj eble ili tamen ne estos vere fiegaj. ”

“Kial oni nomas ĝin la Malpermesita Fonto? ” demandis Doroteo penseme.

“Ĉu vi ne scias, kara? ”respondis Ozma surprizite.

“Ne, ”diris Doroteo. “Kompreneble mi vidas la fonton en la palaca tereno ekde kiam mi unue venis al Oz; kaj mi legis la a fiŝon kiu diras:‘Al Ĉiuj estas Malpermesate Trinki ĉe ĉi tiu Fonto. ’Sed mi neniam sciis kial estas malpermeso. La akvo aspektas klara kaj scintilanta kaj ĝi bobelas en ora baseno konstante. ”

“Tiu akvo, ”deklaris Ozma serioze, “estas la plej danĝera aĵo en la tuta Lando Oz. Ĝi estas la Forgesiga Akvo. ”

“Kion tio signifas? ”demandis Doroteo.

“Kiu trinkas el la Malpermesita Fonto tuj forgesas ĉion sciitan, ”Ozma asertis.

“Ne estus malfacila rimedo por forgesi niajn problemojn, ”sugestis Onko Henriko.

“Estas vere; sed vi forgesus ĉion alian kaj fariĝus senscia kiel bebo, ”respondis Ozma.

“Ĉu ĝi frenezigas? ”demandis Doroteo.

“Ne; ĝi nur forgesigas, ”respondis la knabina Reganto.

“Laŭdire iam —antaŭ tre longe —fireĝo regis Ozon, kaj multe mizerigis sin kaj sian tutan popolon. Do Glinda, la Bona Sorĉistino, metis tiun fonton ĉi tien, kaj la Reĝo trinkis iom de ĝia akvo kaj forgesis sian fiecon. Lia menso fariĝis senkulpa kaj vaka, kaj kiam li relernis la vivoverojn li lernis nur bonaĵojn. Sed la popolo memoris kiom fia antaŭe estis ilia Reĝo kaj ankoraŭ timis lin. Tial li devigis ilin ĉiuj trinki iom de la Forgesiga Akvo kaj forgesi ĉion sciitan, tiel ke ili fariĝis simplaj kaj sensciaj kiel ilia Reĝo. Post tio ili ĉiuj kunsaĝiĝis kaj ilia saĝo estis bona, tiel ke paco kaj feliĉo ekregis en la lando. Sed pro timo ke iu denove trinkos iom de la akvo, kaj tuj forgesos ĉion lernitan, la Reĝo metis tiun a fiŝon sur la fonton, kie ĝi jam de multaj jarcentoj restas ankoraŭ nun. ”

Ili ĉiuj aŭskultis zorge la rakonton de Ozma, kaj kiam

ŝi ĉesis paroli sekvis longa periodo da silento dum ĉiuj pripensis la kuriozan magian forton de la Forgesiga akvo.

Fine la pentrita vizaĝo de la Birdotimigilo ekridetis tiel ke la ŝtofo etendiĝis laŭeble plej larĝe.

“Kiom dankema mi estas, ”li diris, “ke mi havas tiel bone preparitan cerbon! ”

“Mi donis al vi la plej bonan cerbon kiun iam mi preparis, ”deklaris la Sorĉiesto fiere.

“Vere jes! ”akordis la Birdotimigilo, “kaj ĝi funkcias tiel bonege ke ĝi trovis rimedon por savi Ozon —por savi nin ĉiujn! ”

“Min ĝojigas aŭdi tion, ”diris la Sorĉisto. “Neniam ni bezonos saviĝon pli ol ĝuste nun. ”

“Ĉu vi volas diri ke vi povas savi nin de tiuj fiaj Fanfasmoj kaj Grumblemloj kaj Kapricloj? ”demandis Doroteo fervore.

“Mi certas pri tio, kara, ”asertis la Birdotimigilo, ankoraŭ afable ridetante.

“Diru al ni la kielon! ”kriis la Stana Lignohakisto.

“Ne nun, ”diris la Birdotimigilo. “Vi ĉiuj enlitiĝu nun, kaj mi konsilas ke vi forgesu viajn problemojn same komplete kiel se vi trinkus la Forgesigan Akvon de la Malpermesita Fonto. Mi restos ĉi tie kaj parolos nur al Ozma pri mia plano, sed se vi ĉiuj estos ĉe la Malpermesita Fonto je la mateniĝo, vi vidos kiel facile ni savos la regnon kiam niaj malamikoj trarompos la kruston de tero kaj venos el la tunelo. ”

Do ili foriris kaj lasis la Birdotimigilon sola kun Ozma; sed Doroteo tute ne povis dormi dum la tuta nokto.

“Li estas nur Birdotimigilo, ”ŝi diris al si, “kaj mi ne estas certa ke lia preparita cerbo estas tiel lerta kiel li kredas. ”

Sed ŝi sciis ke se la plano de la Birdotimigilo fiaskos ili ĉiuj pereos; do ŝi penis fidi lin.

Ĉapitro 27

Kiel la Ferocaj Batalistoj Invadis Ozon

La Reĝo de la Knomoj kaj liaj teruraj alianculoj sidis ĉe la bankedotablo ĝis la noktomezo. Okazis multa kverelado inter la Grumblemloj kaj Fanfasmoj, kaj unu el la etkapaj Kapricloj ekkoleris je Generalo Guf kaj sufokis lin ĝis li preskaŭ ĉesis spiradi. Tamen neniu estis grave vundita, kaj la Reĝo de la Knomoj sentis multan plileĝerecon de la koro kiam la horloĝo sonigis la dekduan horon kaj ili ĉiuj eksaltis kaj prenis siajn armilojn.

“Aha! ”kriis la Unua kaj Plejantaŭa. “Nun ni konkeru la Landon Oz! ”

Li starigis siajn Fanfasmojn laŭ batalordo kaj je lia ordono ili ekmarŝis en la tunelon kaj komencis la longan marŝon tra ĝi al la Smeralda Urbo. La Unua kaj Plejantaŭa intencis preni por si ĉiujn trezorojn de Oz; mortigi ĉiujn mortigeblajn kaj sklavigi la ceteron; detrui kaj dezertigi la tutan landon, kaj poste konkeri kaj sklavigi la Knomojn, la Grumblemlojn kaj la Kapriclojn.

Kaj li sciis ke lia forto su fiĉas por kapabligi lin fari ĉion ĉi facile.

Poste marŝis en la tunelon la armeo de gigantaj Grumblemloj, kun sia Granda Galiputo ĉe sia kapo. Ili estis teruruloj, vere, kaj volegis atingi Ozon por komenci rabi kaj detrui. La Granda Galiputo iomete timis la Unuan kaj Plejantaŭan, sed havis lertan planon murdi aŭ detrui tiun potenculon kaj akiri la riĉojn de Oz por si.

Malmultege de la rabaĵoj ricevos la Reĝo de la Knomoj, pensis la Granda Galiputo.

La Ĉefo de la Kapricloj nun marŝigis siajn falskapajn soldatojn en la tunelon. En lia fikapeto estis komploto detrui kaj la Unuan kaj Plejantaŭan kaj la Grandan Galiputon. Li intencis lasi ke ili konkeru Ozon, ĉar ili insistis iri la unuaj; sed li poste per fide detruos ilin, ankaŭ Reĝon Rokaton, kaj retenos ĉiujn sklavojn kaj trezoron de la regno de Ozma por si.

Post la marŝado de ĉiuj liaj danĝeraj aliancanoj en la tunelon la Reĝo de la Knomoj kaj Generalo Guf komencis sekvi ilin, ĉe la kapo de kvindek mil Knomoj, ĉiuj plene armitaj.

“Guf, ”diris la Reĝo, “tiuj uloj antaŭ ni intencas fion.

Ili intencas akiri ĉion por si kaj lasi nenion por ni. ”

“Mi scias, ”respondis la Generalo; “sed ili ne estas tiom lertaj kiom ili kredas. Kiam vi havos la Magian Zonon vi devos tuj deziri la Kapriclojn kaj Grumblemlojn kaj Fanfasmojn denove en siaj landoj —kaj la Zono nepre portos ilin tien. ”

“Bone! ”kriis la Reĝo. “Bonega plano, Guf. Mi faros tion. Dum ili konkeros Ozon mi prenos la Magian Zonon, kaj poste nur la Knomoj restos por rabi la landon. ”

Do komprenu ke pri nur unu afero ili ĉiuj konsentis — ke Oz estas detruenda.

Plu kaj plu kaj plu la vastaj vicoj de invadantoj marŝis, plenigante la tunelon de flank’-al-flanko. Per regula tramp, tramp, ili antaŭeniris, kaj ĉiu paŝo pliproksimigis ilin al la bela Smeralda Urbo.