“Nenio povos savi la Landon Oz! ”pensis la Unua kaj Plejantaŭa, sulkante sian frunton ĝis lia ursa vizaĝo estis nigra kiel la tunelo.
“La Smeralda Urbo estas preskaŭ jam detruita! ” murmuris la Granda Galiputo, gestante feroce per sia militoklabo.
“Post kelkaj horoj Oz estos dezerto! ”diris la Ĉefo de la Kapricloj, firidante.
“Mia kara Guf, ”komentis la Reĝo de la Knomoj al sia
Generalo, “fine mia venĝo kontraŭ Ozma de Oz kaj ŝia popolo plenumiĝos. ”
“Vi pravas! ”deklaris la Generalo. “Ozma nepre pereos. ”
Kaj nun la Unua kaj Plejantaŭa, kiu estis en la antaŭo kaj proksima al la Smeralda Urbo, komencis tusadi kaj ternadi.
“Ĉi tiu tunelo estas ege polva, ”li grumblis kolere. “Mi punos tiun Reĝon de la Knomoj ĉar li ne balaigis ĝin.
Miaj gorĝo kaj okuloj pleniĝas per polvo kaj mi soifas kiel fiŝo! ”
Ankaŭ la Granda Galiputo tusadis, kaj lia gorĝo estis sekega.
“Kia polvoplena loko! ”li kriis. “Mi ĝojos kiam ni atingos Ozon kie ni povos trinki. ”
“Kiu havas akvon? ”demandis la Kapricla Ĉefo, anhelegante kaj sufokiĝante. Sed neniu el liaj sekvantoj portis eĉ guton da akvo, do li hastis trairi la polvoplenan tunelon al la Lando Oz.
“El kie venis ĉi tiom da polvo? ”demandis Generalo Guf, penegante gluti sed trovante ke lia gorĝo estas tiom seka ke li ne povas.
“Mi ne scias, ”respondis la Reĝo de la Knomoj. “Mi estas en la tunelo ĉiutage dum ĝia konstruiĝo, sed ĝis nun mi neniam rimarkis polvon. ”
“Ni rapidu! ”kriis la Generalo. “Mi donus duonon de la oro en Oz por trinko da akvo. ”
La polvo pli kaj pli dikiĝis, kaj la gorĝoj kaj okuloj kaj nazoj de la invadantoj estis plenaj de ĝi. Sed ne eĉ unu el ili haltis aŭ retroiris. Ili hastis antaŭen pli feroce kaj venĝeme ol antaŭe.
Ĉapitro 28
Kiel Ili Trinkis che la Malpermesita Fonto
La Birdotimigilo ne bezonis dormon; nek la Stana Lignohakisto nek Tiktoko nek Joĉjo Kukurbokapo. Do ili ĉiuj vagis en la palacajn ĝardenojn kaj ekstaris apud la scintilanta akvo de la Malpermesita Fonto ĝis la tagiĝo.
Dum tiu tempo ili indulgis sin per sporada konversaciado.
“Nenio forgesigus al mi kion mi scias, ”komentis la Birdotimigilo, gapante la fonton, “ĉar mi ne povas trinki la Akvon de Forgeso nek ian ajn akvon. Kaj min ĝojigas tiu fakto, ĉar mi opinias mian saĝecon nesuperebla. ”
“Vi cer-te es-tas tre sa-ĝa, ”konsentis Tiktoto. “Ri-la-te al mi, mi nu-re ka-pab-las pen-si per me-ka-nis-mo, do mi ne pre-ten-das sci-i ti-o-m ki-om vi. ”
“Mia stana cerbo estas tre brila, sed nenion pli mi pretendas pri ĝi, ”diris Noĉjo Hakisto modeste. “Tamen mi ne sopiras esti tre saĝa, ĉar mi rimarkis ke la plej feliĉaj homoj estas tiuj kiuj ne lasas ke iliaj cerboj subpremu ilin. ”
“Mia neniam ĝenas min, ”Joĉjo Kukurbokapo agnoskis.
“Estas multaj semoj de pensado en mia kapo, sed ili ne facile ŝoŝas. Mi ĝojas pro tio, ĉar se mi okupus miajn tagojn per pensado mi havus neniom da tempo por io alia. ”
Havante tian gajan humoron ili pasigis la horojn ĝis la unuaj oraj streketoj de krespusko ekaperis en la ĉielo.
Tiam Ozma venis al ili, freŝa kaj bela kiel ĉiam kaj surhavanta unu el siaj plej belaj roboj.
“Niaj malamikoj ankoraŭ ne alvenis, ”diris la Birdotimigilo, salutinte ame la dolĉan knabinecan Reganton.
“Ili baldaŭ estos ĉi tie, ”ŝi diris, “ĉar mi ĵus rigardetis mian Magian Bildon, kaj mi vidis ilin tusadi kaj sufokiĝi pro la polvo en la tunelo. ”
“Ho, ĉu estas polvo en la tunelo? ”demandis la Stana Lignohakisto.
“Jes; Ozma metis ĝin tien per la Magia Zono, ”klarigis la Birdotimigilo, havante unu el siaj larĝaj ridetoj.
Post tio Doroteo venis al ili, kaj Onklo Henriko kaj Onklino Em tuj sekvis ŝin. La okuloj de la knabino estis pezaj ĉar ŝi spertis sendorman maltrankvilan nokton. Toto paŝadis apud ŝi, sed la humoro de la hundeto estis multe nealta. Vilĉinjo, kiu ĉiam leviĝis je la tagiĝo, ne prokrastis veni en la grupon apud la fonto.
La Sorĉisto kaj la Vilulo alvenis post tio, kaj baldaŭ poste aperis Ombi Ambi, vestita per sia plej bona uniformo.
“Tie kuŝas la tunelo, ”diris Ozma, indikante parton de la tero tuj antaŭ la Malpermesita Fonto, “kaj post kelkaj momentoj la fiinvadantoj trarompos la teron kaj eksvarmos en la lando. Ni ĉiuj staru ali flanke de la Fonto kaj rigardu kio okazos. ”
Tuj ili obeis ŝian proponon kaj movis sin ĉirkaŭ la fonton de la Forgesiga Akvo. Tie ili staris silente kaj anticipante ĝis la pretera tero ekcedis per subita bruo kaj elsaltis la potenca formo de la Unua kaj Plejantaŭa, sekvate de ĉiuj siaj teruraj batalistoj.
Dum la estro antaŭensaltis liaj brilantaj okuloj ekvidis la fonton kaj li kuris al ĝi kaj trinkis fervore la scintilantan akvon. Ankaŭ multaj el la aliaj Fanfasmoj trinkis, por klarigi siajn sekajn polvoplenajn gorĝojn. Post tio ili ĉirkaŭstaris kaj rigardis unu la alian per simplaj mirantaj ridetoj.
La Unua kaj Plejantaŭa vidis Ozman kaj ŝiajn kunulojn preter la fonto, sed anstataŭ peni kapti ŝin li nur gapis ŝin per plaĉita admirado je ŝia beleco —ĉar li forgesis kie li estas kaj kial li venis tien.
Jam la Granda Galiputo alvenis, kurante el la tunelo kun raŭka krio de kunmiksitaj kolero kaj soifo. Ankaŭ li vidis la fonton kaj rapidis trinki ĝian malpermesitan akvon. La aliaj Grumblemloj ne malrapidis imiti lin, kaj eĉ antaŭ ol ili finis sian trinkadon la Ĉefo de la Kapricloj kaj lia sekvantaro venis forpuŝi ilin, dum ili ĉiuj senescepte deĵetis siajn falskapojn por nuligi sian soifon per la fonto.
Kiam la Reĝo de la Knomoj kaj Generalo Guf alvenis ambaŭ ekkuris trinki, sed la Generalo estis tiom freneza pro soifo ke li fraprenversis sian Reĝon, kaj dum Rokato kuŝis sternite sur la tero la Generalo trinkegis la Forgesigan Akvon.
Tiu malĝentila ago de lia Generalo tiom kolerigis la Reĝon de la Knomoj ke dummomente li forgesis sian soifon kaj stariĝis por figapi la grupon de teruraj batalistoj kiujn li kunvenigis por helpi lin. Li vidis ankaŭ Ozman kaj ŝiajn kunulojn kaj elkriis:
“Kial vi ne kaptas ilin? Kial vi ne konkeras Ozon, idiotoj? Kial vi staras tie kvazaŭ stultularo? ”
Sed la grandaj batalistoj jam fariĝis kvazaŭ infanoj. Ili jam forgesis sian malamikecon kontraŭ Ozma kaj kontraŭ Oz. Ili eĉ forgesis kiuj ili mem estas, kaj kial ili estas en ĉi tiu nekonata bela lando. Rilate al la Reĝo de la Knomoj, ili ne rekonis lin, kaj demandis al si kiu li estas.
La suno leviĝis kaj sendis sian inundon da arĝentaj radioj por lumigi la vizaĝojn de la invadantoj. La fruntosulkoj kaj firigardoj jam mankis. Eĉ la plej monstraj uloj starantaj tie ridetis senkulpe kaj aspektis leĝerkoraj kaj kontentaj esti simple vivaj.
Ne tia estis Rokato, la Reĝo de la Knomoj. Li ne trinkis akvon el la Malpermesita Fonto kaj lia tuta antaŭa kolerego kontraŭ Ozma kaj Doroteo nun ardigis lin feroce kiel antaŭe. La vido de Generalo Guf babilanta kvazaŭ feliĉa infano kaj ludanta per siaj manoj en la fridetaj akvoj de la fonto mirigis kaj furiozigis Ruĝan Rokaton.
Vidante ke liaj teruraj aliancanoj kaj lia propra Generalo rifuzas agi, la Reĝo de la Knomoj turnis sin por ordoni sian grandan armeon de Knomoj antaŭeniri el la tunelo kaj kapti la senhelpajn Ozanojn.
Sed la Birdotimigilo suspektis ke tio estas en la menso de la Reĝo kaj li parolis al la Stana Lignohakisto. Kune ili kuris kontraŭ Rokaton kaj ekkaptis lin kaj ĵetis lin en la grandan basenon de la fonto.
La korpo de la Reĝo de la Knomoj estis ronda kiel pilko, kaj ĝi balancetis en la Forgesiga Akvo dum li elŝprucis akvon kaj kriegis pro timo ke li dronos. Kaj dum li elkriis lia buŝo pleniĝis per akvo, kiu fluis en lian gorĝon, tiel ke tuj li forgesis ĉion kion li antaŭe sciis samkomplete kiel ĉiuj aliaj invadintoj.