Ozma kaj Doroteo ne povis ne ridi vidante siajn timegatajn malamikojn fariĝi sendanĝeraj kiel beboj. Nun ne estis danĝero ke Oz detruiĝos. La sola restanta demando estis kiel forigi la aregon da invadintoj.
La Vilulo afable eltiris la Reĝon de la Knomoj el la fonto kaj metis lin sur liajn maldikajn krurojn. Rokato gutadis akvon, sed li babilis kaj ridis kaj volis pli trinki la akvon. Nenia penso pri damaĝado estis nun en lia menso.
Antaŭ ol foriri el la tunelo li ordonis al siaj kvindek mil Knomoj resti tie ĝis li ordonos ke ili antaŭeniru, ĉar li volis ke liaj aliancanoj havu oportunon konkeri Ozon antaŭ ol li aperos kun sia propra armeo. Ozma ne volis ke ĉiuj tiuj Knomoj superkuru ŝian landon, do ŝi antaŭeniris al Reĝo Rokato kaj preninte lian manon per sia mano ŝi diris mildamaniere:
“Kiu vi estas? Kiel vi nomiĝas? ”
“Mi ne scias, ”li respondis, ridetante al ŝi. “Kiu vi estas, mia kara? ”
“Mi nomiĝas Ozma, ”ŝi diris; “kaj vi nomiĝas Rokato. ”
“Ho, ĉu? ”li respondis, aspektante plaĉita.
“Jes; vi estas Reĝo de la Knomoj, ”ŝi diris.
“Ha; kaj kio estas la Knomoj? ”respondis la Reĝo, kvazaŭ perpleksa.
“Ili estas subteraj koboldoj, kaj tiu tunelo tie estas plena de ili, ”ŝi respondis. “Vi posedas belan kavernon ĉe la alia ekstremo de la tunelo, do vi devos iri al viaj Knomoj kaj diri ‘Marŝu hejmen! ’Poste sekvu ilin kaj post iom da tempo vi atingos la belan kavernon kie vi loĝas. ”
La Reĝo de la Knomoj multe ĝojis aŭdante tion, ĉar li ja forgesis ke li posedas kavernon. Do li iris al la tunelo kaj diris al sia armeo:“Marŝu hejmen! ”Tuj la Knomoj turnis sin kaj remarŝis tra la tunelo, kaj la Reĝo sekvis ilin, ĝoje ridante pro sia trovo ke ili tiel volonte obeas liajn ordonojn.
La Sorĉisto iris al Generalo Guf, kiu penis kalkuli siajn fingrojn, kaj ordonis ke li sekvu la Reĝon de la Knomoj, kiu estas lia mastro. Guf humile obeis, kaj tiel
ĉiuj Knomoj forlasis la Landon Oz por ĉiam.
Sed restis ankoraŭ la Fanfasmoj kaj Kapricloj kaj Grumblemloj ĉirkaŭstarantaj en grupoj, kaj tiom multaj ili estis ke ili plenigis la ĝardenojn kaj tretis la florojn ĉar ili ne sciis ke la malfortikaj plantoj estos damaĝataj de iliaj mallertaj piedoj. Sed ĉiualirilate ili estis plene sendanĝeraj kaj kune ludis kvazaŭ infanoj aŭ rigardadis plezuroplene la belajn vidaĵojn de la reĝaj ĝardenoj.
Konsultinte la Birdotimigilon Ozma sendis Ombin Ambin al la palaco por alporti la Magian Zonon, kaj kiam la Kapitana Generalo revenis kun ĝi la Reganto de Oz tuj ligis la valoregan Zonon ĉirkaŭ sian talion.
“Mi deziras ke ĉiuj tiuj stranguloj —la Kapricloj kaj la Grumblemloj kaj la Fanfasmoj —denove estu sekuraj en siaj propraj hejmoj! ”ŝi diris.
Ĉio okazos dum momenteto, ĉar kompreneble la deziro dirita tuj plenumiĝis.
La tuta arego de invadintoj nun forestis, kaj nur la tretita herbo indikis ke iam ili estis en la Lando Oz.
Ĉapitro 29
Kiel Glinda Faris Magian Sorchon
“Tio estis pli bona ol batalado, ”diris Ozma, kiam ĉiuj niaj amikoj kunestis en la palaco post la ekscitaj eventoj de la mateno; kaj ĉiu el ili akordis kun ŝi.
“Neniu suferis, ”diris la Sorĉisto gaje.
“Kaj neniu damaĝis nin, ”aldonis Onklino Em.
“Sed, plej bone estas, ”diris Doroteo, “ke la fiuloj ĉiuj forgesis sian fiecon, kaj neniam denove volos damaĝi iun ajn. ”
“Estas vere, Princino, ”deklaris la Vilulo. “Ŝajnas al mi ke la reformo de ĉiuj tiuj fiuloj estas pli grava ol la saviĝo de Oz. ”
“Tamen, ”komentis la Birdotimigilo, “mi ĝojas pro la saviĝo de Oz. Nun mi povos reiri al mia nova domego kaj vivi ĝojoplene. ”
“Kaj min ĝojigas kaj dankemigas ke mia kukurbokultivejo estas sekura, ”diris Joĉjo.
“Rilate al mi, ”pludiris la Stana Lignohakisto, “mi ne povas esprimi su fiĉe mian ĝojon ke mia bela stana kastelo ne estas detruota de fimalamikoj. ”
“Ta-men, ”diris Tiktoko, “a-li-aj mal-ami-koj eb-le ve- nos al Oz i-u-n ta-go-n. ”
“Kial vi permesas ke via mekanisma cerbo interrompu nian ĝojon? ”demandis Ombi Ambi, sulkante la frunton kontraŭ la mekanismulo.
“Mi di-ras ti-o-n por ki-o es-tas stre-ĉi-ta mi-aj ri-sor- toj, ”respondis Tiktoko.
“Kaj vi pravas, ”deklaris Ozma. “Mi pripensadis tiun ideon mem, kaj ŝajnas al mi ke estas vere tro multaj metodoj uzataj de homoj por atingi la Landon Oz. Iam ni supozis ke la mortiga dezerto kiu ĉirkaŭas nin su fiĉe protektas; sed ne plu estas tiel. La Sorĉisto kaj Doroteo ambaŭ venis ĉi tien tra la aero, kaj oni diris al mi ke la teruloj inventis aerŝipojn kapablajn flugi kien ajn ili volas. ”
“Nu, kelkfoje sukcese kaj kelkfoje ne, ”asertis Doroteo.
“Sed povas esti ke iam la aerŝipoj fariĝos problemoj por ni, ”pludiris Ozma, “ĉar se la teruloj lernos manipuli ilin, sur nin ŝutiĝos vizitantoj kiuj ruinigos nian belan foran felandon. ”
“Estas tute vere, ”akordis la Sorĉisto.
“Kaj la dezerto ankaŭ malsukcesas protekti nin alimaniere, ”Ozma daŭrigis pensoplene. “Joĉjo Faru foje faris sabloboaton kiu velis trans ĝin, kaj la Reĝo de la Knomoj faris tunelon sub ĝi. Do mi opinias ke io estas farenda por detranĉi nin plene de la cetera mondo, tiel ke neniu estonte povos trudi sin al ni. ”
“Kiel vi faros tion? ”demandis la Birdotimigilo.
“Mi ne scias; sed mi estas certa ke iel eblos. Morgaŭ mi veturos al la kastelo de Glinda la Bona por peti ŝian konsilon. ”
“Ĉu mi rajtos kuniri? ”demandis Doroteo fervore.
“Kompreneble, mia kara Princino; kaj ankaŭ mi invitas ĉiun el niaj amikoj ĉi tie kiu volos entrepreni la veturon. ”
Ili ĉiuj deklaris ke ili volas akompani sian knabinan Reganton, ĉar ĉi tiu vere estos grava misio, ĉar la estonteco de la Lando Oz multrilate dependos de ĝi. Do
Ozma ordonis al siaj servistoj ke ili preparu la veturon morgaŭan.
Tiun tagon ŝi rigardis sian Magian Bildon, kaj kiam ĝi montris al ŝi ke ĉiuj Knomoj jam revenis al siaj subteraj kavernoj, Ozma uzis la Magian Zonon por plenigi la tunelon, tiel ke la tero sub la dezertosablo fariĝis solida kiel antaŭ ol la Knomoj komencis fosi.
Frue la sekvan matenon gaja kavalkado ekiris viziti la faman Sorĉistinon Glinda la Bona. Ozma kaj Doroteo veturis en ĉarego tirata de la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro, dum la Segĉevalo tiris la ruĝan ĉaregon en kiu veturis la ceteraj grupanoj.
Kun leĝeraj koroj kaj sen zorgoj ili veturis gaje tra la bela kaj fascina Lando Oz, kaj bontempe ili atingis la imponan kastelon en kiu loĝas la Sorĉistino.
Glinda sciis ke ili venas.
“Mi legis pri vi en mia Magia Libro, ”ŝi diris, salutante ilin gracie.
“Kia estas via Magia Libro? ”demandis Onklino Em scivole.
“Ĝi estas kroniko pri ĉio okazanta, ”respondis la Sorĉistino. “Tuj kiam okazas evento, ie ajn en la mondo, ĝi tuj troviĝas presita en mia Magia Libro. Do kiam mi legas ĝiajn paĝojn mi bone informiĝas. ”
“Ĉu ĝi informis vin ke niaj malamikoj trinkis la Forges’gan Akvon? ”demandis Doroteo.
“Jes, mia kara; ĝi plene rakontis pri tio. Ankaŭ ĝi diris al mi ke vi ĉiuj venas al mia kastelo, kaj la kialon. ”
“Do, ”diris Ozma, “mi supozas ke vi scias kio estas en mia menso, kaj ke mi serĉas rimedon por neebligi ke iu en la estonteco trovos la Landon Oz. ”
“Jes; mi scias tion. Kaj dum vi veturis mi elpensis metodon plenumi vian deziron. Ĉar ŝajnas al mi esti nesaĝe permesi ke tro da eksteruloj venu ĉi tien. Doroteo, kun siaj onklo kaj onklino, nun revenis por loĝi en Oz por ĉiam, kaj ne ekzistas kialo por ke ni lasu malferman vojon por ke aliaj uzu ĝin por veturi neinvitite al nia felando. Ni neebligu ke iu ajn iam komunikos iumaniere kun ni, ekde nun. Tiel ni povos vivi pace kaj kontente. ”