Выбрать главу

Nun ne estis tre malfacile, ĉar ili scietis iom pri kiel estis vestita la viro, trovi la aliajn pecojn liajn, kaj ĉar ili ĉiuj nun prilaboris la kuiriston, provante pecon post peco por trovi ĉu ĝi konektiĝas, ili fine kompletigis la kuiriston.

Finite li profunde klinis sin antaŭ ili kaj diris:

“Mi tuj iros en la kuirejon kaj preparos vian manĝon.

Vi trovos ke estos iom malfacile kunmeti ĉiujn Peclojn, do mi konsilas ke vi komencu per la Lordo Alta Ĉiglevic, kies antaŭnomo estas Larry. Li estas kalva dikulo kaj vestita per blua mantelo kun latunaj butonoj, palruĝa veŝto kaj malbunta pantalono. Mankas peco el lia maldekstra genuo, ĝi perdiĝis antaŭ multaj jaroj kiam li disigis sin tro senzorge. Tial li lamas iomete, sed li tre bone sukcesas per duona genuo. Ĉar li estas la ĉefulo en ĉi tiu urbo Peckunpuzlio, li povos bonvenigi vin kaj helpi vin pri la aliaj. Do estos plej bone ke vi prilaboru lin dum mi pretigos vian manĝon. ”

“Ni faros tion, ”diris la Sorĉisto; “kaj grandan dankon, kuiristo, pro la sugesto. ”

Onklino Em la unua trovis pecon de la Lordo Alta Ĉiglevic.

“Ŝajnas al mi malsaĝa tempoperdo, tiu kunmetado de homoj, ”ŝi komentis; “sed ĉar nenio estos farebla antaŭ ol finpretiĝos la manĝo ni bone faros netigante la lokon. Jen, Henriko, okupu vin per serĉo je la kalva kapo de Larry.

Mi havas lian palruĝan veŝton tute certe. ”

Ili laboris fervore interesite, kaj Vilĉinjo montriĝis granda helpo por ili. La Flava Kokino havis akrevidajn okulojn kaj povis proksimigi sian kapon al la diversaj disfalintaj pecoj. Ŝi ekzamenadis la Lordon Altan Ĉiglevic por vidi kia peco de li nun bezoniĝas, kaj poste serĉadis ĝis trovi ĝin. Do antaŭ la forpaso de unu horo olda Larry staris kompleta antaŭ ili.

“Mi gratulas vin, amikoj miaj, ”li diris, parolante per feliĉa voĉo. “Vi certe estas la plej lertaj vizitintoj niaj. Mi neniam kompletiĝis tiel rapide dum mia tuta vivo. Oni kutime opinias min profunda enigmo. ”

“Nu, ”diris Doroteo, “iam estis bildenigma furoro en Kansas, do mi havas iom da sperto pri enigmosolvado.

Sed la bildoj estis plataj, dum vi estas rondaj, kaj tio pli malfaciligas la solvojn. ”

“Dankon, karulino, ”respondis olda Larry, vere plaĉite.

“Mi sentas tion kiel grandan komplimenton. Se mi ne estus vere bona enigmo ne utilus mia disiĝado. ”

“Kial vi disigas vin? ”demandis Onklino Em, severe.

“Kial vi ne dece kondutas kaj restas kunmetita? ”

La Lordo Alta Ĉiglevic aspektis ĉagrenita de tiu parolo; sed li respondis ĝentile:

“Sinjorino, eble vi rimarkis ke ĉiu persono estas iel kurioza. Kuriozas pri mi ke mi disigas min. Kia estas via propra kuriozeco mi ne aŭdacos diri; sed mi neniam riproĉos vin, negrave kion vi faros. ”

“Nun vi ricevis vian diplomon, Em, ”diris Onklo Henriko, ridante, “kaj tio plaĉas al mi. Jen kurioza lando, kaj ni plej bone agos akceptante la ulojn kiaj ili estas. ”

“Se ni farus tion, ni lasus ĉi tiujn ulojn disigitaj, ”ŝi respondis, kaj tiu respondo bonhumore ridigis ĉiujn.

Ĝuste tiam Ombi Ambi trovis manon en kiu estis trikilo, do ili decidis kunmeti Avinjon Tariki. Ŝi montriĝis pli facila enigmo ol olda Larry, kaj kiam ŝi estis kompletigita ili trovis ŝin agrabla maljunulino kiu elkore bonvenigis ilin. Doroteo informis ŝin ke la kanguruo perdis siajn mufojn, kaj Avinjo Tariki promesis tuj eklabori kaj fari por la povra besto novan paron.

Tuj post tio la kuiristo venis voki ilin al la manĝo, kaj ili trovis allogan manĝon pretigitan por ili. La Lordo

Alta Ĉiglevic sidis ĉe la kapo de la tablo kaj Avinjo

Tariki ĉe la piedo, kaj la gastoj bone sin distris kaj plene ĝuis.

Post la manĝo ili eliris en la korton kaj kunmetis plurajn aliajn homojn, kaj tiu laboro tiom interesis ke ili eble uzus la tugan tagon ĉe Peckunpuzlio se la Sorĉisto ne proponintus ke ili rekomencu sian veturon.

“Sed al mi ne plaĉas lasi ĉi ĉiujn povrulojn disigitaj, ” diris Doroteo, perpleksa pri kion fari.

“Ho, ne ĝenu vin ni, ”respondis olda Larry. “Preskaŭ ĉiutage venas kelkaj Gilikuloj aŭ Manĝtuloj aŭ Palpbrumoj ĉi tien por distri sin kunmetante nin, do ne damaĝos se provizore vi lasos tiujn pecojn kie ili estas.

Sed mi ja esperas ke vi denove vizitos nin, kaj se vi faros tion ĉiam vi estos bonvenaj, mi certigas vin. ”

“Ĉu neniam vi kunmetas unu la alian? ”ŝi demandis.

“Neniam; ĉar ni ne estas enigmoj por ni mem, do tute ne amuzus nin tio. ”

Ili nun adiaŭis la kuriozajn Peclojn kaj eniris sian ĉaregon por daŭrigi sian veturon.

“Certe ili estas stranga popolo, ”komentis Onklino Em penseme, dum ili forveturis de Peckunpuzlio, “sed vere mi ne komprenas kiel ili efektive utilas. ”

“Nu, ili distris nin ĉiujn dum pluraj horoj, ”respondis la Sorĉisto. “Por ni tio utilas, mi certas. ”

“Mi opinias ke ili pli amuzas ol sola kartludo aŭ kejloludo, ”deklaris Onklo Henriko, serioze. “Miaopinie, mi ĝojas pro nia vizito al la Pecloj. ”

Ĉapitro 13

Kiel la Generalo Parolis al la Regho

Kiam Generalo Guf reiris al la kaverno de la Reĝo de la Knomoj lia Moŝto demandis:

“Nu, kia sukceso? Ĉu la Kapricloj partoprenos kun ni? ”

“Ili partoprenos, ”respondis la Generalo. “Ili batalos por ni plenforte kaj plenruze. ”

“Bone! ”kriis la Reĝo. “Kian rekompencon vi promesis al ili? ”

“Via Moŝto uzu la Magian Zonon por doni al ĉiu Kapriclo grandan bonan kapon, por anstataŭi la malgrandan kiun li nun devas surhavi. ”

“Mi konsentas pri tio, ”diris la Reĝo. “Bona informo, Guf, kaj mi nun sentas pli da certeco ke eblos konkeri Ozon. ”

“Sed mi havas aliajn informojn por vi, ”anoncis la Generalo.

“Bonajn aŭ malbonajn? ”

“Bonajn, Moŝto. ”

“Do mi aŭskultos, ”diris la Reĝo, interesate.

“La Grumblemloj partoprenos kun ni. ”

“Ĉu? ”kriis la ege surprizita Reĝo.

“Jes ja, ”diris la Generalo. “Ili promesis al mi. ”

“Sed kian rekompencon ili postulas? ”demandis la Reĝo suspekteme, ĉar li sciis kiom avidaj estas la Grumblemloj.

“Ili prenos kelkajn Ozulojn kiel sklavojn, ”respondis Guf. Li ne opiniis ke necesas informi Rokaton ke la Grumblemloj postulis dudek mil sklavojn. Estos su fiĉa tempo por diri tion post la konkeriĝo de Oz.

“Tre modera peto, sendube, ”komentis la Reĝo. “Mi devas gratuli vin, Guf, pro la bonega sukceso de via veturo. ”

“Sed restas pli da informo, ”diris la Generalo fiere.

La Reĝo aspektis vere miroplena.

“Parolu, sinjoro! ”li ordonis.

“Mi intervjuis la Unuan kaj Plejantaŭan Fanfasmon de la Monto de Fanfasmio, kaj li gvidos sian popolon helpante nin. ”

“Kio? ”kriis la Reĝo. “La Fanfasmoj! Ĉu vi seriozas, Guf? ”

“Mi diras la veron, ”deklaris la Generalo fiere.