“Mi bedaŭras ke mi petis vin decidi la demandon, ” diris la zebro malafable. “Dum neniu el ni povis pruvi sian pravon ni plene ĝuis la disputon; sed de nun mi neniam povos denove trinki ĉe tiu lageto sen esti priridata de la molŝela krabo. Do mi devos trovi alian trinkejon. ”
“Trovu! Trovu, sensciulo! ”kriis la krabo, per voĉo tiom laŭta kiom li kapablis. “Ĝenu alian lageton per viaj mallertaj hufoj, kaj de nun lasu en paco viajn superulojn! ”
Do la zebro retrotis en la arbaron, portante kun si la krabon, kaj malaperis en la la arboplena mallumo. Kaj
ĉar nun komencis senlumiĝi la veturantoj bonannoktonis unu la alian kaj enlitiĝis.
Doroteo vekiĝis ĝuste kiam la lumo komencis fortiĝi dum la sekva mateno, kaj ne dezirante dormi pli ŝi senbrue eliris la liton, vestis sin, kaj eliris la tendon en kiu plu pace dormis Onklino Em.
Ekstere si rimarkis Vilĉinjon okupi sin per
ĉirkaŭbekado por akiri insektojn aŭ aliajn manĝaĵojn, sed neniu el la viroj en la alia tendo ŝajnis esti vekaj. Do la knabineto decidis promeni en la arbaro kaj provi trovi iun padon aŭ vojon sekveblan kiam ili rekomencos sian veturon.
Ŝi jam atingis la randon de la arbaro kiam la Flava
Kokino venis flugetante kaj demandis al kie ŝi iras.
“Mi nur promenas, Vilĉinjo; kaj eble mi trovos padon, ” diris Doroteo.
“Do mi kuniros, ”decidis Vilĉinjo, kaj apenaŭ ŝi diris tion kiam Toto alkuris kaj ankaŭ kuniris.
Toto kaj la Flava Kokino jam fariĝis amikoj, kvankam unuatempe ili ne amike kunestis. Vilĉinjo iom suspektemis pri hundoj, kaj Toto supozis ke ĉiu hundo havas devon ĉasi ĉiun vidatan kokinon. Sed Doroteo parolis al ili kaj riproĉis ilin pro ilia manko de interafableco, ĝis ili pli bone interkonatiĝis kaj fariĝis amikoj.
Mi ne diras ke ili ekore amis unu la alian, sed ili almenaŭ ĉesis kvereladi kaj nun sukcesis tute afable kunestadi.
La tago plilumiĝis ĉiun minuton forpelante la nigrajn ombrojn el la arbaro; do Doroteo trovis ke estas tre agrable promeni sub la arboj. Ŝi iris iom longe unudirekte, sed ne trovinte padon, ŝi baldaŭ turnis sin alidirekten. Ankaŭ ne estis pado tie, kvankam ŝi eniris tre longe la arbaron, vagante tien kaj reen inter la arboj kaj gapante tra la arbustoj penante trovi ian faritan padon.
“Mi opinias ke ni reiru, ”proponis la Flava Kokino, post iom da tempo. “Oni estos jam ellitiĝintaj kaj pretaj manĝi. ”
“Bone, ”konsentis Doroteo. “Mi pensu —la tendoj devas esti tiudirekte. ”
Ŝi verŝajne eraris pri tio, ĉar irinte su fiĉe por atingi la tendojn ili ankoraŭ trovis sin plene en la arbaro. Do la knabineto ekhaltis kaj ĉirkaŭrigardis, kaj Toto rigardis ŝian vizaĝon per siaj brilantaj okuletoj kaj svingis sian voston kvazaŭ sciante ke io malĝustas. Li mem ne povis scii multon pri la direkto, ĉar li okupadis sin per ĉasado inter la arbustoj kaj kurado tien kaj tien; nek Vilĉinjo multe atentis sian irvojon, ĉar ŝin interesadis bekado de insektoj el la mosko dum ili marŝis. La Flava Kokino nun turnis okulon al la knabineto kaj demandis:
“Ĉu vi forgesis kie estas la tendaro, Doroteo? ”
“Jes, ”ŝi agnoskis; “ĉu ankaŭ vi, Vilĉinjo? ”
“Mi ne penis memori, ”respondis Vilĉinjo. “Mi tute ne anticipis ke vi perdiĝos, Doroteo. ”
“Tio kion ni ne anticipis, Vilĉinjo, plejofte okazas, ” komentis la knabino penseme. “Sed ne utilas staradi ĉi tie. Ni iru tiudirekte, ”ŝi gestis per fingro hazardadirekte.
“Eble ni eliros la arbaron tie. ”
Do ili plumarŝis, sed ĉifoje la arboj estis pli densaj, kaj la rampoplantoj estis tiom interplektitaj ke ofte ili stumbligis Doroteon.
Subite voĉo kriis akre:
“Halt! ”
Unue Doroteo nenion vidis, kvankam ŝi ĉirkaŭrigardis tre atente. Sed Vilĉinjo kriis:
“Ho, nekredeble! ”
“Kio estas? ”demandis la knabineto:ĉar Toto komencis boji pro tio, kaj sekvante lian rigardon ŝi vidis kio okazas.
Vico de kuleroj ĉirkaŭis la trion, kaj tiuj kuleroj staris rekte per siaj teniloj kaj portis glavojn kaj musketojn. Iliaj vizaĝoj videblis en la poluritaj kavaĵoj kaj ili aspektis tre seriozaj kaj severaj.
Doroteo ridis pro la kuriozaĵoj.
“Kiuj vi estas? ”ŝi demandis.
“Ni estas la Kulero-Brigado, ”diris unu.
“Ni servas lian Moŝton Reĝo Viandohakilo, ”diris alia.
“Kaj vi estas niaj kaptitoj, ”diris tria.
Doroteo sidiĝis sur malnova stumpo kaj rigardis ilin, kaj ŝiaj okuloj scintilis pro amuziĝo.
“Kio okazus, ”ŝi demandis, “se mi ordonus ke mia hundo ataku vian Brigadon? ”
“Li mortus, ”respondis kulero akre. “Unu pafo el niaj mortigaj musketoj mortigus lin, malgraŭ lia grandeco. ”
“Ne risku tion, Doroteo, ”konsilis la Flava Kokino.
“Memoru ke ni estas en felando, sed neniu el ni estas feo. ”
Doroteo sobriĝis pro tio.
“Eble vi pravas, Vilĉinjo, ”ŝi respondis. “Sed kiom kurioze estas, esti kaptitaj de grupo de kuleroj! ”
“Mi tute ne trovas tion kurioza, ”deklaris kulero. “Ni estas la regula militobrigado de la regno. ”
“Kiu regno? ”ŝi demandis.
“Manĝilio, ”diris li.
“Ĝis nun mi neniam aŭdis pri ĝi, ”asertis Doroteo.
Post tio ŝi pludiris pensoplene, “mi kredas ke ankaŭ Ozma neniam aŭdis pri Manĝilio. Diru al vi, ĉu vi ne estas regataj de Ozma de Oz? ”
“Ni neniam aŭdis pri ŝi, ”malafable respondis kulero.
“Ni estas regataj de Reĝo Viandohakilo, kaj obeas nur liajn ordonojn, kiuj diras ke ni konduku ĉiujn kaptitojn al li tuj kiam ili kaptiĝis. Do paŝu vigle, knabino, kaj marŝu kun ni, alie eble nin tentos detranĉi kelkajn pied fingrojn viajn per niaj glavoj. ”
Tiu minaco denove ridigis Doroteo. Ŝi ne kredis esti en ia ajn danĝero; sed jen nova kaj interesa aventuro, do ŝi konsentis kondukiĝi al Manĝilio por vidi kia estas la regno de Reĝo Viandohakilo.
Ĉapitro 16
Kiel Doroteo Vizitis Manghilion
SENDUBE estis inter sesdek kaj okdek kuleroj en la Brigado, kaj ili formarŝis laŭ aranĝo de malplena kvadrato, kun Doroteo, Vilĉinjo kaj Toto en la centro de la kvadrato. Antaŭ ol ili longe iris Toto renversis unu el la kuleroj per vostosvingo, kaj la Kapitano de la Kuleroj ordonis ke la hundo estu pli zorgoplena, alie li estos punita. Do Toto zorgis, kaj la Kulero-Brigado moviĝis mirige rapide, kaj Doroteo vere devis rapide marŝi por akompani ilin.
Post kelka tempo ili eliris la arbaron kaj eniris grandan senarban spacon, en kiu estis la Regno Manĝilio.
Starante tute ĉirkaŭ la senarba spaco estis tre multaj kuirfornoj, forneloj kaj rostkradoj, ĉiadimensiaj kaj ĉiaformaj, kaj krom ili estis pluraj kuirejaj ŝrankoj kaj ŝranketoj kaj kelkaj kuirejaj tabloj. Ilin plenigis kuiriloj ĉiaspecaj: patoj, kuirpotoj, kaldronetoj, forkoj, tranĉiloj, verŝ-kaj sup-kuleroj, muskatgratiloj, kribriloj, viandosegiloj, gladiloj, rulplatigiloj kaj multaj aliaj similaĵoj.