Kiam la Kulero-Brigado aperis kun la kaptitoj sovaĝa kriado estiĝis kaj multaj el la manĝiloj saltis de siaj forneloj aŭ siaj bretoj kaj kuris dense ĉirkaŭi Doroteon kaj la kokinon kaj la hundon.
“Retropaŝu! ”kriis la Kapitano severe, kaj li kondukis siajn kaptitojn tra la scivoleman aron ĝis veni antaŭ grandan fornelon kiu staris en la centro de la senarba loko. Apud tiu fornelo estis buĉbloko sur kiu kuŝis granda viandohakilo kun akra rando. Ĝi ripozis sur sia plata dorso, ĝiaj kruroj estis krucitaj kaj ĝi fumadis longan pipon.
“Vekiĝu, Moŝto, ”diris la Kapitano. “Jen kaptitoj. ”
Aŭdante tion, Reĝo Viandohakilo sidiĝis kaj rigardis
Doroteon atente.
“Kartilago kaj graso! ”li kriis. “El kie venis ĉi tiu knabino? ”
“Mi trovis ŝin en la arbaro, kaptis kaj kondukis ŝin ĉi tien, ”respondis la Kapitano.
“Kial vi faris tion? ”demandis la Reĝo, fumante sian pipon pigre.
“Por estigi iom da ekscito, ”la Kapitano respondis. “Ĉi tie estas tiel kviete ke ni ĉiuj rustiĝas pro manko de distro. Mia flanke, mi preferas agitajn tempojn. ”
“Nature, ”respondis la viandohakilo kapjesante. “De ĉiam mi diras, Kapitano, tute sen ironio, ke vi estas sterlinga o ficiro kaj solida civitano, multe polurita. Sed kion, laŭ vi, mi faru pri ĉi tiuj kaptitoj? ”
“Tion devas vi mem decidi, ”deklaris la Kapitano. “Vi estas la Reĝo. ”
“Certe; certe, ”murmuris la viandohakilo penseme.
“Kiel vi diris, ni spertas maleksciton ekde kiam la ŝtalo kaj flinto forkuris geedziĝi kaj forlasis nin. Ordonu al miaj Konsilistoj kaj la Reĝaj Korteganoj ke ili alvenu, ankaŭ la Alta Pastro kaj la Juĝisto. Ni decidos tiam kion fari. ”
La Kapitano mangestis salute kaj foriris kaj Doroteo sidiĝis sur renversita kaldrono kaj demandis:
“Ĉu vi havas ion manĝeblan en via regno? ”
“Ho! Stariĝu! Malsidu sur mi! ”kriis nelaŭta voĉo, kaj je tio lia Moŝto la Viandohakilo diris:
“Pardonu, sed vi sidas sur mia amiko la Deklitra Kaldrono. ”
Doroteo tuj stariĝis, kaj la kaldrono malrenversis sin kaj rigardis ŝin riproĉe.
“Mi estas amiko de la Reĝo, do neniu aŭdacas sidi sur mi, ”diris li.
“Nu, ĉiuokaze mi preferas seĝon, ”ŝi respondis.
“Sidu sur tiu breto, ”ordonis la Reĝo.
Do Doroteo sidiĝis sur la breton de la granda fornelo, kaj la civitanoj de Manĝilio komencis amase proksimiĝi scivole. Toto kuŝiĝis ĉe la piedoj de Doroteo kaj Vilĉinjo flugis sur la fornelon, en kiu ne estis fajro, kaj staris tie laŭeble komforte.
Post la alveno de ĉiuj Konsilistoj kaj Korteganoj —kaj ili laŭaspekte inkluzivis la plejparton de la loĝantoj de la regno —la Reĝo frapetis la blokon por silentigi ilin kaj diris:
“Amikoj kaj Kunmanĝiloj! Nia multinda Komandisto de la Kulero-Brigado, Kapitano Tremp, kaptis la tri ulojn kiujn vi vidas antaŭ vi kaj kondukis ilin ĉi tien por — por —mi ne scias kial. Do mi petas vin konsili kion fari pri la afero, kaj kian faton mi destinigu al ĉi tiuj kaptitoj.
Juĝisto Kribrilo, staru dekstre de mi. Via tasko estas kribri ĝisprofunde ĉi tiun problemon. Ĉefpastro Kribdrenilo, staru maldekstre de mi por certigi ke neniu falsatestos pri la afero. ”
Dum tiuj du o ficistoj okupis siajn poziciojn Doroteo demandis:
“Kial la kribdrenilo estas la Ĉefpastro? ”
“Li estas la plej potenca de-tru-ilo de er-aroj en la regno, ”respondis Reĝo Viandohakilo.
“Escepte de mi, ”diris kribrilo. “Mi estas la plej-tru- multa de la tru-po. ”
“Kion ni bezonas, ”komentis la Reĝo riproĉe, “estas sendrata kribrilo. Nepre mi konsultu Markonin pri tio.
Tiuj malnovmodaj kribriloj tro parolas. Nu, tasko de la Konsilistoj de la Reĝo estas konsili la Reĝon kiam ajn urĝas, do mi petas ke vi parolu kaj konsilu min kion fari pri ĉi tiuj kaptitoj. ”
“Mi postulas ke ili estu plurfoje mortigitaj ĝis ili mortos! ”kriis piprujo, saltante tre ekscitite.
“Trankviliĝu, S-ro Papriko, ”konsilis la Reĝo. “Viaj komentoj estas tranĉaj kaj multspicaj, sed vi bezonas iom da prudento. Oni ja nur bezonas mortigi iun unufoje por ke li mortu; sed mi tute ne komprenas ke necesas mortigi
ĉi tiun knabineton. ”
“Ankaŭ mi, ”diris Doroteo.
“Pardonu, sed estas dezirinde ke vi ne konsilu min pri la afero, ”respondis Reĝo Viandohakilo.
“Kial? ”demandis Doroteo.
“Vi eble favorus vin mem kaj tiel miskonsilus nin, ”li diris. “Nu, bonaj regatoj, kiu parolos nun? ”
“Mi deziras glatigi la disputon, iel, ”diris gladilo fervore. “Nia tasko ja estas utili al la homaro. ”
“Sed la knabino ne estas ho-maro, ŝi estas ho-teraĵo! ” kriis korktirilo.
“Kion vi scias pri la afero? ”demandis la Reĝo.
“Mi estas advokato, ”diris la korktirilo fiere. “Mi kutimas al tribunaloj. ”
“Ŝajnas al mi ke vi konsilas tro banale, ”respondis la Reĝo. “Vi ne plu ĝuste tiras konkludojn. Mi devas peti vin, S-ro Pop, eltiri viajn komentojn. ”
“Konsentite, ”diris la korktirilo malgaje; “mi vidas ke mi ne plu tiras vian atenton. ”
“Permesu, ”pludiris la gladilo, “ke mi premu vin, Moŝto. Mi ne volas forgliti de kulpaĵoj faritaj de la kaptito, se ŝi ja kulpas; sed ni ŝuldas al ŝi justecon, kaj tio ne estas malglata rezulto! ”
“Mi deziras aŭdi konsilon de Princo Tranĉ, ”diris la Reĝo.
Je tio digna viandotranĉilo antaŭenpaŝis kaj klinis sin.
“La Kapitano malsaĝe kondukis tiun knabinon ĉi tien, kaj ŝi malsaĝe venis, ”li diris. “Sed ĉar nun la malsaĝa ago jam okazis, ni montru nian valoron kaj tranĉu ĉiujn ligojn. ”
“Prave! prave! ”kriis dika haktranĉilo. “Ni diserigu la knabinon kaj dispecigu la kokinon kaj distranĉu la hundon! ”
La aŭskultantoj ĉiuj hurae aprobis tion kaj la Reĝo bezonis denove frapi la blokon por atentigi ilin.
“Sinjoroj, sinjoroj! ”li diris, “viaj komentoj estas iom tranĉaj kaj tre abruptaj, kiel estas anticipeble pro viaj akutaj intelektoj. Sed vi ne pravigas viajn postulojn. ”
“Atentu, Hakilo; vi enuigas min, ”kriis kuirpoto, kiu tre malĝentile kaj arogante de fiis la Reĝon. “Vi estas eble la plej malbona Reĝo ĝis nun reginta en Manĝilio, kaj vere tio estas profunda komento. Kial vi ne mem faras decidojn anstataŭ stulte peti ĉies konsilon, kvankam vi ja estas stultulo? ”
La Reĝo ĝemis.
“Se nur ne estus kuirpotoj en mia regno, ”li diris. “Vi potuloj konstante fumas pro io, kaj de momento al momento vi elverŝas viajn postulojn kaj lasas purigon al la posteuloj. Pente pendu —per via tenilo —kaj mi ne denove aŭdu vin. ”
Doroteon multe ŝokis la filingvaĵoj de la manĝiloj, kaj ŝi decidis ke sendube ili estis malbone instruitaj pri konduto. Do ŝi diris, parolante al la Reĝo, kiu ŝajnis tute nekompetenta regi siajn ribelemajn civitanojn: